Recenzoj de legataj libroj dum la marta sumoo 2021

Rakontaro de Genĝi de Murasaki-Ŝikibu

Same kiel papilio, Brila Genĝi, plej aktiva adoleskanto, sekrete flirtis tie kaj ĉi tie inter junaj virinoj, kiuj estis nomataj floroj, ekz. Lagenario, Violo, Visterio, Kartamo, Malvo, Farbito, k.a. Antaŭ ĉio mi miras pri la buntaj, fajnaj, fascinaj, detalaj skribmanieroj de originala verkisto, Murasaki-Sikibu. Ĝenerale oni kutimas ĝui la kulturon de Heian-epoko, kiu tamen temas pri aristokratara mondo hierarkia, tiel ke ĉiuj homoj estis rangigitaj. Nun mi remeroras la tagon, 3an de marto, kiu estas nomata festo de pupoj, kiuj estas ornamitaj de Heian-epoka kostumo. Tiu festo venis el tiama Ĉinio por deziri bonan kreskadon de infanoj. Kaj ni vidas tion bela, nobla kaj aminda. Mi tute ne ŝatas tian hierarkian mondon, sed fakte sentas aminda la Heian-epokan kostumon. Ĉu tio estas la kontraŭdiro? Tamen mi akceptas tion eĉ se tio enhavas la kontraŭdiron.
Jen alia simila ekzemplo: ekde mia altlerneja juneco mi ŝatas aŭskulti sinfoniojn ekz. Bach, Mozart, Beethoven, Schubert, Tchaikovsky k.a., kies ĉiuj komponaĵoj estas en la epoko aristokratara en ĉiu lando kaj ĉefe por omaĝi al tiama reganto. Tamen eĉ nuntempe belaĵoj estas belaj kaj konservendaj.

Samo (Japanio)

Silento de Endoo Ŝuusaku

Mi legis Silento ĝis la sepa ĉapitro. En la karcero ĉiuj tagoj de la pastro Rodrigo "fluis trankvile kiel sablo". En iu tago la gardisto kondukis Rodrigon en la arbareton proksime de la maro. Kaj Rodrigo estis devigita vidi la situacion de la morto de Garrpe, lia kolego. Garrpe tiam naĝinte postkuris la tri ekzekutotajn kredantojn en la ŝipeto kaj finfine dronis en la maro. Post la afero Rodrigo turmentiĝis kaj nenion manĝis.
En iu tago de septembro Rodrigo veturis sur palankeno kaj renkontiĝis kun Ferreira, lia instruisto. Ferreira ŝanĝiĝis neniel rekonebla. Li ĉiutage skribis, ke kristanismo estas maljusta, kvamkam li kredadis ĝin dum sia tuta vivo. Ferreira diris, "Japanio estas senfunda marĉo, kie plantidoj putriĝas ĉe la radiko kaj velkas." Plue li diris, "la plantido nomata Kristanismo en ĉi tiu marĉo jam velkis nerimarkite de homoj." Ĉiuj vortoj de Ferreira dorne pikis la orelojn de Rodrigo. Sed li ne povis akcepti la vortojn.
Mi pensas, ke Ferreira ĉiutage suferis pro malgraŭvola verkado, kiu estis pli kruela ol ia ajn torturo. Ĉiu tago de Ferreira estis infero en ĉi tiu mondo, mi pensas.

Mateno (Japanio)

Tra la padoj de la vivo de Julian Modest

Mi legis ĉi tiun libron Tra la padoj de la vivo verkita de Julian Modest.
En la libro, plejparto havas vivon de ĉefrolantino Eva Ruseva kaj la filino Lill en la ĉefurbo Serda. Kiam Lill estis en la tria klaso de la baza lernejo, ŝi volis esti akceptita de baleta lernejo, vizitadi la baletan kurson de la baleta kulturdomo kaj ŝia deziro realiĝis.
Eva kaj Lill transloĝiĝis al la ĉefurbo Serda kaj la situacio de illa vivo estas skribita. Eva laboris kiel apotekistino en Srebrovo, sed en Serda nenie estis laborloko por apotekistino. Ŝi fariĝis vendistino en malgranda nutraĵvendejo. Ŝia salajro estis malalta. Sed finfine ŝi trovis loĝejon. Ĝi estas subtegmenta ĉambro. Ŝi transloĝiĝis al ĉambro de la domo de Oĉjo Vasil kaj unu jaro pasis.
Poste plu malfacilaĵo okazos al ŝi, sed mi pensas ke ŝi kaj Lill transiros kun peno.

Granda Kampo (Japanio)

Sen familio de Hector Malot

Mi legis la libron Sen familio. Ĉiun tagon mi legis 2 paĝojn kaj finfine tralegis la 4 ĉapitrojn: XIV "Neĝo kaj lupoj", XV "Sinjoro Joli-Couer", "Eniro en Parizon", "Iu padrone, ĉe la strato Lourcine". En tiu enhavo estis, ke survoje al Parizo en la vilaĝo dum vespera neĝo lia kamaradaj hundoj, Zerbino kaj Dolce, estis atakita de lupoj kaj mortis. Do Vitalis devis doni spektaklojn sen Zerbino kaj Dolce kaj kun aliaj kamaradoj Capi kaj Joli-Couer. Sed sekvante mortis ankaŭ Joli-Couer pro malsano. Kiam ili eniris en Parizon, tie estis domoj mizeraj kaj malpuraj, multe malpli belaj ol tiuj en Bordozo, Liono. Kaj Vitalis decidis lasi Remi-on ĝis la vintrofino ĉe s-ro Garofori de padrone, kiu havis dudek infanojn en sia infanakceptejo kaj laborigis ilijn por ludi harpon surstrate. Se ili ne kolektis monojn, ili devis ricevi bastonfrapon. Garofori estis terura kruelulo.
Mi ne ŝatas legi literaturan romanon, ĉar mi ne povas kompreni malfacilajn vortojn. Tamen ĉi-foje mi klopodis legi ĉi tiun libron Sen familio kun tradukita japanlingva libro "Ienakiko".
Mi sentis, ke "Ienakiko" estas bone tradukita al japanlingvo kaj ankraŭ Sen Familio estis bone tradukita en Esperanton kun facilaj vortoj.

Lumo (Japanio)

La Ĝemelaj Steloj de Miyazawa Kenĵi

Estas kutime, kiam mi legas verkojn de Miyazawa Kenĵi, ke tiu speciala sento elfluas kaj ĉirkaŭas min. Ĝi estas etoso milda, kvazaŭ esti en la hejmloko. Nur Ĝemelaj Steloj-n mi unuafoje legis kaj aliajn tri jam leginte en la japana, pro la bona kvalito de la tradukoj, mi tutkore ĝuis la disvolviĝon de la rakontoj.

Majo (Japanio)

Antoni Grabowski - eminenta Esperanto-aganto de Zofia Banet-Fornalowa

La libro pri Antoni Grabowski sidis longe en mia libroŝranko, sed dank'al Sumoo, mi povis trovi multon, kiujn mi ne sciis krom la nomo kiel verkisto de la versoj de nia himno "la tagiĝo". Estis interese ekscii pri lia deflankiĝo de esperanta Movado kaj la reveno al la movado. Tio tre klare montras la grandanimeco de Zamenhof pri "esplorado pri reformebleco de esperanto".
La adiaŭaj vortoj al Zamenhof okaze de la funebra ceremonio estas tre emociaj kaj kortuŝaj. La libro ĵetas lumon al la vivo de tiu "patro de la esperanto poezio" kaj la atmosfero de la malfacilaj tempo por nia lingvo en Pollando.

Majo (Japanio)

La Zamenhof-strato de Roman Dobrzyński

En ĉi-ĉapitro(La turoj) la Nepo rakontis pri la Avo en sia infaneco, pentrinte la legendon Babelturo. Ĉi-ĉapitro ankaŭ rakontis pri la nacieco de Avo: ĉu Litovujo aŭ Rusujo aŭ Pollando? Pri Babelturo-legendo, temis pri artefaritaj lingvoj. Ankaŭ Zamenhof studis ilin. Do ni scias, ke nia lingvo Esperanto ne estis hazarde kreita. Ni povas diri, ke ni estas bonŝancaj pro renkonti Esperanton.
Veisiejai kaj Bjalistoko, Varsovio nun post la legado mi pli kaj pli eksciis pri tia epoko, tia fono naskiĝante Esperanton. Dum Veisiejai, "... pri la juna kuracisto, kiu foruzis ĉiusemajne tri funtojn da vaksaj kandeloj, ...", estis la naskiĝloko de Esperanto. Mi povus imagi la scenon, kiu la kreinto laboris en sendormemaj noktoj por krei novan lingvon….

Vojaĝema Luno (Tajvano (Ĉinio)

Vikitimoj de la atombombo de JUI-Ĉunoŝin

La artikolo estas la travivaĵoj de atomvunditoj en Hiroŝima.
Pri la atombombo eksplodigita super la urbo Hiroŝima, diversaj homoj skribis en raportaĵoj ktp. La terureco povas esti dirite tiel nehumaneca, ke tio estas tute super homa imagpovo kaj esprimkapablo.
Tiama urbestro de Hiroŝima, Hamai-Ŝinzo, stimulis kolekti manuskriptojn el la urbanoj. Ĉi tiu verkaro estis presita en la formo de broŝuro, en la 5-a datrevena jaro de la atombomba eksplodo, sed ĝi ne povis esti publikigita pro la publitika rezono de la okupanta armeo. Sed dank' al la klopodo Asahi Jurnalo, en la 20-a datrevena jaro (1965), ĝi estis publikigita. Ni arde deziras kaj preĝas, ke ĉi tiu libro fariĝu taŭga etapo por scii la veran flankon de atoma milito kaj bona helpilo por starigi pacon en la mondo.
Dum ĉi tiu sumoo, mi legis sep artikolojn el naŭ raportanoj adoptitajn en la libro. Mi ne povis legi sen larmoj.
Sekve mi skribu kelkajn partojn:
* La oficejo jam estis ĉirkaŭita de maro de fajro. La aspekto de la vunditoj, kiuj estis elkurantaj kun senesperaj krioj tra la fajro, montriĝis la plej terurega kaj timiga. Dorsohaŭto-disŝirite pendis de la talio - kvazaŭ ĉifona ĉemizo pendus - sur la dorso senhaŭta- fluadis strioj de la ruĝa sango. Neniu povus rekte rigardis tiujn viktimojn!
* Post la tuta tagnokto mi rekonsciiĝis, kaj devis scii, ke la okuloj perdis la vidkapablon. Mi provis levi la brakojn, sed la dekstran mi ne povis. la maldekstra mano mi timeme palpis la vizaĝon- frunto- vangoj- buŝo- ĉiuj kvazaŭ toŭfuo - mole ŝvelis kaj estis malfacile distingi la nazon. Mi ja ekrememoris la demon-similajn figrojn ĉe la ŝtonmuro kaj ekteruriĝis.
* La aero nebulis per flava polvo, en kiu vunditoj malfacile iradis, virino kun dise malordigitaj haroj kaj brulrompita ĉemizo, ĉiuj tien kaj reen kun nudaj piedoj. De tempo al tempo aŭdiĝis malforta voĉo senespere petanta la helpon.

Kacu (Japanio)

La lasta Kokjuu-ludisto kaj aliaj tri rakontoj de NIIMI Nankiĉi

Mi legis La lasta kokjuu-ludisto. Ĉi-fabelo enhavis malnovan kutimon de Kaduzuke. Mi aŭdis de mia avinon, ke kiam ŝi estis knabino, ŝi vidis tiujn surstratajn muzikisotojn. Mi rememoris ŝian rakonton kaj havis intereson pri tiu libro.

Maekawa (Japanio)

Beletra Almanako N-ro 38 (Junio 2020) eldonita de Mondial

La malnova numero de Beletra Almanako, kiun mi legas, estas interesa. Kelkajn minirakontojn kaj aliajn mallongajn prozaĵojn mi trovis sufiĉe spritaj.

Matineo (Rusio)

Paŝoj al plena posedo de William Auld

La libro, kiun mi legis, Paŝoj al plena posedo de William Auld, estas fakte lernolibro por duagrada kurso de Esperanto. Ĉiu ĉapitro, t.e. ĉiu paŝo, konsistas el legaĵo kun rilataj vortprovizoj, lingvaj kaj gramatikaj ekzercoj kaj klarigoj pri bela stilo. La legaĵoj estas selektitaj pecoj el verkoj de malsamaj aŭtoroj, do ili temas pri malsamaj temoj.
Inter tiuj, kiujn mi legis dum la marta sumoo, al mi multe plaĉis la sekvantaj, ĉar ili iomete ridetigis min dum tiu ĉi malfeliĉa kronvirusa periodo.
1. Tre moderna fabelo de F. Szilagyi
Sinjoro Ripsrops renkontas kaj kunportas hejmen frostantan ranon: post kiam li metis ĝin en sian liton, la stranga rano fariĝis belega reĝdino apenaŭ provizita per noktovestoj. Eĉ ne unu vorton kredis la edzino, kiu tiumomente malfermis, neatendite, la pordon de la dormoĉambro...
2. Celstacio de Czeslav Ostankowicz
La peco temas pri absurda konversacio inter tre diligenta kaj tre sperta fervojisto kaj pasaĝero, kiu eĉ ne konas la celstacion de sia vojaĝo kaj finfine aĉetas neniun bileton.
3. Mi fariĝos ordemulo de Kornél Toth
Edzino obsedas sian edzon, por ke li fariĝu ordemulo, ĉar ankaŭ de li povas lernigi edukadon al la infano. Tamen ŝi mem nenion faras por eduki la filon.
4. Ĉielarkoj de Tibor Sekeli
Tibor Sekeli, en ĉi tiu delikata verko, lernigas dekjaran knabineton kolekti ĉielarkojn kaj donacas al ŝi la unuan: tiun videblan tra la fenestro de la vagonaro, en kiu ili estas kunvojaĝantaj.
5. Dia mastrumado de Karel Havliček Borovsk? Agrabla galimatio, kiu listigas la hodiaŭajn suferadojn de Peruno, dio de la antikvaj slavoj, kiun ĉiuj preĝe alvokas petante de li la plej strangajn kaj (mem)kontraŭdirajn aferojn. Kiel laciga estas la tago de dio! mariolina

mariolina (Italio)

Beletra Almanako N-ro 4 (Februaro 2009) eldonita de Mondial

Mi finis la sumoon per la tre agrabla legaĵo "Feliĉo de unu talanto" de Rinko Kubota. Mi ne konis antaŭe tiun aŭtoron, sed nun mi legis en Vikipedio, ke ŝi estas japana esperantistino, tre interesa persono. Kaj la verko (ĉu fabelo, ĉu parabolo) plaĉis al mi.

Komenco (Rusio)

La aventuro de ŝpar - kaj aliaj porketo de Rik de Roover

Temas pri du porketo, kiuj volas ŝanĝi sian vivon. La unu estas ŝparporketo, la alia sankta porketo en malgranda preĝejo. Ambaŭ ne plu volas stari sur sia firma loko, ne, ili volas travivi aventurojn en la mondo. Sed sur tiu vojo ili venis en danĝerajn situaciojn, kaj ili estas ege feliĉaj, ke ili sukcesas reveni en siajn oldajn kutimajn hejmojn.
Tiu malgranda rakonto estas tre bonhumora, oni povas rideti ofte pri la du ĉefpersonoj kaj la homoj, al kiuj ili rencontas.
La verko estas rekomendinda por ĉiuj legantoj, junaj aŭ maljuna. Ĝi estas bone kaj facile legebla, kaj pro tio ankaŭ taŭga por komencantoj.

Fiŝino (Germanio)

Leteroj el Koreio de Lee Jungkee

En aprilo 2015 okazis en Roterdamo "Malferma tago de UEA". Kadre de ĝi estis kunsido de LKK-anoj el landoj preparataj Universalajn Kongresojn. Dank' al tio mi konatiĝis kun korea esperantisto Lee Jung-kee, kiu donacis al mi lian libron Leteroj el Koreio. La libron eldonis en la jaro 2013 Korea Esperanto-Asocio. A?toro Lee Jung-kee (*1953) estas esperantisto de la jaro 1971 kaj apartenas al koreaj motoroj de Esperanto-Movado. De siaj studentaj jaroj ĝis nun li plensange laboras por Esperanto-movado. Li gvidas kursojn, organizas renkontiĝojn kaj kunvenojn ĉu sur klubaj, naciaj aŭ internaciaj niveloj, prelegas kaj laboras kiel funkciulo en esperantaj strukturoj. En Korea Esperanto-Asocio (KEA) li estis ĝenerala sekretario, poste prezidanto. Li fondis Seulan Esperanto-Kulturcentron (SEK) kaj verkis lernolibron "Baza lernolibro de Esperanto". Krom tio li tradukis sep librojn en la korean lingvon. Kompreneble, ke liajn riĉajn spertojn li kolektigis en la libro.
La libro Leteroj el Koreio havas subtitolon Esperanto-esearo kaj vere ĝi estas kolekto de diversaj literaturaj ĝenroj. Ĝi konsistas el 18 eseoj, 1 traduko, 8 vojaĝtaglibroj kaj 9 raportoj kaj salutmesaĝoj. Enkonduke la aŭtoro esperas, ke leganto trovos en la libro amuzon aŭ ĝojon, sed por mi legado de la libro alportis gravan faktografion, kiu pentras bildon pri la movado en Koreio, Azio kaj en la Mondo. En la libroparto Eseoj estas publikitaj memoroj pri renkontiĝoj kun esperantistoj. Oni povas diri, ke tiu ĉi parto estas panoptiko de esperantistoj. Estus bone, se aŭtoro identigus menciitajn personojn per mallongaj notoj. Tio helpus al legantoj ekster Koreio. La plej mallonga ĉapitro estas Traduko, kie estas nur unu mallonga verka?o. Interesaj estas Taglibroj el vojaĝoj. En priskriboj de diversaj kunvenoj kaj renkontiĝoj mankas mencio pri ĉefa temo aŭ problemo kaj mankas rezultoj. Ne sufiĉas nur konstati, ke konferenco okazis. Atentema leganto rimarkos interesan kuriozaĵon, Lee Jung-kee nepartoprenadas kulturprogramojn (ne ĉiujn) kaj en libro estas kolekto de elturnaĵoj. Plua ĉapitro estas Raportoj kaj salutmesaĝoj. La lasta estas vivo de la aŭtoro kiel esperantisto.
La libro enhavas multajn pensojn pri la lingvo kaj pri la movado. Jen estas elektitaj kiel ekzemplo nur kelkaj: p. 11 "Esperanto-movado ne progresos fare de personoj, kiuj ne konas Esperanton, sed fare de la personoj, kiuj scipovas paroli Esperanton", p. 14 "Oni diras, ke la persono, kiu ne aranĝas estontecon, nenion gajnos" kaj en p. 35 "Danke al interreto la utileco de Esperanto pligrandiĝas".
Fine mi povas konstati, ke la libro estas bildo pri Esperanto-movado en nia epoko. Mi esperas, ke Lee Jung-kee ne forlasos Esperantujon ĝis tiam, kiam li ellasos lian lastan spiron.

Montarano (Slovakio)

Hector Hodler, Une posture pacifiste/ Pacisma sinteno de Marine Englert

Ĝi aperis por la centjariĝo de la morto de Hector (prononcu: ektor') Hodler, kiu vivis de 1887 ĝis nur 1920, pro tuberkulozo. Ĝi havas tre riĉan enhavon, kun multaj fotoj, interalie de la pentraĵoj de la patro de Hector, Ferdinand Hodler, tre fama svisa pentristo. Plie ĝi prezentas diversajn dokumentojn, eĉ skribitajn de Hector mem. Tio eblis ĉar la arĥivoj Jura Brüschweiler, specialisto de F. Hodler, estas nun alireblaj kaj la funduso heredis de la vivdvino de Hector, Émilie Hodler, kiu mortis en 1964.
Ferdinand pentris plurfoje sian filon, en diversaj komponaĵoj, kaj ni malkovras, ke Hector mem pentris sub la gvidado de sia patro kiu volis ke ankaŭ lia filo iĝu pentristo. Sed Hector elektis sian vojon kaj dediĉis sian vivon al esperanto. Estas sciate ke, kun Edmond Privat, li organizis la duan universalan kongreson en Ĝenevo en 1906, kaj ke li kreis la orgnizaĵon UEA en 1908, verkis multajn artikolojn, ekz. en L'Espérantiste. Plie ni malkovras ke jam en 1902, tre juna, li interesiĝis pri politiko, verkis pri grava striko de laboristoj en sia urbo, en kiu li defendas ilian vidpunkton. Li admiris Émile Zola, kies multe da romanoj li legis junaĝe, kaj li verkis 1 000-paĝan romanon Prolétaires (proletoj), bedaŭrinde perditan, sed pri kiu ni konservas la detalan planon. Li pensis pri sistemo de konsuloj, prezentis ideojn similajn al la posta organizaĵo "Société des Nations" (Ligo de Nacioj).
Marine Englert estas arthistoriistino kaj projek-respondeculino ĉe la Arĥivoj Jura Brüschweiler. Inter la kontribuantoj de la libro, ĉeestas Charles Heimberg, kiel ŝi el la Ĝeneva Universitato, kaj Ulrich Lins. Vere valoras kaj agrablas tiu libro, kiu estas samtempe libro pri artoj, politiko, Historio kaj historio de esperanto, tra la ideoj de Hector.

Alteo (Francio)

La Eta Princo de Antoine de Saint-Exupéry

La Eta Princo estas porinfana libro, kiun eĉ la granduloj kapablas kompreni, laŭ la verkisto. Laŭ mi, ĝi estas libro por ĉiu homo, kiu havas infanan koron.
Oni bezonas esti pura kiel infano por kompreni la plej gravajn aferojn de la vivo, ĉar oni bone vidas nur per sia koro. La esenco estas nevidebla per okuloj!
La rakonto temas pri la diferenco inter la komprenmaniero de infanoj kaj plenkreskuloj.
La infanoj ja devas esti tre indulgemaj al la granduloj, ĉar ili jam longe forgesis la belecon de sunsubiro, la parfumon de floro, la gravecon de amiko, la signifon de amo.
La homoj ne plu havas tempon por ion ajn fari. Ili certe estas strangaj: ili faras nur adiciojn; ili estas negocistoj, kiuj ĉiam kalkulas; ili ordonas kaj ne toleras malobeadon; ili estas malmodestuloj, kiuj pensas, ke la aliaj estas admirantoj, kiuj aklamas ilin; ili ne havas tempon por priflari floron, rigardi stelon aŭ ami homon.
Ĉu vi forgesis viajn infanajn revojn?
La Eta Princo helpos vin rememori ilin.

Verda Stelo (Portugalio)

Almanako Lorenz 2020

Almanako Lorenz estas ĉiujara eldonaĵo de Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz. Ĝi aperis unuafoje en 1981.
La Almanako pritraktas ĉiajn temojn, precipe, tamen ne nepre, laŭ spirita vidpunkto.
Filozofio, scienco kaj religio estas inter ties plej kutimaj temoj, krom informoj kaj ĝeneralaĵoj. Ĝia strukturo konsistas en kolekto da tekstoj de pluraj aŭtoroj el la tuta mondo. La Almanako Lorenz 2020 estas la 40-a numero de la kolekto kaj vi povos legi pri diversaj temoj, venintaj el pluraj mondopartoj.
En ĝi, vi povos turismi en Uzbekio tra la okuloj de Japana fotisto Jin Akino, sekvu la pripensojn de Renato Corsetti en lia artikolo "Ni, Zamenhof, Unuiĝintaj Nacioj, Niaj Komunaj Amikoj kaj Malamikoj", aŭ elektu tekston de Ulrich Lins, "La Nazioj kaj Esperanto".
Kelkaj povos elekti tekstojn, kies kerno tuŝas interŝanĝon de kulturaj valoroj kaj lingvaj rajtoj tra verkoj el Georgi Mihalkov kaj José Passini, respektive!
Sed ne malpli grava estas la artikolo de Araceli Aguilar, "Serĉe de Supera Heroo".
Ni certas pri tio, ke post la legado de la tekstoj de Almanako Lorenz malfermiĝos antaŭ vi horizonto multe plivasta.
Se la karaj legantoj volos ricevi, senpage, ĉi tiun verkon, skribu al ni kaj kun granda ĝojo ni ĝin sendos al vi.

lemosac (Brazilo)

Verdaj Donkiĥotoj de Julio Baghy

Julio Baghy (1891-1957), hungara verkisto, multe skribis en Esperanto, fama poeto.
Verdaj Donkĥotoj kolektas du verkojn:
- la romano Paulo Paal skribita en 1933 en 3 partoj
- Ronda Familio, karikaturoj pri la esperanta movado.
Mi legis nur la unuan parton de Paulo Paal, do la recenzo koncernas nur tiun parton de la romano.
Juna, malriĉega kamparano Paulo estas sendita en senpagan sanatorion. Terlaboroj, tabako, manko de bona nutraĵo elĉerpis lin. Dum promenedo li renkontas junan blindulinon, kiu deziras helpi lin. Ĝi instigas lin legi, lerni.... Paulo uzas sian restadon por plibonigi sin. Li regule skribas, li lernas brajlon kaj legas.
Kiam li plibone fartas, li reiras al la kamparo, kie la vilaĝanoj malfideme rigardas lin. Li sentas sin iĝi fremda....
La lingavĵo de Baghy estas tre klara, sen afektoj, uzanta la specialajn eblecojn de Esperanto.
La legado estas facila kaj mi plezure legis la unan parton de la romano.

martinesperanto38 (Francio)

Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker

La libro Vojaĝo en Esperanto-lando, de Boris Kolker, estas bonega lernolibro por progresantoj. Ĝi enhavas multajn informojn pri la esperanta historio kaj tekstojn el diversaj mondregionoj. Estas tre interesa ekzercaron en ĝi, kiu helpas al leganto plibonigi sian lingvokapablon. Mi ŝategis ĝin. Do la libro estas leginda. Mi rekomendas ĉi tiun libron al la gepartoprenantoj de Internacia Esperanto-Sumoo kaj al ĉiuj esperantistoj.

Kuraĝo (Brazilo)

Hari Potter kaj la ŝtono de la saĝuloj de Miyazawa Kenzi

La libro, kiun mi elektis por ĉi tiu Sumoo, estas Harry Potter kaj la ŝtono de la saĝuloj. Ĝi estas rakonto, kiun mi bone konas, kaj mi pensis, ke mi povas legi ĝin se malfacilaĵoj. la vero estas, ke la tradukisto tre bone donis la nuancojn el la angla kaj legi en Esperanto, kvankam malfacile por mi. Estis pli granda plezuro ol legi ĝin en la itala. Mi rekomendas legi ĝin.

Angela (Italio)

La fenomeno Esperanto de William Auld

Laŭ mi tiu libro estas interesega. En ĝi oni legas pri la lingvoproblemo kaj pri la solvo teorie kaj praktike. William Auld ankaŭ donas koncizan historion de la Esperanto-Movado kaj la literaturo.

Defio (Nederlando)

La senditoj diktita de la Spirito Andreo Ludoviko

Tiu spirita libro montras kaj eksplikas per kelkaj ekzemploj, la interŝanĝoj inter la vivo en la spirita mondo kaj la vivo en nia planedo Tero.
La homoj havas fizikajn korpojn kaj spiritajn korpojn, kiu kondukas ilin kaj survivas kiam mortas la fizikajn korpojn.
Ankaŭ la verkisto informas pri la mediumoj, kiuj ricevas spiritajn instruojn al la plenumado de iliaj devoj.
La laborado de la mediumoj estas ĉiam senpagaj.
Poste la libro daŭrigas kun multe da bonegaj ĉapitroj de interesa legaĵo.

Thuler (Brazilo)

La Granda Kaldrono de John Francis

De la 614 paĝoj en tiu libro, mi legis nur 189, do mi ne povas komenti pri la tuta rakonto. Tiu koncernas la vivojn de apartaj individuoj dum la Unua kaj Dua Mondmilitoj. En la paĝoj, kiujn mi legis, la plej imponaj agadoj estis la priskribo de la sperto de nova rekruto, kiu ekkomencis lerni kiel flugi aeroplanon antaŭ batali en la milito. Li perdiĝis en la nuboj kaj ĝi estis tre streĉa flugo por komencanto.

Jonel (Anglio)

Hector Hodler - Pacisma sinteno de Marine Englert kaj aliaj

Vere interesa estis la libro Hector Hodler - Pacisma sinteno.
Dika libro kun grava, eĉ 8-paĝa bibliografio de la artikoloj de Hector Hodler. Nova estis por mi la informo pri perditaj manuskriptoj (eĉ 1000-paĝa franca pri proletoj, alia 368-paĝa). La bone binditan libron ilustras portretoj, gravuraĵoj, kolorreproduktitaj pentraĵoj de la patro Ferdinand, kiu ne nur havigis financajn rimedojn, sed provis persvadi la filon sekvi lian sukceskarieron por arte unuigi la homaron per harmonio. Tamen Hector jam lernis Esperanton, hazarde samtempe kun sia lice-kunulo Edmond Privat. Kio estis nova por mi, dank' al la aŭtorino Marine Englert k.a., kaj la klara traduko de Mireille Grosjean, estas frua manuskripto reaga (1902) al skandala subpremo de tramista striko: oni sendis 700 soldatojn kontraŭ 300 senkulpaj strikantoj, ekspluatataj de usona kompaniestro. Oni arestis eĉ 8-jarulon. La juna Hector ne nur mokas, sed volas ankaŭ alvoki ne uzi la tramon!. Ankaŭ en sia projekto de monda organizaĵo, kiu post la unua mondmilito garantiu la pacon, li montras profundan pensadon. Aperis pri tio 18 artikoloj en la revuo "Esperanto", kiun li transprenis de Bertherlot jam en 1906. Kaj Ulrich Lins bone prezentas lian praktikan agadon per la fondo de UEA kaj posta utiligo de la delegita reto por helpi al militkaptitoj. Pruviĝas, ke niaj fontoj troigis la kvanton de tiuj servoj: svisoj kalkulas ke ne temas pri 100 000, sed apenaŭ duono. Sed la valoro restas, eĉ se la Ruĝa Kruco povis peri multe pli. Ankaŭ Christian Lavarenne kontribuis; per poemtraduko kaj artikoloj pri i.a. la servado al La Ruĝa Kruco kaj tiu teksto "Super", kiu servis kiel tutmonda Zamenhoftaga legaĵo en la Hodler-jaro 2020, kiam aperis chi tiu rekomendinda libro.

Rob (Nederlando)

La verda radio de Jules Verne

Tiu romano (1882) de la mondfama franca verkisto Jules Verne (1828-1905) estas taksata kiel la plej romantika el la 62 volumoj de lia serio "Eksterordinaraj Vojaĝoj".
La bela, juna kaj kapricema Helena Campbell, orfino, estas edukata de siaj du onkloj Sam kaj Sim Melville, kiuj bone zorgas pri ŝia feliĉo. Ili eĉ helpos la realigadon de la lasta kaprico de Helena: vidi la verdan radion ĉar laŭ la legendo tiu, kiu ĝin vidis...( ?).
La du onkloj pensas, ke estos bona okazo por proksimigi al Helena la scienciston, erudiciulon Aristobulus Ursiclos cele al geedziĝo. La "ĉion-scia" pedantulo tute ne plaĉas al la nevino. Bildigu (p.47-48):
Li estis dudek-okjara "persono", kiu neniam estis juna kaj verŝajne neniam estos maljuna. Evidente li naskiĝis en la aĝo, kiun li ŝajne havos sian tutan vivon. Laŭaspekte, nek bone nek malbone; vizaĝe, tre banala, kun haroj tro blondaj por viro; sub liaj okulvitroj, la senrigarda okulo de l' miopulo; mallonga nazo, kiu ŝajne ne estis la nazo de lia vizaĝo. El la cent tridek mil haroj, kiujn devas surhavi ĉiu homa kapo, laŭ la lastaj statistikoj, restis al li ne pli ol sesdek mil. Barboringo enkadrigis liajn vangojn kaj mentono - kio donis al li iom simieskan vizagon. Se li estus simio, li estus bela simio -, eble tiu, kiu mankas en la skalo de la Darwin-anoj por ligi la animalecon kun la homeco.
Al la serĉo de la verda radio kuniĝas la kuraĝa, juna Olivier Sinclair, kiu savis la vivon de Helena en la groto de Fingal.
En kio konsistas la verda radio? Ĉu la kvin protagonistoj vidos ĝin? Ĉu realiĝos la aŭguro de la legendo? Mi lasas al vi la plezuron de la malkovro.
Elfrancigis tre precize kaj arte Jeannine Vincent. La romano aperis en tri kajeroj kiel suplemento de la revuo Franca Esperantisto en la jaro 1995. Ĉiu kajero enhavas unu internan paĝon pri la biografio de la aŭtoro, pri Jules Verne kaj Esperanto, kaj mapon de la okcidenta Skota insularo, kie disvolviĝas tiu eksterordinara aventuro.

Atrebato (Francio)

La strato de la fiŝanta kato de Jolanta Foldes

La romano La strato de la fiŝanta kato ŝuldas sian titolon al la plej mallarĝa strato en Parizo: La rue du chat qui peche .
Ĝi pritraktas la malfacilan vivon de hungara familio, enmigrintoj de laborista klaso en Parizo post la unua mondmilito.
La hungara verkistino Jolanta Foldes pentras la vivon de homoj enmigrintaj en Francio kaj reliefigas iliajn eterne homajn sentojn.
Oni malkovras la pitoreskan kaj kortuŝan familion Barabaŝ, la filinon Anna, kies amrilatoj daŭre fiaskas, la patrinon, kiu estas ekzemplo de emociega modesta sindono, la patron, kiu senĉese luktas por vivteni sian familion.
La solidareco inter fremdaj eksterlandanoj, la malfacilaĵo enradikiĝi en alia lando estas mirinde bone priskribita.
Legu tiun ĉefverkon tradukita en pli ol 10 lingvojn, la verkon esperantigis Halka kaj Spierer Ladislao kaj eldonis ĝin Literatura mondo en 1937, vi ĝuos la kvaliton de nia lingvo Esperanto.

Joga (Francio)

Kazinski venas tro malfrue de Deck Dorval kaj Christian Declercq

Tiu policromano estas ordinara kiel multaj aliaj tiaj romanoj kaj samtempe eksterordinara! Unue ĝi estas la tria de la prestiĝa serio "Stafeto" de FEL, kiu nombras nun nur 44 verkojn. Due ĝi estis verkita de Deck Dorval kaj "lingve reverkita" de Christian Declercq. Kaj Deck Dorval kun Christian Declercq verkis alian libron n° 7 de la sama serio aperinta en 1988 kies titolo estas "Nigra magio". Laŭ recenzo de la lasta indikita libro, estus Declercq, kiu utiligis lingvaĵon aperintan komence de la 80aj jaroj, kaj furorintan ekzemple danke al la ĉefverko de Karolo Piĉ "La Litomiŝla Tombejo".
Feliĉe, je la fino de la libro la nekutimaj glosoj uzataj en tiu verko estas klarigitaj. Kion pensi pri tiuj glosoj? Multaj legantoj certe ne ŝatos sed al mi ili ne ĝenas. Kelkaj certe estas ne utilaj kiel "kludi" anstataŭ "fermi" ktp. Notu ke la gloso "stat" anstataŭas la vorton "anstataŭ". Tiuj neologismoj estas pli mallongaj vortoj kaj esprimoj ol la normalaj. Nu, miaopinie, por krimromano strangaj vortoj donas iom da spico! Kromaj pimentoj floras en la libro kiel en la buŝo de la policano Tonek, kiu ŝatas uzi la francan lingvon (ne ĉiam bone kaj ofte amuze kiel ekzemple la vorto "nespa?" kaj en la franca estas "n'est-ce pas" kaj traduko "ĉu ne?) kaj kelkaj flankaj roluloj parolas ĵargone. Je la paĝo antaŭ la unua ĉapitro, la aŭtoro klarigis, ke por paroligi neklerajn personojn estas aplikata la lingvoprojekto "Popido" de Manuel Halvelik, lingvaĵo rekte derivita de norma Esperanto. Ekzemplo de tiu ĵargono paĝo 127: "mi sat libera de lo sabat vespere ĝis lo lund matene, mo mi nje elirat kun virs, Sir" kaj la traduko: "Mi estas libera de la sabato vespere ĝis la lundo matene, sed mi ne eliras kun viroj, Sinjoro".
Alia strangaĵo, almenaŭ por mi, estas la fakto ke la aŭtoro Deck Dorval ne estas homo kiel vi kaj mi sed triopo, kaj la ĉefa verkisto nomiĝas Frans Van Dooren.
La ĉefrolulo de tiu romano estas la jam ĉefinspektoro Ksavero Kant. Antaŭ la komenco de la libro la aŭtoro skize prezentas la diversajn rolulojn kaj la ligilojn inter ili. Tio helpas por kompreni.
Pri la intrigo kaj la elnodiĝo de la afero, mi taksas ilin konfuzaj kaj mallertaj. Miaopinie la krimromanoj de Claude Piron estas pli bone ellaboritaj (ekzemple la "ĉu-romanoj".)
Al mi plaĉis kelkaj kalemburoj, ludoj per vortoj por krei specifan lingvaĵon kiel tiu esprimo "ne vivi kuke kaj butere" kiun mi tradukus per "vivi malabunde"
Ĉu tamen legi tiun libron? Jes! Ĉiuj libroj kaj stiloj estas interesaj por kapti kelkajn novajn vortojn kaj esprimojn. Kiel diris Lorenz Friis, "legu, legu kaj legu! "Estas unu el la plej bonaj metodoj (eble la plej bona) por pli flue kaj ĝuste utiligi nian lingvon. Kaj la plimulto de la policromano estas tre elegante skribita.

Telemo (Francio)

Antologia skizo de la persa literaturo de Said Baluĉi

Je la unua fojo en la Serio Oriento-Okcidento aperas antologio de persa literaturo. Tiu ĉi apero gravas pro la enhavo de la antologio. La elpersigon faris Said Baluĉi. Li informas nin, ke tiu ĉi cent-kelkpaĝa antologio estas mallongigo de du-voluma "Trezorejo" de persa literaturo.
Kaj "Trezorejo" ĝi ja estas! Post kelkaj bazaj klarigoj pri la literumado uzata en la antologio, oni unue legas fragmentojn de Prozo de Ábu Mánsur Moámmári (mort. 961) ĝis Mohámmád Áli Ĝámalzade (1892 - 1997); same ampleksa estas la sekcio Poemoj, de Rudáki (859 - 940/941) ĝis Foruq Fárroĥzad (1934 - 1967).
Ĉiu verkisto estas enkondukita per kelkaj linioj de biografiaj informoj. Sed ne nur pri sekaj datoj temas. Ni ricevas ankaŭ sciigojn pri ilia aktuala reputacio. Ekzemple pri Omar Hajam, oni informas nin, ke "en nuntempaj iranaj universitatoj, Hajam, kiel poeto, ne estas bonvena". Aŭ pri Foruq Fárroĥzad: "Ŝi estis avangarda poetino dum tempo kiam paroli pri modernaj konceptoj, ĉefe pri korpaj plezuroj, estis tabuo kaj plej ĉefe, se virino verkus pri tiaj aferoj, estus ankoraŭ pli malakcepteble".
Do tiu ĉi irana Trezorejo ja estas plia indikilo de la kultura justeco inter la literaturoj de nia mondo. Akiru ĝin kaj legu ĝin!

AkseloVoino (Germanio)

Ivan la malsaĝulo de Tolstojo

Nu, ĉu Ivan estas vere malsaĝulo? Li agrable akceptas tion, kion aliaj petis. Kaj li obeeme sekvas opiniojn proponitajn de aliaj, ĉiufoje dirinte "Bone!". Rezulte, se okazas ia ĝeno, li inspiras sin kaj agas por solvi tion. Li kuraĝigas sian publikon esti memproviza, kaj fari varinterŝanĝon.
En sia lando, oni ne havas pagojn, nek impostojn. Kial oni faras plejmulton de sia laboro per siaj manoj kaj siaj dorsoj. Vere, Ivan estis saĝa bela homo kiel modelo por ni ĉiuj. Krome, kiam armeo de alia lando atakas la landon de Ivan, lia publiko tute ne rezistis kontraŭ aliaj. En ĉi tiu sceno, mi rememoris la penson de Gandhi en Hindio. Dum la hinda sendependeca movado, ili faris movadojn de neniu-rezisto kaj malobeo.
Mi aŭdas, ke Gandhi ŝajnas esti influita de Tolstojo.

Horinosuke (Japanio)

El verva vivo ĵurnalista de Stefan Maul

La libro estas tre interesa, informplena kaj facile legebla. Mi ne finlegis ĝin sed certe daŭrigos la legadon ĝis la fino. Rekomendina libro por homoj, kiuj interesiĝas pri historio kaj kiuj ŝatas legi biografiojn. La lingvo kaj stilo estas tre belaj.
Korajn dankojn pro via zorgado de la grupo.

Grandamuro (Britio)

Fabloj kaj fabloj de Georg Schindler

Ĉi tiu libro konsistas el 39 rakontoj. Ili estas mallongaj kaj facile legeblaj. Kaj enhavo estas simpla, tial tuj legebla. Tamen leganto devas legi profundan signifon en ĉiu rakonto. Ili havas profundan signifon.

Osho (Japanio)

Heredantoj de silentado de Sabine Dittrich

La libro estas tre interesa sed trista. Ĝi priskribas la finon de la dua mondmilito en Ĉeĥio kaj Germanio, grandaj problemoj dum unuaj pacaj monatoj kaj rilatoj inter ĉeĥoj kaj germanoj en Sudety. Sudety estas parto de Ĉeĥio, kiu situas ĉe germana limo kaj kie ĝis la fino de la dua mondmilito vivis multaj germanoj. Post la fino de la milito estis preskaŭ ĉiuj germanoj forpelitaj al Germanio.
Rilatoj estis tre komplikaj, "dank" al ĝi kulpis ankaŭ homoj, kiuj estis senpekaj kaj ilia "kulpo" estis nur ke ili estis germanoj.
La libro skribis germana aŭtorino, do mi povas legi "vidmanieron" el germana flanko. Je la fino de la libro estas mallonga sed tre utila klarigo ĉeĥo/germanaj rilatoj. Al la libro ankaŭ apartenas bona kaj vasta klarigo diversaj esprimoj, do mi pensas ke la libron povas legi kaj kompreni ĉiuj legantoj.
Mi rekomendas tralegi.

babiladino (Ĉeĥio)

Artikoloj ĉe Pola RetRadio kaj esperanta Retradio.blogspot.com

Pola RetRadio kaj Esperanta Retradio.blogspot.com proponas legeblajn kaj aŭdeblajn artikolojn. La parolantoj de Pola RetRadio parolas pli rapide ol tiuj de Esperanta RetRadio. La temoj estas tre diversaj kaj instruintaj.

Ludino (Francio)

La Aventuroj de Pinokjo de Carlo Collodi

La legado de la historio de Pinokjo revenigis min al mia junaĝo kaj mi vivis la historion kvazaŭ ĝi estus reala, ĉar la esperanta versio estas riĉa je belaj vortoj kaj mi eĉ relegis multajn frazojn por ĝui la belecon de la amuza kaj malĝoja historio de parolanta peco da ligno, kiu trapasis gajajn kaj terurajn spertoj kaj plorigis min, ĉar de la komenco ĝis la fino, mi vidis la marioneton kiel vera knabo, kiu suferis, ĝuis kaj estis trompita de multaj malbonuloj, sed finfine li iĝis vera knabo kaj vivis feliĉe kun la paĉjo kaj feina panjo. Gratulon kaj al ka aŭtoro kaj tradukisto.

Karpcio (Hispanio)

Mi resanigis PPPetron de Pero Cimbur

Tiu libro, komence, esploras la kaŭzojn kaj la flegojn de la balbuto, referencante Demostenon, Freŭdon.
Estas malfacile legebla pro nekonataj vortoj: logopedoj, disfemio, tahifemio, disartio. Eble la fino de la libro estas pli facile legebla.

Rivero (Francio)

La Sankta Biblio - Nova Testamento: LA AGOJ DE LA APOSTOLOJ

La aŭtoro de la libro estas Sankta Luko, kiu verkis ankaŭ la trian Evangelion. En la libro ni povas legi multajn okazaĵojn, kiuj havas, kiel protagonistoj, la amikoj de Jesuo: la "Apostoloj".
La rakonto estas plena de detaloj interesaj, kaj ni povas kompreni la vivon, la doktrinon kaj la oferon de la sekvantoj de Kristo: Petro, Matiaso, Johano, Andreo, Jakobo, Simono, Filipo. Sed la aŭtoro parolas ofte pri aliaj sanktuloj: Paŭlo (Saŭlo), kiu faris multegajn kaj longajn vojaĝojn por komunik la kristanan doktrinon, kaj Stefano, kiu estis ŝtonmortigita, por testimoni sian fidon.
Krome, Sankta Luko parolas pri la karismo de la Apostoloj: ili povis fari mirakulojn kaj resanigi personojn. Sankta Luko estis kuracisto, ankaŭ: li komprenis perfekte la suferojn de la martirio, ĉar li konis la homan korpon.
Fakte, liaj priskriboj estas kompletaj kaj klaraj.
Tiu ĉi libro estas tre grava, laŭ mi, ĉar ĝi kompletigas la informojn skribitajn en la kvar evangeliojn: en ĝi ni povas trovi multajn interesajn epizodojn kiuj ni ne konis sed, ke ni devas koni.

Karla (Italio)

Pigre pasas la nokto de István Nemere

  La temo de ĉi tiu bela romano estas rasa diskriminacio kaj ĝia plej potenca   kontraŭveneno - la amo. Ne estas facile verki interesan rakonton pri tia temo sen falo   en kliŝojn kaj banalaĵojn, sed la sperta István Nemere brave kaj sukcese atingas la   celon. Li verkis intereskaptan, viglan historion, kiu fluas laŭ du paralelaj vojoj. Sur la   ĉefa vojo desegniĝas la rilato inter maturaĝa soleca viro kaj juna ciganino hazarde   enveninta en lian vivon. Sur flanka vojo fluas raporto pri juĝado okazanta en   tribunalo, ĉar okazis krimo. La lerteco de la afero kuŝas en tio, ke ĝis la lastaj paĝoj   de la rakonto, la leganto ankoraŭ ne scias, kiu estis la viktimo, kiu estas la akuzito.
  Tamen, oni klare rimarkas, ke tiu teknike lerta maniero kapti la atenton kaj scivolemon   de la leganto estas nur bela vesto por la verko. Fakte, la aŭtoro intencas montri, per   sinsekvo de tre vivecaj scenoj, ke homeco situas trans ĉia klasigo de homoj en   rasojn, kategoriojn, haŭtkolorojn, morojn, lingvojn, sociajn poziciojn - unuvorte, en antaŭjuĝajn tavolojn. Tre signifa estas, ke la rakonto sekvas laŭ la sinsekvo de sezonoj, tiel ke bele priskribiĝas la varmaj, la malvarmaj, la floraj, la senfoliaj tagoj dum la vivo de la roluloj, kvazaŭ li transdonus al la leganto la jenan mediton: la vivo estas nelonga, ĝuu ĝin libera de stultaj konceptoj, kiuj ne havas fundamenton.
Alia tre agrabla aspekto de la libro estas la stilo, per kiu ĝi estis verkita. Flua, natura, facila, tamen neniel senkolora. Male, la frazoj estas harmonie belsonaj kaj esprimoriĉaj. Oni povas legi senpene kaj plaĉe. Vidu fragmenton:
"Sur la herbaro de tempo al tempo rampas heliko, precipe post pluvoj ili aperas el la misherbejo ĉebariera. Tiutempe la dommastro rigardas la herbaron kaj paŝas gardeme, prenas la helikojn kaj remetas la vivajn en la misherbejon, eĉ parolas al ili. Ankaŭ la kato ŝatas tiujn komunajn matenojn, ĉiam akompanas la dommastron, se li iras en la ĝardenon. Ofte ĝi kuŝiĝas surherben kaj turniĝas sindoneme, provokante karesojn. Kaj li karesas ĝin."
La hungaro Nemere (nask. 1944) estas escepta verkisto, ne nur pro sia talento sed ankaŭ pro sia eksterordinara fekundeco. Li jam verkis pli ol 700 romanojn, el kiuj dudekon en Esperanto. Ne estas banala atingo produkti tioman kvanton kun tiela kvalito. Per "Pigre pasas la nokto" li riĉigis nian Esperantan literaturon per vigla, pensiga verko kontraŭ diskriminacioj. Mi forte rekomendas la libron, kaj pro la lingva formo, kaj pro la enhavo.

Posovo (Brazilo)

Rakontaro de Genĝi Parto I de Sinjorino Murasaki

Mi legis preskaŭ trionon el la rakontaro. Ĝi estis malfacila por mi. Mi ne sufiĉe konas japanajn historion, literaturon, kulturon. Mi supozas ke multo de la ĉarmo de la libro kaŝiĝas en la utao-poemetoj, kiuj abundas. La protaganisto estas juna bela viro Genĝi de antaŭ mil jaroj. Li vespere vizitadas diversajn virinojn. Interŝanĝas mesaĝojn, utaojn. Li juĝas la virinojn ne nur laŭ ilia beleco sed laŭ la socia posteno, la edukiteco, la kapablo bele skribi kaj konduti. Enestas multaj sentoj, skrupuloj, sopiroj, timetoj. Mi, kiu estas malromantikema kaj maljuna, trovas tion teda kaj ankaŭ ofenda. Mi dankas la vivon, ke mi ne vivis en tiu tempo kaj socio. Se iu interesiĝas pri la libro, petu de mi kaj mi sendos ĝin. raita.pyhala@gmail.com.

Nebulino (Finnlando)

Rakontoj pri mia vivo de Gaby Tréanton

Gaby Tréanton naskiĝis en 1920. Ekde sia infaneco, pro familiaj cirkontancoj, ŝi devis alkutimiĝi al malfacilaĵoj, sed ŝi ne mankis da amon; kontraŭe, ŝi kreskis ĉirkaŭita de siaj amantaj gepatroj, geavoj, geonkloj kaj gekuzoj. Eble, tiu vasta familio kontribuis al la karaktero de Gaby: adaptanta, tolerema, liberecema. Ŝi ĉiam estis timema sed ŝi riskis, kiam temas pri helpi iun. Ŝi bezonis kompreni kaj estis scivolema.
Ŝi atestis de gravaj eventoj de la 20-a jarcento: Popola Fronto, milito 39-45. Sed ankaŭ, ŝia deziro helpi aliajn kaj agi por la paco en la mondo kondukis ŝin al diversaj movadoj: lerneja metodo de Célestin Freinet, Esperanto, Mondcivitanoj. Ŝi amikiĝis kun multe da homoj tra la mondo kaj multe agis ĉiam, kiam ŝi povis por reklami Esperanton. Eĉ, kiam ŝi estis maljuna, Gaby estis modesta kaj timema.
Mi invitas vin legi la libron de malgranda virino kun tre granda koro kaj nekutima vivo.

Ludino (Francio)

Zamenhof de M. Boulton

Tiu ĉi biografio estas vera detala. Laŭ mi tro, ĉar ne gravas, se iu ajn Esperantisto estis "bluokula, larĝŝultra, vigla kaj ĉarma" (p. 96).
Tamen mi tre interesas legi pri la situacio, en kio Zamenhof vivis infane kaj june. Mi ne sciis multon pri la problemoj politikaj; ĉu la vivo estus ekstreme malfacila, se oni havis tiun fonon. Kompreneble sci plu de la kreado de la lingvo estas signifa kaj koncernanta. Mi nur legis la unujan 11 ĉapitrojn, sed mi legos la eteron, pro tio ke mi estas scivolema:

Pia (Danio)

La danĝera lingvo de Ulrich Lins

Per tiu legado, mi konstatas, ke ek ĝia naskiĝo, Esperanto renkontas malfacilaĵojn.
Konscii pri tiio, estas interesa, por kompreni kial tiu lingvo ne ankoraŭ estas akceptita de niaj respondeculoj.
Ili timegas, ke la popolo povu sin kompreni inter la malsamaj landoj kaj danke al tiu komprenemo, ke ili ne plu estu tiel facile manipulataj.
Komence, Francio ne ricevis Esperanton, pro la kialo, ke la franca lingvo, tre grava je tiu epoko, ne volis perdi sian lokon en la interrilatoj en la mondo.
Post la unua mondmilito, kaj la veno de Hitler en Germanio, la malpermeso estis pli kaj pli grava en tiu lando, ĝis la malapero de la malsamaj esperantaj grupoj.

Slogano (Francio)

Tagordo de Eric Vuillard

Estas facile legi la 5 paĝojn ĉar la formato de la libro estas tre mallarĝa, sed ne tre ĝoja temo.
La libreto temas pri la dua mondmilito . Kutime mi ne ŝatas legi pri tio, sed ĝi rilatas nekonatajn episodojn, kiuj anoncis la militon en 1933. Ŝajnas, ke mi bezonas denove legi la libreton, ĉar mi legis sen uzo de la vortaro nur la ĝenerala senso, meritas pli da tempo por pli bone kompreni la priskrititajn eventojn.

Blankardeo (Francio)

Hura! de Julio Baghy

Laŭ mi estas iom komplika romano. Mi devas konfesi, ke mi ne tute bone komprenis ĝin.
Temas pri iu neekzistanta lando, Bagonio, reĝlando, ie en mezeŭropo. Granda temo estas revolucio: kio estas pli bona: revolucio aŭ evolucio. La libro datiĝas el al periodo inter la du mondmilitoj, kiam la ideo de Paneŭropismo naskiĝis. La titolo Hura! venas de la kanto, kiun la revoluciuloj kantas. Tiu parto estas laŭ mi la plej interesa de la romano.
Baghy ludas kun la nomoj de la roluloj: Jenlafiŝ, Jenmi, Venknejam, Blindfid kaj kelkaj aliaj.
Ĉu rekomendinda? La lingvaĵo ne estas tre malfacila, la temoj de la romano kelkfoje malfacile sekveblaj. Se iu deziras legi unu el la klasikaj verkoj de la Esperanto-literaturo, ĝi estas rekomendinda. (Nepre faru mem liston de personoj, nomoj kaj funkcioj - tio faciligas certe la legadon!) Kiu ne ŝatas la ĝenron de la magia realismo, al kiu laŭ mi apartenas la romano, evitu la legadon.

Katinjo (Nederlando)

Kiel akvo de la rivero de Raymond Schwartz

Koncerne "Kiel akvo de la rivero" unue mi pensis, ke la titolo signifas, ke la aŭtoro flue kaj bele kaj nature parolas sed estas la vivo mem, kiu fluas kiel rivero malgraŭ ni. Mi lernis multon pri la etoso inter la francoj kaj la germanoj dum la du lastaj mondmilito, estis ege interese.
Dankon al ĉiuj por tiu ideo legigi nin!

Pomarbanino (Francio)

Esperanta Legolibro redaktita de Elio Migliorini

Mi elektis la libron titolatan Esperanta Lego-libro, kiun redaktis Elio Migliorini kaj publikigis Itala Instituto de Esperanto. Estas kolektitaj en tiu ĉi antologio multaj poemoj, rakontetoj, eseoj, spritaĵoj, ŝercoj kaj proverboj. La libro al mi ŝajnas povi kontentigi samtempe diverstipajn legantojn.
En la komenco de la libro estas proverbaro. Proverboj estas tre riĉaj havaĵoj de iu ajn lingvo. kiuj deveins de popola aŭ parola literaturo de iu areo. Estas tre signifikaj proverboj metitaj en la libro, ekzemple, "Malsaĝo estas najbaro de mizero", "Ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas", "Lupo ŝanĝos la haroj sed ne la farojn" k.t.p. Malgrandaj frazoj plenaj de eksperiencoj reflektas homan socion, speciale Esperantiĝo de tiuj ĉi frazoj taŭge malkaŝis la profundan sencon.
Sekvantaj du paĝoj estas okupataj per kelkaj ŝercoj. Ĉi tiuj ŝercoj estas kaj ridigendaj kaj instruendaj.
Por ŝanĝi guston kelke da poemoj estas enmetitaj en postaj kvar paĝoj. Estas agrable tralegi la poemon "Al Ruĝa Rozo" verkita de Julio Baghy.
Refoje spritaĵoj okupas okdek paĝojn. Mallongaj aŭ mezlongaj rakontoj donas agrablajn impresojn. Ridindaĵoj atraktas la leganton kaj la legago glate daŭras.
Estas kelkaj "Historiaj Anekdotoj". Famaj personoj de historio, leteraturo, arto aŭ scienco estas la ĉefa altiriga temo de tiuj ĉi rakontoj. En la listo de Famuloj 'Dante el Florenco', la aŭtoro de 'Don Quijote', Angla poeto Pope, fame konata sciencisto kaj bakteriologo Pasteur, la fama Franca verkisto Alexandro Dumas, Germana imperiestro Vilhelmo I-a, imperiestro Paŭlo kaj Viktoro Emanuel II-a estas kelkaj menciindaj. Rakontoj kreskigitaj de iliaj vivoj estas tre humoraj kaj ĝueblaj.
Krom tio estas eseoj pri historiaj aferoj kioj riĉigas la Antologion. Estas sufiĉe longa kaj interesa eseo pri Grekujo, nome 'Grekujo en la Klasika Tempo'. Estas laŭdinde, ke oni elmontris leter-formadon por diversaj bezonoj-persona letero aŭ letero por oficiala bezono.
En la fina parto de mia legado min alkondukis kelke da sciencaj eseoj. Temoj estas kolektitaj de Tero ĝis la Ĉielo. Oni diskutis pri nia aero, karbo, petrolo k.t.p. Estas tri interesaj eseoj pri horoloĝo, el kiuj 'Rimarkinda Horoloĝo' estas verkita de L.L.Zamenhof. Tie li rakontis pri la Kata Horoloĝo. En la Ĉinujo la vilaĝanoj de antikva tempo havas lertecon en la montrado de la tempo el kataj okuloj.
La antologio estas tre riĉaj kun multaj raraj eseoj, poemoj aŭ historiaj aferoj, speciale estas multaj eseoj pri nia lingvo Esperanto verkitaj de L.L.Zamenhof, Edmond Privat, W.E. Collinson. Tial kvankam mia lego-periodo estas finita kaj mi tuŝis la celon, tamen daŭras mia legado ĝis la fina paĝo de la Antologio.

Sova (Barato)

Teatraĵoj kaj Poemoj de Sovona Patranobis

Eble en Esperanto ne multe troviĝas libroj por geinfanoj. Ĉi tiu libro estas ankaŭ por la plenkreskuloj. Ni povas senti la malnovan tempon kaj estas Reĝo kaj Reĝino. La unua Teatraĵoj nome "La Lando De Forpelita Patrino" kiel alia ekz. La Magia Seĝo havas klasikajn elementojn ... monstro, reĝa familio. Plantoj kaj bestoj parolantaj kaj estas infanoj kun siaj intimaj parencoj. La temo estas ĉiama, la rajto de la infano estas esti infano, amo de la naturo, kreivo, libereco. La scenoj montras klare kaj vivece la diversajn fortojn, plenkreskulojn, inter kiuj la ĉefrorulo, knabo devas vivi. La du mondoj konstrastiĝas ĉi tie --- la mondo de saĝa avo kun la valoroj kaj la mondo de la moderna malviva utilismo. Nuntempe en la moderna vivo de la mondo geknaboj nur devas labori kaj legi, ne havas tempon por pensi, imagi kaj ludi. Ili estas kiel Roboto, ekzistas sed ne vivas.
La dialogoj estas bone kreita. La fino estas feliĉa kiel ĉiam. Sed la postsekvoj tamen restas malfermaj. Do la libro sendube montras altan humanisman kvaliton. La poemoj ekz. Nubidino, Belulina Fonto, kaj Printempo estas tre belaj. Kiam iu legas tion sentas plezuron kaj doloro forpasas. Oni ne povas forgesis

Nenie troviĝas la printempo // Nek enfloroj nek enfolioj // Floroj velkas / Folioj falas/ Nur en malplenbrancho restas doloroj.//

Riko (Barato)

Tito

La libro pritaktraktas la historion de iama jugoslavio - sub la gvido de marshalo Tito. Kiel junulo li jam konatighis kun sukcesa gvidanto de rusia revolucio V. I. Lenin. Post la unua mondmilito Tito kapablis unuigi la diversajn maldekstrajn frakciojn. Li fondis liberan komunistan teritorion - kiun li perdis pro la atako de faŝistoj. Kiel partizano li organizis reziston kaj unuigis la multajn popolojn sur la balkana duoinsulo.
La nove fondita ŝtato ne akceptis la gvidan rolon de venkinta kontraŭ fashistoj sovet-unio. Jugoslavio proponis unuiĝon de nealiancitaj ŝtatoj. Ĝi klopodis resti ekster la konfrontiĝo de malvarma milito.
La libro estas certe ne kompleta - sed almenaŭ donas superregadon al la moderna ŝanĝiĝanta mondo - kun novaj aliancoj.

Ruĝulo (Svisujo)

Historio de la esperanta literaturo de Carlo Minnaja kaj Giogio Silfer

LMi trovas la libron tre interesa.

P. 64
Ŝirjaev (1877-1933) estis rusa. Li tradukis en Esperanton Fratoj Karamazov de Dostojewski kaj Milito kaj Paco de Tolstoj. Li skribis ankaŭ la verkadon "Sen Titolo".
Sen titolo estis publikigita nur en 1995 kaj estis klare aŭtobiografia. La prozo de Ivan Ŝirjaev estas filologie tre interesa. Li faris novajn vortojn en esperanto. Li skribis ankaŭ Morno kaj Timo. Estas fantomrakonto.

P. 66
Ŝirjaev esis ortodoksa pastro kaj li estis ligita al la unuaj esperantlinfvaj diservoj en la orthodoksa eklezio. Post lia morto, pastro K. M. Kolobaŝkin (1892-?) celebris eĉ tri mesojn en nia lingvo, en la preĝejo de Lomogory je lia honoro.

P. 67 ĉapitro 8 - Herolde al aŭtenta liriko - La magia jarduo 1911-1912
Unuaj agordoj aperas en 1910, sub la pseŭdonimoj Wiktor Elski kaj Eska. Wiktor Eski estis Stanislaw Zygmunt Brauw (1893-1954). Li estis oficisto. Li partoprenis al la liberiga pola movado kaj devis translokiĝi plurfoje. Li skribis malgajaj poemoj.

P. 68
En 1918, Braun skirbis "Lia Plendo", kiu estas la plej bona poemo de lia unua periodo. Sed poste la unua milito, Braun elverŝis pesimismon.

P. 69
Eska aŭ Stanislaw Karolczyk (1890-1966) estis pola oficisto. Publikigis originalajn poemojn kaj tradukajn el la pola. Li faris "Unuaj agordoj" (1910) kun Braun. Li estis tre melankolkia kaj pesimisma.

P. 70
Czezlaw Jastrzebiec Kozlaiski (1894-1956) estis ankaŭ pola studento. Li skribis en 1912 "Petaloj". Liaj poemoj estis tradukitaj al la rusa. Li traktis de soleco. Li skribis ankaŭ "Poeto de l'kosme melankolio" post 1914.
Juliusz Kriss (1891-1959) naskiĝis en Leopolo. Le skribis originalajn poemojn kiel "Melodioj de l'nokto" (1914). Li tuŝis la temon de la kavaliro dum la milito.

P. 71
Li skribis ankaŭ "Fabelo", kiu estas pli humuro. Stanislav Schulhof (1864-1919) estis ĉeĥa. Li kunlaboris kun kelkaj periodaĵoj. Li faris peziaĵojn: "Per espero al despero" (1911); "Kion la vivo alportis" (1911), "Aŭtunaj floroj" (1912).

P. 72
La poemeto "Desperanto" montris kiel optimismo alrupte transiras al pesimismo, koncerne la homon. Li skribis la kanton de l'sklavo. Ĉi tie la esperantisto estas sklavo de esperanto. En tiu epoko de milito estis konflikto inter la zamenhofa tutmondeco kaj nacia sento. En 1920 apers pusteume antologieto el la ĉeĥa poezio de lia tradukto: "Bohemaj grenatoj".
"Versaĵoj", libro unua de Georgo Deŝkin aperis en 1912. Li estis ruso kiu vivis en Litovio. Sed la poezio de Deŝkin venis post la milito 1914-1918. Li estis arestite en 1938 pro la akuzo esti angla spiono. Li pasigis 8 jarojn en malliberejo kaj pluajn dek jarojn en Siberio.

P. 77 ĉapitro 9 - Post longa sekeco, jen ventoj subitaj la romano, malfacila ĝenro.
Por esperantistoj, romano estas pli longa ol cent paĝojn. Se la libro estas malpli longa, estas novelo.
En 1907 aperis "Kastelo de Prelongo" (pli ol 500-paĝa romano) de d-ro Henri Vallienne (1954-1908). En 1906, tiu doktoro estis jam tradukinto de la tuta Eneido de Vergilio. Henri Vallienne estis alnajlita en sia ĉambro ekde aprilo 1905, post grava atako de kormalsano. Kastelon de Prelongo temas pri du familioj en la medio de la postnapoleona restaŭracio.
D-ro skribis duan romanon "Ĉu li ?". Tiu libro tranktas pri unuovolaj ĝemeloj kaj pri la eraroj venantaj de ilia simileco.
Valienne kunlaboris ankaŭ a diversaj esperantaj revuoj kaj tradukis al Musset, Ovidio kaj aliaj. Li mortis la uan de decembro 1908. Poste, Hernrich August Luyker (1864-1947), germano transmigrinta al Anglio, faris 2 romanojn: "Paŭlo Debenham" (1912) kaj "Mirinda amo" (1913). Luyken estis evangelio kristano kaj estis tre entuziasma de brita misiisto kaj en liaj romanoj, la religio estas tre grava.
En 1922, li ankaŭ skribis "Stranga heredaĵo".

Tits (Belgio)