Recenzoj de legataj libroj dum la novembra sumoo 2017

Rememoroj pri Tempo de Silko kaj Pajlo de Ĵuniĉi Saga

La libro estas tre interesa, konsistanta el 64 intervjuoj al homoj, kiuj vivis en kaj ĉirkaŭ la urbo Tsuĉiura en la gubernio Ibaraki, Japanio, 80 kilometrojn for de Tokio, Japanio. Tiuj homoj naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1900 kaj mortis post 80, 90 jaroj. La patro de la verkisto komencis desegni pejzaĵojn kaj homojn de la urbo, kaj s-ro Saga ekpensis kolekti rakontojn de maljunuloj. Vere interesaj estas iliaj rakontoj.
Japanio nun prosperas kaj ĉiuj vivas ĉirkaŭate de luksaĝoj, sed antaŭ 100 jaroj, kiel malriĉe homoj vivis! Do ĉiuj rakontantoj diras: "Certe nunaj homoj ne komprenas nian vivon. Kiel draste ŝanĝiĝis nia socio!" En la libro li klasifikas ilin en jenajn grupojn: 1. En urbo, 2. Fiŝkaptistoj kaj pramistoj, 3. Butikistoj kaj komencistoj, 4. Urbaj virinoj, 5. Gejŝoj kaj oficiloj, 6. Metiistoj kaj aliaj spertuloj, 7. Pri lernejo kaj ludiloj, 8. Kampara vivo, 9. Kamparaj virinoj. Ni povas legi kaj scii, kian vivon respektivaj homoj vivis laŭ la social tavolo.
Mi estas tre ŝokita legi la rakonton "Unutaga gasto" temantan pro mortigo de ĵus naskita bebo. Tiun tempon kamparanoj vivis tre malriĉe, do oni ne volis havi multajn infanojn, tial ofte okazis tia mortigo. Rakontinto s-ino Mitsu Oŝima (1898-1992) naskiĝis tre malbele, do oni decidis mortigi ŝin, metante malsekan paperon sur ŝian vizaĝon kaj volvante ŝin en tukon, sed ŝi postvivis tion, tial oni decidis ne plu provi mortigi ŝin, kaj sekve ŝi povis vivi pli ol 90 jarojn, havante familion.
La libro estas plena de rakontoj nekredeblaj, donante okazon por mi scii, kiamaniere niaj prauloj vivis, kaj rezulte ni nun ekzistas. Mi rekomendas la libron al ĉiuj sumoo-sitoj.

Horizonto

Sezarnoj miaj fratoj de Michel Prodeau

Finfine, mi pravas pri la defio. Mi fieras pri tio, ĉar mi dubis pri mi. Tiu libro helpos min por da?rigi la lernadon de la lingvo Esperanto. Dankon pro tri bona ideo por instigi la legado. Jen mian komenton pri la libro:
La libro temas pri nunaj societaj problemoj (rasismo, malsamaj kulturoj aŭ kutimoj...): francarabulo el pariza ĉirkaŭurbo alvenas kun du marĝenulinoj en tre kvietan vilaĝon, kies loĝantoj tre trankvile kaj harmonie kunvivas. Kiuj estas la pli afablaj? Kiuj estas la pli utilaj al la aliajn?
La tono estas malsevera, ofte insolenta. La personoj de la libro estas iomete karikaturaj nur por kontribui al komikaj situacioj.
La tradukisto multe uzas la prefiksojn kaj sufiksojn. Tio estas tre bone por kutimigi la cerbon al la lernado de la lingvo Esperanto.

Ludino (Francio)

La Eta Princo de A. Saint-Exupéry

Al mi estis defio skribi pri La Eta Princo de A. Saint-Exupéry. Verko monda konata, pri kiuj preskaŭ ĉiuj jam legis iam. Mi mem, dum mia adoleskanteco, legis ĝin en la portugala, kaj, en tiu fazo, la legado emociigis min. Tamen, antaŭ kelkaj monatoj mi legis/aŭdis sonartikolon de Paŭlo Sérgio Viana pri ĝi, kaj disvastigis la sonartikolon. Do virtuala amiko demandis al mi, ĉu mi vere ŝatis tiun verkon. Jen, pro kio mi decidis relegi ĝin, tamen nun esperante. Kia surprizo! Denove mi povis aŭdi la belsonan ridon de la etulo, revidi liajn orajn buklajn kaj eterne preni en miaj brakoj tiun infanon, kiu estas iom el ĉiuj infanoj sur la mondo. Ĝoje dum mia legado, mi rimarkis, ke simplaj verkoj tiel, kiel infanaj rakontoj, estas ankaŭ plenaj de tenereco. La homvaloroj kaj amo neniam estos eksmodaj.

Katarina (Brazilo)

La strategio de Esperanto en la nova jarmilo de Gian Carlo Fighiera

La esperantistoj havas du celojn, unu makspupan kaj longtempan- la tutmonda adopto de Esperanto-, kaj unu minimuman kaj tujan-la disvastigo kaj utiligo de la lingvo.
Por atingi la du celojn ili agas samtempe por kaj per Esperanto en la kadro de organizitaj asocioj, kiun esprimas ambaŭ karakterizojn de movado kaj komunumo. La plej granda nombro de espserantistoj aliĝas al UEA kaj rigardas al ĝi kiel la ĉefa motoro de la Esperanto-afero. Tio donas al UEA grandan respondecon rilate al ĉia progresigo de la lingvo kaj instigas la asocion adopti pli klaran kaj firman strategion ol ĝis nun por plenumi siajn statutajn celojn. Unu el la eblaj iniciativoj estus la kunvoko de Eŭropa Konferenco pri la lingva problemo.

Sugestoj por la esperantistoj

  • Ne teoriumi, sed agi por konkretaj projektoj surbaze de prioritatoj.

  • Celi prioritate la minimuman objekitvon de Esperanto.

  • Ne batali kontraŭ la angla; akcenti la valorojn kaj la tujan utiligon de Esperanto, sen kaŝi ke ĝi estas minoritata lingvo; defendi la egalrajtecon de ĉiuj lingvoj.

  • Subteni la Esperanto-organizojn, sed ne pagi abonon aŭ kotizon por kluboj/sektoj kun ideologiaj splitigaj celoj.
  • Sugestoj por UEA

  • Reformi sian administran-financan strukturon.

  • Helpi al eldono de lernolibroj kaj de interretaj kursoj en diversaj lingvoj.

  • Aktivigi konstantan servon de internacia ekstera informado, kiu utiligu la ĉefajn lingvojn kaj la mondajn informkanalojn, de novaĵ- agentejoj ĝis Interreto.

  • Malfermiĝi al sanaj projektoj, eĉ se ili ne venas el ĝiaj internaj rondoj.

  • Kunvoki post kelkaj jaroj Eŭropan Konferencon pri la lingva problemo.
  • Demando

      1. Ĉu vi scias ĉu UEA aŭ aliaj Esperanto-organizoj jam provis respondi al la sugesto organizi Eŭropan konferencon pri la lingva problemo je Eŭropa nivelo?
      2. Ĉu ni, esperantistoj el Eŭropo kaj Belgio, havas la necesajn kontaktojn kun reprezentantoj kaj funkciuloj de Eŭropa Unio, por provi lanĉi tiun projekton kaj trovi la sufiĉan subtenon por tiu projekto? Se ne, kio estus la interaj paĝoj por atingi ĉi tion?

    Propono

    Mi bonvolas provi pilotan projekton inter diversaj internaciaj servoj de eŭropaj sindikatoj, kaj kun la ETUI (Eŭropa Sindikata Instituto), kaj kun la EESK (Eŭropa Ekonomia kaj Socia Komitato), sed tio necesus la subtenon de Esperantistoj el almenaŭ 4 aŭ 5 "grandaj landoj" dum la prepara fazo kaj poste la partopreno de + - 10 diversaj landoj.

    Eriko la verda (Belgio)

    Mi stelojn jungis al revado

    Mi stelojn jungis al revado estas historia romano pri la Esperanto-movado en Soveta Unio de la Oktobra Revolucio (1917) ĝis la Granda Teroro (1938).

    Promene (Germanio)

    Dek tagoj de kapitano Postnikov

    Mi finlegis Dek tagoj de kapitano Postnikov. Ĝi estas romano surbaze de rusaj novaĵoj aperintaj en gazetoj. Kaj ne temas nur pri la historio de la rusa esperanta movado. Mi dankas la verkiston de tiu libro Mikaelo Bronŝtejn: la historio de nia movado estas grava! Kaj ni ne sufiĉe traktas tiun kampon de nia komuna movada vivo.
    Konklude: mi rekomendas la legadon, kvankam mi ne estas ruso. La plej interesaj partoj laŭ mi estas tiuj dek tagoj de la kapitano kun Zamenhof sur la ŝipo "George Washington" vojaĝante al Usono por partopreni la UKon en 1910. La diskutoj inter tiuj du homoj en tiu romano vekas multajn interesajn ideojn ankaŭ por ni nuntempe.

    Telemo (Francio)

    Hanako lernas Esperanton de Doi Ĉieko

    La libro estas gvidilo de komencanto, priskribante du familiojn kaj kio okazas ĉiutage en ĉi tiuj familioj. Unu el ĉi tiuj familioj venis al Yokohamo el alia vilaĝo kaj loĝis proksime de la hejmo de familio Suzuki. Estas interese renkonti ĉi tiujn familiojn, precipe infanojn, kiuj ekkonis pli frue ol plenkreskuloj.

    Zofia (Pollando)

    Morto de Artisto de Anna Löwenstein

    Ankaŭ ĉi tiun libron mi ŝatis, sed malpli ol La Ŝtona Urbo (kiun mi legis dum la julia sumoo, kaj kiun la sama aŭtoro verkis). Tio estis surpriza, ĉar multaj homoj rekomendis la du librojn al mi, kaj, male, plejparte ili preferis la libron Morto de Artisto. Ĝenerale, miaj opinioj estis similaj pri ambaŭ: bele verkitaj rakontoj kiuj ensuĉas la leganton kaj ankaŭ informas pri historio. Morto de Artisto laŭ mi estis iom tro longa kaj ripetema, kaj denove kelkaj okazaĵoj estis tre antaŭvideblaj. Estis multaj detaloj, eĉ foje tro multaj. Ĉi-foje, sciante ke la libro ne estis originale verkita en Esperanto sed tradukita, mi rimarkis kelkajn frazojn kiuj laŭ mi estis tro rekte tradukitaj kaj pro tio ne tre fluaj. Mi ankaŭ malpli ŝatis la figurojn, kaj ne nepre volis daŭre legi pri malagrablaj kutimoj de tiuj tempoj, do eble tiuj aferoj iom influis mian opinion. Resume, mi ĝuis la legadon sed ne nepre rekomendus ĉi tiun libron.

    Mia

    Ama stelaro de Nuno Baena

    Mi legis ĝis la lasta paĝo de la libro Ama stelaro. La verkisto Nuno Baena, elektis la uzon de la pseŭdonimon "LA FORGESITO".
    En la unua ĉapitro, estas porinfana komedio en unu akto, kiu nomiĝas La korvo kaj la vulpo de Coelho Neto. En ĉi tiu historio estas s-ino Terezo, kiu havas du filojn, kiuj nomiĝas Alberto kaj Edmundo. Ili estas en la lernejo, kie ankaŭ estas la profesoro kaj la servisto Lucindo. La historio okazas en la lernejo de la filoj de Terezo.
    Olavo Bilac estas la verkisto de la dua ĉapitro, kiu nomiĝas La nigra papilio, komedio en unu akto. La personoj, kiuj partoprenas, estas Matildo, Mario (servistino) kaj Eleonoro, filino de Martilde.

    Thuler (Brazilo)

    Dankon, amiko! de Claude Piron

    Mi frue finlegis la libron Dankon, amiko! verkitan de Claude Piron. Ĝi estas mallonga kaj lingve facila, sed malgraŭ tio, ĝi estas interesa. Laŭ mia opinio ĝi enhavas instruojn por ĉiuj. Rikardo estis tro fidema kaj sia malkonata amiko, kiu ŝtelis sian monon, estis vera fripono. La libro plaĉis al mi.
    Mi tre ĝojis partopreni en la Esperanto-Sumoo.

    Magaly (Kubo)

    Marina de Sten Johanssen

    Marina, la libro de Sten Johanssen multe plaĉis al mi : pro la flua stilo kaj la rakonto mem. La aŭtoro priskribas, en la sepdekaj jaroj, la vivon de du svedoj alterne en sinsekvaj ĉapitroj, ne ĉiam kronologie. Tio surprizas ĉe la unua ĉapitro kaj povas ĝeni iomete sed, oni tre rapide alkutimiĝas al tiu sistemo. Oni sekvas ilin laŭlonge de ilia vivo, ekde la junaĝo ĝis plenkresko kaj plu, esplorante kiel la socia medio kaj la familio edukis ilin.

    Martine (Francio)

    La fermita urbo de Nemere Istvan

    Fakte, me tralegis iomete pli ol unu triono de la libro, 65 paĝoj el 158. Ĝis tiu loko nur la ennodiĝo estas skribita. Do, mi dubinde povas taksi la intrigon de la libro.
    La ennodiĝo estas tia: ne tre proksima estonteco, la komenco de la 26-a jarcento. Juna homo, nomiĝanta Mark, sciencisto, sociologo, brile finigis universitaton kaj decidis studi la problemon de fermitaj socioj. Li alveturis al iu instituto, kie oni studas, aparte, ĉi tiun temon. Ĝi situas sur iu insulo kaj mem estas fermita socio. Mark komencas esplori materialojn en la instituta biblioteko kaj filmoteko, ankaŭ la teritorion de la instituto kaj ĉirkaŭ ĝi. Li trovis strangan grandegan ventoltunelo kaj ekscias, ke la instituto konsumas tro multe da energio.
    Samtempe, iu mondo estas describita, kiu estas tre simila al la reala mezepoko - kamparanoj, soldatoj, nobelaro, ekleziularo, escepte de ĝi estas tre-tre malgranda - unu urbo kaj tereno ĉirkaŭ ĝi; kaj la religio estas ne kristanismo (sed ĝi estas preskaŭ nepriskribita). Estroj batalas kontraŭ iu konspiro.
    Fine Mark trapenetras en tiu mondo tra la ventoltunelo kaj trafas inter la konspirantoj.
    Mi ne ŝatas la lingvon de la libro. Ĝi estas tre stranga. Unue, otfe la aŭtoro produktas tri-kvar-vortajn propoziciojn, kiujn aspektas, kvazaŭ ili estas skribitaj de komencanta lernejanto. Due, la prepozicioj ofte havas tre strangan vortdispozicion: helpaj prepoziciomembroj estas komence, la ĉefaj fine. Pro tio, multaj pecoj de la teksto bezonis du legadojn: dum la unua mi komprenis la strukturon de la propozicio, kaj dum la dua la sencon. Tamen, fakte mi estas komencanta esperantisto - mi lernas Esperanton nur de Novjaro, kaj, eble, mi simple ne havas kutimon legi Esperantajn tekstojn.

    Urala leganto (Rusio)

    La danĝera lingvo de U. Lins

    Dum ĉi sesio de Sumoo mi legis la 3a-ĉapitron, kies temo estas la esperanto-movado de Soveta Unio postrevolucia. Verdire tre malfacile por mi kapti la skizon, ĉar estas tre tre komplika interrilato de SEU kaj SAT, kaj la enhavo de la polemiko estas filozofieca spite al la suffice abundaj detalaj dokumentoj studantaj de Lins aldonitaj, pri tio mi tre admiras.
    Sed imprese en postrevolucia soveta unio tre prospera la esperanto-movado kaj tamen lingvasciento de marksismo ne estas klare difinita. Ŝajnas ke sub Stalin la rusa lingvo estis domineca kiel internacieca en la unio kaj la internacia lingvo esperanto povas esti nature nur akcesora.

    Samo (Japanio)

    Kanĵi kaj Amane de HORI Jasuo

    Kanĵi kaj Amane vivas kune iliaj geavoj. Kaj en la libro estas rakontita pri ilia ĉiutaga vivo. En la libro mi havis intereson pri "raŭpo", ĉar mi ne sciis, ke raŭpo havas kornetojn kaj ankoraŭ neniam mi vidis tiel belan koloran raŭpon.

    Granda Kampo (Japanio)

    Nova Esperanta Krestomatio

    Mi estis ege feliĉa renkonti la du artikolojn pri Internacia juro skribitaj de Ivo Lappena. Lia stilo estas tre klara, facile komprenebla ĵus kiel lia parolado, kiun mi ripete kaj ripete a?skultis je mia junaĝo por ekzerci min paroli. Estis interese scii pri la interkomunikiĝo kun W.Auld por provi kiel precize la teksto en la angla estis tradukebla en Esperanto kaj inverse. Trovi citaĵojn de Ernest Satow ankaŭ estis ĝoje. Pri "Esenco kaj Estonteco de la lingvo internacia" mi sentis pri la tempopaso, kaj eble ripete devas legi por eĉ iom skribi pri ĝi.

    Majo (Japanio)

    Parolado de Zamenhof

    Mi prezentas al vi la impreson pri mia vintra Esperant-sumoo. Mi antaŭ ne longe volis tralegadon pri parolado de D-ro L. L. Zamenhof .
    En ĉi okaze mi celis legi kaj traduki du paĝojn de frazoj. De la 13-a ĝis 26-a de novembro mi povis fari tion. Bedaŭrinde en la 12-a mi ne povis.
    La enhavo de la legaĵo estis ĉefe " La Kvara Kongreso Esperantista en Dresden" kaj "La Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona" kaj "La Sesa Kongreso Esperantista en Washington". La signifo de tiuj paroladoj estis malfacile por mi kaj mi ne povis perfekte kompreni tiujn enhavojn, ĉar tiuj frazoj estis tre longe kaj malfacile traduki en japanan lingvon. Do daŭre mi lernos pri la paroladon de Zamenhof.

    Lumo (Japanio)

    Urboj de Esperanto-Sumooistoj tra la mondo kompilita de HORI Jasuo

    En la Esperanto-Sumoo, multaj luktistoj de diversaj urboj de la mondo partoprenas. Legi librojn estas ne malfacila afero. Ĉiuj povas fari ĝin kaj ĝi funkcials tre vaste, ĉar partoprenante en la sumoo, ni povas konatiĝi kun homoj tra la mondo. Mi ekkonas, ke brilaj personoj luktas en tiu-ĉi aktivo. Mi dankas tre multe al prizorgantoj. Tamen por mastri Esperanton, daŭrigo de aktivo ion esperante estas grava. Mi ne pensas, ke tia akitivo kiel Esperanto (movado) havas tujan efikon.

    Hidemaru (Japanio)

    Imperiaj ambicioj de Noam Chomsky

    La gvida principo de la usona historio estas ke la nura vojo por gajni sekurecon estas per ekspansio.
    De la Dua Mondmilito Usono strebas estri la tutan mondon. Ĝi ne eltenas, ke iu lando malobeas ĝian politikon. Kiam tio okazas, ĝi grave malobservas la homajn rajtojn . Pro timo, ĝi pli kaj pli celas estri la tutan mondon, kaj eĉ la kosmon. Je la demando al Noam Chomsky: Kion ni povas fari por plibonigi la mondon? Li respondas :"Kiu deziras ŝanĝi la mondon, tiu bezonas faradi tagon post tago la enuigajn simplajn taskojn: kolekti kelkajn homojn, kiuj interesiĝas pri unu ideo, konstrui pli kaj pli grandan organizaĵon, efektivigi la sekvantan etapon, sperti malsukceson, kaj fine atingi ion. Tiel ŝanĝiĝas la mondo".

    Shanjo (Francio)

    Francisko el Asizo de N.G.M. Doornik

    En la libro Francisko el Asizo, la aŭtoro N.G.M. Doornik parolas pri la vivo de la Sankta malriĉulo kiu vivis en la XII kaj XIII jarcentoj. Li naskiĝis en 1182 kaj estis filo de riĉa komercisto, sed malakceptis riĉecon kaj lukson. Li amis la tutan mondon (personojn, naturon, florojn, bestojn...). Li vivis mistikajn ekstazojn, demetis ĉiujn siajn vestojn kaj ĵetis ilin en la brakojn de sia patro. Li ĉiam pensis pri Dio. Li havis respekton ankaŭ por la ŝtonoj, la lumo, la vivo, la morto, la Suno, la montoj, la Luno, la akvo, la aero, kaj tiel plu.
    Li forlasis la mondon (kun kio estis kara al li): liajn parencojn, lian hejmon, liajn amikojn kaj amikinojn, kun kiuj li antaŭe ludis, kantis kaj dancis. Li ofte diris: "Mi estas homo tute sola", ĉar li komprenis, ke tiu ĉi elekto estis tre dificila. Li kreis movadon kun aliaj amikoj kaj estis aprobita de la Papo. Li verkis belajn poemojn, kiel "La Kantiko de l' Suno", ankaŭ konata kiel "La Kantiko de la Kreitaĵojn" (itale: " Il Cantico di Frate Sole", aŭ "Il Cantico delle Creature" ) Li mortis en Asizo, en 1226: li havis nur 44 jarojn. En 1228 estis la sanktproklamo d Francisko.

    Karla (Italio)

    Précis grammatical de Esperanto

    Kara amiko, mi sincere salutas vin! Miaflanke, mi tre ĝojas partopreni la konkruson de e-sumoo el japanio. Estas mia unuafojo por partopreni ĝin. La legita libreto, kiun mi uzis, estas titolita Précis grammatical de Esperanto kun 60 paĝoj. Tiu ĉi libreto klarigas la gramatikan stilon de esperanto. Tiu ĉi gramatikaĵo utilis por mi bone perfektigi gigante miajn esperantajn konon. Mi deziras al iu ajn uzi tiun gramatikan libreton por ĉiuj, kiuj parolas francan.

    Kaze (DR Kongo)

    Aventuro de Ĉesisteto dum Ekspediciado de Ĉen Ŝjaŭji

    Ĉi tiu libro estas la rakonto de sperto de la ekspediciado kun lerta profesoro al Latin-Ameriko de juna studanto. Ĝi havas 12 rakontetojn pri diversaj interesaj animaloj, kiel anakondo, formiko, fiŝeto, rano, reao, vampiro, pumo, pekario,urso kaj simio. Mi ĝoje legis interesajn kaj kuriozajn spertojn de la juna studanto kaj klarigojn de la lerta profesoro.

    Osho (Japanio)

    Ne ekzistas verdaj steloj (60 mikronoveloj en Esperanto) de Liven Dek/Miguel Gutiérrez Adúriz

    Ĉi tiun libron mi tre ĝuis, kaj mi certe rekomendus al aliaj! Ĝi estas mallonga, kaj mi legis multe malpli ol dum aliaj sumooj, sed tamen tre ĝuis la legadon, kaj ĝojas, ke mi elektis ion malkutiman ĉi-foje. La rakontoj estas diversaj: amuzaj, surprizaj, pensigaj. Iujn mi legis plurfoje, aŭ por pli bone kompreni la enhavon, aŭ simple ĉar mi tre ĝuis ilin. Kelkajn mi eĉ poste laŭtlegis al amikoj por vidi iliajn reagojn kaj aŭdi iliajn pensojn. Mi ankaŭ rekomendus ĉi tiun libron al komencantoj, ĉar la enhavo estas interesa sed la rakontoj estas mallongaj kaj facile kompreneblaj, kun ne tro multe da superfluaj neologismoj. Ĝi ankaŭ estus bona libro por libroklubo, ĉar la multaj diversaj rakontoj certigas, ke estus multaj temoj por diskuti.

    Miaŭ (Germanio)

    Tajĝiĉjŭan

    Mi legis libreton pri Tajĝiĉjŭan, de Ĉina Esperanto Eldonejo.
    La legado estas interesa por praktiki la nomojn de diversaj homaj korpopartoj en Esperanto. Mi ankaŭ lernis pri la fiziologiaj efikoj de tiu sporto en la funkcio de la nerva, kardiovaskula, digesta kaj spira sistemoj. Same, ĝi parolas pri la bona influo de tajĝiĉjŭan al la ostaro, muskoloj kaj artikoj. La kernpunkto estas la ideo, ke homo en konstanta movado ne malsaniĝas.
    Krom la teoria parto, estas ankaŭ la priskribo de praktikaj serioj, kun bildoj. Sed mi devas diri ke, en mia vidpunkto, estas nepre necesa bona majstro vidalvide por praktiki tajĝiĉjŭan.

    Persistanto (Brazilo)

    Antologio de portugalaj rakontoj

    La Antologio de portugalaj rakontoj, eĉ pli ol la Korea Antologio de Noveloj, kiu fakte estas pli belstila kaj bonlingva, plenas je homa mizero. Tamen enestas ankaŭ tie juveloj: El "La negro Saul" mi voĉlegis parteton okaze de la Studotago de nederlandaj E-instruistoj: Oni ne kredas, ke Jesuo estis nigra kaj Saul ploras... Tre ironias "Nenio gravas", pri minkatastrofo tenata sub sep sigeloj de la Direktoro... Sed vere ĉiuj 14 pecoj estas legindaj. Pro la studotago necesis finlegi la tuton, mi legis ankaŭ la kortuŝajn rakontojn el "Musono" de Vimala Devi (bellingva!) sed laste "Iam en Portugalio" de Eduardo Novembro. Tiom da militglorado ke mi preskaŭ indignis. Sed tia estas la tradicia historipriskribado. Kaj enestas almenaŭ tre leginda ruzaĵo de virino kiu savas sian urbon malsatmortigata de sieĝantaj kastilianoj: vere leginda legendo. Kaj ankaŭ la retso ne estas sen valoro. Mi certe finlegos post la 70-a paĝo.

    Rob (Nederlando)

    Verkoj de Elpin

    Inspirite de mia korea vojaĝo kadre de la UK en Seulo, mi legis la libron "Verkoj de Elpin" dum la sumoo de novembro 2017. Mi trovis la libron tre interesa historie, ĉar Elpin estis korea Esperantisto kiu aktivis en Ĉinujo dum la tiama japana imperiisma milito en Koreujo kaj Ĉinujo. Elpin tradukis poemojn, artikolojn, novelojn kaj eĉ unuaktajn teatraĵojn de ĉinaj aŭtoroj pri la japana-ĉina milito. (Estus tre interese vidi tiujn teatraĵojn sursceneje dum iu Esperanto-evento!)
    Malgraŭ la milita temo kaj neeviteblaj rimarkoj pri la kruelo de la japana okupado, estis tre plaĉe kaj interese ke iuj tekstoj prezentis ankaŭ humanan flankon de japanoj kaj japana kulturo, do tiuj aŭtoroj ne simple cedis al rasisma malamo kiel multaj homoj faras en milito.
    Krom traduki, Elpin verkis kelkajn originalaĵojn samtemajn, kaj ankaŭ admiran poemon omaĝe al Verda Majo, la fama japana esperantista verkisto kiu kontraŭis la japanan imperiisman agreson, kaj ŝi same kiel Elpin migris al Ĉinujo. Ŝi simile priskribis kaj tradukis pri la milito. Mi jam legis ŝiajn verkojn, do estis tre interese kaj utile legi similtemajn verkojn el la plumo de alilanda aŭtoro pri tiu milito!
    Krom la diversaj interesaj tekstoj pri la milito estas ankaŭ iuj aliaj tekstoj, ekzemple kurioza amuza rakonto de ĉino kiu estas satiro de fama malnova ĉina historio pri la ĉina filozofo, kiu sonĝis ke li estas papilio. Estas ankaŭ kelkaj faktaj biografiaj artikoloj de Elpin pri gravaj homoj tiutempe. Krom la tekstoj de Elpin mem, la 200-paĝa libro havas ankaŭ kelkajn artikolojn de diversaj esperantistoj kiuj konis aŭ esploris pri Elpin, kiu mem malaperis iom mistere post la dua mondmilito, eble en Norda Koreujo, laŭdire mortinta en 1991. Elpin bone regis ankaŭ la ĉinan kaj anglan, kaj mi rimarkis kelkajn malglataĵojn en la teksto eventuale pro anglalingva influo (ekzemple "repenti" anstataŭ simple "penti", "abandoni" anstataŭ "forlasi", ktp) - evidente vivante dum milito, li eble ne ĉiam havis tempon zorge kontroli esperantajn vortojn. Mi trovis, ke la poemoj ne ĉiam bone respektis la celitan metron; tamen mi ĝuis legi ilin pro la historia enhavo. La tekstoj fluas bone kaj mi legis sen malfacilo. Resume, mi tre ĝuis la libron, kaj rekomendas ĝin, des pli por tiuj, kiuj ŝatus legi pri diversaj spertoj dum la japana-ĉina milito.

    Ruselo (Pollando)

    Rakontoj el unua poŝo de Karel Ĉapek

    La libro, kiun mi legis, estas Rakontoj el unua poŝo de Karel Ĉapek. Ĝi estas kolektivo da mallongaj rakontoj pri detektivaj aferoj. Dankon por organizi ĉi tiun konkurson. Mi trovas ĝin tre helpema por legi miajn Esperantajn librojn.

    Jonel (Anglio)

    Sennacieca revuo numeroj 144-145, 2016 kaj 2017

    Mi legis manlibron por lerni Esperanton. Ĝi estas tute en Esperanto. Estas "Kun vojaĝu" de Paul Gubbins. Estas tre bona libro sed, por mi, ne por veraj komencantoj. Ĉar ĝi estas tute en Esperanto. La gramatiko mem. Estas la historio de la turismo firmao "Kun vojaĝu". Mi legis pli da 1 paĝo ĉiun tagon. Mi estas nun en la leciono 5.

    Tits (Belgio)

    Filozofio de la vivo de Josef Zezulka

    La libro estas skribita pri Sprito. Eternaj kaj bazaj demamdoj pri senco de la vivo, ekesto de tio, kion no povas per niaj sensoj observi, eĉ tion kion ne eblas, klopodo koni la leĝecojn de sortoj kaj propre de ĉiuj fenomenoj, kiuj nin ĉirkaŭas. Ni klopodu kompreni propran "Mi estas" kaj ĝian ligon al ĉio, kio ĉirkaŭ ĝi estas.

    Luno (Nepalo)

    Zamenhof: Aŭtoro de Esperanto de Marjorie Boulton

    Bonega libro, tre interesa kaj pri la vivo de L. L. Zamenhof kaj pri la Esperanto-movado. Mi ankaŭ opinias, ke ĝi estas tre utila por plibonigi nian propran Esperanton, legante la bonan lingvon uzitan de la verkistino, majstrino Marjorie Boulton.
    Koran dankon denove pro via organizado de ĉi tiu evento. Mi tre ŝatis legi la libron kaj mi tre ŝatis havi impulson kaj kialon por legi pli da Esperanto!

    Grandamuro (Britio)

    Sezaranoj miaj fratoj de Michel Prodeau

    La libro temas pri nunaj societaj problemoj (rasismo, malsamaj kulturoj aŭ kutimoj...) : francarabulo el pariza ĉirkaŭurbo alvenas kun du marĝenulinoj en tre kvietan vilaĝon, kies loĝantoj tre trankvile kaj harmonie kunvivas. Kiuj estas la pli afablaj? Kiuj estas la pli utliaj al la aliajn?
    La tono estas malsevera, kelkfoje insolenta. La personoj de la libro estas iomete karikaturaj nur por kontribui al komikaj situacioj.
    La tradukisto multe uzas la prefiksojn kaj sufiksojn. Tio estas tre bone por kutimigi la cerbon al la lernado de la lingvo Esperanto.

    Ludino (Francio)

    Ama stelaro de Nuno Baena

    La verkisto Nuno Baena, elektis la uzon de la pseŭdonimon "LA FORGESITO".
    En la unua ĉapitro, estas porinfana komedio en unu akto, kiu nomiĝas LA KORVO KAJ LA VULPO de Coelho Neto.
    En ĉi tiu historio estas la S-ino Terezo, kiu havas du filojn kiuj nomiĝas Alberto kaj Edmundo. Ili estas en la lernejo, kie ankaŭ estas la profesoro kaj la servisto Lucindo. La historio okazas en la lernejo de la filoj de Terezo.
    Olavo Bilac estas la verkisto de la dua ĉapitro, kiu nomiĝas LA NIGRA PAPILIO, komedio en unu akto. La personoj kiu partoprenas estas Matildo, Mario (servistino) kaj Eleonoro, filino de Martilde.

    Thuler (Brazilo)

    Printempo en la aŭtuno de Julio Baghy

    La rakonto temas pri du trovitaj infanoj. Unu el ili estas orfa gimaziano, kaj la alia estas orfa knabino ĉe la foira tendo. Ili interkonis ĉe arbaro kaj enamis unu la alian pro la poemo, kiun la gimnaziano skribis. La lasta tri versoj de la poemo estas:
    Aŭtun', vi estas mort'. La viv' - somer'.
    Printemo amo, ne flugu for,
    Ho estu... restu en mia kor' !
    Kio estos la estonteco de ili, la du trovitaj infanoj post ilia tuja adiaŭo? La leganto povas mem diveni laŭ sia kreemo.
    Jen kelkaj rimarkindaĵoj, kiujn mi trovis:
    1. La aŭtoro Julio Baghy montris siajn profundajn kompatojn al mizeruloj, kiuj perdis siajn gepatrojn kaj ne konis siajn hejmlokojn.
    2. La aŭtoro mem estis viktimo de la milito, sed li ne diris pri la malbono kaj la kialo de la milito. Tamen el la rakonto oni spertis la pekojn de milito.
    3. Kvankam la aŭtoro laŭdis pri vivo, espero kaj amo, en lia rakonto mankas rektaj laŭdoj aŭ mallaŭdoj pri la religio. Ŝajne la amo de la Dio aŭ la eklezio estus for de li.
    4. Bagio tute ne uzis okcidentajn historiajn kaj literaturajn aludojn en sia rakonto. Pro tio la verko fariĝas facila legaĵo al orientaj leganto.
    5. La episodo en la rakonto okazigis nur en kvar tagoj, kaj estis nur pri amo kaj espero. Ne pli ol dek personoj aperis en la rakonto.
    La libro Printempo en la aŭtuno estas akirebla ĉe UEA-libroservo, sed mi havis la dulingvan version el la eldonejo El Popola Ĉinio. Mi ne scias, ĉu oni povas elŝuti la libron senpage aŭ ne.

    Kie miozotas memor de Ed Borsboom

    Ed Borsboom ofte gvidis studsemajnojn pri Eo-literaturo kaj longe estris ĝis 2016 la Internacian Esperanto-Instituton (IEI, fakte la Cseh-Instituto, ankaŭ nomita Ĉe-Instituto, en Hago, Nederlando). Li kolektis 31 artikolojn liajn aperintajn en diversaj revuoj, ekzemple Literatura Foiro, La Gazeto, Esperanto, La Ondo de Esperanto, kaj aliaj, de 1965 ĝis pli ofte pli freŝaj datoj. Kompreneble plurfoje temas pri Ĉe-instruistoj: Eva Bondar, Margarete Saxl, kelkfoje pri klasikuloj: Edmond Privat, Andreo Cseh, Kálmán Kalocsay, Gaston Waringhien, Marjorie Boulton, Eli Urbanova. Kelfoje pri amikoj liaj aŭ personoj kiujn li intervjuis, ofte nederlandanojn ne devige konatajn de ĉiuj. La artikoloj estas mallongaj: 3-4 etaj paĝoj laŭ la bela formato de la libro, kaj reliefigas novajn informojn aŭ prezentas analizetojn liajn.
    La legado estas agrabla, sprita kaj kelkfoje amuza. Vidu pri lia opinio ke "Teatraĵon oni devas VIDI". Pri la traduko de Hamlet far Humphrey Tonkin li spertis malkonfortaĵon okaze de tiu diro: "Mi konukle lin forpelis". "Sidante en la teatro je la 6-a vico de la partero mi maĉas kaj remaĉas 'konukle!'". Fakte Tonkin aldonis piednoton: 'konuklo estas ŝpinbastoneto, ankaŭ trovebla en PIV'; sed tio ne helpas dum la spektaklo, pro tio Ed Borsboom preferas la nederlandan tradukon el 1981 de Hugo Claus kiu dum jardeko reprezentis la nederlandan literaturon sur la kandidatlisto de la nobelpremio: "Mi hejmen lin forpelas".
    Tian libreton oni legas kaj denove konsultas kun plezuro.

    Alteo (Francio)

    Tridek jarojn en la ora nordo de Jan Welzl

    De tempo al tempo mi revenadas al libroj, kiuj mi legis dum mia juneco. Min interesigis arktaj partoj de la Tero. Al tre ŝatataj libroj apartenas priskribo de ĉeĥa arktulo Jan Welzl, kiu en nordaj polaraj partoj travivis preska? tutan vivon. Li fine de la 19-a jarcento forlasis sian patrujon - Nordan Moravion. Li piede marŝis al Genovo, poste vizitis Amerikon kaj Afrikon. Trans la Hinda Oceano kaj Vladivostoko atingis Irkutskon, kie li laboris je la konstruo de Transsiberia ferfojo. Poste li piediris el Irkutsko al la insulo Nova Siberio, kie li vivis kun Inuitoj. Kelkaj jaroj ĉi tie li ĉasis kaj negocis. Post akcidento de lia ŝipo li estis arestita en Usono, ĉar li ne havis dokumentojn. Tio estis kaŭzo, kial li revenis al Ĉeĥoslovakio. Dum sia restado en sia patrujo li parolis kun ĵurnalistoj, kiuj verkis libron pri lia vivo. Poste la libron tradukis el ĉeĥa al Esperanto esperantistoj grupigitaj en rondo de verkistoj nomata - Moraviaj Esperanto Pioniroj. Esperanta traduko estas facile legebla pro simpla lingvo kaj alloga priskribo. Malgraŭ tio, ke la vivpriskribo devenas el la unua duono de la dudeka jarcento, la verko havas faktografian potencon. En la romano estas priskribita vivmaniero de siberiaj nacioj, rilatoj inter homoj kiuj alvenis en arktajn teritorion, ĉu kiel orfosistoj aŭ balenĉasistoj aŭ sciencistoj. La teritorio de agado de Welzl estis pli larĝa ol Siberio. Li agadis en Alasko, Kanado kaj Usono. Mi opinias, ke ĉiu ŝatanto de vojaĝpriskriboj kaj historiaj dokumentoj en la romano Tridek jarojn en ora nordo povos esti ekzaltita post ĝia tralego.

    Montarano (Slovakio)

    Lumo kaj ombro de Vasilj Eroŝenko

    Eroŝenko (1890-1952) estas unika figuro en la historio de Esperanto. Li naskiĝis en Rusujo kaj blindiĝis (kaŭze de morbilo!), kiam li estis kvar-jara. Tiu granda malfeliĉo ne malhelpis, ke li travivu aventuroplenan, plenan vivon, kiu certe povus fariĝi bela filmo. Li estis poligloto, poeto, muzikisto, instruisto, fabelisto, preleganto, aktivulo por blindulaj rajtoj. Sed precipe li estis Esperantisto kaj vojaĝanto: li vizitis kaj vivis en pluraj landoj, inkluzive de Japanujo kaj Ĉinujo, kie li lasis fortajn spurojn. En Universala Kongreso de Esperanto oni premiis lin kiel bonegan parolanton de nia lingvo. Li originale verkis ankaŭ en la japana lingvo kaj amikiĝis al tieaj intelektuloj. Pro siaj ideoj por la rajtoj de laboristoj kaj ekspluatataj klasoj, li estis iam konsiderata danĝera persono.
    Dum certa tempo, Eroŝenko restis iom forgesita de la Esperantistoj. Sed reaperis liaj verkoj en belaj eldonoj de orientaj institucioj. Ili meritas legadon.
    Ĉi tiu ĉarma, 90-paĝa volumeto eldonita en 1979, fare de Japana Esperanta Librokooperativo, estas unu el ili. Kompilis Mine Yositaka.
    Temas fakte pri kolekto de tekstoj sen forta interligo. Laŭ mia persona opinio, la plej kortuŝa estas la unua el ili: "Unu paŝeto en mia lerneja vivo", en kiu li raportas travivaĵojn de inteligentaj lernejanoj fronte al aŭtoritateca sinteno de perfortema, submetema instru-institucio. Sekvas poemoj, inkluzive de lia konata "Antaŭdiro de la ciganino". La fabeloj "Rakontoj de Velkinta Folio" kaj aliaj tekstoj estas speco de lirikaj poeziecaj prozaĵoj, en naiva etoso kaj forte romantika enhavo. Finas la volumon nelongaj eseetoj kun homama sinteno kaj pledo por la internancia lingvo, kiu enhavas ankoraŭ valorajn argumentojn por nia lingvo: "La Problemo de la Internacia rilato".
    Lia literaturo estas poezieca kaj forte melankolia. Lia stilo, simpla kaj esprimoriĉa. Estas vera plezuro legi tian tekston en flua kaj facila Esperanto, plena je homamo kaj fido pri la vivo. Indas koni tiun homon, kiu vivis kaj verkis kongrue kun sia alta maniero kompreni la mondon. Ni ne forgesu lin.

    Posovo (Brazilo)

    La paneo de Serĝo Elgo

    Mi legis la libron Paneo de Serĝio Elgo, ĉapitro 3 "Murdisto?" .
    Sceno de la vivo: ĉu vere kiel en revo, kie vi fariĝas murdisto de la knabino, pri kiu vi deziras, kaj kiu estas multe pli juna?
    Uno ekstrakti:
    En la trajno vespere mi ofte vidis ŝin, sed neniam ŝi estis sola. Estis simplaj salutoj de nura ĝentileco. Tamen mi volis paroli al ŝi, komprenigi al ŝi, ke ŝi estas ĉio por mi. Sed kiel agi? Ŝi ŝajnis tiel distanca de mi ... Sed ... mi ankoraŭ ne finas la ĉapitron. Tiam ...

    Romika (Francio)

    El ombro del'tempo de Sten Johansson

    Originala romano en Esperanto, tiu libro estis eldonita en 2017. 190 paĝoj.
    La romano situas en Svedio, lando de la verkisto, kiu preskribas kelkajn svedajn pejzaĝojn laŭ la rakonto. Roger estas la ĉefa protagonisto de la romano kaj la aŭtoro rakontas alterne lia vivon de adoleskanto eĉ juna plenkreskulo kaj lian vivon de matura viro.
    Roger, juna kiam okazis la usona milito en Vjetnamio, partoprenis en grupo luktanta kontraŭ tiu milito. La grupanoj interrilatis, amoraferoj okazis kaj ŝanĝiĝis....la aŭtoro kondutis nin en certaj junularaj rondoj de la sveda socio en la 70aj jaroj.
    Roger, iĝis konata verkisto de krimromanoj, eksedzo, patro de du filoj... renkontis kvardekjaran virinon, kiu deklaris ke ŝi estis lia filino....
    Finfine la leganto malkovras interesan psikologian portreton de Roger. Mi plezure legis tiun romanon.

    martinesperanto38 (Francio)

    Bonhumoraj rakontoj de Janusz Korczak

    Kvankam skribita antaŭ 90 jaroj, Bonhumoraj rakontoj de Janusz Korczak, temas pri ok mallongaj rakontoj, kiuj rigardas ridindajn aspektojn, ankoraŭ ne tute venkita en nia homa civilizacio.
    En ĉi tiu senso, mi distingas la mallongan rakonton "Kelnero Esta Homo", aktuala, por montri kiom ni ankoraŭ devas antaŭeniri en niaj homaj rilatoj.
    Rekomendinda!

    Lemosac (Brazilo)

    Kalevala

    Mi ne finis la libron Kalevala, nur ĝis paĝo 81. La traduko estas rimarkinde sukcesa, sed mi devas diri, ke la intrigo ne estas atentokapta. La ĉapitroj ne ĉiam havas koherecon, el kiu oni povus dedukti la mondobildon de la fruaj Finnoj. Ili pli similas al pedagogiaj rakontetoj por infanoj. Eble ĝuste tiuj havas la fantazion por "kompreni" la mistikajn, mitologiajn fenomenojn.

    Brojanto (Serbio)