Mi dankas vin pro via laborego pri tiuj sumoaj sesioj. Jen miaj komentoj pri la libro: Konfuziloj de Przemyslaw Wierzbowski.
Tiu libro estas kiel kajero. Ĝi klarigas la signifon de diversaj vortoj, kiuj literumiĝas preskaŭ simile. Plej ofte nur unu litero malsimilas de unu vorto al la alia. Ĉiu vorto estas prezentita per foto kaj difino. Do la kompreno venas ĉu de la bildo, ĉu de la difino.
Mi konsilas la legadon de tiu libro al ĉiu, kiu deziras malpli ofte konfuzi vortojn.
Marcelle (Francio)
Mi ricevis la libron Karlo de Edmond Privat, de amiko en Hungario. Kio kaptis mian atenton estis la titolo de la libro. Ankaŭ mi nomiĝas Karlo. Do, kiam mi legis ĝin, mi provis ekscii, ĉu mi havas en la libro iujn trajtojn komunajn kun Karlo. Estis interese, ni havas pli da diferencoj ol similecoj. Esperanto-Sumoo instigis min denove legi en fremda lingvo.
Karlo (Brazilo)
La Scienco de Riĉiĝi, publikigita en 1910, estas la plej famkonata libro de Wallace D. Wattles (1860 - 1911), usona verkisto kaj filozofo, advokato de la Nova Penso, filozofia fluo dediĉita al studo de la potenco de penso.
La libro prezentas la mensan sintenon, kiun ni devas adopti, kiam ni formas niajn pensojn, ĉar pensoj formas realaĵojn, kaj se ni regas niajn pensojn, ni povas estri niajn realaĵojn kaj altiri la riĉaĵojn, kiujn ni deziras, en niajn vivojn.
En ĉi tiu kunteksto, riĉeco ne rilatas nur al mono, sed al ĉio, kion iu bezonas aŭ volas por havi pli plenan kaj kontentigan vivon. Tio estas, riĉeco ne estas limigita rimedo por kiu ni devas konkuri kun aliaj,
sed estas kreita per la krea menso, kaj povas esti abunda riĉaĵo por plene kontentigi ĉiujn. Resume, rekomendinda libro.
lemosac (Brazilo)
La aŭtoroj estas entute 14, el kiuj 3 estas jam forpasintoj. Eldonejo estas La libroteko Tokio kaj la eldonanto estas Syoozi Keiko.
Mi ne konas 2 aŭtorojn, kaj la aliajn 12 mi bone konas. Tiuj esearoj eble estis verkitaj antaŭ ĉ. 15 jaroj, nome kiam Jokohama UK okazis.
Tiam mi aktivis eldoni 3 landan, Ĉina-Japana-Korea komuna-historia-libron. En la kongresejo, la ĵus bakitan libron mi transdonis al: s-ro Hori (10 ekzemplerojn), al Kawanisi (5), Mine (10, por KLEG), mi memoras.
Tiuj personoj kontribuis al ĉi-tiu esearo.
Samo (Japanio)
Almanako Lorenz aperas ĉiujare, temas pri vasta, enhavoriĉa gazeto. Jaro 2022 estis Jubileo:
Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Francisco Valdomiro Lorenz, la Patrono de brazila Eldonejo. Li naskiĝis en eŭropa lando, nuntempa ĉeĥa respubliko - Ĉeĥio, iama Ĉeĥoslovakio, 24. 12. 1872 kaj forpasis 24. 5. 1957 en Porto Alegre en Brazilo.
Li estis ĉeĥa profesoro kaj esperantisto, vivanta multajn jarojn en Brazilo; aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto por ĉeĥoj, eldonita en la jaro 1890, nur tri jaroj post aperigo de la Zamenhofa libro, nomita La Unua Libro.
Lorenz estis poligloto, konis 80 lingvojn kaj skribis 56 verkojn. Temas pri gramatikoj de diversaj brazilaj indiĝenaj lingvoj; studoj pri jogo, ktp.
Tradukoj: el sanskrito al Esperanto-verkoj
Bhagavadgita - ĝi valoras kiel sankta teksto;
poemoj el 80 lingvoj sub titolo Diverskolora bukedeto ( 1941 ).
Li estis instruisto, astrologo, stenografo, spiritisto - la spiritisma komunumo opinias lin mediumo.
Almanako Lorenz 2022 enhavas diversajn interesajn artikolojn, ekz. Ĉiuj miaj fontoj estas en vi de la hungara aŭtoro Gábor Márkus;
Feliĉo de Elmir dos Santos Lima;
Natura juĝkapablo de Ismael Miranda e Silva;
Lingvo kaj kulturo: De stereotipoj de percepto al krea komunikado de Vladimir I. Ionesov, ktp.
Temas pri filozofio, scienco, informoj, religio, generalaĵoj.
Sunfloro (Italio)
Mi legis Mara stelo-n, verkitan de Julian Modest ĝis la paĝo 97.
Ĉi tiu fojo mi legis naŭ mallongajn rakontojn. Precipe mi emociiĝis de unu rakonto. Estis tia: post la morto de la fratino Magdaleno devas veturi kun sia malsana patrino al Sofio por urĝa kuracado. Ŝi vizitis preskaŭ ĉiujn konatojn, parencojn kaj amikinojn,
kaj klarigis al ili, ke ŝi bezonas monon por kuraci sian patrinon, sed neniu helpis ŝin. Kiam laca, trista, senesperigita, Magdaleno sidis sur la benko de la urba parko, unu junulo, pentristo, faris al ŝi demandojn. Kaj ŝi rakontis al li ĉion. Kiam ŝi finis sian rakonton,
li diris, "Mi havas loĝejon en Sofio. Nun neniu loĝas en ĝi. Jen la ŝlosilo." Mia koro tre varmiĝis pro tiu ĉi rakonto.
Mateno (Japanio)
Okaze de la julia Esperanto-sumoo, sekvante la lastan, mi legis la libron Rakontoj antaŭ longa tempo, kiun S-ro Ŝimatani Takeŝi tradukis. Ĉi foje mi finfine tralegis ĝin.
Pri mia impreso post legado mi sentis, ke kvankam ĉi tiu libro estis skribita en antaŭ longa tempo, tiu ĉi enhavo estas freŝa kaj emociias homojn, kiuj vivas en modernaj tempoj. Plej interesa rakonto estas jene:
Kiam mi estis en la infaneco, mi lernis rakonton pri maljuna bambuisto, kiu trovis knabinon en bambuo kaj adoptis ŝin. Ĉi tiun fojon mi legis la rakonton skribitan kaj en antikva lingvo kaj en Esperanto. Pli bone estis en Esperanto.
Rakonto pri tiu ĉi temo estas ne nur rakonto, sed mi sentas, ke ĉi tiu knabino en bambua interno estas donaco de ĉiela regno. Bambuisto faris diversajn korbojn, uzante bambuojn. Ĉiela regno donis al li grandan donacon por lia klopoda laboro.
Nun en la japana kamparo vasta bambuejo disetendiĝas kaj oni ne povas kontroli kaj utiligi la bambuojn, do multaj esplorantoj studas kiel efike uzi ilin. Tamen nun neniu eltrovis efikan utilon. Lastatempe iu mia amiko diris al mi, ke estas dolĉa bambusukero en juna bambuo,
tio donos al kamparoj grandan trezoron. Mi estis certe mirigita aŭdinte tiun novan informon. Materialo de bambusukero estos eble dia donaco kaj la detalo estas sekreto.
Dekoj da jaroj antaŭe, mi estis kemia inĝeniero, kaj mi estas oomotano. Nun mi aktivas en la fako agrikulturo. Ĉi tiu rakonto donis al mi novan ideon pri plibonigo de kampara ekonomio. Dankon pro la Esperanta Sumoo!
Lumo (Japanio)
Mi daŭrigis po 5 paĝoj tage la legadon de Vivo de Zamenhof de Edmond Privat, eldonita de UEA en 2007. Al mi tre plaĉis la stilo de Edmond Privat. Simpla, preciza kaj foje kiel poezio belsona. Li lerte spegule montris evoluon de Esperanto en la geniulo kaj kion Zamenhof vere celis.
Estis tre interese vidi la foton de la aŭtoro kiel junulo, sidanta apud Zamenhof. Estante fervora idealisto, Privat rakontis pri la sentoj kaj emocioj de Zamenhof dum la unuaj kongresoj, kvazaŭ li estus Zamenhof mem.
Tia idealismo nepre kortuŝe influas la legantojn. Aldone en la libro mi retrovis la frazojn de Zamenhof mem pri la baza melodieco de la lingvo. Jam de longe por mi estis allogaj la sonoj de Esperanto kaj nun mi scias kial:
En infanaj tagoj Zamenhof fervoris por muziko. Li ludis fortepianon kaj ŝatis kanti. Tial harmonio ĉiam regis lian guston.
Privat daŭre skribas: "Ĉiu malgracio aŭ pezeco en la frazoj lin akre suferigis. Longe li plendis, ke la lingvo ne sufiĉe fluas. La parolo fluis jam mem, flekseble, gracie kaj tute libere."
Majo (Japanio)
Mi legis ĉirkaŭ duonon de Kiu serĉas, trovas verkita de István Nemere. Tiu ĉi libro estas krimromano, sed mi ne povis finlegi ĝin. Do nun mi faras diversajn hipotezojn pri la fino kaj tio plezurigas min.
Rakonto estas jena. Du detektivoj iris al ekspozicio de pentraĵoj. Kaj ili sciiĝis pri la afero per parolo de Linna. Fred Brank estis pentristo, fianĉo de Linna kaj li brulmortis en sia ateliero. Ĉiuj pentraĵoj forbrulis kaj restis nur kelkaj pecoj de bildokadroj. Sed post lia morto ĉe iuj antikvaĵistoj aperis almenaŭ dek pentraĵoj de Brank.
Kaj prezo de liaj pentraĵoj altiĝis. Tamen Brank, kiu estus mortinto, telefonis por peti helpon al Linna. Do ili, Cora kaj Emil, esploradis pri la morto de la pentristo kaj sciiĝis, ke la mortinto estis alia homo. Denove ili vestis sin kiel riĉulino kaj sekretario kaj vagis ĉirkaŭ artvendejoj. Kaj ĉe iu artvendejo detektivo Emil postkuris iun viron. Sed la postkuro malsukcesis.
Mi legis ĝis ĉi tie. Kaj mi ĝuos la lastan parton.
Granda Kampo (Japanio)
Poemo de Utnoa, origine verkita en Esperanto de Abel Montagut kaj eldonita en 1993, estas moderna epopeo versoforma simile al Iliado kaj Odiseo de Homero, aŭ Eneado de Vergilio, aŭ Ramajano de Valmikio, aŭ Dia Komedio de Danto, laŭ ĝenro epika kaj fantascienco. Ĝi konsistas el sep ĉapitroj nomataj "kantoj" kun 7095 versoj po 15 silaboj. La esprimpovo de la teksto estas mirige eksterordinara sed foje necesis al mi forta atento por bone kompreni ĝin kaj kelkajn vortojn mi eĉ ne trovis en vortaro!
RESUMO: La gobanoj origine vivis sur planedo de la stelsistemo Iboo, kiun detruis eksplodo de supernovao Granda Krabo. Antaŭvidinte tion, ili konstruis plurajn spaco-koloniojn ĉirkaŭ sia planedo kaj ĵus antaŭ la fatala katastrofo diversdirekte ekvojaĝis por malkovri novan planedon, kie ilia raso povus pluvivi. Post naŭgeneracia vojaĝo tra la senlima spaco unu el tiuj koloniaj kosmoŝipoj atingas la Teron, kiu estas perfekte taŭga loko por ke tie vivu la gobanoj. Sed laŭ la steljuro ne licas sisteme kolonii planedon se raciaj civilizoj jam surloĝas. Krome ili observas alvenantan asteroidon, kiu forte skuos la Teron kaj kaŭzos tutmondan inundegon katastrofan. Sekve debatas la gobanoj por decidi ĉu la teranoj estas raciaj estuloj ("emioj") aŭ ne (subraciaj "agaoj"), do ĉu ili devas protekti ilin devojigonte la minacan asteroidon aŭ ĉu ili rajtas nenion fari kaj kolonii la planedon anstataŭ la homaro post la katastrofo. Por respondi la demandon kaj solvi la problemon ili decidas kaŝe sendi averton pri la venonta katastrofo kiel elprovon de la homaj kapabloj. La verko parte priskribas la vivostilon de la gobanoj kaj ĉefe rakontas kiel Utnoa alfrontas suferojn kaj afliktojn por konstrui ŝipon kiel pruvon de sia "emieco" kaj tiel samtempe savi sian familion de inundego kaj la homaron de koloniado. Pli detala raporto legeblas ĉe Vikipedio https://eo.wikipedia.org/wiki/Poemo_de_Utnoa
Urso (Francio)
La Ŝtona Urbo de Anna Löwenstein
Mi legis la libron de Anna Löwenstein La Ŝtona Urbo. Estas historio de kelta sklavo en Romo je la unua jarcento post Jesuo-Kristo.
Mi legis la unuan parton, kiam la heroino loĝis ankoraŭ en sia vilaĝo en Britujo. La Romanoj venis, detruis ŝian vilaĝon kaj forrabis ŝin.
La libro estas tre interesa. Oni lernas multe pri tiu periodo de la historio. Estas ankaŭ multe da novaj vortoj. Kaj la rakonto estas bone skribita.
Tits (Belgio)
Tiu libro estas interesa, ĉar ĝi temas pri militservo en Alĝerio en 1962. Mi naskiĝis en 1961 kaj mia patro ankaŭ militservis kontraŭvole dum 2 jaroj en Alĝerio. Li neniam parolis al mi kiam mi estis infano pri tiu malagrabla sperto. Nun li iomete parolas pri tio.
Ŝajnas, ke militoj estas ĉiam aĉaj por la homaro. Malbonŝance en Alĝerio, la francaj militservintoj devis militi je la malbona flanko kiel multaj japanoj aŭ germanoj dum la 2a mondmilito ...
Kiel fari alimaniere? Tio taŭgas nun ekzemple por rusoj ....
Velŝipanto (Francio)
Mi tre ŝatis la libron kiun mi legis, Nia Hejmo, ĝiaj instruoj multe servis al mi.
Canal da Ieda (Brazilo)
INTERESA FIKCIA BIOGRAFIO PRI KONATA HOMO
La romano de Trevor Steele, Kaj staros tre alte... estas tre interesa fikcia biografio, bele konceptita.
La aŭtoro donis la parolon al romiano el la tempo de Jesuo, kiu verkis sian version pri lia vivo. La tuta rakonto montras homon, ne ian dion.
Kompreneble, temas pri eksterordinara homo, sed ja homo. Oni montras lin kiel infanon, kiel junulon, kiel maturan viron, kun ĉiuj trajtoj de "normala" persono, eĉ kun amsentoj al virino kaj duboj kaj konjektoj pri lia misio en la vivo.
Li ja posedis, laŭ la rakonto, siajn "paranormalajn" kapablojn, rilate al la sanstato de homoj, al resanigado per mensa forto, ankaŭ rilate ilian spiritostaton. Li krome estis aparte bonkora kaj inteligenta.
Aparte kuriozaj estas la priskriboj de epizodoj, kiujn la tradicio traktas kiel "miraklojn". En la romano, ili estas racie kompreneblaj okazaĵoj, aŭ simple pridubataj faktoj, koncerne la verecon.
Alia talenta aspekto de la verko estas la analizoj pri la politikaj streĉaj situacioj, inter la judaj kaj romiaj aŭtoritatuloj. Ankaŭ korupto de tiuj aŭtoritatuloj estas detale montrata.
La tuta verko estas konstruita per tiel flua lingvo kaj rakontostilo, ke ĝi legiĝas tre plezure. La scenoj estas konvinke verecaj kaj naturaj, foje kun subtilaj trajtoj. Tia estas ekzemple la fragmento, kiu traktas pri la agado de Johano, la Baptisto.
Dum la legado, eble oni starigas al si la demandon: "Ĉu ĉi tiu romano impresas pli agrable ol la seka biblia teksto?" Nu, tio dependas de persona gusto kaj de spirita libereco, flanke de la leganto.
Eble tre ortodoksaj kristanoj povus konsideri ĉi tian libron hereza. (Io simila okazis al la portugalo José Saramago, kiam li aperigis sian verkon La Evangelio laŭ Jesuo Kristo.) Miaopinie, ĝi estas belega fikciaĵo, kreeme elpensita kaj talente realigita.
Kaj ĝi montras la potencon de la personeco de tiu, kiu eble estis la plej impresa homfiguro en la tuta historio de la homaro: Jesuo. Iuj kredas, ke li estas Dio en homa formo; aliaj, ke profeto, pri kiu oni kreis fabelojn; kaj estas ankoraŭ aliaj, kiuj asertas,
ke li entute neniam ekzistis. Iel ajn, lia biografio ĝis nun vekas intereson tra la mondo, kaj liaj instruoj inspiras vivon de multaj personoj, ĉu kredemaj, ĉu nekredemaj.
Kiel literaturaĵo, Kaj staros tre alte... nepre povas kontentigi ĉiajn gustojn.
Posovo (Brazilo)
Mi legis pri D-ino Sofio Zamenhof, filino de la aŭtoro de Esperanto, (1889- 1942 ), gasumita en la murdkoncentrejo Treblinka.
Kiel infano ŝi komence lernis hejme kaj poste frekventis la Trian Virinan Gimnazion, kion ŝi finis en 1905.
En 1907 ŝi komencis studi medicinon en Laŭzano, kiel ŝia frato Adamo. Ŝi finis en 1913. La medicina diplomo de Sofio havas la daton 23 - an de decembro 1913. Fine de 1914 ŝi faris registarekzamenon en S. Peterburgo, kio donis al ŝi la rajton praktiki kuracarton en la tuta Ruslando.
En 1920 ŝi estis mobilizita por la Ruĝa Armeo kiel regimenta kuracisto. Dum sia militservo Sofia trifoje malsaniĝis je tifo kaj nur en 1922, ŝi revenis hejmen, tre elĉerpita. Ŝi bezonis zorgan flegadon de sia patrino por resaniĝi kaj komenci denove labori.
Kiam gesinjoroj Zamenhof forveturis, dum la lastaj tagoj de julio 1914, al la 10-a Universala Kongreso en Parizo, ili lasis la domon sub ŝia zorgo. Ŝi zorgis ne nur pri la plej proksimaj, sed ankaŭ pri aliaj familianoj, ekzemple pri la infanoj de onklo Felikso, kiu ankaŭ forveturis al la kongreso.
Sofio estis tre maltrankvila pri la sorto de siaj gepatroj; havante nenian kontakton kun ili. La 1 - an de aŭgusto 1914, kiam ili troviĝis en Kolonjo, Germanio eniris la mondmiliton, kaj gesinjoroj Zamenhof povis nek atingi Parizon nek kontakti la familion.
Ĉu vi volas scii kio okazis poste? Bonvolu legi la libron, ĝi estas tre interesa.
Guadalupe (Meksiko)
Mi legis la kvinan libron: Esperanto por mi, 16 geesperantistoj portretitaj de Helga Plötner. Ĝi multe plaĉis al mi pro la interesaj vivoj de la esperantistoj. Mi gratulas Helga -n pro ĝia grava laboro. La pentraĵoj estas belegaj kaj mi pensas, ke la vivo de Helga estas ekzemplo por la novaj esperantistoj. Koran dankon!
Mari (Meksiko)
La libro tre plaĉis al mi, kaj mi rekomendas tralegi ĝin. Ĝi estas tre bona legaĵo por someraj tagoj.
Burdo (Pollando)
Lakshmiswar Sinha estis Esperantisto el Hindujo. Li naskiĝis en 1905 kaj mortis en 1977. Li estis disĉiplo de la hinda poeto Tagore. Li studis en Svedio kaj vojaĝis en la tuta Eŭropo. Kiam li reiris al Hindujo, li verkis artikolojn kaj fariĝis grava membro de U.E.A.
La libro Tri bengalaj fabelojenhavas tri rakontojn:
1) La Dio, la malriĉulo kaj la mirindaj potoj
2) Fakiro kaj princo
3) Kio estas saĝo?
La plej gravaj temoj, kiujn ni povas trovi en la libro estas: tre malriĉaj homoj, sed riĉaj je fido kaj je espero. Ofte ili estas naivaj kaj renkontas trompajn virojn, kiuj volas damaĝi ilin. En tiuj ĉi rakontoj estas ĉiam ĉeestantaj la magiaj, aŭ la diaj elementoj, kiuj helpas solvi la problemojn.
Laŭ mi, la lasta fabelo estas la plej bela, ĉar ĝi parolas pri la saĝeco, kiu apartenas nur al la personoj simplaj, konkretaj kaj humilaj: la malmodesteco neniam estas saĝeco!
Karla (Italio)
Resumo: Oni anoncas unue, ke en la Regiona biblioteko de urbo Razgrad, Norda Bulgario, okazis la 33-a tradicia festo EKRA - Esperantista Krea Renkontiĝo ,,Abritus'', junio, 2022.
Dume estis prezentita kaj per parta legado la nova kvina Esperanto-libro ,,Fortoj, fotoj, vortoj'' de loka verkistino Lilia Nikolova. Gelernantoj deklamis verkojn de Zamenhof, kaj estis muzika programeto.
Sekvas raporto pri la rezultoj de la Internacia literatura konkurso EKRA - 2022 kun prezidanto de la ĵurio Ivaniĉka Maĝarova kaj membroj Eva Bojaĝieva el Bulgario kaj Vasil Kadifeli el Turkio, eldonisto de ,,Turka stelo''. Partoprenis verkemuloj el 7 landoj.
Estis partoprenantoj el Bulgario, Kazahio, Usono, Ruslando, Italio, Rumanio, Serbio, Tajvano, Litovio. Oni publikigis 9 el la premiitaj verkoj. La unua premio pri poezio iris al Ruslando, la dua al Francio kaj la du triaj - al Rumanio kaj Serbio. Ne estis unua premio pri humuro, sed estis unu dua kaj tri triaj premioj.
La premiitaj verkoj estis publikigitaj en la revuo ,,ET''. La artikolo, dediĉita al la bulgara verkistino Blaga Dimitrova, pro la 100-jariĝo ekde ŝia naskiĝjaro, rakontas pri ŝia vivo kaj agado. Oni povas legi tri el ŝiaj verkoj. Interesa estas la intervjuo kun la Prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio /BEA/ inĝeniero Boris Gaĝanov, gvidata de Elena Popova.
Sekvas publikaĵoj de E.Popova, I. Maĝarova, informo kun foto pri la Afrika Kongreso de Esperanto de D. Power, pri la Internacia tago de la homaj rajtoj, artikolo de brazila verkisto kaj rubriko ,, Ĉu vi scias, ke…'', inkluzivinta foton de la 33 m. alta statuo de la Dipatrino kun Jesuo en la bulgara urbo Haskovo /info en la libro ,,The Guinness Book Records/.
Poste estas konciza kroniko de la agado dum 2022 en Razgrad. https://www.facebook.com/esperanto.razgrad
La Revanto (Bulgario)
La Tago de Kiboriĝo estas kolekto de rakontoj esplorantaj kiel povus esti vivi en ebla estonta homaro - kiam ni fariĝos kiborgo. La aŭtoro levas demandojn pri la reproduktado de konscio en ne-vivantaj estaĵoj kaj la progresado de nia specio al Kiborgismo.
Karolino (Britio)
La romano La ŝtona urbo de Anna Löwenstein rakontas pri la vivo en Britio kaj Romo antaŭ du mil jaroj. Ŝajne la ĉefa celo de la aŭtorino estis detale kaj fidele montri la vivomanieron de keltoj kaj romianoj en la unua jarcento. Ni vidas ĉion tra la okuloj de juna britino. Ŝi travivas plurajn ekscitajn okazaĵojn, kiuj draste ŝanĝas ŝian vivon.
En la unua parto de la verko ŝi loĝas en vilaĝo en suda Britio, en la dua parto ŝi estas sklavino en vilao proksime al Romo, kaj en la tria parto ŝi loĝas en Romo (la ŝtona urbo) kaj propraokule vidas kelkajn historiajn eventojn. Ni povas kompari keltojn kaj romianojn laŭ iliaj sociaj rilatoj,
festoj, kuirarto, kuracado, konstruarto, religio, oferado ktp. Ĉio ĉi estas enplektita en la rakonton pri la vivo de la protagonistino.
La romano legeblas facile. Mi trovis nur ĉirkaŭ 10 tajperarojn (en la dua eldono).
Mi legis la romanon dum Esperanto-Sumoo en 2022 kaj 2023 kaj tutkore rekomendas tiun ĉi verkon, se vi ŝatas legi pri la ĉiutaga vivo antaŭ du mil jaroj.
Matineo (Rusio)
La libro konsistas el 4 volumoj, do ĝi estas tre ampleksa. Ĝi estis donacita al mi de la redaktanto s-ro Sun okaze de la 9a Azia Kongreso okazinta en Vjetnamio. Multaj ĉinaj libroj estas luksaj kaj pezaj, do tiam mi estis ĝenata de la pezeco de tiu ĉi libro. Ĝi kuŝis, do, kelkajn jarojn en mia libro-ŝranko, sed fine mi elektis la libron por la julia sumoo.
Tiu ĉi libro estas unu el la kelkaj famaj klasikaĵoj de la ĉina literaturo, do mi konis la nomon, sed unuan fojon mi legis. La libro konsistas el multaj mallongaj rakontoj de strangaĵoj en la antikva ĉina socio. Estas interese, ke tiuj strangaĵoj estis ofte kaŭzitaj de spirito de vulpo, ĉar ankaŭ en Japanio vulpo havis gravan rolon, kiam okazis strangaĵoj, ekzemple "vulpe demonita virino".
La 4 volumoj de tiu ĉi libro estas plenaj de tiaj rakontoj, kaj por tralegi ĉiujn mi bezonos minimume 10 sumoo-periodojn, kaj certe fine mi estos demonita de vulpo, kaj miaj okuloj blindiĝos, legante tre malgrandajn literojn. Ĝis nun mi legis nur duonon de la unua volumo, do mi dume mortos aŭ mi elektos alian libron por Sumoo.
Mi tre ĝuis ĉi tiujn fabelojn. Komence estis iom malfacile. Sed ĝuste la plezuro estis en la necesaj vortoj kaj ritmeco, kiuj estas elektikaj por respekti la originalajn poemojn. La laboro de la tradukisto devis esti grandega. Legi laŭte estis pli malfacile. Mi trovis ĉi tiun libron sur la interreto danke al "Projekto Gutemberg".
Ciganino (Francio)
Post finstudo de juro en diversaj eŭropaj universitatoj, Pawel Kowalczyk studis la branĉon Orienta Azio kaj prilaboradon de Projektoj pri la Ekvilibra Disvolviĝo en Barcelono. Laŭ li, la kunlaboro pli valoras ol la konkurado. Ekde la jaro 2010 li sendepende malkovras Baraton, vojaĝante, diskutante, legante. Tie li ankaŭ renkontis sian edzinon Sujatha.
En tiu 290 paĝa libro, li rakontas sian ses monatan restadon en Aŭrovilo kiel volontulo kaj siajn revenojn tien okaze de postaj vizitoj en Barato. Tra la priskribo de siaj traviva?oj kaj aventuroj li ebligas al ni malkovri tiun unikan lokon, koni ĝiajn loĝantojn kaj volontulojn. Li konatigas al ni la funkciadon de tiu komunumo, ĝian pasintecon kaj ĝian filozofion iniciatitan de Sri Aŭrobindo inspirita Barata erudito, jogano kaj de lia kunulino, la francino Mirra Alfassa nomita "Patrino".
Multaj koloraj mini-fotoj de la ĉefaj konstruaĵoj kaj pejzaĝoj ornamas tiun interesegan libron. Fine de la libro mi aprezas la du tre utilajn mapojn de Barato kaj Aŭrovilo kun ties ĉirkaŭaĵoj kaj la 7 paĝan vortareton kun la listo de la 50 devenlandoj de la 3 000 loĝantoj de tiu konatinda urbo. Mi ne forgesu mencii la du paĝan bibliografion kun listo de filmoj kaj retejoj kiuj bele kronas la libron.
Ewa Grochowska, kiu mem vizitis Aŭrovilon kvarfoje, en la jaroj 2016-2020 (entute kvin monatoj) brile elpoligis la tuton. Mi lernis la vorton plurfoje uzata de la tradukistino: nelge (legu en PIV la difinon !).
Atrebato (Francio)
La libro Bluaj neĝoj de Piotr Berdnaski konsistas el 18 rakontoj. Ili temas pri memoraĵoj de la aŭtoro, kiam li estis knabeto 2 - ĝis 7-jaraĝa.
Tiam li kun lia familio estis deportitaj en Siberion kaj li spertis terurajn vivkondiĉojn en gulago. Kvankam li estis infano li rapide maturiĝis pro la travivitaj dramoj.
Interese estas legi pri tiu dramhistoria periodo laŭ la vidpunkto de infano; tio donas iom da fantazio en la teruraĵoj kiujn travivis multaj poloj dum la invado de Soviet-Unio komence de la dua mondmilito.
Kelkaj rakontoj aparte interesis min kaj kortuŝis min: "La Lulilo", kiam la juna Piotr febre atendas la naskiĝon de eta frato, amfrukto inter lia patrino kaj tiama soldato; la antaŭlasta rakonto "La Amo", bele, poezie verkita kiu preskaŭ eltiras larmojn ĉeokule!
La libro de la pola poeto kaj prozisto Piotr Berdnaski estis tradukita en 7 lingvojn. Gratulon al Ewa Grochowska, kiu majstre esperantigis ĝin en 2023.
Joga (Francio)
La libro Sadako volas vivi! priskribas la bombadon de la japana urbo Hiroŝima fare de Usono, kiu okazis la 6-an de aŭgusto 1945. Ĝi priskribas ankaŭ la sentojn de la soldatoj, kiuj ĵetis tiun nuklean atombombon al la urbo. Eta Sadako, ŝia frato kaj ŝiaj gepatroj travivis la atombombadon. La libro parolas pri ilia posta, ege malfacila, vivo, kiu nur tre malrapide komencis iom normaliĝi.
Tre kortuŝa estas la priskribo de la perdo de la amata, ege malnova, tre valora, bronza drako, trovita de la etulino en la urbaj ruinoj. Ĝi fariĝis ŝia amata ludilo, nomata Ĉikamacu. Post kelkaj jaroj ĝi revenis al la knabino el tute neatendita flanko.
Post unuaj kuracistaj kontroloj nenio malbona estis trovita en la korpo de la knabineto. Nur post naŭ jaroj ŝi subite svenis kaj malfortiĝis kaj post pluraj pluaj kuracistaj esploroj evidentiĝis, ke ŝi suferas leŭkemion, kiu estis postsekvo de la dummilita atombombado. En Japanio gruo estas simbolo de longa vivo. Laŭ la japana legendo, faldi mil paperajn gruojn alportos plenumon de la deziro.
Sadako forte deziris vivi, kaj antaŭ sia morto ŝi sukcesis faldi 990 da ili.
Sadako SASAKI estas hibakuŝo, viktimo de atombombo. Ŝi fariĝis simbolo de kontraŭstaro kontraŭ nukleaj bomboj kaj deziro de paco en la tuta mondo. Nuntempe, en Hiroŝimo, en la ĝardeno de Paco, staras monumento. Sur la pinto de simbola atombombo leviĝas la statuo de Sadako Sasaki, fandita el bronzo. En la manoj, etenditaj al la firmamento, ŝi tenas oran gruon.
La monumento estis konstruita el la mono akirita per la monkampanjo de japanaj lernejanoj inkluzive de la samklasanoj de Sadako.
La romanforman priskribon de la vera okazintaĵo el la plumo de la aŭstria verkisto Karl Bruckner esperantigis Jan DUDA, ĉeĥa muzikisto, violonisto kaj esperantisto. Eldonis ĝin la eldonejo KAVA-PECH printempe de la jaro 2023.
Fejfi (Slovakio)
La hajkoj de nia altestimata amikino Lilia, legitaj dum tiu sumoa periodo en julio 2023, bone reliefigas ŝian profundan homan naturon, naturon en forta kontakto kun la belaj ĉirkaŭaĵoj, la universo, kosmo, suno, luno, tero, arboj, kelkaj bestoj ĉefe papilioj, pompaj floroj kaj aliaj belaĵoj laŭsezonaj. Lilia vivigas tiujn naturelementojn per la hajkoj kaj montras iliajn rilatojn, ekzemple la luno konsolas arbon, paro da arboj festas kunecon…
La naturo vivas per si mem, kaj la naturo ankaŭ forte vivas kaj brilas en ŝi. Kaj homoj kaj naturo interfratiĝas, interplektiĝas en multaj hajkoj. La naturo regalas la sensojn de la homoj. Kaj inverse?
Lilia ankaŭ parolas pri diversaj temoj, kiuj gravas por ŝi: kaj unue la libroj forte vivas en diversaj hajkoj, libroj ankaŭ gravaj por la estonteco de Esperanto. Ŝi montras sian viglan humanecon, sian homan kaj stelan animon parolante pri diversaj temoj pli malpli aktualaj, kiel pri la pandemio.
Evidente estas multe pli da temoj en ŝia hajkolibro dediĉe al 40-jara esperantisteco, kaj unue ŝiaj amikoj, ŝiaj ekstazoj, ŝiaj bataloj kontraŭ diskriminacioj, ŝiaj streboj kaj ŝiaj esperoj, ankaŭ suferoj, emocioj.
La fotoj estas belegaj. Ili splende ornamas la elektitajn hajkojn.
Al mia koro rekte parolas multaj hajkoj kaj mi certe rememoros ilin post kelkaj tagoj, kiam mi ferios ĉe la atlantika oceano en julio kaj aŭgusto 2023. Mi eble deklamos ilin en la arbaro de la kampadejo aŭ rande de la oceana ŝaŭmo… Evitante timigi la bestetojn en la arbaro, la etajn birdojn ĉe la oceanobordo!
Jen tri el ili: (mi memoru ilin per miaj sentoj kaj sensoj kaj imagoj)
Flugantaj floroj - papilioj frivolaj. Buntaj juveloj.
Suno amoras. Karesas ĉiun ĉielon. Nirvano ora.
Jarmila ginko kun kuraca valoro. Orfara tempo.
Kun admiro kaj danko kara Lilia, kaj dediĉe al via nun pli ol 40-jara esperantisteco, promenante en arbaro la 5an de julio, mi imagis tiun hajkon por vi:
En la sunejo
Ŝvebdancas papilioj -
Sorĉa arbaro.
Jes Lilia: "senlimas menso".
En la lasta hajko, Lilia en nur 17 silaboj esprimas la belecon de sia kara lando Bulgario. Eniru, karaj fidelaj legantoj de niaj Sumooj, en la "mondon kelksilaban" de Lilia. Ŝiaj biografiaj notoj "spirito kontraŭ sorto" helpas la eniron en tiun mondon.
En viaj pensoj, kantu kun Lilia. (vd la paĝon 45) Kaj venas la eĥo, la respondo du paĝojn poste:
"En landoj foraj samlingvanoj kunkantas. Spiro sinkrona." (paĝo 47)
Telemo (Francio)
La matematikisto Eŭklido, en la III-a jarcento a.K., malkovris kaj pruvis bazajn trajtojn kaj ecojn de perfektaj nombroj. La fakto mem estas jam sufiĉe spirohaltiga - mi ne volas rompi la bonan etoson de la recenzo por ĝeni la legontojn per 'alta' matematikaĵo. Sed estu preta renkonti kelkajn tiajn en la libro - ĉar ili formas nemalhaveblan parton de la rakonto …
Certas, ke por la 15-jaraĝa Kristoforo Beno - ĉefrolanto de la romano - kiu havas Asperger-sindromon kaj ŝategas ja matematikon - (tio estas la klarigo de la matematikaĵoj nemalhaveblaj, akompanantaj la intrigon) - , tio ne haltigus la spiron, kaj probable li ne estus tiel ekscitita kiel mi, li ne agitiĝus kvankam perfektaj nombroj estas rando-afero al primoj, sed ne aparte utilaj krom esti belegaj - kaj maloftaj kun multaj interesaj konjektoj pri iliaj ecoj - kiujn probable homoj malkovros neniam (interalie tion ĉu ekzistas nepara perfekta nombro…)
Kvankam multe da aferoj estas misteroj, tamen por la racia Kristoforo evidentas: "Sed tio ne signifas, ke ili ne havas solvon. Temas nur pri tio ke sciencoj ankoraŭ ne trovis la solvon. …"
Sed kelkfoje mistero ne estas mistero.
Scienculoj (R.May, G. Oster kaj J. Yorke) malkovris, kial kaj kiam cikliĝas la bestonombro. Malantaŭ la fenomeno - foje la bestoj fariĝas ĉiam malpli multaj kaj formortas aŭ post pligrandiĝo restas stabilnombraj aŭ la bestonombro fariĝas ĥaosa - kaŝiĝas ege simplaj matematikaĵoj.
"Tio signifas, ke kelkfoje afero estas tiel malsimpla, ke ne eblas antaŭdiri, kion ĝi faros poste, sed ĝi nur sekvas ege simplajn regulojn. Kaj tio signifas, ke, kelkfoje, tuta aro de ranoj aŭ vermoj aŭ homoj povas formorti nenial ajn, nur ĉar jen kiel funkcias la nombroj." Kajf!
"… kaj la vivo ekzistas sur la Tero pro hazardo… kaj por ke tiu hazardo okazu en tiu aparta maniero, necesas 3 Kondiĉoj.
1. Aferoj faru kopiojn de si (oni nomas tion Replikado)
2. Ili faru etajn erarojn kiam ili faras tion (oni nomas tion Mutacio)
3. Tiuj eraroj daŭru same en la kopioj (oni nomas tion Heredado)
kaj tiuj kondiĉoj estas tre maloftaj, sed ili eblas, kaj ili kaŭzas la vivon. Kaj tio simple okazas. Sed ĝi ne nepre rezultigas rinocerojn kaj homojn kaj balenojn. Ĝi povas rezultigi ion ajn. …
Kaj al kredantoj je Dio ŝajnas ke homojn surterigis Dio, ĉar al ili homoj ŝajnas la plej bonaj bestoj, sed homoj estas nur bestoj kaj ili evoluos ĝis alispecaj bestoj, kaj tiuj bestoj estos pli inteligentaj kaj metos la homojn en bestoparkon, kiel ni metas ĉimpanzojn kaj gorilojn en bestoparkon. Aŭ ĉiuj homoj estos trafitaj de malsano kaj formortos a? ili kreos tro da poluo kaj mortigos sin, kaj poste ekzistos en la mondo nur insektoj kaj ili estos la plej bonaj bestoj." Kajf!
Kristoforo aranĝas la mondon ĉirkaŭ si tute racie, objektive. Ĉu fantazio mankas al li - mi dubas, sed definitive tio ludas ian alian rolon.
Li havas fotografistan vidon kaj memoron - ĉiam ĉie li certigas sin sciante ĉion pri la ĉirkaŭaĵo kaj cirkonstancoj - por ekzemplo li 'fotas' la nubojn, la ĉielon kun steloj kaj aldonas komparajn bildojn por rememori - ĉar rememori estas probable unu el la plej gravaj aferoj por li kaj li ĉiam bezonas scii ankaŭ la precizan horon pro tio neniam lasas iun ajn forpreni de li la brakhorloĝon.
La imago estas kunligita ĉefe kun sciencaĵoj. Li ŝategas la vidbendojn pri la sekretaj lokoj de la supraĵoj de la Tero, malfacile atingeblaj kiel la marfundo, "kaj mi ŝategas imagi ke mi trovas min tie kelkfoje, en sfera metala submarŝipo kun fenestroj 30 cm dikaj por ke ili ne implodu sub la premo. Kaj mi imagas ke mi estas la sola persono en ĝi, kaj ke ĝi estas tute ne ligita al ŝipo, sed ĝi kapablas funkcii per la propra energio kaj mi povas regi la motorojn kaj moviĝi sur la marfundo ien ajn kien mi deziras, kaj oni neniam trovos min." Kajf!
Ankaŭ mi havas vidon de fotisto, almenaŭ tion mi pensas pri mi mem, kaj mi ekkalkulas ĉion. Pro rutino, kutimo aŭ io alia, mi ne plu scias. Mi ankaŭ praktikaĝas. Mi vidas konstruaĵon kaj mi povas diri kiom da fenestroj ĝi havas nur rigardante ĝin. Aŭ kiom da vagonoj havas la vartrajno rapidege preterveturinta- ĉiukaze, mi estas ŝatanto de trajnoj de mia infanaĝo kaj la nura bruo, kiun mi povas elteni, estas la klakado de la trajnaro sur la reloj krom la ondoj de la maro kiel ili impetas marborden. Nun mi havas senpagan bileton, mi povas vojaĝi per trajno kiam ajn mi volas. Tamen Kristoforo ne kalkulas tiel kaj ankaŭ ne ?atas la trajnon, ĉar li ne povas elteni multajn homojn ĉirkaŭ si en sama malgranda spaco.
Kristoforo havis en sia poŝo svisarmean tranĉilon kun 13 elementoj, inter kiuj estis dratnudigilo kaj segilo kaj dentopikilo kaj pinĉileto. Kiam li sentis sin en danĝero li ŝovis la manon en la poŝon kaj forte tenis la tranĉilon - tiam malfermite - eventuale por defendi sin. Li malŝatis, se iu tuŝis eĉ prenis lian brakon. Ĉefe se tio okazis en fermita malvasta spaco.
Kristofero ne ekkalkulas aferojn, li nur kalkulas. Kompreneble, ne simple. Li kalkulas potencon aŭ rangigas nombrojn, aŭ eble li revivigas la sinsekvon de nombroj Pi en sia cerbo, ĝis kvardek pozicioj post la komo, eble eĉ pli longe ol kvardek, multe pli longe... kaj li kalkulas ofte por malstreĉiĝo.
La kurioza incidento de la hundo en la nokto estas krimromano.
Ĉiuj ĉeestas: viktimo, murdinto, detektivo (Kristoforo mem), kiu similas al Ŝerloko Holmso kiu "havis, ĝis tre rimarkinda grado, la povon laŭvole malkroĉi sian menson".
Kaj ankaŭ kiel krimromano ĝi bonas.
Mi ŝatas krimromanojn - diras Kristoforo "En krimromano pri murdo iu devas malkovri, kiu estas la murdinto, kaj poste kapti tiun homon. Temas pri enigmo. Se temas pri bona enigmo, oni kelkfoje povas malkovri la solvon antaŭ la fino de la libro." Kajf!
Nu, sincere mi ne povis eltrovi la finon de la romano, sed, jes, la enigmon. Plie mi dirus, tio ne estis vera enigmo, kaj la krimromana parto finiĝas multe pli antaŭe ol la fino de la rakonto, sed ne la aventuroj de Kristoforo.
Kara Legonto!
Mi nepre montru du pliajn fragmentojn.
Iu samstratulino volas gastigi Kristoforon per iu kuko:
"Mi ne scias kio estas batenbergo.
Ŝi diris: Ĝi estas speco de kuko. Ĝi havas kvar rozajn kaj flavajn kvadratojn en la mezo kaj ĝi havas marcipanan glazuron ĉe la rando.
Kaj mi diris: Ĉu ĝi estas longa kuko kun kvadrata transversa sekco dividita en samgrandajn kvadratojn alterne kolorigitajn?
Kaj ŝi diris: Jes, mi supozas, ke oni povus verŝajne priskribi ĝin tiel." Kajf!
Kaj la dua:
"… kiam la polico eltrovis ke ŝi (la najbarino) mensogis, ŝi iros al malliberejo. Ĉar diri mensogojn pri homoj nomiĝas Kalumnio."
Jes, sed Kristoforo veŝajne ne konsideris la pezon de la eldiritaĵoj, oni devus do konstrui malliberejojn se oni komencus- konsekvence - enprizonigi obstinajn, kutimajn, ĝisostajn, senkompatajn, malkompatajn kaj malbenitajn kalumniulojn.
Patro de Kristoforo kutimas diraĉi, aldonante preskaŭ al ĉiuj siaj sentencoj: Fek!
Por la celo de la recenzo mi ekŝatis kontraŭbalanci tion per la multe pli deca: Kajf! Por esprimi senton de plaĉo, ĝojo, kontentiĝo, sento de bono kaj belo. (la vorteto devenas el la rusa lingvo) Priatentu! Io kiel 'malkajf' ne ekzistas!
Oni diras, ke se estas malgranda infano aŭ hundo en la filmo, tiam tio jam estas garantio de sukceso, tio jam estas duono de la sukceso. Nu, estas hundoj ĉe la komenco kaj ĉe la fino de ĉi tiu libro, kaj iliaj kontribuoj al la rakonto estas signifaj.
Mi plenkreskigis tri infanojn, ili estas nun jam pli ol tridek jarojn aĝaj, mi pensis, ke mi nun povas jam havi hundon, sed tiam mi decidis favore al la Esperanto-movado kaj mi fariĝis movadulo. Eble mi devintus ja akiri plie hundon?! Nu, en la estonteco nepre, post dek jaroj, almenaŭ mi esperas tion.
Arbuto (Hungario)