Recenzoj de legataj libroj dum la septembra sumoo 2021

Okuloj de Marjorie Boulton

Dum la Sumoo mi ne sukcesis legi la tutan libron, sed Okuloj, verkita de Marjorie Boulton, estas aro de historietoj, do eblas verki recenzon pri tiuj, kiujn mi jam legis. Ĉiu historieto estas interesa kaj tre malsama o la aliaj. La protagonistoj estas koncize priskribitaj sed tiom lerte ke ili ŝajne vivas inter la paĝoj. Vi tre rapide komprenas iliajn sentojn kaj motivojn. La libro bone montras la spertecon kiel verkisto pro kio Majorie Boulton estas tiom konata kaj admirata, kaj mi senhezite rekomendas ĝin.

Tepara (Hispanio)

Tra Paris de Julieta

Mi ne scias kiu estis tiu Julieta. La libro estis eldonita en 1965. La fotoj montras tion: ili estas tre nigraj kiel la fasadoj en tiu epoko. Sed la desegnaĵoj, de la aŭtorino, estas belaj.
Por kiuj estas destinita tiu libro? Laŭ mi por personoj kiuj konas sufiĉe bone Parizon kaj la francan historion, por si mem aŭ por gvidi eksterlandan esperantistan amikon. Ekzemple estas citita la frazo: Madame se meurt, Madame est morte! Klera franco konas tiun citaĵon, eldiritan de Bossuet okaze de la funebra parolado pri Henriette de Anglujo, la edzino de Monsieur, la frato de la reĝo Ludoviko la XIV-a, kiu fulmrapide mortis; sed kio pri vizitantoj de aliaj landoj, kiuj scipovas nek la francan lingvon, nek la francan historion?
Ni vidas ke la propraj nomoj plej ofte ne estas esperantigitaj. La kialo estas ke tio estas bone por promeni ĉar sur mapoj aŭ stratplatoj, la nomoj ne aperas en esperanto.
La internaĵoj de la monumentoj estas tre detale priskribitaj, kaj pli bone estus spekti ilin ene de la monumentoj kaj vidi la detalojn.
Tamen mi ĝuis la legadon kaj legis 120 paĝojn, tio estas: la unuaj promenadoj en Notre-Dame, la Justicia Palaco, la kvara distrikto, Insulo Saint-Louis, Tuilerie-Palaco kaj Tuilerie-ĝardeno, Palais-Royal, Placo Concorde, Nacia Biblioteko, do la ĉefaj vidindaĵoj (kiujn mi citas kiel en la titoloj de la ĉapitretoj).

Alteo (Francio)

El la vivo de Syunkin de TANIZAKI Zyunitiroo

La verkisto unue vizitis la tombejon de Syunkin, kiu situas en la strato Sitaderamati en kvartalo Tennoozi. En tiu loko estas la plej malnova templejo en Japanio, ekz. Sitennoozi k.a. entute ĉ.200 temploj staras kaj nuntempe la plej furora por loĝado en Oosaka, tiel agento por nemoveblaĵoj diras.
Syunkin, naskita MOZUYA Koto en la familio de drogisto en la strato Dosyoomati, Oosaka, mortis la 14-an de oktobro en la 19-a jaro de Meizi. En la 9-jara aĝo ŝi suferis de okulmalsano kaj baldaŭ tute forperdis la vidkapablon de ambaŭ okuloj. En la aĝo de 5 aŭ 6 jaroj ŝi komencis lerni la kotonon kaj ŝamisenon.
Komizeto Sasuke, kiu estis 4 jarojn malpli juna ol Syunkin, venis labori en la aĝo de 13 jaroj. Tio okazis ĝuste en tiu jaro, en kiu ŝi perdis sian vidpovon. La laboro de komizeto Sasuke ekde komenco estis helpanto por Syunkin. Tio signifas ke li estis la okuloj, manoj kaj aliaj ĉiuj membroj de Synkin mem. Kiam ŝi lavas manojn, li devis helpi ŝin kaj kiam ŝi volis iri necesejon, li devis konduki ŝin kaj kiam ŝi banas sin, li devis kune eniri banejon kaj helpi ŝin lavi.
Syunkin lernadis la kotoon kaj ŝamisenon kaj nature Sasuke sekrete same lernis. Plenaĝule kreskanta Syunkin fariĝis Majestro en tiu arto de kotoo kaj ŝamiseno. Ŝi vivtenis sin, instruante la arton al lernantojn. Ŝia didaktiko estis tre severa kaj eĉ aroganta. Ŝi mem decidis vivadi sen edzo. Tamen ŝi gravediĝis kaj naskis bebon, kiu tute similis al Sasuke. Gepatroj instigis ŝin oficiale edniziĝi kun Sasuke, sed ŝi neniel konsentis kaj la bebo adoptiĝis al aliulo.
Kiam ili fariĝas vesper-aĝaj, Sasuke memvole pikis sian ambaŭ pupilon per kudrilo kaj mem blindiĝis. Li mem diris, "Ho, ĉi tiu estas vere la mondo, en kiu ŝi loĝas! Dank' al la blindiĝo mi sukcesis ekloĝi en la sama mondo kun ŝi!". Sasuke kriis, "Mi estas vere feliĉa, senkompare feliĉa." Ili ambaŭ blindaj firme ĉirkaŭbrakis unu la alian kaj ploris kune.
Konklude mi volas diri, ke "feliĉo kuŝas ĉe ĉiuj individuoj mem. Neniel aliuloj povas taksi alies feliĉon. Tamen ofte aliuloj taksas alies feliĉon per sia kriterio. Tio estas falsado kontraŭ la individua digneco.

Samo (Japanio)

La Pordego de Nacume Sooseki

Mi legas la novelon, La Pordego, verkita de Nacume Sooseki.
Ĝis la kvara ĉapitro mi enuis. Sed kiam mi legis de la kvina ĉapitro ĝis la deka, mi interesiĝis pri la priskribo de la populara vivo en Meizi-epoko. Precipe la interparolo kun la dentisto kaj la brokantisto.
Soosuke estis tiel malriĉa, ke li ne povis aĉeti novajn ŝuojn kaj vivteni sian fraton, sed li dungis servistinon. Mi ne facile povas kompreni lian tian ĉiutagan vivon.

Mateno (Japanio)

Ne forgesu mian voĉon de Julian Modest

Ĉi-foje mi legis Ne forgesu mian voĉon - 2 novelojn verkitajn de Julian Modest.
Ĉefrolulo Veselin estas pentristo. Nun li laboras en la fabriko "Afrodito" en urbo Belamonto. En la urbo Seda estas lia edzino kaj filo, kun kiuj li pasigis semajnfinon, ĉr lia salajro estas sufiĉe bona. Li konatiĝis kun Milena. Ŝi estas ĵurnalistino, laboras en la ĵurnalo "Kariero". Ŝi verkis iun artikolon en ĵurnalo "Kuriero" kaj ŝi estas minacita kaj malaperis.
Li petis serĉi ŝin al polico kaj ŝiaj kolegoj, sed ili ne respondis al lia peto. Jam delonge li ne plu laboris en "Afrodito". Dum la lastaj kvin jaroj li fari?is fama pentristo kaj liaj ekspozicioj okazis en kelkaj grandaj urboj kaj en eksterlando.
Milena estis trovita en Danubo. Iuj fiŝkaptistoj trovis ŝian korpon. Ŝi estis morto-pafita kaj ĵetita en la riveron. La policio ne povis trovi murdinton. La kolektitaj pridemandoj restis en dosieroj kaj ŝlositaj en metala ŝranko en la policejo. La polico ŝlosis la vivon de Milena poreterne.
Antaŭe Milena diris al Veselin,Ne forgesu mian voĉon. Mi pensas ke ĉi tiuj vortoj ne estis ŝlositaj.

Granda Kampo (Japanio)

Bona Espero - Idealo kaj realo de Roman Dobrzyński

Mi elektis tiun libron, ĉar mi ekkonis la lernejon pere de la estranoj de Bona Espero, kiam la geedzoj Grattapaglia vizitis min en Osaka.
La libro konsistas ĉefe el intervjuoj al la paro faritaj de Roman Dobrzynski, ĵurnalisto, kiun Pola Televido sendis al Brazilo por fari dokumentajn filmojn kaj kiel esperantisto, esperantista institucio Bona Espero, estis nepre vizitinda. Aldone Dobrzyński analizas arĥivon kaj mem restante en la lernejo kelkaj monatoj observas la detalojn de la institucio.
Vokita de la peto el Brazilo pri la bieno-lernejo por la infanoj sen familia prizorgo, kaj forlasinte ĉiujn - laŭ Ursula Grattapaglia, "superfluaĵojn" ili posedis en Torino, Italio, ili kun du filoj 12 kaj 15 jaraĝaj, translokiĝis al Alto Paraiso, Goias, Brazilo. La loko unu flanke estis fakte paradizo, kun purega akvo kaj komforta temperaturo, abunda natura beno, ĉirkaŭita de naciaj parkoj, sed aliflanke la savano prezentas al ili neimageblajn malfacilaĵojn.
La aŭtoro estas lerta intervjuisto kaj ĉerpis ege detalajn faktojn, okazintaĵojn, interhoma-rilatojn, k.t.p. Ĉiuj ĉapitroj estas aranĝitaj por lumigi evoluon de la lernejo kun titoloj kaj cita?oj el konataj libroj kaj personoj, kiuj simbolas la temon. Admirinde estas sindediĉo, kuraĝo kaj bona volo de Ursula kaj Giuseppe trakti la konfliktojn. Ke faktoj estas vere pli strangaj ol en romanoj estas mia impreso.
Fakte mi sentas min tre naiva kredi ke, se iu estas esperantisto, estas nature, ke tiu homo pensus tiumaniere. Plie oni bezonas pli detale kompreni la kulturan scenon de la lando Brazilo.

Majo (Japanio)

Nia Diligenta Kolegaro de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov


En la 71a Sumoo mi sukcesis legi duonon de Nia Diligenta Kolegaro (akronimo NDK).
Kompreneble estas interesa biografio de 200 eminentaj esperantistoj. Kiel estas menciite en la antaŭparolo "ĉiuj artikoloj en NDK sekvas la saman skemon, sen emocia pritakso, kun faktoj kontrolitaj". Miaj unuaj impresoj: estas malfacile legi de A ĝis Z pri tiuj eminentuloj. Mi preferus prezenton laŭ la kronologio kaj do komenci la legadon de Zamenhof. En tiu verko, kiel indikite estas nur faktoj kaj mi pensas ke mankas anekdotoj por pli agrabla legadsperto. En tiu NDK oni multe lernas pri nekonataj homoj kaj eĉ pri konataj!
Miaj plej ŝatataj eminentuloj ĝis nun:
*Valisij Eroŝenko: Liaj vivo kaj multaj aktivaĵoj vojaĝoj estas mirindaj (nekredeble riĉa vivo, kvankam li estis blindulo)
*Ivo Lapenna: Li vere ege kontribuis por la disvastigo de Esperanto kaj li regis UEA dum pli ol du jardekoj. Bedaŭrinde ni ne ekscias pri la okazintaĵo en 1974 kaj kio vere estis tiu hamburga puĉo
*Ito Kanzi Ludovikito, kiu cetere eksciis pri Esperanto danke al japana verko de Eroŝenko! Li editoris kaj publikigis 58 volumojn pri Zamenhof kaj ties verkaro!!!
Do karaj legandoj de Sumoo, mi iom pli rakontos en novembro 2021 kiam mia legado de la tuta verko estos finita. Ĝis ;-)

Telemo (Francio)

La familio Zamenhof de Zofia Banet-Fornalowa

Mi amis ĉi tiun libron sed mi ne povos resumi ĝin, ĉar ĝi enhavas la biografiojn de 16 membroj de la familio Zamenhof. La aŭtorino sukcesis skizi la eksterordinaran vivon de ĉiu kaj aldoni multajn aliajn informojn: referencoj, datoj, lokoj, familiaj ligoj, ktp. Mirinda libro leginda de iu ajn esperantisto!

Pervenche (Belgio)

La Alienisto de Machado de Assis

La verko La Alienisto rakontas la historion de d-ro Simao Bacamarte, respektata kuracisto, kiu havis bonan reputacion en Portugalio, Hispanio kaj Brazilo. Li edziĝis al vidvino s-ino Evarista, kiun li opinias doni bonajn idojn. D-ro Simao finas dediĉi sin al studoj pri la menso. Li petis permeson de la urbkonsilantaro por malfermi malsanulejon, en la vilaĝo Itaguaí por studi frenezon kaj mensajn malsanojn. La loko nomiĝas Verda Domo, kaj ĉiujn, kiujn doktoro Simao opinias frenezaj, li enhospitaligis en la azilo.
En la komenco oni akceptis homojn, kiuj efektive havis kazojn de frenezo, aklamintaj de la loĝantaro, sed tiam li komencas akcepti homojn konsideratajn sanaj. Kiam duono de la loĝantaro jam estis en la Verda Domo, homoj komencis ribeli. Ĉi tiu manifestacio ne utilas kaj finfine la manifestaciantoj ankaŭ alvenis en la Verda Domo. Kiam pli ol 75% de la loĝantaro de la urbo estis enhospitaligitaj, d-ro Simao perceptis ion malĝustan kun siaj kriterioj kaj decidis revizii ilin.
Fine, li trovis neniun kun eĉ unu karaktera devio krom li mem. D-ro Simao tiam estis enhospitaligita kaj estis sola ĉe Verda Domo, forpasante monatojn poste.

lemosac (Brazilo)

Raportoj el Japanio 24 de HORI Jasuo

Mi finlegis la promesitan libron Raportoj el Japanio 24 por sumoo. Mi tre interesiĝis pri ĉi tiu libro sed el multaj temoj en la libro mi plej emociiĝis pri la ĉapitro "Atestanto de la armea urbo Hiroŝimo ".
Nun restas en Hiroŝimo kvar grandaj konstruaĵoj faritaj el ruĝaj brikoj. Ili estas eksaj fabrikoj de vestaĵoj apartenintaj al la japana terarmeo. Ili estas simboloj de la japana gloro kaj poste simboloj de kruelaĵoj. Ili estis konstruitaj en 1905 por produkti militistaj uniformojn kaj ŝuojn. Post la atombombado ili fariĝis provizoraj rifuĝejoj, kaj poste ĝis 1995 ili estis uzataj kiel studentaj loĝejoj kaj magazenoj. La gubernio Hiroŝimo planas malkonstrui la duan kaj trian eksajn fabrikojn.
Mi loĝas en gubernio Okajamo, najbara kun Hiroŝimo. Tamen mi tute ne scias pri tiuj eksaj fabrikoj. Mi sciis nur Atombombitan Kupolon en la Pacparko. Mi hontas pro mia malklereco. Mi forte deziras viziti ilin kaj batalas por paco.

Monto daijuu (Japanio)

Raportoj el Japanio 11 de HORI Jasuo

Nun mi legas verkaĵojn de s-ro Hori. Liaj verkoj estas facile legeblaj por mi, ĉar li ne uzis malfacilajn frazojn kaj vortojn, plie mi konas bone la okazaĵojn en Japanio. Do mi povas legi glate.

Sfingo (Japanio)

Raportoj el Japanio 13 de HORI Jasuo

Artikolo pri la registaro de japana demokratia partio rememorigis al mi tagojn en 2009-2010-2011. Ĉi tiu registaro de Japana demokratia partio finiĝis en la aŭtuno de 2012. En Japana demokratia partio, iom da membroj estis kaj estas eĉ nun diplomitoj de Macuŝita kolegio de politiko kaj ekonomio.
La ĉefministro de la kabineto, kiam la granda tertremo okazis, estis s-ro KAN Naoto, kiu estas la specialisto de inĝenierscienco. Tamen eĉ li ne povis preventi akcidenton de nuklea centralo en Fukuŝima. En Raportoj el Japanio 13, ni ne povas trovi artikolojn pri tertremoj kaj katastrofoj, ĉar ĉi tiu libro estas verkita en la printempo de 2010, kompreneble. OTANI Ŝohohei, kiu nun estas tre ega basbala ludisto en la granda ligo en Usono, estis mezlerneja lernanto en 2009. Verdire li devenas de la gubernio Iŭate damaĝita de la granda cunamo en 2011.

Hidemaru (Japanio)

Les outils grammaticaux du français pour francophones apprenant l'espéranto Eldonejo La Blanchetiere

Resume, ĉi tiu supre citita verko volas, ke ĉiuj praktikantaj la lingvon de paco, Esperanto, supozeble bone konas ĉi tiun lingvon laŭ gramatika stilo. Por kompensi ĉi tiujn fuŝaĵojn, kiuj estas sufiĉe kompreneblaj, mi kolektis en ĉi tiu malgranda broŝuro ĉion, kion la gramatiko de nia bela Esperanta lingvo enhavas kiel ekzemple prepoziciojn kun varia signifo, kunligojn de kunordigo aŭ subdirektadon, prepozitivajn frazojn, sen forgesi la relativajn, la demandojn, superlativojn .... Ni ĉiuj atendus apliki ilin laŭ nia gramatika stilo.

Honoré Sebuhoro (DR Kongo)

Turka Stelo redaktita de Vasil

En la 71a Esperanta Sumoo, mi legis la revueton Turka Stelo. Mi tre ŝatis tiun, ĉar ĝi traktas pri diversaj temoj/aferoj, kiel poemoj, facilaj rakontoj, historioj ktp. Do ĝi estas bonega por ĉiuj Esperantaj niveloj.

Majfloro (Brazilo)

Esperantaj sinonimoj de Jaan Ojalo

Esperantaj sinonimoj, verkita de la estonia aŭtoro Jaan Ojalo, estas tre interesa: en la unua parto ĝi kolektas 1925 ĉefajn vortojn kaj iliajn sinonimojn, kiuj estas, laŭ mi, utilegaj, precipe por kiuj ofte skribas kaj ne volas ripeti la samajn vortojn, aŭ adjektivojn.
La arto skribi necesas koni mulktajn adjektivajn sinonimojn por havi priskribon belan, precizan kaj sen ripetoj. Konceptoj, tiamaniere, estos pli klaraj kaj pli difinitaj.
La vortoj, en tiu ĉi libro, havas ofte "vinjetojn": etaj simboloj kiuj estas utilaj por kompreni la naturon de la argumento. Ekzemple: apud la vorto "semolo" estas la simbolo de tranĉilo kaj de forko, krucigitaj.
La dua parto, kontraŭe, enhavas liston de 5364 vortoj (1925 ĉefaj vortoj kaj 3439 sinonimoj, en alfabeta ordo).
Mi rekomendas konsulti tiun ĉi libron por riĉigi nian leksikon.

Karla (Italio)

Bofilino de Georgi Karaslavov

Tenis min preterintence ĝis finlego. La ĉefpersono, Jurtalan, aperas kiel avara grandbienulo, kiu ekspluatas ne nur la gelaboristojn sed ankau la proprajn familianojn. Ĉiam fumeganta kaj morna li peladas ilin, mem ankaŭ troaktiva. Eta senkulpigo: teruraj spertoj dum la Balkana milito (1912/13) kontrau la turkoj. La kontraŭa, titola persono estas la bofilino Sezda, kiu komencas bonhumore, amante sian Stojko. Sed ilia geedzeco restas senfrukta kaj post lia forpaso ŝi dek jarojn laboregas vane por la bogepatroj, ĝis ili forpelas ŝin. Ili tiel ofendas ŝin, ke ŝi minacas denunci la bopatron, informite de sia edzo pri la kulpego de la bopatro, murdo. Ŝia patro ordonas ŝin postuli la Grandan kampon kontraŭ plua prisilentado. Sed fine Jurtalan preferas denunci sin mem ol cedi al ŝi.
Karaslavov bele priskribas kaj la naturan, veteran kaj internan etoson, kun multaj pripensoj, interparoloj de la rolantoj. Ankaŭ la grandbienulo montras iom da sentoj, kvazau Hitlere al bestoj.
Ne estas troveblaj multaj preseraroj.
Humuron ni trovas en unu el la librofinaj folkloraj priskriboj: Dum la reĝimo de la buĝha registaro antaŭ la elektoj voĉvarbistoj promesis kion ajn. Unu eĉ ponton. "Sed ni ne havas riveron". "Ankaŭ tiun ni donos al la vilaĝo".
1959 estis tempo, kiam oni ankoraŭ ne kontroligis siajn tekstojn per kleraj alikulturanoj. Do ne mankas slavismoj kaj bulgarismoj. Plej frapas preterito (-is-formoj) en nerekta parolo kaj ellaso de la subjekto en subpropozicioj. Sed la tuto legiĝas agrable, ankaŭ pro popolaj esprimoj: "(konata), kiel li konas siajn manplatojn".

Rob (Nederlando)

Esperanto - ponto al amikeco de Elena Popova

En la unua parto de la libro estas biografiaj informoj kun fotoj pri bulgaraj kaj eksterlandaj aktivaj esperantistoj, konataj al la aŭtorino.
En la dua parto estas multaj fotoj, kiuj reprezentas la agadon de niaj samideanoj en la Esperanto-Domo pri Kulturo /EDK/, D-ro Ivan Kirĉev el urbo Razgrad en norda Bulgario. Sur paĝo 48, unuavice, oni vidas la Prezidanton de BE-Asocio, inĝenieron Boris Gadzanov kaj estraraninon M.Gorova. Sube, maldekstre, staras la redaktoro de revuo "Bulgara esperantisto", s-ro G. Mihalkov. Sur paĝo 50, duavice, dekstre estas mi, preleganta pri "La unuiganta forto de Esperanto" antaŭ kelkaj jaroj. Krome estas fotitaj diversaj momentoj el la esperantista vivo - renkontiĝoj, prelegoj, diskutoj, rezultoj de la tradicia literatura konkurso, la loka kantgrupo k.a.
Sekvas la tria parto, kiu enhavas la verkojn kaj la sendaĵojn de la prezentitaj en la unua parto personoj.
Unue - hajkoj de la aŭtorino laŭ skulptaĵoj, poste - miaj du versaĵoj - "Alvoko"/ la versoj enskribitaj en granda litero E, desegnita de mi/ kaj "Mia revo"/ publikigita en verkaro "Poezio el ĉiuj ĉieloj", Italio, 2015 j./. Sekvas hajkoj de Elena Popova, inspiritaj de la pentraĵoj de Helga Plötner, Germanio. Elena estas timigita de la multnombraj vulkanoj, pri kiuj s-ro Hori Jasuo, iniciatinto de la Internacia literatura Sumoo, skribas en siaj leteroj. En la libro estas inkluzivitaj kelkaj el liaj desegnaĵoj.
Sekvas hajkoj, versaĵoj kaj rakontoj de Elena kaj de diversaj aŭtoroj el Eŭropo, Azio k.a.

La Revanto (Bulgario)

Rakontoj pri ĉina teo de Wang Xufeng

La libro estas tre interesa: belaj bildoj, bonega teksto, bonaj rakontoj kaj historioj. Ĝi montras la tean tradicion en Ĉinio kaj Japanio, la ilojn kaj la artaĵojn. La kvalito de la tradukaĵo al Esperanto estas bonega. Do valoras legi ĝin.

Kuraĝo (Brazilo)

Raportoj el Japanio 24 de Hori Jasuo

Mi legis Raportoj el Japanio 24-n de s-ro Hori Jasuo. La uzitaj vortoj estas moderaj por mi.
Mi eklegis raporton pri "Demenciĝo". Mi baldaŭ fariĝos 80-jara. Mi estis anoncita de mia edzino tiel "vi estas tre forgesema, do demenca". Plie mi estis deklarita de doktoro."Vi estas epilepsiulo." Do bedaŭrinde mi devis forhavi privatan aŭton.
Sed, ankoraŭ mi iras al laborejo, kiu estas malproksima urbo. Estas necese iri tien ĉirkaŭ du horoj. En la duontempo, mi devas piediri. Dum la tempo, pro ekzercado de mia cerbo mi mense kalkulas la divideblecon de ciferoj naŭ kaj ses al la nombroj en la numerplatoj de la veturantaj aŭ parkantaj aŭtoj. Malgraŭ ke mia deziro estas ĉesi la laboron, mi timis ke la praktiko alportus akceliĝon de la simptomoj same kiel falantaj ŝtonoj.
La aŭtoro rekomendas diversajn metodojn por eviti demenciĝon. En la listo, mi ne povas praktiki senmatenmanĝon, bedaŭrinde.

Kacu (Japanio)

Frisaj rakontoj en Esperanto de diversaj verkistoj

La libro enhavas 20 mallongajn rakontojn diverstemajn. Rakontoj estas jen malgajaj jen kortuŝaj, rakontoj pri vivo kaj morto, pri ĉiutaga laboro kaj vivo, pri infanoj. Ĉar ne eblas priskribi ĉiujn, eble mi priskribos nur unu.
La rakonto, kiu tre plaĉis al mi. Ĝia titolo estas "Petro". Ŝi rakontas pri la knabo el malriĉa familio kaj la virino, kiu ne havas propran infanon, kvankam tre revas pri tio. La knabo, la titola Petro, estas normala bubo eble ses aŭ sep jaraĝa. Li havas kolegon, kun kiu ili kune petolas. Ilia plej ŝatata petolaĵo estas englitiĝi nerimarkeble al luksa vendejo, kie estas bonegaj dolĉaĵoj, elegantaj vestoj kaj kio estis plej interesa, belaj ludiloj. Ili kompreneble nur rigardis, ĉar neniu el ili havis monon por ion ajn aĉeti.
Iun tagon ili ekkverelis kaj Petro decidis mem eniri kaŝe la vendejon, kio tute ne estis facila afero. Dum la eniro tra turnpordo ofte iu el la laborantoj de la vendejo povus rimarki lin kaj kompreneble forigi. Petro atendis iun okazon kaj ... li ekvidis elegante vestitan sinjorinon direktiĝanta al la turnopordo. Li rapide alproksimiĝis kaj metis sian manon en la ŝian. Kun miro li konstatis, ke la virino akceptis lian maneton kaj enkondukis lin en la vendejon. Tie ĉi proponis al li dolĉaĵon, poste proponis iri al la sekcio kun vestoj, ĉar ŝi rimarkis ke lia jaketo havas truon sur la kubuto. Tie ŝi aĉetis al li belan jakon, kiun li tuj vestis. Kaj poste ŝi proponis iri al la ludsekcio, pri kio ja Petro revis. Tie li povis elekti por si iun ludilon, por kiu ŝi ankaŭ pagis.
Nun mi malkaŝos, kiu estas la virino. Ŝi estas ĝuste tiu virino, kiu tre revis pri eta infano kaj enviis ĉiujn virinojn, kiuj iris surstrate tenante manon de sia infano. Ŝi iris enmerĝinta en tiu sia revo, kiam Petro enmetis sian manon en la ŝian. Ŝi ne pensante pri sekvoj, nek pri io alia tuj premis tiun infanan maneton kaj aspektis kiel aliaj patrinoj. Kaj Petro, kiu havis alian nomon (Gabe), sed ne protestis, kiam la virino nomis lin Petro, estis tiufoje tre bonŝanca. La rakonto kortuŝis min.
La traduko estas iomete "malnovmoda", se oni tiel povas diri pri ĝi. Fakte ne estas eraroj, sed nun ni iom alie formas frazojn/sintakson. Tamen ĉio estas senĝene komprenebla.

Burdo (Polando)

Ebono de Ryszard Kapu¶ciński

La libron mi ricevis el heredaĵo de esperantisto; nur la nomon de la tradukinto mi konis. Temas pri raportoj el Afriko. La aŭtoro laboris tie kiel ĵurnalisto, la raportoj komenciĝas en 1958, kiam li alvnas en Ganao.
La raportoj priskribas homojn, kutimojn, la komencon de la sendependiĝo de multaj afrikaj landoj, pejzaĵojn. Ĉiam kun respekto al la renkontitaj homoj.
Kelkaj travivaĵoj estis timigaj: paneo de kamiono, en kiu li kunveturas tra dezerto (Saharo.) Akvon por trinki li ricevas de la ŝoforo, sed li scias, ke post tago ne restos akvo kaj ili mortos. Feliĉe alvenas alia kamiono.
Malsaniĝo pro malario en la cerbo kaj poste pro tuberkulozo, loĝado en dometo, kie oni daŭre ŝtelas liajn havaĵojn ĝis konato pendigas faskon da blankaj kokoplumoj super la pordo. Kaj tuta ĉapitiro pri Idi Amin, la diktatoro de Ugano.

Anneke Buys (Nederlando)

Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári

La romano Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári prezentas insulon, sur kiu loĝas du malsamaj grupoj ambaŭ en sia propia teritorio: la hinoj kaj la behinoj. La unua grupo, la hinoj, estas tre raciaj. Ili ne uzas monon, ne ekzistas registaro kaj ŝtato, ili povas preni ĉion, kion ili bezonas en magazenoj. Ĉiu hino nur laboras. Kiam ili havas infanojn, ili estas edukitaj en specialaj institutoj. Ili ne havas nenion komprenon pri ŝatokupoj kaj ne konas eĉ la koncepton de la vorto ludi. Ili ne havas emociojn eĉ relate al amo aŭ amikeco. Tamen lia socio estas pli evoluita teknike ol tiuj de Eŭropo en tiu epoko. La behinoj male estas tute ne raciajkaj ili vivas en tute absurda mondo: ili ne povas vesti sin kun novaj vestaĵoj: ili devas tranĉi pecojn de ili kaj kaj meti ŝtonojn sur ĝin, ili ankaŭ kunportas pezajn skatoljojn kun flavaj ŝtonegaj en ili. Ili montras emociojn kantante, ridante, plorante. Estas kruela, freneza kaj terura popolo. Por kompreni tiuj du sociojn ni bezonas ankaŭ malkovri liajn vortprovizojn kaj kutimiĝi kun: kazi, ketni, bivago, betiko, bikruo, lamiko, boeto, kipu, bertnuo ktp. Mi ŝatus nek la socion de hinoj nek la socion de behinoj.

Legantino (Francio)

Septembre surstrate en Tokio de Katoo Naoki

  La 1an de septembro 1923 okazis grandega tertremo en Tokio, Jokohama kaj la   ĉirkaŭaj urboj. Tiutempe plejparto de la domoj estis faritaj el lignoj kaj la fenestroj, el   papero, tial tiuj domoj facile ekbrulis kaj okazis grandaj incendioj en diversaj lokoj.   Dume ekfluis onidiroj; "Koreoj ĵetis venenon en putojn", "Koreoj ribelos kaj atakos   japanojn", kaj la teruritaj homoj organizis memdefendajn grupojn. Tiuj anoj staris ĉe   vojkrucoj kaj ekzamenis la preterpasantojn suspektindajn. Ili paroligis al tiuj homoj   japanajn vortojn, kiujn koreoj ne povas prononci bone, kaj kiam ili aprobis, ke la   demanditaj homoj estas "koreoj", ili mortigis tiujn. Ili mortigis ne nur koreojn, sed   ankaŭ ĉinojn, miskompreninte ilin kiel koreojn, kaj eĉ japanojn, kiuj balbutis.   Tiamaniere en Tokio kaj la ĉirkaŭaj gubernioj miloj da homoj estis mortigitaj, tamen la   nombro de mortintoj ne estas klara, ĉar la registaro ne volis, ke tiu malfamo   disvastiĝu en la mondo. Ĝi volis kaŝi la fakton.
Nun estas klare, ke tiuj onidiroj estis konfirmitaj kiel fakto de la polico kaj de la registaro. Do la murdistoj estis ne nur tiuj memdefendgrupanoj, sed ankaŭ policanoj kaj soldatoj. Tial la registaro volis plu kaŝi la aferojn kaj arestis nur tiujn memdefendgrupanojn, sed ne policanojn kaj soldatojn. Poste okazis juĝado, sed la tribunaloj ne punis ilin serioze.
Tiu ĉi libro kolektis diversajn atestojn pri la murdoj, tial estas malfacile legadi ĝin trankvile. Kiel japano mi sentas min kulpa pro tiuj murdoj, kaj ĉiam demandas min, kial tiaj teruraĵoj okazis tiel facile. La libro klarigas la kialon. Japanio koloniis Koreion en 1910. La koreoj ne volis vivi sub la regado de Japanio kaj okazigis grandajn batalojn en Koreio kontraŭ la japana regado. La registaro subpremis koreojn per armiloj kaj traktis ilin kiel sovaĝulojn, tial en la japana menso estis gravurita tiu penso, kaj diskriminacio al la koreoj estis akceptita vaste en la japanoj. En tiu situacio erupciis suspekto al la koreoj kaj multaj japanoj pensis, ke koreoj estas murdendaj.
La libro eldoniĝis en 2014 kaj esperantiĝis en 2018. Kial la aŭtoro decidis eldoni tiun ĉi libron pli ol 90 jarojn post tiu katastrofo. La kialo estis, ke li timis, ke sama afero povos okazi iam ajn eĉ nun. En Tokio longe okazas ĉiun jaron funebra ceremonio por la
murditoj en la tertremo, kaj la guberniestro de Tokio kutimis sendi mesaĝon por la mortigitoj, sed la nuna guberniestro de Tokio s-ino Koike Juriko rifuzis fari tion. Ŝi apartenas al dekstra partio, kiu insistas, ke masakro per la japana armeo en Nankino en 1937 ne okazis kaj ke la japana armeo ne okupiĝis pri la sekssklavigo de koreaj junulinoj por japanaj soldatoj. En la sama konteksto Koike ne volis sendi mesaĝon por tiuj mortigitaj koreoj.
Nun en librejoj vicas libroj temantaj pri "aĉaj" koreoj. Iuj grupoj eĉ manifestacias, kriante, "Mortigu koreojn!". Japanio estas tertrema lando, kaj oni prognozas, ke iam ajn okazos denove grandega tertremo en Tokio. Kiam okazis la granda tertremo kaj cunamo en la norda Japanio en 2011, ja estis sama onidiro, sed ili okazis ne en dense priloĝitaj lokoj, tial tiuj onidiraĵoj ne disvasitiĝis, sed se okazos tertremego en Tokio, povos esti, ke similaj aferoj okazos. La aŭtoro timas tion kaj avertas tion al japanoj. Tamen tia tendenco ne estas propra por la japanoj. En Koreio kaj en Ĉinio ofte erupcias malamo al Japanio. Mi volas kredi, ke la registaroj ne estas tiel stultaj nun, sed pro la disvastiĝo de interreto kaj por ia malica intenco de iuj regantoj, mi ne povas tute forviŝi tiun timon.
Estas bedaŭrinde, ke tiuj aĉaj homoj dependas nur de aĉaj onidiroj kaj ne legas seriozajn kaj bonajn librojn kiel tiu ĉi.

Horizonto (Japanio)

Fluo de Vivo de Jasuo Tabuĉi

Ĉi tiu libro instruis al mi multajn aferojn. Mi komprenis, ke lerni Esperanton estas tre valore kaj grande. Mi ankaŭ volas fari ponton inter multaj homoj per Esperanto en mia vivo kiel li.

biblioteko kato (Japanio)

Esperantonimojn de Marinko Ĝivoje

Tiun libron mi ofte hazarde foliumas, jam de 30 jaroj. En ĝi, ŝatantoj de vortoj ĝuos kelkajn listojn de komparitaj vortoj, kiel precizigas la titolo.
En ĝi, ŝatantoj de vortoj tre verŝajne trafos nekonitajn vortojn, aŭ forgesitajn, kiuj brilas, neniam uzitaj, emocivekaj kiel Dormantaj Belulinoj...
kolombio kaj niobo (metalo), mesoo (peritonea refaldo), separeo (cetere utila en nia pandemia tempo), tankao (utao, japana verso), afiso (=afido), protokanajlo (kiom multe mi ŝatas ĝin!!!)
Ni indulgu kelkajn petolemajn koboldojn (ankaŭ mi kun plezuro listigu ;-))
Nome: konfuzoj: manĝo/manĝaĵo, ŝanĝema/ŝanĝiĝema, bazaro/merkato, karto/mapo, firmo/firmao, frapo/frago, ekabono/abono, ŝajna/ŝajniga
inversigoj: pregi/preĝi, ŝanĝema/ŝanĝiĝema.
forgesoj: kolumno/kolono, balai/ŝvabri, kalandro/glatigilo, skolio/skorio, superfluo/sufiĉego, fiulo/vandalo/trolo, rekompensi/regali, fantomo/spirito, bagatela/vanta/frivola/facilanima, mongajno/enspezo, haladzo/fetoro, tenajlo/vajco, rezino/kolofono, disiĝo/apartiĝo, rikolti/pluki, trako/vojo/ŝpuro, perturbo/ĵamo (cetere utila en nia epoko de videaj retkunvenoj) ks.
Eĉ infano aldonus hiki apud singulti, kaj vicigus putoron, vizonon, ermenon, lutreolon apud mustelo kaj foino.
Mi stumblis ĉe gramatika malglataĵo: "mia" anstataŭ "la mia", p. 30.
Aperis stranga vorto: "Helado", ĉu ĝi ekzistas? Por mi "Pra-grekujo" pli komprenatas.
Vortaremuloj, ne hezitu! Ankaŭ tiu vortareto estas por vi!
Mi profitu la okazon por reklami la sinonimaron de Anna Löwenstein: http://bonalingvo.net/index.php/Sinonimaro

Fransoazo (Francio)

La verda koro de Julio Baghy

Mi ĵus komencis lerni Esperanton kaj ĉi tiu libro estis mia unua romano verkita en la lingvo de la verda stelo. La libro estas mallonga, sed tre interesa. Ĝi rakontas pri grupo de amikoj loĝantaj en urbeto en Siberio. La grupo konsistas el diversaj homoj, kiujn kunigas ne nur la loko, sed ankaŭ Esperanto. Ĉi tio permesas al la aŭtoro prezenti diversajn literaturajn stilojn. La leganto povas trovi elementojn ne nur de romano, sed ankaŭ de fabelo, taglibro kaj eĉ poezio. Julio Baghy verkis sian libron per facilaj vortoj. Nur kelkfoje mi devas kontroli vorton en la vortaro. Malgraŭ la simpleco de la lingvo, La verda koro ankaŭ portas la signifan mesaĝon pri la graveco de la kompreno inter homoj. Samtempe ĝis estas alloga legado.

la verda bibliotekisto (Pollando)

La Normandaj Rakontoj de Guy de Maupassant

Tiuj noveloj estas interesaj por kompreni kiel oni vivis en Normandio (regiono Nord-Okcidente de Francio) fine de la 19a jarcento. La priskribo de la kamparo, de la domoj, de la kamparanoj estas simpla kaj klara. La libro taŭgas por mez-nivelaj esperantistoj. Tamen la libro povas interesi ĉiujn, ĉar ĝi ofte vidigas, tra la karakteroj de la personoj, tra la kulturaj aŭ socialaj diferencoj, ke la temoj estas ankoraŭ tre aktualaj.

Ludino (Francio)

Higieno de l' murdisto de Amélie Nothomb

Amélie Nothomb, belga franclingva verkistino naskiĝis en Belgio en la jaro 1966. Ŝi pasigis sian tutan infanecon kaj adoleskantecon en Ekstremoriento (la patro estis diplomato). Ŝi parolas la japanan lingvon, kiun ŝi nature lernis dum la kvin unuaj jaraĝoj dum ŝia loĝado en Japanio.
Higieno de l' murdisto (1992) estas ŝia unua romano. Ŝi sukcese vendiĝis, gajnis du literaturajn premiojn kaj estis adaptita al teatro, kino kaj eĉ al unu opero. Mi legis la bonan tradukon en esperanton de Armelle Le Quint kaj Jack Le Puil, kiun aperigis la pola eldonejo KLEKS.
La libro estas verkita iom simile al Sokrataj dialogoj. Okdekjara Nobelprimiito, kiu scias, ke li ne vivos pli ol du monatoj pro grava kancero intervjuiĝas de unuopaj ĵurnalistoj. Priskribita monstro de obezo kaj misantropeco, li cinike amuzas sin kun cinika kruelo forigi la ĵurnalistojn, kiuj venis intervjui lin; la kvar unuaj fuĝas terurite. La kvina Nina sukcesos regi lin kaj malkovri lian sekreton. La romano finiĝas kiel Ŝekspira dramo kaj meditigas la leganton pri vivo, edeno, morto, literaturo.
La libro interesis min. La stilo estas flua. La adverbigo de la prepozicioj: prie, proe, pore estas trafe utiligataj. Mi lernis kelkajn vortojn: aleksandro, flipo (kokteloj), groba (malĝentilega), pita (malgranda), turpa (malbela).
Multe plaĉis al mi la esprimo mi amas cin (kiam oni elbuŝigas la vortojn oni jam sensas sian langon eniri trans la dentoj en la buŝon de la amatino!).

Atrebato (Francio)

La bona lingvo de Claude Piron

Kun granda intereso kaj plezuro mi legis tiun libron; ĝi estas laŭ mi ĉefverko pri Esperanto. Claude Piron (1931-2008) montras la kreivan eblecon de la lingvo Esperanto, tra trafaj ekzemploj. Li oponas du skolojn: la vortfarado laŭ kunmetado de radikoj kaj vortelementoj de la fundamento, li nomas ĝin: elinternismo, kaj la enkonduko de neologismoj, kiun li nomas: eleksternismo.
La lingvo mutacias kaj evoluas, pri tio li defendas verve kaj konvinke, ke tiu mutacio devas celi uzi pli da elinternaj elementoj ol da eleksteraj. Li akre kritikas la francojn eĉ Waringhien pro iliaj troaj enkondukoj de neologismoj, kiuj perdigas al la lingvo ĝiajn demokratiajn kaj universalajn karakterojn. Tamen, li konscias kun humileco ke lia juĝo povas esti ne objektiva.
Laŭ Claude Piron, nia lingvo Esperanto iam sukcesos (post 10, 100, 500 jaroj ???) ĉar ĝi estas BONA laŭ multaj kriterioj, ĉar ĉio bona iam finvenkas.
Mi konsilas al ĉiuj esperantistoj legi tiun libron, eble vi sentos kiel mi, fortan simpation al tiu verkisto, kiu kapablis tiel pasie analizi la bonajn karakterojn de nia lingvo.

Joga (Francio)

Almanako Lorenz 2021

  Almanako Lorenz estas tradicia eldonaĵo en Brazilo. Ĝi estas ĉiujare publikigata jam de   jardekoj, fare de Eldonejo Lorenz, brazila entrepreno, kiu sin dediĉas al diskonigo de   Spiritismo en la Esperanta medio. La numero en la jaro 2021 estas laŭvice la 41-a.
  Aparte vekis mian atenton ĉi tiu volumo, ĉar ĝi estas surprize vastatema. Ne nur   strikte pri Spiritismo temas ĝiaj artikoloj, sed pluraj el ili enhavas eseojn pri filozofio,   literaturo, humanismo, eĉ didaktiko kaj turismo. Tio perfekte kongruas kun la ideo, ke   Spiritismo celas ĉiujn homojn kun malfermaj mensoj, sendepende de aparteno al tiu aŭ   alia religio (aŭ manko de religio). Partoprenis interalie aŭtoroj el Afriko, Irano, Rusujo,   Japanujo, krom Brazilo. Bela, ampleksa panoramo, tiel ke la tuta libro fariĝas kleriga   kaj interesa.
  Kiel ekzemplon, mi citu la eseon sur paĝo 17, kies aŭtoro estas la itala juna intelektulino Sara Spano: "Forgesitaj vortoj, aktualaj emocioj". Vere leginda teksto, serioze prinotita, laŭ abunda bibliografio. Temas pri kurioza analizo de animstatoj, surbaze de la emociaj frapoj kaŭzitaj de la kronvirusa pandemio. La esploro kondukas nin al la unuaj jarcentoj de la kristana erao, kiam
"similan, stagnigan, elĉerpan, depriman sentogamon rekte spertis kaj detale priskribis Evgrio el Ponto (345-399), monaĥo retiriĝinta dum dek ses jaroj en la egiptan dezerton survoje al spirita perfektiĝo".
Sekvas citaĵoj de pluraj aliaj pensuloj, kiuj priskribis laŭ variaj vidpunktoj la staton de depresio kaj mensa malvigliĝo, kiu de antikva tempo estas konata de la homaro, en diversaj situacioj. Kaj Spano konkludas:
"Tamen, eble la kono de tiu fora historio kaj de tiu forgesita vorto povus helpi ankaŭ nin. Relokinte ĉion en sian specifan kuntekston, tiaj konoj povas pliriĉigi nian emocian paletron, plialtigi nian esprimpovon pri nia interna mondo kaj nian kapablon alfronti ĝin, aparte en defiaj tempoj."
Jen la valoro de saĝaj homoj: en kiaj ajn cirkonstancoj de la vivo, preni al si instruojn kaj ilin transdoni al la publiko.
Da tiaj riĉenhavaj artikoloj troviĝas pluraj en Almanako Lorenz 2021. Eĉ se vi ne estas spiritisto, certe vi bele profitos de la legado. Gratulon al Eldonejo Lorenz!

Posovo (Brazilo)

Esperanto, la revuo de UEA

En korea aŭtuna rikoltfesto mia luktado finiĝis sukcese. Estis ege kontentige por mi mem. Tra la legado mi sentis dediĉan ŝviton de redakcio. Tie estas belaj vortoj, edukindaj frazoj, lokaj aŭ fakaj movadoj de ĉi-jaro, luktado kontraŭ KOVIM-19, bezonaj scioj, belaj koloroj sur ĉiu paĝo ktp. Trarigardi historiojn niajn estis multe utile kaj ĝojige. Kie mi estis en tiu spuro? Mi kredas, ke la paĝo de unu esperantisto jam ligas al tuto.

Majo (Koreio)

Meditadoj el la animo de Paiva Netto

Meditadoj el la animo, estas tre interesa verko por tiuj, kiuj interesiĝas pri religio kaj spiritaj pensoj. Mi malkovris novan mondon, kie homoj amas la vivon kaj atendas la spiritan staton post la morto. En ĉi verko, kiun mi relegos, mi malkovris ke la homoj timas la forpason, ĉar ili ne kredas ke nia animo vivas eterne. Mi rekomendas ĝin al homoj, kiuj suferas en silento kaj pripensas antaŭ spegulo post konstati ke sulkoj sur la vizaĝo ne belas. En ĉi verko ĉio belas kaj mi rekomendas ĝin al ĉiuj scivolemuloj kaj studentoj pri la animo. En ĝi estas abundaj biografioj pri elstaraj homoj.

Karpcio (Hispanio)

Vojaĝo de Onia (EŬROPA) de KIM Onnuri

Mi foje legis libron Vojaĝo de Onia (EŬROPA). La verkinto Onia vojaĝis en Japanio en la jaro 2015, 2017, kaj tiam ŝi renkontis multajn japanojn. Ĉar kelkaj el tiuj neatendite estis miaj konatoj, mi interese legis la libron.
Nu mi ĉi-foje legis libron Vojaĝo de Onia (EŬROPA). Ĝi estas rakonto de la unua vojaĝo por ŝi kiel esperantisto. En la jaro 2013 ŝi vojaĝis en 8 landoj, nome Islando, Hispanio, Francio, Belgio, Nederlando, Italio, Svislando, kaj Germanio. Ĉar ŝia kapableco de Esperanto ankoraŭ estis nematura, ŝi spertis diversajn malsukcesojn kaj okazis pluraj akcidentoj. Kvankam en fremdaj lokoj, ŝi tamen venkis ilin per si mem kun juneco kaj energio. Devas esti, ke tiuj aferoj kuraĝigas nin, komencantojn.
Mi do rekomendas tiujn du librojn al komencantoj de Esperanto.

Horisano (Japanio)

Internacia Krestomatio de Kazimierz Bein (Kabe)

Por la 71a E-Sumoo mi elektis la libron Internacia Krestomatio, kompilita de Kazimierz Bein (Kabe), pola okulkuracisto, leksikografo, tradukisto, la unua vizitanto de L. L. Zamenhof, kiu parolis kun li per Esperanto. La libron bitforme aranĝis Franko Luin kaj eldonis ĝin en formo de la pdf-dosiero per sia eldonejo INKO.
La libro konsistas el ok tradukaĵoj el la libroj de diversaj aŭtoroj.
El la grandega historia romano Tri musketeroj de la franca aŭtoro Aleksandre Dumas (patro) estis elektita la sceno, kiam la reĝo Ludoviko la 13a pere de sia kanceliero postulas de sia edzino Anno Aŭstria leteron, kiun ŝi kaŝis sur delikata loko. Mi legis tiun-ĉi romanon en la slovaka kaj nun ĝojis legi parteton el ĝi en Esperanto. La dikega romano (laŭdire la aŭtoro ricevadis pagon kontraŭ ĉiu alineo, tial li oftege uzis la rektan parolon) parolas pri la juna gaskoniano d´Artagnan, kiu venas al Parizo por fariĝi membro de la "musketeroj de la gvardio". Tie li ekkverelas kun tri musketeroj Athos, Porthos kaj Aramis, sed baldaŭ fariĝas ilia amiko kaj ili kvarope travivas diversajn aventurojn kune venkante la intrigojn de la kardinalo Richelieu.
La fama rusa novelskribanto Anton Pavloviĉ Ĉeĥov, mortinta en sia 44a vivojaro pro ftizo, en sia novelo Patro pentris la rilatojn inter la drinkema patro kaj liaj infanoj prezentitaj per Boris.
Verkaro de la alia multflanka rusa verkisto Maksim Gorkij estas konsiderata kiel elirejo de la socialisma realismo. En sia rakonto Bolĉjo li priskribas la animsentojn de la malbela fraŭlino, kiu skribigas la amleteron al neekzistanta fianĉo por ĝojigi sian koron.
Rudyard Kipling, la Nobelpremiito pro literaturo, estis poeto, romanisto, verkisto de porinfana literaturo. En la legita novelo La miraklo de Purun Bhagat (el The Second Jungle Book) mi eksciis, ke miraklo por regi sovaĝajn bestojn laŭ Purun Bhagat, la barata sankta Franĉesko, estas resti trankvila, fari neniajn rapidajn movojn kaj en la komenco ne rigardi la okulojn de la kvarpiedaj vizitantoj. Rekompence liaj bestaj amikoj atentigis lin pri la alvenanta tertremo, kaj Purun Bhagat, kiel dankon por la ĉiutaga nutrado fare de la envalaj vilaĝanoj, en pluvego kuris tien por ilin averti, tiam reakirinte ankaŭ siajn antaŭajn trajtojn de la potenca decidpova nobelulo. Ĉiuj forkurintoj kaj la bestoj saviĝis sur la apuda monto, nur Bhagat sian oferemon pagis per sia morto.
La novelo En kvieta vespero de la pola verkisto, publicisto kaj tradukisto, pioniro de la movado de liberpensuloj kaj kunkreinto de pola religiologio Andrzej Niemojewski meditas pri la du fratinoj de la revivigita biblia Lazaro - la oferema Marta kaj sindonema Maria, kaj ilia sinteno rilate al Jesuo.
La novelo Neniam plu! - ĝia aŭtorino estas la itala verkistino kaj ĵurnalistino Matilde Serao - estas pli plena je diversaj personetoj kaj de iliaj vivatendoj ol iu romano, kaj priskribas pason de la vivo. En la unua sceno la novelo priskribas la feston honore de la Ĉieliro de la Dipatrino, kiam la lokaj aristokrataj edziĝpretaj junulinoj kaj monhavaj maljunaj fraŭlinoj sopire okulsekvas la belan leŭtenanton Georgo Lamarra, kaj Rozino, la junedzino de riĉega Vincento Sticco, sur siaj balkonoj akceptas la gastojn, inter ili sian koran amikinon Emma Demartino, kiu amsopiras pri la studento de juro Karlo Scoppa. En la dua sceno la kvaran novnaskiton de Rozino oni ĵus en la preĝejo baptas kiel Kajetano kaj ŝi konstatas, ke eĉ la plej malbona edziniĝo estas pli bona ol neniu - pro la infanoj, kontraste al senedza kaj seninfana Emma Demartino. En la tria sceno ekstere brulas la vivo kaj la amo inter Emma, nomata Mimi, la 16-jara filino de Rozino, kaj Frederiko, sed Emma Demartino, rememorante kaj preĝante pri sia amo Karlo Scoppa, kiu ne ŝin amis, kaj fine mortis pro ĥolero, jam proksimiĝas al sia vivofino.
Por sia historia romano Quo vadis? ricevis la pola verkisto Henryk Sienkiewicz Nobel-premion pri literaturo. La latina titolo signifas Kien vi iras? La temo de la romano estas el la tempo de la romia imperiestro Nerono kaj traktas la amon inter la romia patricio Vinicius kaj kristanino Ligia devenanta de la barbara etno de lugioj. La romanon elpoligis Lidja Zamenhof. En la Krestomatio estas parto el la tria volumo, la 22a ĉapitro, kiu priskribas la batalon de la kristanigita gladiatoro Ursus, kiu en amfiteatro mortigas uron por liberigi Ligian ŝnurigita sur ĝiaj kornoj, realiginte tiel la kredon de ŝia koramiko Vinicius.
Bertha von Suttner, la Nobel-premiintino por paco, fama pro sia kontraŭmilita romano For la batalilojn, estas la aŭtorino de la lasta rakonto elektita de Kabe por la Internacia Krestomatio, nome de la Rakonto pri spiritoj. En ĝi la societanoj traktas la okazintaĵojn inter la Tero kaj la ĉielo, al kiuj iu kredas, la alia ne, kaj dume du gejunuloj amindumas, kio ankaŭ mirindaĵas. Ĉu la primistera rankontaĵo de la profesoro Wolf estas vera, aŭ elpensita?
Dank´ al la legado de ĉi tiu libro per la komputilo mi uzis la vortarojn (kion mi, legante la paperajn librojn, faras nur esceptokaze) kaj la vikipediajn informojn. Tiamaniere mi ekzemple eksciis, kio estas coco-de-mer, malgraŭ ke nur helpe de la anglalingva artikolo (kiun mi tradukigis pere de la interreta tradukilo). Tre plaĉis al mi la nomoj Klementino, Paŭlino, Johanino, la inaj formoj de la viraj nomoj - fakte neniam mi pensis pri tiu ebleco. Kaj mi ridis, kiam mi legis pri lamoj vestitaj per manteloj kaj kovriloj pilgrimantaj el Tibeto Hindujon - la lamaoj verŝajne portadis la ŝarĝojn surdorse - jes, kelkaj (tajp)eraroj troviĝas en la libro.

Fejfi (Slovakio)