Tre agrabla detektiva romano, facile legebla. La temo estas: burĝa junulino malaperas kaj poste reaperas por vivi aliamaniere.
Bona priskribo de diversaj medioj.
Serĝo Elgo estas la pseŭdo de fama franca esperantisto kiu forpasis en 2004.
Martine Freydier
La Pigo nomiĝas Verda ĉar ĝi estas honora esperantisto. Do ankaŭ ĝiaj fabeloj estas verdaj ĉar ili temas pri la internacia lingvo, pri la amo por bestoj kaj naturo, pri la paco inter homoj.
Ĉiuj fabeloj estas interesaj kaj agrablaj, tamen al mi plaĉis tre multe la jenaj:
La milito de la ĉapeloj kiu temas pri iu reĝo kiu postulis ke "oni skribu la vorton reĝo uzante kronon anstataŭ simpla supersigno" por respekti la hierarkion, kaj distingi lin de lia ĉapelano.
Samideano Lupo kiu estas vorema nur pro sia naturo, sed, estante grandanimulo, volonte helpas knabeton kvankam li mem manĝas akuzativon.
La eta poeto kaj la lokomotivo kiu altiras la atenton pri la graveco de la sentoj kaj de la poezio kiuj ne donas enspezon sed estas multvaloraj.
Zozo ..., magia vorto, kiun oni volus enigi kiel deksepa regulo de la Fundamento: "Kiam parolanto de lingvo Esperanto ne scias vorton, li simple uzi anstataŭe la radikon zoz kiu memstaran signifon ne havas". Tamen la uzado de ĉi tiu ĵokero finfine kreas multe da problemoj anstataŭ solvi ilin.
Mariolina
Cent jaroj da soleco de Gabriel García Marquez en traduko de Fernando de Diego (1992, 2012) aperis ĉe 'Fonto'. La aspekto kun kovrila bildo de tropika arbaro plaĉas.
La stilo estas senriproĉa, sed frapas la neologisma evitado de mal-vortoj, foje impresanta manierisma. Sed la enhavo ĝenerale fascinas, malgraŭ la 'magia realismo', do kun amaso da maleblaĵoj, aŭ sonĝ-realaĵoj.
Por la kompreno helpas kelkaj vortklarigoj presitaj fine de la libro, kaj antaŭa leginto en la libro aldonis etetliterajn rimarkigojn, ekz. pri paĝo en kiu evidente la aŭtoro misnomadas unu el siaj herooj.
Kaj utilas, kiel faris Wouter Pilger, kompili la genalogion de la familio de José Arcadio Buendía.
Temas pri sendependema migrinto, kies fantaziojn kaj planojn regule nutras ciganoj. Unu el la filoj fariĝas militestro kontraŭregistara, kies ekzekuto jam frue estas aludata.
Sed plej kortuŝas la edzino Ursula, kiu malgraŭ ĉiuj peripetioj provas teni ordon kaj fariĝas centjara...
Mi rekomendas la libron al tiuj, kiuj jam bone regas Esperanton kaj povas distanciĝi de la neologismomanio. Ja valoras.
Rob Moerbeek
Revizoro estis en la cara Ruslando kontrolisto, kiun sendis la registaro en Sankta Peterburgo. En iu vilaĝo oni ricevis mesaĝon, ke revizoro venos, sed ne estas konate, kiu estos kaj kiam li venos. Do, dum certa momento iu granda sinjoro venis en la hotelo, la revizoro.
Poste estis ĉiaj interesaj komplikaĵoj. Estas amuza komedio pri koruptado kaj avideco.
La Revizoro estas teatraĵo en kvin aktoj kun multaj scenoj. Kvankam ĝi estas la teksto de teatraĵo, ĝi estas facile legebla, en klara lingvaĵo. Rekomendinda, ankaŭ por pli malpli komencantoj.
Katinjo
Tiu ĉi libro estas maldika, sed tre interesa romaneto. Verŝajne Ŝirjaev verkis ĝin en 1925 aŭ 1926. Li gajnis premion per ĝi.
Estas mirinde, kiel simpla kaj klara estas la lingvaĵo el tiu relative frua periodo de Esperanto. La libron mi rekomendas al ĉiaj legantoj, certe ankaŭ al komencantoj.
La rakonto temas pri fraŭlo fervojservisto, kiu edukas pli malpli harzarde knabinon, dum 15 jaroj. Li estas helpata de genajbaroj, kiuj ja mem havas infanojn.
Post 15 jaroj subite la biologia patro de la knabino aperas neatendite. Sed vi mem legu plu!
Katinjo
Ŝtono de Helpo estas la nomo de farmbieno, kie juda knabo dum la dua mondmilito trovas kaŝadreson. La romano estas la drameca historio pri amikeco,
amo, malamo kaj morto, kiu finiĝas korŝire; restas nur ĉifita ampoemeto, malankolia mesaĝo poezia meze de ruinoj kaj pereo.
La lingvaĵo estas en la nederlanda relative poezia, do ankaŭ en la traduko. La libro certe estas rekomendinda, sed ne por tre freŝaj esperantistoj.
Katinjo
En la januara Esperanto-Sumoo mi legis la libron Vivo de Zamenhof de Edmont Privat. Laŭ la katalogo de UEA tiu libro estas "klasika biografio de Zamenhof,
kun priskribo de liaj filozofiaj, lingvaj kaj movadaj ideoj kaj agadoj." kaj Carlo Minnaja aldonis detalan recenzon pri la libro sub tiu libro-ero de la katalogo.
Indas legi ĉi tiun libron. Unue mi trovis la biografion tre kortuŝa kaj skribita per iu kiu konis Zamenhof persone kaj kiu vizitadis lin en lia domo.
Due la verkisto ankaŭ partoprenis en la unuaj Kongresoj de Esperanto kune kun Zamenhof mem kaj tio estas alia bona afero pri la libro. Sed tio kio impresis min pli,
estas la lingvo la verkisto uzis. Tamen laŭ mi en facila lingvo ĝi estas, la verkisto verkis kvazaŭ poezion kaj tio pli efektivigis la valoron de la libro.
Eble multaj esperantistoj trovos la libron malfacila pro lia ne kutima lingvo-strukturo. Oni eble kelkfoje devas relegi la frazojn kaj paragrafojn por analizi kaj kompreni ilin.
Vasil Kadifeli
Fatalaj Ovoj de M. Bulgakov, fama rusa verkisto, estas fikcia novelo kie la a?toro primokas la unuajn jarojn de vivo de la rusa popolo post la Granda Oktobra socialisma revolucio,
kie ambiciaj nekompetentuloj ruinigis ĉion kaj la sciencajn eltrovaĵojn inkluzive.
Tio estis alludo al Sovetia potenco, ĉar ĉie regis malbone edukitaj nekompetentaj homoj, kaj tio finfine kaŭzis malprofiton en ĉiuj sferoj de popola ekonomio.
La profesoro -zoologo Persikov malkovras specialan radion de lumo, per kiu oni povas kreskigi bestojn de nejrdinaraj dimensioj.
Tamen tiun eltrovaĵon kaptas eksa kapabla flutisto, nun direktoro de la modela sovhozo (soveta mastrumaĵo) "Ruĝa Radio" Rokk, laŭnome. Li volas fari kokinajn ovojn uzante sciencan atingon de Persikov. La rakonto priskribas la terurajn rezultojn de tiu eksperimento.
Erare Rokk ricevis la ovojn kiun li ne devis ricevi. Kaj helpe de la scienca luma radio el la ovoj elkoviĝis grandegaj serpentoj, krokodiloj, strutoj... Ili tre rapide reproduktiĝis kaj iĝis la nacio plago. Kaj tiuj bestoj mortigis multajn homojn.
Paniko komenciĝis! Ĉiuj fortoj akumuliĝis en la lando por batalo kontraŭ la gigantaj mortigaj estaĵoj. La novelo havas tre malgajan finon. La homamaso mortigas senkulpan profesoron.
Montaro
Ĝenerale la libro plaĉis al mi. Ĝi prezentas tradukaĵojn de diversajn ĝenroj: poemoj, noveloj, eseoj.
La tradukaĵoj estas elektitaj el multaj verkoj tra pli ol mil jaroj. Do komencinte de la japana mitologio kaj fininte per preskaŭ nuntempaj. La tradukaĵoj aperas kronologie,
do ni povas ekposedi sciojn pri diversaj epokoj. Iuj rakontoj ŝajnas al mi kvazaŭ ne finitaj. Aliaj montras fortan sentemon de la japanoj, admiron de la naturo.
Plej skuis min la rakonto: Patrino kaj infano de Hisao Juran, la aliaj estas kvietaj. Poezion mi ne scipovas opinii.
Iuj poeziaĵoj plaĉis al mi, aliaj malpli. Lingve ĝi estas tre bone verkita/tradukita krom etaj malglataĵoj, mankoj de litero ktp.
Mi rekomendas ĝin tralegi por konatiĝi kun la kulturo iom fremda por la eŭropano.
Jen mia mallonga priskribo de la libro. Miaopinie ĝi vere estas leginda kaj la rakonto, pri ku mi mencias estas vere kaj kortuŝa kaj deprima. La knabo, kies patro mortis dum la dua mondmilito havis tre belan patrinon, kiu ne nepre interesiiĝis pri li, eĉ volis ĝin sufoki pere de ŝnuro. Li faris ĉion eblan kaj neeblan por ke tiu belega patrino akceptu lin. Fine kiam li estis 16-jara iu informis lin pri vera okupo de la patrino. Ŝi estis simple prostituino. La knabo ne povis tion elteni kaj faris ĉion por ke li estu arestita kaj kondamnita je morto. Fine li atingis tiun celon.
Burdo
Lucija Borèiæ (1921-2015) estas tre konata en Kroatio kaj ĵus mortis. Ŝi naskiĝis kaj vivis sur la dalmata insuleto Vis kaj
ŝiaj tekstoj, tre simplaj, agrable elvokas la maron,
klifojn, mediteraneajn kreskaĵojn, birdojn, simplan vivon. Ekzemple ŝi naĝas elvokante Tibor Sekelj, la faman mond-vojaĝanton:
Mara groto/ Ĉu pagodo?/ Tra l'plafontru'/ dum matenfru'/ lum' engvatas/min persvadas/ tratuneli/
al idil'/ En silenta/ bril'arĝenta/ mi nun naĝas,/ mi kunalgas/ ĉi rotonde/ Tibor-monde.
La lastaj eroj estas pli melankoliaj.
Alteo
La libro aperis en julio 2015 kaj mi tuj aĉetis ĝin kaj legis la tuton, plukante erojn post eroj, ne sinsekve, dum miaj aŭgustaj ferioj. Dum la januara Sumoo de 2016 mi relegis 160 paĝojn, kaj mi daŭre re- kaj re-legos paĝojn dum la venontaj jaroj! Estas trezoro por legemuloj, kaj 5 indeksoj (pri bildoj, verkoj, revuoj, temoj, personoj) faciligas la aliron, same la nombraj piednotoj kaj fotoj. La du verkistoj dividas la Eo-literaturon laŭ propra maniero: 1888-1921, 1921-1937, 1937-1952, 1952-1970, 1970-1993, 1993-2004, divido sufiĉe proksima de tiu de Geoffrey Sutton en Concise Encyklopedia of the Original Literature of Esperanto. Ili nur elektas 1937 kiel mejlŝtonon anstataŭ 1930 kaj proponas alian periodon post 1993:
1888-1921: "Identiteco de specifa kolektivo". Fiksiĝo de la lingvo. Unuaj UK, tradukoj, romanoj.
1921-1937: apero de Literatura Mondo, Plena Vortaro, Fondiĝo de SAT. Plena Analiza Gramatiko de esperanto de Kalocsay kaj Waringhien (PAG, 1930) kiuj eldonas ankaŭ tradukojn kaj eseojn.
1937-1952: paŭzo dum la milito, tiam rolo de la Malgranda Revuo de Stellan Engholm en Svedio.
1952-1970: Kvaropo (la skota skolo: William Auld, John Dinwoodie, John Francis, Reto Rossetti). Lapenna. Montevideo. Juan Régulo Perez kiel grava eldonisto de La Stafeto. Szerdahelyi kaj interlingvistiko en Budapeŝto.
1970-1993: Apero de La Plena Ilustrita Vortaro, unua numero de la dumonata Literatura Foiro. 1980: Fonto kaj Monato, paralele florado de esperanto-kanzonoj ekde 1977, vasta produktado de romanoj.
1993-2014: "De lingvaj rajtoj al lingvo reta".
Ĉi-foje mi legis sisteme la antologiajn paĝojn, kaj diversajn ĉapitrojn, ekzemple la 38-an pri teatro dum la kvara periodo: "Kvar paroj serĉantaj originalan aŭtoron"...
Se vi ankoraŭ ne legis la libron, kia granda plezuro atendas vin, kaj ne nur dum Eo-Sumoo!
Alteo
Aspektas kiel albumo por proksimume dekjaruloj , kun belegaj malnovaj desegnaĵoj per ĉina inko, eventuale koloriendaj. Ĝi ebligas klarigi al ni kaj ili diversajn epizodojn de la vivo de la Majstro (551- 479 A. K.) kaj de liaj disĉiploj en diversaj regnoj (Qi, Lu, Wei, Jin, Song, Zheng, Cai, Chen, Chu, Wu). Li ĉiam montras saĝon kaj humanecon. La legado estas ege facila, kaj preparas al pli ampleksa kono.
Alteo
Buŝa poezio aperas en specialaj cirkonstancoj, spontane, sen rimoj kaj skribilo. Iu neatendite kaj simple elbuŝigas siajn sentojn kaj pensojn, ĉeestantoj povas ripeti kaj parkere reuzi la diritaĵon, skriboscia aŭskultanto povas noti ĝin. Eble ĝi estas kanto.
Tio povas okazi inter ajna grupo, popolo, en ajna kontinento. Ankaŭ buŝa poezio esprimas tuthomarajn sentojn, legendojn kaj opiniojn ekzemple pri infanoj, amo, amikeco, fiero, milito, (mal)ĝojo, libero, soleco, morto. Buŝa poezio preĝas, sorĉas kaj (mal)benas.
T. Sekelj notis ekzemplerojn de tia poezio dum siaj restadoj inter popoloj sur la plej diversaj ŝtupoj de kultura evoluo. Li ekdeziris igi Esperanton malpli eŭropeca uzante kvindekon de vortoj el dudeko da lingvoj afrikaj, aziaj, aŭstraliaj, sudamerikaj k.a.
Krome, en sia listo de uzita literaturo li havas dudekon da diverslingvaj titoloj. Jen lia propra poeziaĵo enkonduka:
Elpafu la sagon kuraĝa toao*
sed tiel ke ĝi neniun mortigu,
neniun ĝi vundu.
Elpafu la sagon brava ĉasisto,
sed ke ĝi ne vundu beston,
ne traboru arbon, ne deŝiru folion.
Elpafu la sagon direkten al fora stelo,
ke ĝi disŝutiĝu en mil fajrerojn,
ke ĝi lumigu la vojon al ĉiu
kiu vagas ĉi nokte.
Ke ĝi alportu momenton da belo
en la nokton de tiuj kiuj malgajas.
* toao (el maoria) plenaĝa plenforta viro ĉiam preta por batali
Saliko
La maljunulino kiu paŝis en la maro estas nekutima romano de San Antonio. Tiu skribisto plej ofte skizis policromanojn sed tiu-ĉi priskribas la aventurojn de maljuna fripona paro ligita per antaŭa amo. Ilia vivo ŝanĝiĝas ekde la alveno de junulo kiu pli kaj pli plaĉas al la maljunulino kaj reciproke. Tiu bela nigreblanka romanco plena je "mirigaj pugesprimoj" estis tre bone tradukita malgraŭ la multnombraj malfacilaĵoj.
Martine Riviere
Dum la januara Sumoo mi eklegis Cent jaroj da soleco de la nobelpremita Kolombia Gabriel Garcia Marquez. La romano rakontas la historion de la familio Buendia dum sep generacioj en la vilaĝo Macondo. Ni sekvas la esperojn fiaskojn de la membroj de tiu familio. Mi hastas daŭrigi mian legadon por malkovri iliajn nekutimajn aventurojn!
Myrtille Estunefille
Kapao estas fantazia besto en la japana folkloro. La aŭtoro Akutagawa Ryunosuke (1892-1927) verkis sian orginalan rakonteton pri Kapao, kritikante tiaman japanan socion.
La Monto Kiryu
Pri la Internacia Krestomatio, kiun mi legis, mi komentas:
Temas pri klasika kolekto de interesaj noveloj de mondkonataj aŭtoroj (Kipling, Gorkij, k.a.), en bela Esperanta vesto kudrita de Kabe.
Ĉiu Esperantisto, ĉu komencanto, ĉu veterano, devus de tempo al tempo viziti la tekstojn de Kabe. Per tio ili ensorbus la spiriton de la lingvo.
Ĉi tiuj paĝoj, ekzemple, montras, kiel Esperanto povas esti samtempe simpla kaj esprimpova. Krome, oni povas ankaŭ observi la evoluon naturan ĉe nia lingvo,
kiam oni trovas esprimojn, kiuj ne enradiki?is. Nur unu ekzemplo: kiam riĉa virinino por paradi "sonorigis dek ĉirkaŭmanojn", ni nuntempe supozas, ke temas pri "braceletoj".
Krom la stilo, la enhavo de la tekstoj mem estas tre trafa. La rakonto de Kipling kaj la fragmento de Quo vadis estas laŭ mia gusto la plej emociigaj.
Ankaŭ la elekto de la rakontoj do montras la personecon de la tradukinto. Oni legas kun tia plezuro, ke mi fine tralegis la tutan 105-paĝan libreton - kaj ne nur la promesitajn
3 paĝojn en ĉiu tago dum la Sumoo. Kaj mi bedaŭris, kiam restis jam neniu paĝo nelegita. Certe mi serĉos aliajn verkojn de la eminenta Kabe.
Jen konfirmiĝas la stimula valoro de la Esperanta Sumoo! Mi dankas el la koro!
Posovo
Dum la januara sumoo mi legis la trian volumon de Leksikaj ekskursoj. Tio estas trivoluma serio de instruaj libroj, kiu celas pliri?igon de la vortostoko. La tria volumo enhavas esprimojn kaj ekzercojn pri jenaj temoj: milito kaj paco, vero kaj malvero, bono kaj malbono, belo kaj artoj, libereco kaj mallibereco, feliĉo kaj malfeliĉo, amo kaj malamo. Krome la tria volumo enhavas komunan indekson por ĉiuj volumoj de la serio. Tiun eblas uzi ankaŭ kiel tema vortaro.
Dirk Bindmann
Mi ellegis libron Taglibro Anne Frank. Mi bezonis 6 periodojn de sumoo por finlegi ĝin. Tiu ĉi libro estas tre malfacila por mi.
Tamen mi klopodis tralegi ĝin. Dank al sumoo, mi povis finlegi la grandan karan libron.
Leginte tiun ĉi libron, mi tre kortuŝis pro la animo de Anne. Ŝi havis 13 aŭ 14 jarojn, sed ŝi estis tre altnivela verkistino.
Kaj ŝi lerte esprimis skribadon. Mi sentis konsolon, malgraŭ tio, ke ŝi havis tre mallongan vivon, sed ŝi ne rezignis sian sorton kaj ŝi amis Petro-n.
Mi emociĝis, ke ŝi havadis esperon en la kruela socia situacio tiutempa. Kaj ŝi deziris la pacan mondon.
Monto Daijuu
Ralph Lindsay Harry (1917- 2002) estis aŭstralia juristo kaj diplomato, ambasadoro Aŭstralio ĉe la Unuiĝintaj Nacioj kaj diversaj landoj, la ĉampiono de la aŭstralia Esperanta-movado.
Dum lia vivo Harry daŭre interesiĝis en Esperanto, internacia lingvo. Ignoranta la skeptikulojn - inkluzivanta tiujn en lia propra familio - li estis aktiva evangeliisto por la Esperanta kaŭzo, konferenco-preleganto, leksikografo, tradukisto kaj administranto. Li estis engaĝiĝinta varbanto de la ebleco de internacia lingvo por malsuprenigi la barojn de malfido kaj maltoleremo inter nacioj.
Inter liaj unikaj kvalitoj estas lia humuro. Li skribis plurajn librojn en Esperanto, inkluzive de La Diplomato, Kiu Ridis (1983), lia unua libro, pere de kiu li esperis "fari ion por kontraŭbatali la danĝeron de besteca graveco en la diplomatio de la 1980-aj jaroj". Tiun libron, li verkis en la angla kaj poste, memtradukis al Esperanto.
Estas malfacile "resumi" la libron, ĉar ĝi konsistas el rakontoj, travivaĵoj de la aŭtoro dum sia diplomatia kariero. Li ĉiam trovis humuran aspekton de tiuj okazintaĵoj, kaj la leganto devas profunde pripensi por kompreni ties signifon. La rakontitaj eventoj okazis 50-70 jarojn antaŭe, pro tio la nuntempa leganto devas bone scipovi la historion de tiu epoko kaj koni ties politikistojn. Aparte por la vjetnama esperantistaro, notindas ke la aŭtoro estis ankaŭ ambasadoro de Aŭstralio en Sajgono, kaj estas interese scii kiel li humure traktis kun la tiamaj aŭtoritatuloj.
Ligilo por elŝuto: La diplomato kiu ridis pdf
Nguyen Xuan Thu
Tiu ĉi libro estis verkita de Teodoro Ŝvarc: ĝi havas 248 paĝojn kaj parolas pri Hungarujo dum la Dua Mond-Milito kun la Germana okupo kaj la regado faŝista.
La aŭtoro estis juda: li naskiĝis en 1894 kaj mortis en 1968, en Nov-Jorko. Li havis tre grandan kulturon, ĉar li estis advokato, doktoro kaj esperantisto. Fakte, tiu ĉi libro estis verkita esperante (= origina lingvo).
Li priskribas la situacion dum 1944, kiam la Judoj devis suferi multan persekutadon: ili devis surhavi flavan ses-pintan stelon, kaj ne havis la samajn rajtojn de aliaj homoj, ĉar tie estis kontraŭ-judaj leĝoj.
Hungarujo vivis dek monatojn de teroro, sed la Armeo Rusa klopodis liberigi ĝin! La aŭtoro estis tamen bonŝanca: li povis savi sin mem, sian familion, kaj multajn personojn. Li klopodis havi malveran identecon kristanan (por si mem kaj sia familio): ne-hebrea Lelek Szabo kiu kapablis ĉirkaŭ-eviti nazajn kontrolojn, helpante multajn judojn kaj provizante al ili malverajn dokumentojn, luigante finfine ĉambrojn al ili.
La itala traduko ("Ballo in maschera a Budapest") estis farita de Margherita Bracci Testasecca. Laŭ mi, la titolo signifas, ke la aŭtoro kapablis trompi Nazojn kiuj estis la simbolo de racismo, de perforto kaj de morto.
Karla
La Mistera lumo konsistas el 19 mallongaj rakontoj. Ĉiu nivelo estas skize desegni portreton de diversajn aspektoj, kiuj la aŭtoro pritaktas estas tiuj, oni ofte renkontiĝas de ĉiutaga vivo, tamen sub la plumo de Modest, tio vere estas la kantetoj pri ĉefa virtoj, lia verko plene milda lirikeco de kvar sezonoj, naturo kaj homo, tre nuancoriĉa stilo, leganto devas profunde pripensi por kompreni ĝian signifon. Mi tre interesas legi ĝin.
Alta