Por legado mi elektis la plej novan eldonaĵon de la eldonejo KAVA-PECH. La fondinto de la eldonejo estas esperantisto kaj vojaĝanto Petr Chrdle, kiu estas ankaŭ la aŭtoro de la libro.
Petr Chrdle verkis kelkajn librojn, ekzemple la bonegan lernolibron Esperanto de A ĝis Z, sed lia lasta verko Ĉinio, Koreio, Japanio: landoj similaj, sed diferencaj estas vojaĝlibro.
Petr Chrdle aktivas de multe da jaroj en Esperanta movado: Ĉeĥa Esperanto-Asocio kiel prezidanto kaj en Universala Esperanta-Asocio kiel komitatano, estrarano kaj nun ĉefdelegito por Ĉeĥio.
Li havis pro sia Kongresa kaj Kleriga Agentejo eblecon, ankaŭ pere de Esperanto ofte vojaĝi tra la tuta mondo. Sed la landojn en la titolo de la libro li vizitadis plej ofte kaj tiuj ĉi landoj enhejmiĝis en lia koro plej multe.
Li havis bonŝancon restadi en diversaj medioj de ĉi tiuj landoj: universitatoj, monaĥejoj kaj ankaŭ familioj. Li priskribis siajn impresojn kaj spertojn klare kaj interese, uzante siajn abundajn lingvosciojn.
mallongaj ĉapitroj mi eksciis pri kulturo kaj historio sed ĉefe pri nuntempa ĉiutaga vivo, pri ordinaraj homoj el diversaj profesioj. Li mencias, ke Esperanto ebligis al li pli facile amikiĝi kun diversnaciaj homoj kaj pli bone konatiĝi kun ilia vivo.
Pro tio mi opinias, ke la aŭtoro povis pli bone ekkoni la ĉinojn, koreojn kaj japanojn ol aliaj vojaĝantoj.
Dum la legado mi konsciis, kiel grandaj diferencoj inter unuopaj landoj restas malgraŭ la tutmondiĝo. La libro enhavas multe da belaj koloraj fotoj.
La elekto de tiu libro certe estis bona solvo pro nuna malsimpla tempo kun limigitaj eblecoj vojaĝi pro la kovim-pandemio.
Kokino (Ĉeĥio)
Mi luktadis kontente per Juna Amiko (ILEI), Monato, kaj Esperanto (UEA). En Juna Amiko mi lernis esprimojn interesajn kaj facilajn, kaj ankaŭ ekologiajn kaj naturajn kiel bananon aŭ intiman amikon. Monato donis al mi ŝancon intervidi precipe rusion kaj kazaĥion, ktp. - landojn, kiujn mi ne vidas per miaj okuloj. Kaj mi aŭdis la novaĵon, ke internacia memortago de la HOLOKAŬSTO observiĝis de israelaj kaj eksterlandaj samideanoj, en la revuo Esperanto de UEA. Yad Vashem, Nacia Muzeo de Izraelo estas ege valora loko por paco kaj humanismo. Meze de la milito rusa-ukrajna mi sentas persone - kolapson, tamen mi opinias, ke monda konscienco devas puni la rabemecon kaj la perfortecon de pasinta imperio kun neforgeso. La tri gazetoj forpelis rapide la dormetojn de printempaj tagoj. Hura Esperanto-Sumoo! Dankon.
Majo (Koreio)
1. Ne tro multon deziri, sed bone pritaksi la ricevitan Di-donacon kaj danki.
2. Indas punon ŝajnigi esti tiu, kiu vi ne estas.
3. Ŝanĝoj en la ĉirkaŭanta medio influas la pensmanieron, la memsenton kaj la vivmanieron.
4. Se vi provas flugi sen flugiloj estas danĝere kaj la falo estas doloriga.
5. Pro troa frandemo eblas perdi sian vivon.
6. Regas la ĉiama elturniĝo de la materio.
7. Esti pozitive rilatanta al la homoj, havi amikecan sintenon kaj kune zorgi pri la aliaj.
8. La infanoj de la riĉaj estroj perdas siajn kapricojn, se oni edukas ilin per laboro.
9. Kiu bonkore helpas maljunulojn estos tre bone premiita.
10. Plenumi la taskon memstare, fervore, aŭ konsiliĝante sian patron, estas pli bone, kompare al tiu, kiu ŝtelas la rezulton de la aliaj sen fari ian ajn laboron.
11. Maljunulo vendas okulglobojn per kiuj oni povas vidi ĉion laŭ sia elekto. Sed ĉu tio estas reala?
12.Uraŝima sonĝis siajn revojn - atingi la Drakan Palacon kaj danci kun la Marprincino.
13. Per nur unuvorta informo vi atingos nenion, precipe se vi ne estas sufiĉe saĝa.
14. En malbonaj vesto - forpelita, en bonaj - invitita. Bulgara eldiro/proverbo: Oni akceptas vin laŭ via aspekto/vestoj/, sed adiaŭas vin laŭ via saĝeco.
15. Trudi sian opinion al la aliaj ne estas tre saĝa ideo.
16. La forta volo de la samurajo liberigi la popolon de la Monstro, la kredo en Dio kaj la helpo de la loĝantaro kondukas al la fina venko.
La Revanto (Bulgario)
Mi tre ŝatas legi romanon, sed la libron kiun mi elektis, ne estas romano. Tial mi Ne tre ŝatas ĝin, sed mi taksas inda legi ĝin. Ĝi parolas pri la komenco de la Esperanto-Movado en mia kontinento Afriko.
Mi miras kaj iom estas malfeliĉa scii, ke iam antaŭe Esperanto-Movado estis vigla kaj viva en Afriko kaj ankaŭ en mia lando. Nun, Esperant- Movado estas preskaŭ dormanta en mia lando.
Mi dankas F/S-ino Heidi Goes pro la interesa libro.
Koran dankon al vi kiu legas mian raporton, koran dankon al s-ro Hori Jasuo pro organizo de la E-sumoo. Mi jam havas tiun libron de pli ol 5 jaroj, sed ne havis la kuraĝon finlegi ĝin. Tamen danke al sumoo, mi finlegis la libreton de ĉirkaŭ 70 paĝoj.
Fafah (Madagascaro)
Ne grimacu! estas kolekto de dek rakontoj, kiujn verkis UEYAMA Masao ĉefe en la 1960-aj jaroj. Estas rakontoj pri ĉiutagaj aferoj en Japanio. Sian tipan temaron la aŭtoro sumigas mem per unu frazo: "Mono kaj amo, jen la plej gravaj radoj por la homa vivo!"
Promene (Germanio)
Leginte la libron, mi povas aldoni, ke ĉi tiuj protektitaj personoj estis ĉiuj esperantistoj. Ilia aparta karaktero ŝajnas esti servinta (ĉi tiu punkto estas klarigita en 4 paĝoj). Kiam la plej multaj homoj ne povis plu labori, esperantistoj malavare helpis kaj poste alprenis gravajn postenojn.
Iuj ne toleris ĝin kaj parolis pri konspiro. La vento turniĝis. La kapto de infanoj parolantaj Esperanton preskaŭ kondukis al tragedio.
Kio okazigis ĉi tiun epidemion? La kaŭzo estis viruso devenanta el loka laboratorio. La sola rimedo estis bonodora kano, kiu kreskis sur la Kariba insuleto. La aŭtoritata prezidanto klopodis ekspluati la serumon sed tiam oni malkovris, ke ĉi tiu planto ekzistas ankaŭ sur aliaj insuloj.
Fenomenoj: nesuperebla amo kisi dum 2 aŭ 3 tagoj, kaj poste esti trafita de preskaŭ kompleta senmoveco, ĝis denove reviviĝi sed kun la bezono buŝtuŝi. Fazoj de kisemo kaj preskaŭ paralizo. Kuracilo eltirita de speca kano. Iu parto de la loĝantaro estas imuna kontraŭ tiu kisa malsano: tiuj, kiuj uzas Esperanton.
Fanatikuloj volas subpremi la homojn, perforte samigi ilin, sed ne konvinki ilin.
Pervenche (Belgio)
Mi estis surprizita kiam mi legis la libron Kaj staros tre alte de Trevor Steele, ĉar kiam mia edzo proponis al mi legi ĝin, mi ne interesiĝis pri ĉi tiu temo. Kiam mi komencis la legadon, mi ne povis ĉesi. Mi dubis, ĉu estas romano aŭ ĉu estas biografio? En la biblio Jesuo ne havas gefratojn, sed en tiu libro li havas multajn. Mi neniam sciis pri la koloraj aŭroj ĉirkaŭ homoj, kvankam mi memoras, ke Jesuo faris multajn miraklojn kaj sanigis multajn homojn. Mi certe relegos la Biblion kaj eble la Malnovan kaj la Novan Testamentojn kaj komparos kun tiu libro, kiun mi relegos.
Legantino (Francio)
"Floroj de Somero"
Originale verkis HARA Tamiki kaj tradukis esperanten TUBOTA Kooki. Ĝi traktis la inferon pri la atombombita tago, la 6-an de aŭgusto en Hiroŝimo. Ni povas scii detale kaj reale la inferan bildon mizeregan per la verko, kiun nur realaj spertintoj povis esprimi. Kaj la tradukinto esperanten s-ro TUBOTA ankaŭ bele kaj reale sentigas al ni la inferan bildon.
"Korbikuloj"
Originale verkis UMEZAKI Haruo kaj tradukita Esperanten de SAKAMOTO Syoozi. Se temas pri la korbikuloj, mi ŝatas misosupon kun korbikuloj. Kiam mi manĝas suŝion, ĉiam mi mendas ĝin. Kaj koncerne la temon mi rememoras pri Fukagawa-don, kiu estas la fama manĝaĵo en Tokio. Kaj lastatempe fame konata de korbikuloj el Kumamoto, kiu estas el Ĉinio. Tiu rakonto estas por mi plej ofte tre teda en la unua parto, tamen la lasta parto draste ŝanĝiĝas al tre interesega por mi.
Aŭdiĝas pti, pti. Tiu sono estas el korbikuloj, amasigintaj en unu sakon kvazaŭ en vagono plenplena da homoj en la tiama Tokia Nacia-Metroo. La ĉefrolanto pro bankroto de sia kompanio finfine vivtenis sin kiel ŝakristo vendanta korbikulon. Li unuafoje akiris provizore la sakon plenplenan da korbikuloj en vagono plenplena da homoj, kies posedanto mortis falinte el la vagono.
La verkisto vidas homan mondon, kiu estas simulaĵo de korbikula mondo en sako.
"N-ro 36"
Originale verkis NOMA Hirosi kaj tradukis esperanten MORITA Akira. La prizonulo nomata n-ro 36 (prizonulo estis nomata per numero) estas dizertinto. En la armea prizonejo pere de n-ro 36 lia najbara prizonulo detale observadis lin kaj raportis la iradon de la milita tribunalo. La verkisto mem estis arestita laŭ la Leĝo por Publika Ordo, t.n. politika krimo. S-ro N-36 ne estis politika krimulo. Lia antaŭa laboro estis botisto kaj
ankaŭ en la prizonejo li estis ordonita labori por ripari botojn. Dum li laboris por ripari botojn li estis vigla, sed iom poste li perdis la laboron kaj iom post iom li fariĝis malvigla kaj malsaniĝis kiel preskaŭ mortanto.
Observante la najbaran kolegon, la verkanto detale priskribadis lian ŝanĝiĝojn pri lia hararoj, okuloj, nazo, buŝo, ŝultroj, fingroj, kokso, kaj piedoj, k.a. eta ŝanĝiĝo je koloro, moveto, ĝis ilia graseto li skribis. Tiu, kiu perdinta laboron aŭ farendaĵon - malfortiĝas ĝis morto, tion la verkanto konkrete priskribis.
"La Juĝo"
Originale verkis TAKEDA Taizyun, trad: UJEKI Ŝiger. Estas la historio de unu malfeliĉa junulo, kiun la verkisto renkontis en Ŝanhajo post la milito. Pro sia individua motivo li decidis ne veturi al hejmlando. Li sendis leteron al la verkisto kaj rakontis sian historion. Laŭ lia konfeso post kiam li soldatiĝis, li estis trejnata nur en la rimedo kaj maniero mortigi homon kaj ĉiutage ekzercis sin en tio. Ĉar li estis rezervulo ankoraŭ netrejnita,
li ne povis komplete fariĝi soldato kaj sekve ne estis tiom utila por la armeo. Por fariĝi soldato, insultoj al la loĝantoj, batado, ŝtelado, seksperforto, bruligado, marodado,
ĉiuj tiuj krimoj estis faritaj tute nature, kun nenia hezito. Iun tagon li iris al najbara vilaĝeto kune kun kaporalo kaj kelkaj soldatoj por serĉi rafanon aŭ rapon. Li kaj la kaporalo vagadis en la ĉirkaŭaĵo post kiam la aliaj apenaŭ forportis legomojn. Tiam li trovis unu kabanon, vere mizeran, starantan nebruligitan. Antaŭ ĝi kaŭris du olduloj. Ili estis geedzoj ambaŭ blankharaj, kaj eble ne kapablaj sin movi, ili solaj kaŭris sur la tero unu apud la alia.
La olda edzo estis blinda kaj la olda edzino ŝajnis surda. Li pensis ke ili certe mortos, se lasitaj tiel ĉiuokaze pro malsato. Al li okazis nenia penso elsavi la geedzojn. Li nur sentis ke al ili restas nenio alia ol atendi la lastan momenton.
Li ankoraŭ ne sciis, kia estas mortigo. Dependas nur de lia volo. Post kiam la kaporalo foriris, li celis la kapon de la olda edzo. "Fine vi faris": nerimarkite la kaporalo staris ĉirkaŭ kvin paŝojn for de li.
Krome li havis amatinon. Suzuko nomata ŝi estis. Ĉar ili estis apartigitaj dum preskaŭ du jaroj, iliaj amsentoj kulmine bruladis. Iun tagon kiam ili rendevuis, li decidis ke li devas priparoli "la rakonton", kiun li dumlonge hezitis konfesi. "Temas pri lia hommortigo." Finfine li estis juĝita. Tio estas ke ili formale deklaris la rompon de la fianĉeco. "Homvivo pli peziĝas ol terglobo" tiel oni diras. Sed nuntempe en Ukranujo la masakro okazas per rusia invado. Kion ni diru, mi perdas vortojn!
"La Aŭdipova Kufo"
Originale verkis KINOSITA Zyunzi, trad. NAKAMITI Tamihiro. Tiu ĉi estas - radiofonia dramo. Se la ĉefrolanto kaptas la Kufon, oni povas aŭdi pepadojn de birdetoj kaj interparolojn de arbaroj kaj aliaj. Sed nur se tiu kaptas la kufon, kiu ŝajnas esti en sonĝanta mondo plezuriga. Tiu rakonto estas naiva kaj infaneca. Precipe mi ne interesiĝas pri tio.
Samo (Japanio)
Syunkin naskiĝis kiel filino de la drogejo Mozuya en la 12a jaro de Bunsei. Ŝi estis denaske sagaca kaj havis stilon fajnan. Sed malfeliĉe ŝi blindiĝis en la 9-jara aĝo. Ŝi rezignaciis pri danco kaj sekvis la vojon de muziko, kotoo kaj ŝamiseno.
Syunkin ĉiutage frekventis la domon de Kenkio Syunsho mankondukate de komizeto, knabo Sasuke, pliposte nomata Kenkio Nukui. Depost tiam tra la tuta vivo Sasuke daŭre prizorgis la arbitran kaj obstinan blindulinon.
Kiam li unufoje renkontis ŝin, ŝia bela figuro ŝarmis lin. Li adoris ŝin kiel diinon, mi supozas.
Syunkin ne rekonis Sasuke por sia edzo, eĉ se ŝi gravediĝis. Ŝi insistis, ke ili havis rilaton de instruistino kaj disĉiplo ĝis la morto.
Je mia surprizo Sasuke dediĉis sian tutan vivon al ŝi pro sia senpaga kaj sindonema amo.
Mateno (Japanio)
La libro konsistas el tridek rakontoj, el kiuj mi legis deksep. En la libro preskaŭ unu rakonto formiĝas de du aŭ tri paĝoj, kaj ĉe la fina rakonto mi trankviliĝis pri la rezulto.
Mi havis intereson pri la titolo La fera birdo kaj eklegis ĝin. En la oka, La fera birdo, du lernantoj estas ĉefroluloj. Ili konatiĝis en la literatura konkurso okazinta en la lernejo.
Ili renkontiĝis post la lernohoroj en la loĝkvartala parko kaj legis siajn poemojn unu al la alia. Kaj en la parko estis malnova preĝejo, kiu havis feran krucon kaj feran birdon sur la kupolo. Li interesiĝis pri la fera birdo, pensis, ke iam li verku poemon.
Sed iun nokton incendio okazis en la preĝejo kaj nur la muroj restis, ne plu estis la fera kruco kaj la birdo. Tamen ili supozis, ke la birdo revenos, kiam oni denove konstruos la preĝejon. Ankaŭ mi esperas ke ilia deziro estu plenumota.
Granda Kampo (Japanio)
Sen familio
Mi legis la libron Sen familio tradukitan de s-ino Ana Sonĝanta . En ĉi-foja Esperanto- Sumoo mi tralegis kvin ĉapitrojn, Serĉadoj, La familio Doriscoll, Patron kaj Patrino honolu, Capi perversigita, Mensogis la luksaj vindoj en ĝi. La enhavo estas jena.
Ĉefrolulo Remi estis forĵetita en Parizo, kiam li estis bebo kaj panjo Barberin vartis lin kiel trovitan infanon. Tamen ŝia edzo vendis lin al s-ro Vitaris, kiu estis mastro de spektaklo. Tamen lia mastro Vitaris estis bonkora kaj lin edukis je multe da aferoj,
do Remi kreskis fortika fizike kaj spirite, li ankaŭ vivadis inter diversaj malfeliĉaj destinoj dum longa tempo.
Iun tagon Remi rakontis pri lia amiko Mattia, kun kiu li amikiĝis. Kiam ili vizitis Parizon, li ricevis leteron el la edzo de panjo Barberin kaj sciis, ke liaj veraj gepatroj loĝas en Londono. Ili decidis vojaĝi al Anglio farante spektaklojn kun Mattia kaj Ĉapi por gajni monon.
Finfine ili alvenis al Londono kaj li retrovis siajn verajn familianojn: gepatrojn, avon, kvar infanojn, du knabojn.
Tamen liaj familianoj estis ne tiel riĉaj kiel li supozis kaj li unuafoje eksciis ke li naskiĝis unu jaron post la geedziĝo de siaj gepatroj kaj ke iu rivala junulino portis lin en Parizon kaj forlasis lin surstrate. Kiam li pacience vivadis kun siaj familianoj,
iun tagon aperis iu angla viro al lia patro kaj ili kunparolis sekrete. Bedaŭrinde lia amiko Mattia aŭdis ilian sekretan parolon. Tio estas kiel infereca novelo.
Mi ne povis tuj kompreni detale la enhavon. Precipe aperis unu post alia multaj malfacilaj vortoj. Do mi estis okupita tra la tutaj tagoj pro konsultado de vortaro. Krome mi ne povas memori novajn vortojn, denove devas konsulti tiun saman vorton. Mi ĉagreniĝis!
Lumo (Japanio)
Lago Biŭa estas la plej granda lago en japanio, kiu provizas kranakvon al 14 milionoj da loĝangtoj en kvar gubernioj, aldone al industrio kaj agrikulturo en la regiono.
Benitaj de la lago, ĉirkaŭ 600 specioj de faŭno kaj 500 plantoj prosperas kaj precipe notindaj estas endemiaj specioj de sensalakvaj fiŝoj.
Historie la lago ĉiam translokiĝis al la nordo, kaj eĉ nun moviĝas je 3 cm jare.
La temo de la libro estas aparte interesa, ĉar mi loĝas en Kioto, kiu situas en baseno kun grandega subtera akvujo, 30 metrojn sub la tero. La lago Biŭa entenas 27,5 miliardojn da tunoj de akvo dum la subtera akvo sub Kioto mezuras je 21,1 miliardoj da tunoj. Estis surprizige al mi scii, ke ĉirkaŭ 460 riveroj enfluas en la lagon kaj nur Rivero Seta kaj unu kanalo elfluas de la lago.
Lastatempe finfine oni agnoskis la ekziston de la strukturita akvo (tio estis teorie antaŭvidita antaŭ 100 jaroj) kaj oni povis pruvi ĝian ekziston per eksperimento en laboratorio. Tio plie emfazas la signifon kaj gravecon de la akvo, kiu havas kapablon enteni, transdoni kaj disvastigi informojn per si mem.
Historie estas dirite "Kiu regas la akvon, tiu regas la landon". Homaj korpoj konsistas el 2/3 da akvo (laŭ pezeco) kaj el 65% (laŭ kvanto,) tio pravigas la fakton, ke " Kiu regas la akvon, tiu regas la sanon".
Majo (Japanio)
Libro de ege valora enhavo, kiu sciigas nin pri postkulisaj ruzaĵoj celantaj proprajn interesojn nome regadon, monprofiton, ekspluatadon, ktp, fare de politikistoj, agentejoj (oficialaj aŭ ne), falsaj propagandoj, firmaoj kaj eĉ de fidindaj ŝtatestroj, kies sekvoj jam estas bone mondkonataj: amasbuĉado, nelegitimaj arestadoj, malebligo al civitanoj honeste vivteni sin pro altega pagimposto, kiu siavice kaŝe subtenas konfliktojn, ŝtatrenversojn kaj kompreneble, militojn. Koste de krimoj (multaj tute forviŝitaj de la historio) kaj alies suferadoj, la bonfarto de la Imperioj (ĉiu el ni ilin bone konas...) pli/plu gravas kaj ne malofte oni agadas timigante ne nur najbarajn landojn per atombombado, invadoj, nuligo de komercaj interrilatoj kun la intenco ruinigi ilian ekonomion. Malmoralaj absurdaĵoj, kiujn nur malprogresinta mondo kia la nia digestas sen ia ajn peno aŭ daŭra popolamasa reago. Jen pala bildo de la trista realo, kiun tiu ĉi libro lasas por nia pripensado ĉefe koncerne la senmotivigajn agresadojn, kiujn oni sukcesas fari al siaj similuloj. Mi forte intime kredas, ke Esperanto evoluigos nin al pli bona mondo per la forto de neperforto, spicita de la vera interhoma solidareco kaj de la frateco inter ĉiuj pacamantoj.
Lima-ko (Brazilo)
En la librofino aperas duonpaĝo kun interretaj adresoj, sep paĝoj de esprimoj el diversaj barataj lingvoj, bibliografio, mapoj pri Barato kaj Aurovilo. Enlibre koloraj fotetoj. Lingvaĵo flua kaj senerara.
Aurovilo estas urbeto fondita en 1968 en sudorienta Barato. Nun tie pli malpli daŭre loĝas ĉirkaŭ 2400 homoj el 50 landoj, parolantaj kvindekon da lingvoj sed ne Esperanton.
La komunumon fondis sinjoro Aurobindo (1872-1952) kaj lia kunulino Mirinalini Revi (1901-1973). Sinjoro Aurobindo estis samtempulo kun Mahatma Gandhi.
La tieaj entreprenoj posedas nek maŝinojn nek komplikajn aparatojn. Manfabrikado kaj homforto gravas. La uzo de energio malgrandas. La ekonomia aktiveco donas laboron al kvinmilo da homoj en tamilaj vilaĝoj kaj en la urbo Pondicherry. Oni provas tie reaktivigi forgesitajn labormanierojn en agrikulturo,
farbado de toloj kaj fadenoj, ceramiko, konstruado, kreskigo de manĝeblaj algoj k.a. Plie oni provas rearbarigi la dezerton kaj levi la nivelon de la subtera akvo.
La fondintoj opiniis, ke Barato povas transdoni al la mondo spiritecon kaj eniron en novan evolufazon. Volontulaj kunlaborantoj kaj pilgrimantoj tie pasigas monatojn. La verkinto, Pawe³ Kowalczyk, plurfoje vizitadis kaj en 2010 tralaboris duonjaron. Antaŭ tio li finstudis juron en diversaj universitatoj de la mondo. Li ankaŭ laboris en la internacia asekura sekcio en Barcelono.
Tre multflanke li priskribas la vivkondiĉojn en Aurovilo kaj en la barata ŝtato Tamil Nadu sen forgesi la ĉiutagan luktadon de la kamparanoj kaj sian propran adaptiĝon al la fremdaj klimato kaj kulturo. Li rakontas pri la tieaj religieco, la danĝeroj de alkoholismo kaj biopiratado, jogo, esploroj, scienco, pri utopio kaj realo.
Forte rekomendas la libron.
Nebulino (Finnlando)
La libro estas tre malfacila por mi. Do mi bezonas kvar periodojn de E-sumoo por legi ĝin.
Enhavo estas iom teda kaj malluma. Aldone ĝi prezentas la fundon de la koro de geezoj.
Mi ne komprenas, kial tiu ĉi literaturaĵo estas tiel fama kaj admirinda. Tamen finleginte la rakonton, mi sentis ioman konvinkiĝon. Ĉar miaj karaj geamikoj havas saman sperton kaj situacion. Kaj iu ajn havas problemon sed ni devas aranĝi interkonsenton unu kun la aliaj.
Dank' al la E-sumoo mi havas la okazon profunde konsideri nian vivon.
Monto Daijuu (Japanio)
Hirblo estas malgranda knabo. Li loĝas en edukohejmo. Li estas naŭjara kaj same granda kiel sesjarulo. Hirblo estas la plej furioza el ĉiuj kaj batalas ofte.
Li ne havas amikon, neniu ŝatis lin. Sed Hirblo kantas tre bone, en sia ŝranko kaj poste en la preĝejo. Lia sopiro al varmeco, ŝirmiteco kaj amikeco restas sen plenumo.
La libro Tia estis Hirblo estas bone historio pri Hirblo-vivo. La libro bone montras la spertecon de germana verkisto Herlingo Petro, kaj mi senhezite rekomendas ĝin.
Juli_M (Germanio)
En la du mallongaj unuaj paĝoj, kiujn li nomas tamen eseo, Julio Modest, bulgaro, klarigas, kio estas por li rakonto: skizoj, aludoj, koncizeco.
Kvankam plejofte la legantoj multe ŝatis lian novelaron, Ĉasisto de sonĝoj, mi devas konfesi, ke mi ne estas tiom entuziasma. Unue la titolo klare inspiriĝas de tiu de Tibor Sekelj: Kolektanto de Ĉielarkoj. Ĉi tie temas pri dudek-ses mallongaj noveloj. La stilo estas simpla, la oftaj komparoj konvenciaj:
-Sesdekkvinjara, ŝi havis arĝentkoloran hararon, similan al la neĝo sur la branĉoj (p. 9) -ŝiaj okuloj similas al kaŝtanoj (p. 14)-Okuloj kiel maronoj (p. 76). -Bela virino, kun blonda hararo kiel oro, kun okuloj mielkoloraj, kaj vizaĝo blanka kiel neĝo (p. 93) -junulino kun okuloj kiel prunoj. -La ŝoseo similis al argenta rubando (p. 62).
Aŭ neprecizaj adjektivoj sinsekvas: Maria atendis la flegistinon Veselan, kiu estis juna, bela, kara, ĉiam afabla kaj milde ridetanta (p. 70).
Ofte li komparas bonkoran virinon al feino, aŭ al miraklo (p. 23).
Plejofte, la lasta frazo estas morala, aŭ feineca, kelkfoje la ĉefa rolanto malaperas. Aŭ la verkisto ne donas finan klarigon, sed lasas la leganton inventi, kion li volas, por ke li mense kunverku. La plej bona rakonto eble estas tiu pri patrina amo de lupino.
Pro la mallongaj frazoj kaj rakontoj, la ĉiutaga vortprovizo, tutcerte la libro bone taŭgas por legantoj, kiuj tamen ne plu estas tute E-komencantoj.
Alteo (Francio)
El la entute 63 aŭtoroj, ĉi-sumoe mi legis 36. Ofte reprezentitajn per unu poemo, sed foje per ok. Ankaŭ kelkaj aŭtorinoj trovis lokon.
Plej longis prozaĵoj de Andrei Plesu: "Pri ĝojo en Oriento kaj Okcidento" p. 349-359, kiun sekvas "Kelkaj notoj pri Digno". Fakte temas pri komparo inter la orienta parto de Eŭropo kaj la "okcidenta mondo". Ĉe la orientaj eŭropanoj eĉ minimumaj ĝojoj sub la severa reĝimo estis pozitivaj, dum la okcidentanojn kontentis per "simplaj ĝojoj".
Multajn poemojn mi ne povis kompreni. Sed kaptis prozaĵo de la aŭtorino Horia Badescu "La eskimoj": same kiel en la formortanta helgolanda ŝi konstatis la mankon de vorto por "amo", ĉe eskimoj mankas la vorto "milito", realaĵo, evidente luksa por homoj kun iel komforta vivo.
Sed facile memoreblas unuversoj de Ivan Marinescu: Teksisto: La vintro teksas por si el neĝflokoj mortotukon. Kontraste: Dinamika kromatiko: ĉi-somere la kampo estas tumulto de koloroj.
Plaĉas ankaŭ la Aforismoj de Efim Tarlapan: Imperio estas lando kun limoj eksterlande. (Aktuala!)
Librofine ni legas la imponajn listojn de revuoj, en kiuj aperis la tradukoj kaj de libroforme aperintaj tradukoj. Enestas ankaŭ kelkaj paĝoj rumanlingvaj, kiuj evidente alivortigas la enkondukon: 33 jarojn Ionel jam vivas eksterlande. Almenaŭ kelkajn frazojn eblas konjekti, kompare.
Entute tre interesa rigardo al la rumana literaturo en kompetenta traduko. Kun tre sporadaj preseraroj.
Rob Moerbeek (Nederlando)
La ĝenerala ideo de la aŭtoro estis nur kunpreĝi ĉiutage. Li klarigis, ke la preĝoj helpas nin trovi la personan kontakton kun la Sinjoro de la mondo. Fortigitaj per tiu kontakto, ni povas fari lian volon, disvastigi la interkomprenon, la kristanan amon,
la ekumenan movadon, la universalan pacon, la justecon kaj la veron, la homajn rajtojn, la toleremon en frata kompreno por alipensantoj kaj alikredantoj, labori por la plibonigo de la vivcirkonstancoj de ĉiuj homoj.
Do, ni ĉiuj kredantoj estas invititaj partopreni tutkore en ĉi tiu preĝ-ĉeno ĉirkaŭ la mondo.
Honore/Sebuhoro (DR Kongo)
Al la gazeto, ankaŭ mi sendis artikolojn, kelkfoje en facilaj vortoj.
Se diri malkaŝe, ĝis nun mi ne legis diligente malgraŭ tioma da klopodoj de estimata redaktanto s-ro Vasil Kadifeli, kiu sendis al mi la gazeton je ĉiu monato.
Ĉifoje konsultinte esperantan vortaron, mi post tiom longa tempo trovis, ke la gazeto estas plena de admirindaj artikoloj. Speciale "DIOMEDO" de Shiros Savafian (el Grekio) estas tre interesa por mi.
Neatendite mi estas ĝoja trovi la novan tipan krucvortenigmon, arkokrucenigmon. Bedaŭrinde, mi ne scias kiel desegni arkokrucon.
Kacu (Japano)
La ŝtona urbo, de Anna Löwenstein, rakontas la vivon de la kelta junulino Bivana, kiu iĝas sklavino en ordinara vilao, proksime de la antikva Romo. La rakonto komenciĝas per la ĉiutaga vivo de kelta junulino en Britujo, kaj montras kiel estis la rilatoj inter ŝia popolo kaj inter la ĉirkaŭaj komunumoj. Post ŝia kaptado, ŝi estas konduktita de la romanoj al Romo. Per ŝiaj okuloj, oni povas kompreni plibone pri la moroj kaj kutimoj de tiuj malsimilaj socioj en tre alloga rakonto. En Romo ŝi poste estas liberigita kaj oni komprenas la rilatojn inter la kristanoj, kaj scias pri la kontakto de la familio de Barbara (romana nomo, kiun ŝi ricevis tie) kun Paŭlo kaj Petro. Ĝi prezentas ankaŭ la defiojn en la momento kiam kristanoj estas persekutataj. La lingvoprovizo de la romano estas nur el oficialaj kaj fundamentaj radikoj. Tiel ĝi estas leginda libro kaj helpas tiujn homojn, kiuj volas plibonigi siajn lingvan kapablon kaj ŝatas historion.
Kuraĝo (Brazilo)
Krimromano, verkita de la talenta aŭtoro Serĝo Elgo, pseŭdonimo de Georges Lagrange (1928-2004), en kiu enketas fama inspektoro Kramer, kiun oni retrovas en pluraj liaj policromanoj .
Enmiksiĝas diversaj medioj, universitatanoj, kiuj ribelas kontraŭ la kapitalisma sistemo kaj politikistoj, kiuj havas malsamajn ideojn pri la socio. Multaj el tiuj ideoj aspektas al mi tute taŭgaj kaj aktualaj en la nuna tragedio de la rusa-ukrainja milito.
La bone planita intrigo kaptas kaj tenas la atenton de la leganto ĝis la fino. Dank'al interesa kaj klara stilo oni ĝuas la legadon kaj sentas ekciton kaj suspenson.
Mi legis kun plezuro tiun bonkvalitan detektivo-romanon. Plaĉis al mi je la fino la alludo al poemo de la fama franca verkisto Charles Baudelaire: ''Les Fleurs du mal'' (la floroj de l'malbono), kiel okulumo al la titolo de la verko.
Joga (Francio)
Mi mikrorecenzas tiun interesan mikronovelaron.
La libron de 60 diverstemaj mikronoveloj de la hispana esperantista verkisto Liven Dek, pseŭdonimo de Miguel Gutierrez Aduriz (1950), aperigis la eldonejo Mondial en 2012. Ĝi malfermas novan ĝenron en la esperanto-literaturo.
La longeco de la noveloj varias de unu frazo al kelkaj paĝoj. Vi povas (re)legi ilin sinsekve aŭ pluke kun la sama plezur'. La legado estas komforta dank' al dikaj literoj kaj pluraj mikrodesegnaĵoj, kiuj kvazaŭ stampas la tuton.
Mia plej ŝatata mikronovelo entenas en unu sola sesvorta frazo. Gustumu (sed ne ludu!) ĝin p. 68.
Atrebato (Francio)
Mi deziras diri, ke la libro Sur bluaj planedoj estas tre interesa. Estas sciencfikciaj noveloj, ĉiuj sufiĉe mallongaj. La verkistino tre bele skribis per mallongaj frazoj kaj havas belan stilon. Ĉiuj noveloj finiĝas surprize.
Marcelle (Francio)
La Sagao de Njal, ĉefa islanda sagao, estis tre bone tradukita, laŭ mia juĝo, de Baldur Ragnarsson kaj ĝi respektas la ritmon de tiuj mezepokaj verkoj. Jen mia sola kritiketo: la uzo de la vorto 'jarlo' por paroli pri tiama estro aŭ grado aŭ princo. Mi legis multe pli ol mi devis pro la Sumoo.
abuĝibril (Britio)
Esperanto sen antaŭjuĝo - Walter Francini originale verkita en la internacia lingvo, estas argumenta verko. Eldonita en 1978, ĝi celis klarigi kaj, do, provizi al la esperantistoj, sufiĉe da materialo por batali, kontraŭstari eventualajn antagonistojn, prezentante la faktojn necesajn por informi pri Esperanto kaj kontraŭstari la ĉefajn atakojn kontraŭ ĝi. En la unua parto la aŭtoro donas kelkajn informojn pri la lingvo kaj movado. La dua parto traktas ĝeneralajn aferojn: Esperanto havas literaturajn tradiciojn; povas esti uzata kiel scienca lingvo; favoras al la popoloj la esprimadon de iliaj animoj; progresas, havas praktikan valoron, estas la plej taŭga el ĉiuj planlingvoj; ne disiĝas en dialektojn; ne aliĝas al iu ajn popolo, ideologio aŭ religio.
lemosac (Brazilo)
Legante ĉi tiun libron enhavantan apenaŭ cent-kelkajn paĝojn, mi ne povis ne memori la proverbon: "Rafinitaj parfumoj foje troviĝas en etaj ujoj". Fakte, ĝi estas altnivela literaturo. Ne estas facile klare distingi la veran Poezion disde prozo, ĉar la distingo situas ne en rimo, metriko kaj metaforoj - sed en ia "spirito" de la versoj.
Tamen, sufiĉas, ke sentema leganto atente plonĝu en aŭtentan Poezion, kaj li tuj komprenas, kio ĝi efektive estas.
Jen alia valoro de ĉi tiu romancaro: ĝi perfekte transdonas la senton pri tio, kio estas alta Poezio. Romanco estas tradicia hispana poemo. En ĝi la versoj estas plej ofte oksilabaj kaj forte ritmaj, tiel ke estas plezuro legi ilin voĉe, por pli bone senti la melodion. En la Esperanta traduko, la rimoj estas bazitaj nur sur la akcenta vokalo.
La poemoj do similas al kanzonoj, kaj oni povas tute bone imagi, ke ciganoj ilin povus bele kanti. Abundas metaforoj tre interesaj, ekzemple kiam la poeto uzas kolorojn por elvoki sentojn. Plej ofte la etoso estas tragika kaj esprimas iom romantike la pasian animon de hispanoj kaj de ciganoj. Unu tipa ekzemplo troviĝas en la komenco de "Somnambula Romanco":
Verda, ĝin mi volas verda.
Verda vento. Verdaj branĉoj.
La ĉevalo sur la monto
kaj la ŝipo sur la maro.
Kun la ombro ĉe la zono
kaj arĝento-frida gapo,
verda karno, haroj verdaj ,
pensas ŝi en la verando.
Sub cigana lunoklaro
la ĉirkaŭo ŝin observas,
sed ŝi vidas nur la vakon.
La traduko en Esperanto estas mirinde perfekta. Oni legas la versojn facile, flue, preskaŭ sen apostrofoj, sen komplikaj frazkonstruoj. La animo de la romancoj klare elstaras, kun sia parfumo poezia. Jen kiel tipe hispana literaturaĵo fariĝis universala.
La tutan volumeton kompletigas du valoraj tekstoj, kiuj pritraktas la ĉefan enhavon: antaŭparolo de William Auld, kiu atentigas pri la graveco de la verko kaj de la aŭtoro; kaj "Ĝenerala Superrigardo" de Fernando de Diego, kiu priskribas la delikatan laboron de la traduko kaj faciligas al la leganto la komprenon pri iuj metaforoj uzitaj de Lorca.
Jen mi ripetas: Cigana Romancaro en Esperanto estas rara parfumo en eta ujo. Se vi amas Poezion, legu ĝin malrapide, atente; se vi ankoraŭ ne familiariĝis kun Poezio, legu ĝin malrapide, atente. Vi perfekte eksentos, kiel bela povas esti Poezio.
Posovo (Brazilo)
TEZUKA Osamu estas la plej fama birdrakontisto en Japanio. Eĉ se vi estas alilandano krom japano, vi eble devas koni lin kiel la aŭtoron de la birdrakonto "Forta Knabo Atom' (Astro Boy)". Ankaŭ La Flambirdo estas unu el liaj reprezentaj birdrakontoj.
La Flambirdo, alinome Fenikso, estas vivaĵo senmorta kiel Dio. Ĝi garde observas la homaron kaj aliajn tutan vivaĵon dum senlime longa tempo. Tamen la homaro ree pereis, reaperis, evoluis, prosperis kaj pereis.
En ĉi tiu libro, dum kelkaj jarmiliardoj la historio de la homaro kaj la tero, evoluo kaj malprospero, estas pentrita. En lasta ĉapitro la Flambirdo diras "Sed ĉi tiun fojon mi volas kredi je ili, ĉi tiun fojon ili nepre rimarkos sian eraron survoje …" Nun ankaŭ mi volas kredi, ke la homaro ne povos perei en la nuntempa stulta batalo.
Horisano (Japanio)
Sagaca muso renkontas strigon, serpenton, kaj malsatan krubalon. Tamen, la muso ne estas manĝata de ili. La muso estas ĉarma kaj komika.
Sacuki (Japanio)
Mi naskiĝis en norda Francio kaj, dekvinaĝa, mi alvenis en Bretonion por instruadstudadoj. Tuj, mi ŝatis tiun belan kaj misteran regionon "prilaboritan de vento kaj maro". La vivo ĉi tie estas kiel la diversaj pejzaĝoj: bela, surpriza, alloga, ensorĉa. Abondas legendoj, fabeloj, kiuj interalie okazas en la fama arbarego Broceljando. Mi plezure legis.
Nadzieja (Francio)
Nekutima kvazaŭ aŭtobiografio - en historia fono de la tiama Hungarujo de la 1950-60aj jaroj. Mi kundividas centprocente la literaturistan fakan opinion, donantan altvaloran pritakson, de Minnaja-Silfer al la verko en ''Historio de la Esperanta Literaturo'', eldonita de LF-koop en 2015, sed mi ne volas citi aŭ ripeti ĝin.
Mi preferus plie kundividi miajn impresojn, sentojn, pensojn vekiĝintajn dum la legado, do bonvolu viziti https://esperantohea.hu/adolesko-recenzo/
Mi esprimas mian admiron kaj respektegon al la inĝenieco de la verkisto en vortbildoj kaj vortkunmetoj, plie en vortuzo kaj en kreiva uzo de ebloj de la baza, fundamenta vorttrezoro de nia lingvo - permesante al si ankaŭ la necesan sed modestan uzon de neologismaj epitetoj, kiuj hodiaŭ jam tute ne sonas tiele. Abundo sen redundo.
....la leganto ne povas imagi heroon prezentatan nur deinterne; ...nepre estas necese vidi lin kvazaŭ el ekstera vidpunkto, do prezentatan de iu alia.
Kompreneble oni povus trakti la aferon formale, kaj uzi simple anstataŭ la pronomo ''mi'' la pronomon ''li'', trompante la leganton aŭ almenaŭ havigi al li la impreson de objektiveco. Sed li diras, ke ankaŭ literaturo estas ilo de ekkono de la mondo, kaj ekkoni la mondon oni povas, se oni vere havas diversajn vidpunktojn (komprenu: diversajn okulparojn), kaj ne nur ŝajnigas tion…
Mi apartenas al … leganto kun admirinda pacienco, kiu sukcesis tramaĉi tiom da animaĵoj... ; kaj mi ege rekomendas al ĉiu, kiu estas sentema kaj akceptema al lingvaj, literaturaj bongustaĵoj; kun altnivela sento de stilo, kiu deziregas kunbaraktetadi en specialaj originalaĵoj. Se la romano aperos iam ankaŭ hungarlingve mi antaŭvidas ties furoran sukceson.
Arbuto (Hungario)
La romano Noktaj aviadistoj de estona verkisto Vladimir Beekman (1929- 2009) rakontas pri viraro de la bombaviadilo, kiu estis forgesita de milita estraro sur iu izolita insulo en fora nordo kaj multajn jarojn atendas ordonon pri bombado de objekto. Kapitano Berg kaj liaj kunuloj ne scias, ke la milito jam finiĝis.
Berg kun sia aviadilo LQ86 kaj viraro estis senditaj sur la insulon mallonge antaŭ la militfino, printempe de la kvardekkvina. Tiutempe sur la insulo loĝis ankaŭ la surtera deĵorgrupo de la dekkelkaj viroj. Tiu viraro mastris kaj zorgis la bazon, konstruitan ĉi tie iam pli frue.
La aviadilo de Berg enaeriĝis ĉiun ĵaŭdon. Tiu tago estis por ĝi antaŭvidita por ĉiam. Nek kapitano Berg, nek iu alia el lia viraro sciis, ĉu multaj noktaj bombaviadiloj troviĝas en aliaj insuloj, de kie ili startas iun certan horon. La aviadistoj ne rajtis uzi radiostacion en elsendoreĝimo.
Jam dum kelkaj semajnoj cirkulis en la viraro nekonkretaj paroloj pri baldaŭa fino de la milito, tamen la ĉefstabo pri tio silentis. Post iu tempo la insulon forlasis la deĵorkomando. Ĝis la komenco de majo ĉiu-ĵaŭde post noktomezo audiĝis laŭ la difinita ondolongo nur la elvoko LQ86,
kion sekvis koordinatoj de laŭvica frapota objekto. Poste la aviadila ricevilo restis ĉiunokte muta.
Berg, vane atendanta invitsignon, atakis dum la tuta majo laŭ sia propra risko. Meznokte unuopaj neatenditaj eksplodoj tremigis frakasitajn urbojn, kiujn antaŭ nelonge traruliĝis la milito. Oni konsideris tion eksplodoj de prokrastfuzeaj bomboj aŭ fugasoj kun horloĝmeĥanismo.
Kapitano Berg kun la kunuloj restis solaj en la insulo. Tamen ili ne komprenis, ke la milito finiĝis. Dum multaj jaroj ĉiu-ĵaude ili startis per la trivita, propramane riparita bomb-aviadilo esperante ricevi ordonon bombi iun objekton. Dum noktaj flugadoj kapitano Berg miris, ke iu stranga pozicia milito formiĝis en Europo,
kie kontraŭaj partioj ne timis montri lumigitajn objektojn kaj el aero ne videblis eksplodoj nek incendioj. Iam li kun la kunuloj vidis antaŭe neniam viditajn potencajn aviadilojn. Kaj jen, iun ĵaŭdon kapitano Berg ekaŭdis la malfortan invitsignalon: LQ86 ... LQ86 ... .
La romano estas pri minaco de milito. Gravas noti, ke la mensopremega militodanĝero devenas ne nur de la senrespondecaj politikistoj aŭ potenculoj. La politikistoj kaj potenculoj oftfoje interŝanĝiĝas, sed la apokalipsa minaco en la formo de milito daŭre pendas super niaj kapoj.
Kaj estas homoj, kiel kapitano Berg kaj liaj kunuloj, kiuj estis entiritaj en la militon kaj restas en ĝi ĝis sia lasta horo. Aŭ, se rigadi de alia flanko, la milito pluvivas en ili ankaŭ post la milito.
Ĉu povis okazi ĉi tiu historio en la reala vivo? La aŭtoro diras en la antaŭparolo, ke kiam la romano estis verkita, el ĝangalo de Filipinoj eliris japana leŭtenanto Hiroo Onoda (1922-2014). Kiel herooj de la romano, ankaŭ li longan tempon daŭrigis sian personan militon, ne kapablis fini ĝin.
Necesis tridek jaroj de lia vivo por tio, ke li finfine kiel signon de kapitulaco, fordonu en la trivita ledkovrita ingo sian glavon.
Ganto (Litovio)