Recenzoj de legataj libroj dum la julia sumoo 2015

Ĉunhjang - Koreaj Rakontoj

Mi finlegis la 42paĝan libron, kiu konsistas el tri mitaj rakontoj de Koreo. Kvankam estante rakontoj pri mitoj kaj feinoj, tamen ili allogas ankaŭ plenaĝajn legantojn. Iliaj enhavoj prikantas homojn bonkorajn, honestajn, laboremajn kaj amofidelemajn. Ĉiuj tri rakontoj havas same bonan finon: la Boneco kaj Honesteco ĉiam venkas la Malbonecon kaj Kruelecon, la amofideluloj fine atingas feliĉan kunvivon, la krueluloj estas punitaj severe...La libro estas legendaj kaj taŭgaj por komencantoj en Esperanto.

Hundeto (s-ro Dang Van Thuyet)

Kanĵi kaj Amane, familiaj rakontoj de HORI Jasuo

Mi ŝatas tiun libron, ĉar ĝi estas mallonga kaj en ĝi estas 27 interesaj familiaj rakontoj. Tutaj aferoj, bestoj, obiektoj en la rakontoj estas proksimaj kun ĉiuj homoj .
Aŭtoto uzis normalajn, simplajn, facikomprenajn vortojn, do la libro estas amikeca kun ĉiuj homoj. Mi pensas, ke Kanĵi kaj Amane estas bela, leginda libro.
Dankon al Aŭtoro HORI Jasuo, kiu kreis tiun libro por legantoj.

Hien Nguyen Thi

Skabio de Sten Johansson

Sten Johansson verkis bonan psikologian romanon pri... jes, pri kio? Ĝis lastmomente ne klariĝas, ĉu la ĉefrolulo, Stefan, vere murdis aŭ mortigis aliajn homojn aŭ ĉu nur temas pri hazardoj. Ĉiu ĉapitro kondukas la leganton al pli frua periodo en la vivo de Stefan. Pro tio, mi ja hezitas diri, ĉu la verko estas rekomendinda por komencantoj - laŭ lingvaĵo ĝi certe taŭgas por ili, sed ĉar la direkto de la rakonto estas iom komplika, mi dubas.
Por aliaj la romano certe estas tre leginda!

Katinjo

La Feliĉa Birdo (Ĉinaj popolaj Rakontoj)

La Feliĉa Birdo enhavas tri ĉinaj popolaj rakontoj el Tibeto.
En la titola rakonto enloĝantoj de loko kie ne estas riveroj, kampoj, arboj aŭ herboj sendas la saĝan knabon Vanĝja serĉi la birdon de la feliĉo. Por tio li travivas malfacilaĵon, renkontas monstrojn, sed finfine atingas la feliĉan birdon, kiu per tri krioj plibonigas la situacion en la vilaĝo.
Rano-rajdisto temas pri aljunaj geedzoj al kiu finfine naskiĝis infano: rano kiu povas paroli. Ĝi geedziĝas kun filino de la tribestro kaj kiam okazas ĉevalrajda konkurso, sekrete partoprenas ĝin ne kiel rano sed kiel belega junulo. Bedaŭrinde la edzino forbruligas la ranan haŭton kaj tiel senintence mortigas sian edzon.
Ĝomaĝi temas kiel bela feino kiu edziniĝas kun princo, sed ĵaluza sorĉistino mortigas ŝin. Tamen ĉiufoje Ĝomaĝi revenas - kiel belega lotuso, kiel arbokaj finfine kiel loĝantino de bela palaco kie ŝin retrovas la princo.

Anneke Buys

Memoroj pri la Japana Katastrofo de Hori Jasuo

Vizitinte la regionojn suferantajn pro cunamo kaj nuklea katastrofo de 2011 ĝis 2015, la aŭtoro rakontis siajn impresojn tra 159 prozpoemojn, kun fotoj. La tuta verko montras lian senton, kompaton al la viktimoj, kaj esperon je rekonstruado de la lando. La eksterlanda leganto nur povas klini sin pro kompato, admiro kaj respekto al la japana popolo kiu kuraĝe alfrontis ĉiujn malfacilaĵojn, gardis sian dignon, respektis tradiciajn kutimojn kaj kredojn. Oni povas nenion fari kontraŭ naturaj katastrofoj, sed rilate al nuklea polucio, indas pripensi pri forigado de uzo de nuklea energio je monda skalo, kaj ĝia anstaŭigo per naturaj, renovigeblaj energifontoj.

Rambutano (s-ro Nguyen Xuan Thu, Hanojo, Vjetnamio)

La Nigra Spartako de Geraldo MATTOS

La libro La Nigra Spartako estas romaneto kiu temas pri la vivo de Kam Golo.
Kam Golo estis afrika reĝo de Paran Atan. Li amis la sklavino Mariana, kaj pro tio li ankaŭ fariĝis sklavo.
En Brazilo li luktis por libereco, kaj estis konata kiel Zumbi.

Limao (s-ro LIMA Rafael, Inhumas, Brazilio)

Muminvalo de Tove JANSSON

La libro konsistas de rakontoj de proksimume 10 paĝoj por infanoj kaj adoltuloj. La rakontoj havas psikologe profundajn pensojn, ekz. en La nevidebla infano, P. 65:
"Vi ja scias, ke personoj facile fariĝas nevideblaj, se oni senkuraĝigas ilin sufiĉe ofte"
p.72: ...daŭrigis Mim..."vi neniam ekhavos propran vizaĝon antaŭ ol vi lernos batali."
Ankaŭ la desegnoj de verkisto plaĉas al mi kaj helpas kompreni la vortojn.
Mi tre varme rekomendas la libron Muminvalo!

Konvalo (s-ino Leena Lindqvist, Kuopio, Finnlando)

Ie pri io. Memoraĵaro de Tereza Kapista

La aŭtorino, Sinjorino Tereza Kapista, travojaĝis la "tutan mondon", multajn landojn sur kvin kontinentoj, instruante aliajn homojn la internacian lingvon Esperanton.
En sia verko "Ie pri io" ŝi rakontas siajn spertojn kvazaŭ ĝi estus taglibro.
Ŝi forveturis al Brazilo komence de 1991, kiam okazis la 27-Brasila Kongreso en Vitoria. Do, per Brazilo komenciĝas la verko kaj ni povas koni la belecon de tiu landego;- la strangecon de ekzotikaj fruktoj (kiel ĵaka, kiu aspektas kiel giganta erinaco);- la tristan legenton pri suko Gvarano kiun nun en multaj landoj oni vendadas sub la nomo Guarano;- la strangecon de buŝa, iuspeca legomo nemanĝebla, kiu konsistas en materio dense teksita kaj kiu, taŭge lavita kaj sekigita, fariĝas bela, longa, hela spongo;- la magian mondon de la praarbaro en Amazonio kun siajn multoj bestoj kaj strangaj arboj kaj la grandegaj folioj (je du metroj surface) de la Reĝino de Amazonio, kaj knaboj kiuj, en la koro de praarbaro, meze de ĝangalo, vendadas coca colaon!
Super ĉio, kun morta koro, ni ekscias vivkondiĉojn de la Brasila popolo; - la favelajn; - la malabundecon de trinkakvo; - "stratinfanojn aŭ randulojn"; - sukerkaneiojn kiuj, anstataŭ nutri la popolon nutras ja la riĝulajn aĉtomobilojn, ĉar la alkoholon en Brazilo oni destiladas el sukerkano kaj uzas anstataŭ benzino. Ni renkontas ankaŭ brazilan spiritiston; - virinon kiu ŝparas la tutan vivon partopreni la konatan Rian karnavalon; - instruiston kiu vivas en amazona ĝangalo; - sed, super ĉio, ni renkontas grandanimulojn kiuj feliĉigis Terezan kiu sentis sin hejme.
La verko daŭras en aliajn landojn (Ĉinio, Aŭstralio, Novzelando, Burundo-Afriko, ktp), tamen mi certas ke ni renkontos ankoraŭ multajn homojn kiujn ligas unu komuna ideo - la internacia lingvo Esperanto.

Mariolina (s-ino MEZZADRI Maria Grazia, Parmo, Italio)