Recenzoj de legataj libroj dum la januara sumoo 2019

Beletro, sed ne el katedro de Gaston Waringhien

Mi memoras, ke mi aĉetis tiun rabataĵon, kiam mi partoprenis nordfrancian kongreson antaŭ eble 15 jaroj. Certe nun malmultas la ekzempleroj.
Tiel allogas la 4a kovrilpaĝo de tiu libreto ne tre dika: "Tiel gaje promenante tra la literatura mondo, pasante la mejloŝtonojn de la monda kulturo vi atingos la plej altan ĉielon."
Hm! Certe la skribinto troigis. Tamen, la literaturaj temoj estas tre diversaj kaj riĉaj. Mi citas kelkajn :
- El la Biblio, "la profetoj kaj Esperanto"
- Komentario de Hamleto
- Ŝercologio en literaturo
- Komentario de la Infero de Dante
- Tradukarto
- Lingvistika valoro de la Poezio
Kaj multaj aliaj interesaj temoj
Poste venas alia dua parto pri "Esperantistaj siluetoj" do pri famaj esperantaj verkistoj
Kaj alia tria parto pri kompara literaturo, kiu entenas apartan ĉapitron pri la diversaj tutmondaj poeziaj formoj.
Al mi tre plaĉas la ĉapitro pri "Sprito kaj humuro", kio estas sprita, kaj kio humura.
Sed mia plej ŝatata parto de tiu verko estas la ĉapitreto pri Helmi DRESEN, fama estona verkistino, amikino de Waringhien.
"La stulta mano de nazia bruto senigis nin de unu el la plej delikataj spiritoj kaj el la plej varmaj koroj, kiujn mi konis. Kaj neniam plu la printempo havos la saman rideton."
Ni memoru Helmi DRESEN!

Telemo (Francio)

La rabistoj de Frederiko Schiller

La libro estas skribita de Frederiko Schiller kaj tradukita de L.L.Zamenhof. Estas ege emocia ĉi tiu drama teksto.
La historia okazas dum kvin aktoj. Estas multaj dialogoj, kie partoprenas diversaj personoj.
En la unua sceno, aperas Maljuna Moor kaj lian filon Francisko. Maljuna Moor havas du filojn, Karolo kaj Francisko. La poŝtisto alvenas kaj li havas leteron al Maljuna Moor, sendita el Lepsiko. Unue Francisko ne deziris legi la leteron al lia patro, sed post li ŝanĝis vian ideon. Tiun leteron informas pri Karolo, kiu estas la preferata filo de Maljuna Moor. Francisco, kiu estas tre ĵaluzema, ne ŝatas lian fraton Karolo.
Okazas, ke Karolo ne estas bona filo, ĉar li turniĝis ĉefo de rabistoj, kiel informas la malĝojan novaĵon, sendita al liaj patroj, pere la korespondado. Falis sur la tero la honoro de la nomo de la familio Moor. Maljuna Moor multe suferas kaj deziras morti.
La sekvantaj aktoj, daŭrigas la parolado de Maljuna Moor kaj la libervivuloj poste rabistoj.

Thuler (Brazilo)

Antaŭprintempo (Dua parto) de Stefan Żeromski

Antaŭprintempo (pole: Przedwioĥnie), la lasta romano de Żeromski, konsistas el tri partoj: Szklane domy (Vitraj domoj), Naw³oĉ kaj Wiatr od wschodu (Vento el oriento). En ĉi tiu 56a Esperanto-sumoo, mi legis la duan parton, kiu sekvas ĉi tiun resumeton.

Szklane domy (Vitraj domoj) - unua parto
En la unua parto, la romano rakontas pri la vivo de Cezary Baryka, juna Poluso, kiu troviĝas en Bakuo, kiam la rusa revolucio eksplodas kaj de tie li iris al Pollando renaskiĝanta post la unua mondmilito.
Baryka kaj lia patro iris al sendependa Pollando, sed nur Baryka alvenis tie - maldika kaj malsana Seweryn mortis dum la vojo. Li sukcesis rakonti al sia filo pri la mirakla teknika invento - vitraj domoj kaj prospero en la lando. Sed li malkovras, ke Pollando ne similas, kion lia patro diris pri vitraj domoj.

Naw³oĉ - dua parto
Cezary Baryka ne trovis en Pollando ĉion, kion parolis lia patro. Tie, li renkontis malriĉecon, mankon de stabileco, jura kaoso, ktp. Tamen li partoprenis la pola-bolŝevisman militon en defendo de la lando.
Dum la milito, li savis la vivon de Hipolit Wieloslawski, kaj en dankemo li estis invitita al sia bieno en Naw³oĉ.
Vivo en la kortego de la noblaj ravis al Cezary. Tie, la vivo de tri virinoj Karolina Szar³atowiczówna, Wanda Okszynska kaj Laura Koscieniecka interkruciĝas kun la vivo de Cezary.
Post la apero de malagrabla kaj tragika faktoj, li loĝis en la farm-bieno Ch³odek, kie li havis la ŝancon observi la vivajn kondiĉojn de kamparanoj. Poste ĉi tio, li revenas al Warszawy.

Lemosac (Brazilo)

Post la morto de Léon Denis

Léon Denis rakontis la religian pensmanieron de la homaro ekde ĝia origino, kiu okazis en Hindujo.
En la komenco la religio estis vera, pura kaj profunda. Poste la homoj malaproksimiĝis de ĝia esenco, adulterante ĉion en ĝi.
Laŭ la aŭtoro, la religioj mortas por renaskiĝi ĝis la reapero de la vera religio aŭ doktrino, kiu estos Supera, Definita kaj Universala

Cizelilo (Brazilo)

Fabeloj el la budhisma literaturo

Fabeloj el la budhisma literaturo estas pri ekzemploj de bonaj agoj kaj instruas, ke oni devas ĉiam respekti unu la alian.

Brankulino (Brazilo)

Doktor Esperanto de Maria Zió³kowska

La libro estis tre interesa, ĉar la aŭtorino priskribis vivon de Zamenhof.
Ni scias, ke Zamenhof naskiĝis la 15-an de decembro 1859 jaro en pola urbo Bjalistoko. Li vivis en regiono, en kiu loĝis apartenantaj al kvin popoloj. Ili vivis apartan vivon, ili havis alian religion.Inter ili regis malfido kaj malamo. Zamenhof kredis, ke povas pacigi ilin komuna lingvo. En la jaroj 1879-1881 li studis medicinon en Moskvo, kaj poste en Varsovio 1881-1885. Li specjaliĝis en okulistiko. En la jaro 1887 li eldonis unuan libron sub la pseudonimo D-ro Esperanto. Laŭ tiu pseudonimo estis poste nomata la lingvo. Zamenhof estis tre modesta. La majstro estis malsana de koro sed forte laboris, ĉar li tradukis la literaturon de la mondo en Esperanton. Li intencis krei grandan bibliotekon de klasikuloj. L. Zamenhof mortis en la jaro 1917 en Varsovio.

Barbara Gut (Pollando)

Hotelo Savoy

Mi ŝatus mallonge resumi la tralegitan libron Hotelo Savoy. Ĝi priskribas hotelon Savoy en iu urbo de mezorienta Eŭropo, sepetaĝa hotelo, kies etaĝoj servas al: tri unuaj etaĝoj por riĉuloj kaj iu pli alte des pli malbonkondiĉaj estas ĉambroj. Al la hotelo venas multaj homoj. Ne ĉiuj havas monon por la hotelo. Ĉio okazas post la fino de la unua mondmilito, la granda milito de blankaj homoj. Kiel oni scias, tiu milito kaŭzis multegajn ŝanĝojn en Eŭropo, kolapso/falo de aŭstara potenco, de la germana potenco, de la rusia potenco. Nun reveneas el milito diversaj militkaptitoj, serĉante sian novestablitan ŝtaton. Kvankam ne ĉiuj planas resti en "sia" nova ŝtato. En la urbo multas judoj, ankaŭ en la hotelo Savoy ili multas, sed okupas pli supraj ĉambroj, kvankam ne ĉiuj. La libro tutcerte meritas legadon.

Dorota-Burdo (Pollando)

La meteoro de Sándor J. Bako kaj Claude Piron

Rakonti atentokaptajn historietojn estas bela arto. Pro la mallongeco de la verkoj, ĝi ŝajnas facila, sed tio estas nepra mistakso. Konstrui koheran, verŝajnan kaj interesan epizodon per malmultaj paĝoj postulas grandan precizecon en la uzado de vortoj, konstruado de frazoj kaj de "atmosfero".
Se la aŭtoro ne sufiĉe talentas, tiam rezultas nenatura, kruda, anekdoteca, senkolora nura raporto. Multaj verkistoj en la universala literaturo sin dediĉis al tiu malfacila ĝenro. Ĉeĥov estis unu el la majstroj. Lastatempe, oni radikaligis la malfacilecon per la kreado de la tiel nomataj "mikrorakontoj", kiuj celas transdoni tutan historion per malmultaj linioj. Granda defio!
La volumo La meteoro estas sukcesa kolekto de nelongaj rakontoj. En la unua parto de la volumo troviĝas la rakontoj de Claude Piron, nia konata, rekonata, aprezata stilisto. Denove li konfirmas sian kapablon transdoni per simplaj elementoj de nia lingvo esprimojn plenajn de eleganta viveco kaj psikologio.
Kelkaj el la tekstoj estis faritaj per "facila" lingvo, tio estas, per la listo de la plej uzataj vortoj de la revuo Kontakto. Do, didaktikaj. Ne pensu tamen, ke la facileco faras la tekstojn naivaj kaj infanecaj. Tute ne! La temoj estas ĉiam pensigaj, eĉ instigaj, foje amuzaj kaj provokaj.
Piron denove pruvas, ke oni povas pensi funde, sen neologismoj. El tiu unua parto, mi elstarigas la rakonton "Timiga Maljuniĝo", kiu temas pri infano forlasita kaj adoptita de fremda familio.
La dua parto konsistas el rakontoj de Sándor J. Bako (1915-1990), hungara Esperantisto, kiu pasigis parton de sia vivo en siberiaj gulagoj kaj poste migris al Usono. Li publikigis plurajn volumojn de rakontoj, kelkajn kune kun rakontoj de Piron. Ankaŭ liaj historioj estas tre viglaj, sed iom malsimilaj al tiu de la sviso.
Ankaŭ lia stilo estas simpla kaj eleganta, sed iom pli "ornamita". Liaj verkoj estas pli emociaj, iom pli sentimentalaj. Kelkaj el ili estas vere poeziecaj, kiel la kortuŝa La meteoro, kiu pruntis sian titolon al la tuta libro. Ĝi temas pri la revoj de eta orfo en indiferenta mondo.
Leginda libro estas La meteoro! Pro la lingvo, pro la enhavo, pro la plezuro.

Posovo (Brazilo)

Migranta plumo de Julio Baghy

Migranta plumo estas 114-paĝa verko de Julio Baghy. Tiu ĉi volumo estas jubilea eldono el Pollando el kvar urboj, kie troveblas la eldonejo Durdevac (Dokumenta Esperanto-Centro), Bjalistoko (Bjalistoka Esperanto-Societo), Ŝvidnik (Libro-mondo), Lublin (Ars Libri). Libron redaktis Tomasz Chmielik kaj Luiz Fernando Dias Pita.
En tiu ĉi libro legeblas kaj poemoj kaj prozaj tekstoj de Baghy, en bonega, bela lingva lingvaĵo. Mi ne povis demeti la libron post lego de la planitaj paĝnombroj.
La okan tagon ĝi estis finlegita. Mi konsilas legi tiun ĉi juvelon de la esperanta literaturo al miaj karaj geamikoj legluktintaj, dum ĉi tiu Esperanto-Sumoo.

Anjo (Hungario)

Ho, tomboj de l'prapatroj de Clelia Conterno Gublielminetti

La verkistino rakontas, kiel anonima rakontantino la historion de la familioj Ferrari, Andenna, Grisotti kaj Ugazi.
Ŝi skizas la historion antaŭ la fono de la ekesto de la nuna lando Italujo. Meze de la 19-a jarcento Italujo ankoraŭ ekzistis el pluraj regnoj, inter alie Novara, kiu estas grava regiono en la rakonto. La rakonto preskaŭ ampleksas jarcenton. Estas interese iom ekkoni la Italan historion.
Tre interesa estas laŭ mi la fakto, ke la rakontantino komentas la situacion en la 19-a jarcento el la perspektivo de la 20-a jarcento, ekzemple: tiutempe Kristnasko ankoraŭ temis pri la naskiĝo de Kristo, kaj ne nur pri donacoj....
Ŝi ankaŭ tre klare eksplikas, kial ŝi esperantigas kelkajn vortojn kaj aliajn ne. Cetere estas klara listo de la rolantoj.
Laŭ vortelekto, la libro estas taŭga por komencantoj. Tamen, la konstruado de la frazoj estas kelkfoje iom komplika, do ne por tro freŝaj komencantoj. Por aliaj do rekomendinda verko.

Katinjo (Nederlando)

Literaturaj antologioj

En la historio de ĉeĥoslovaka literaturo kaj esperanta movado daŭre enskribiĝis du eminentaj verkoj: Ĉeĥoslovaka antologio (1935) kaj Slovaka antologio (1977). Interrilata kunlaboro de ĉeĥaj kaj slovakaj esperantistoj ekzistis longe antaŭ ekesto de la Ĉeĥoslovakio (1900-1918), dum ĝia daŭrado (1918-1992) kaj kontinuas ankaŭ hodiaŭ en memstara Slovaka kaj Ĉeĥa respubliko. La unuan lernolibron de Esperanto eldonis en Ĉeĥio T.Èejka en la 1900-a jaro kaj la unuan en Slovakio eldonis A. Škarvan en la 1907-a jaro.
Dum centjara historio aperadis elstaraj esperantistoj, inter ili multaj prozistoj, poetoj kaj tradukistoj. En la 1933 jaro komenciĝis preparlaboroj pri Ĉeĥoslovaka antologio. Antologio kun tradukoj de gravaj ĉeĥaj kaj slovakaj beletristoj celis sciigi legantojn pri literatura riĉeco de niaj nacioj. La elekto de aŭtoroj esprimis ilian signifon kaj samtempe verkoj prezentis literaturajn interesa?ojn por legantoj. Verkaro enhavas nur unu poemon el la 14- jarcento, ceteraj tekstoj devenas el 19-a kaj la 20-a jarcento. Antologio reprezentas 65 ĉeĥajn kaj slovakajn aŭtorojn sur 468 paĝoj. Totale kunlaboris pri ĝi 26 esperantistoj, inter ili Slovakoj P. a J. Rosa, J.V. Dolinskŭ, V. Jukl a E. Wanitzek kaj ĉeĥaj esperantistoj kiuj daŭre vivis kaj laboris en Slovakio S.Kamarŭt, M.Lukᚠa J.Fridrich. Antologio estis eldonita tuj en 1935-a jaro en Budapeŝto.
Slovaka antologio ekaperis post pli ol 40 jaroj. Libro estas ampleksa kun kronologia sinsekvo de tekstoj de La granda Moravio, tra renesanco, baroko, klasikismo, romantismo ĝis la 20-a jarcento. Ĝi enhavas verkojn de 91 aŭtoroj sur 544 paĝoj, eldonita en Slovaka pedagogeldonejo Bratislava en 1977. La tradukaĵojn preparadis nur kvin slovakoj esperantistoj: Š.Seemann, P. Rosa, M.Šaturová-Seppová, J.V. Dolinskŭ, E.V.Tvarožek kaj du ĉeĥaj samideanoj M. Lukᚠkaj J. Koĝínek. Mi atentis krome aliajn du personecojn: Pavol Rosa (1906-1988) oficisto, longjara prezidanto de slovakaj samideanoj, kiu kiel junulo tradukis por Ĉeĥoslovaka antologio 20 verkojn de slovakaj aŭtoroj kaj en Slovaka antologio li tradukis 13 verkojn. Ĉeĥo Jiĝí Koĝínek (1906-1988) laboristo en industrio, kiu neniam vivis en Slovakio, tradukis por Slovaka antologio 22 verkojn. Ĉeĥoslovaka kaj Slovaka antologioj disvastigis konojn pri literaturo kaj pri verkistoj de niaj du frataj nacioj, enlande kaj eksterlande.

Paco (Slovakio)

Vivovero de Virino, memoraĵoj de Carmen Cassinis

Carmen estis la patrino de Filippo Franceschi, konata verkisto, ekzemple de Bildoj pri norda lando kaj aliaj rakontoj, aŭ kun sia edzino Júlia Sigmond, de Libazar' kaj Tero kaj aliaj verkoj. Li sugestis al sia patrino rakonti sian vivon kaj ŝi konsentis, kondiĉe ke ŝi diktu. Poste li tradukis la memoraĵerojn al esperanto.
Carmen naskiĝis en 1895, oka el 11 gefratoj, kaj loĝis en Padovo aŭ en la itala padova regiono. La patro estis kuracisto, sed mortis relative juna, tiel ke la restanta familio ne estis riĉa. Carmen iĝis instruistino, edziniĝis 25 jaraĝa. Do, jen elvoko de antaŭa epoko, kiam multe parolis dialekte, oni pianludis en la kinejoj, la tramoj estis unue tiritaj per ĉevaloj, kaj multe da personoj mortis pro la "hispana gripo" je la fino de la Unua Mondmilito. Oni vivas inter si, la rilatoj inter la gefratoj, la gekuzoj gravas, kaj ĉefe amo, kaj la leganto kelkfoje perdas la fadenon pri kiu estas kiu. La patrino elvokis sian vivon ĝis 1920, dato de la edziniĝo, sed post 1978 iĝis tro malsana por daŭrigi la rakontojn kaj mortis en 1981, 86-jara.
Laŭ mi, tiaj memoraĵoj valoras ĉefe por la familianoj kaj Filippo konscias pri tio: "al mi ili aspektas tre belaj, sed kompreneble mi estas la lasta persono taŭga por ilin pritrakti".

Alteo (Francio)

Nova Testamento-Apokalipso de Sankta Johano

Sankta Johano Apostolo estis ekzile, en la greka insulo Patmo, en 95 post Jesuo Kristo, kiam en Romo estis la persekutado fare de la Imperiestro Domiciano. Li havis multajn katastrofajn viziojn. Ili estis inspiritaj fare de Dio, pri la destino de la justuloj kaj de la pekuloj.
Li vidis: sep orajn kandelabrojn, brilajn stelojn kaj Anĝelojn. Poste, li aŭdis trumpetajn sonojn. Oni vidis homajn ulojn (kun multaj flugiloj kaj multaj okuloj), sanktajn librojn, kiuj estis fermitaj fare de sigeloj, oferan kaj senkulpan ŝafidon, rajdantojn kaj ĉevalojn.
La Tero aperis distaŭzata de terura tertremo.
La Luno estis ruĝa, kiel la sango.
La Steloj falis kaj la montoj kolapsas.
La Anĝeloj komunikis al Johano la simbolan numeron de la elektitaj: ili estos centkvardekkvarmiloj! Nun oni vidis skorpiojn kaj lokustojn. Multaj avertoj, kontraŭ la materiala delogo de Satano, estis elparolitaj.
Alia vizio: graveda virino, kun sunkolora robo, terura drakego, kiu havis sep kapojn kaj kiu batalis kontraŭ Arkianĝelo Mikelo kaj aliaj Anĝeloj. En la maro, kaj en la Tero aliaj drakoj (kun sep kapoj) venis. Poste oni vidis: katastrofojn sur la Tero, la ruiniĝon de Babilono, la venkon de Kristo, la definitiva malvenkon de malbono kaj la feliĉo de Beataj.
Tiu ĉi libro oferas inspiron por pripensi al la valoroj veraj de la vivo: la bono, la honesteco kaj la rektanimeco.

Karla (Italio)

Spirita Revolucio en la Koro de Eŭropo de P. Pitter

La aventuroj de la brava soldato Svejk dum la mondmilito de J. Haŝek

Precipe en la unua libro imponas la heroa agado kaj nobla pensado de la 8 ĉapitre titolitaj ĉefroluloj de la kultura, reformacia historio de Ĉeĥio. Tamen en la ĉapitroj ni legas ankaŭ pri aliaj gravuloj, kiel ekz. Adalberto. Mi ja konis Jan Hus kaj Komenion, sed ne memoris Petr Chelĉicki (fakte kun fina ipsilono). Jam la unua Princo Vaclav elstaris pro religia nemilitemo, sed lin murdis la frato Boleslav. Ankaŭ aliaj pereis: Jan Hus, Hieronimo la Praga (ambaŭ brulŝtipare), sed la talenta predikisto-sociaktiva Miliĉ, samkiel Komenio, spertis naturan morton. Kiom da malfeliĉoj ili spertis, apenaŭ eblas imagi: Komenio eĉ plurfoje perdis ĉion, inkluzive de la familio kaj verkoj. Ni ja konas liajn "Via Lucis" kaj "Orbis Pictus". Nun mi legis pri la helpo de la komercisto de Geer kaj poste lia filo en Amsterdamo.
Sed interesas ankaŭ la aldono de la eldonisto Petr Chrdle pri la vivo de la aŭtoro Pitter, kiu fondis hejmon por orfoj judaj kaj germanaj kaj nomis ĝin laŭ Miliĉ.
Pri la lingvaĵo: Apenaŭ preseraroj, sed utilus, ke neslavlingvanoj korektu tiajn gravajn verkojn, se nur pro la malfacilaĵoj uzi la artikolon. Ĉiel ajn, mi vere ĝuis la legadon kaj forte rekomendas la verkojn.

Rob (Nederlando)

Romeo, Julieta kaj la tenebro de Jan Otĉenáŝek

Romeo, Julieta kaj la tenebro temas pri amromano, kiu situas en Prago, dum la milito. Amo inter du gejunuloj, li estas ĉeĥa kaj ŝi estas judino, kiu devus iri en koncentrejo sed ŝi ne iris kaj li kaŝas ŝin en sia domo kaj tuj komencas interrilatiĝi kaj estiĝas amo. Mi rekomendas al ĉiuj legi ĝin.

Pecĉo (Kubo)

Kumeŭaŭa de Tibor Sekelj

En la vojaĝo en la rivero Amazono, mi veturis per ŝipo, tamen la ŝipo estis rompita. Mi kaj kunvojaĝantoj estis forlasita la bordon de la rivero. Kaj tie mi konatĝis kun indiana knabo.
Ĉi-foja rakonto.
Mi eksciis la saluton indiana, per kiu ni salutis reciproke kun la indiana knabo. Li havis mult-specajn sagojn, kiuj por diversaj celoj li havis. Ni intencis serĉi testud-ovojn, kaj ni por tio iris al la riverbordo. Li sciis diversajn manierojn kaj rimedojn por serĉi testud-ovojn. Kaj ni finfine trovis la ovojn.
Li pakis la ovojn per granda foliego kaj metis la fundon de sia pirogo. Kaj ni trafis aprojn, ni unun el ili ĉasis kaj tie rostis ĝian viandon tamen tuj poste soldatformikoj aperis antaŭ ni senprokraste fuĝis de ĝi.
Dum nia apro-viando estis formanĝita por la soldat-formikoj. Kaj ni trafis dazipon. Ĝi rapide fuĝis de ni, tuj ni sekvis ĝin, sed fine ĝi kasis sin en sian kavernon. Ni enigis multajn fumojn en la kavernon do ĝi suferis en kaverno kaj eliris al la elirejon, ni tuj kaptis ĝin do svenigis ĝin kaj ligis ĝin per ŝnuro
Kaj mi vidis diversajn bestojn birdojn, tiuj estis meleagro kaj papago, serpento, tamanduo, jagaro, tapiro, kapreolo ktp.
Dum rompita ŝipo tute ripariĝis kaj mi devis reveni mian lokon kaj devis diri adiaŭon al li.
Fine kun li mi serĉis ananason….

Karasutengu (Japanio)

Mara stelo de Julian Modest

La kolekto de mallongaj noveloj el 21 verkoj. La titolo de la libro, Mara stelo estas unu el la noveloj. Kial ĝi estis elektita por la titolo de la libro, mi ne komprenas. La novelaro traktas divers-homajn rialtojn, ekz. inter geedzoj, gepatroj kaj gefiloj, gefiancoj, instruistoj kaj lernantoj k.a. La enhavo estas riĉa, bunta, belstila, kaj facile legebla. Entute preskaŭ ĉiuj rakontoj iras al kulmino, sed la konkludo estas ne skribita. Tion sentas aŭ imagas nebule la leganto mem. Ne esprimeblan kortuŝan emocian postsonoron ni povos ĝui.

Samo (Japanio)

La malgranda sorĉistino

Mi legis la libron, La malgranda sorĉistino, de la paĝo 42 ĝis la 78.
La malgranda sorĉistino per sia sorĉo en la semajnobazaro helpis la knabinon, kiu vendis paperflorojn. Kaj ŝi helpis la ĉevalojn turmentitajn de la bierĉaristo. En alia tago, en la pafistofesto ŝi helpis la bovon Korbinano. Kaj vintre en la proksima vilaĝo ŝi helpis la maronvendiston. Ŝi praktikis bonfaron per sia sorĉo. Mi povis interese legi ĝin.

Mateno (Japanio)

Atestas atombombito koredevena PAK Namĵu

S-ino OSIOKA Taeko estas heredrakontanto oficiale licencita de la urbo Hirosima, kaj verkis ĉi tiu libron Atestas atombombito koredevena PAK Namĵu Mi tre miras, ke mi ne scis pri la heredrakontanto oficiale licencita de la urbo Hirosima.
Sub la aero eksplodita atombombo, la situacio de detrupovo kaj la timo de homoj estas montrita jene: Ĝi emisias multe da radioaktiveco, kiu ne ekzistas ĉe la ordinara bombo. Radioaktiveco ne estas videbla, sed difektas ĉelon kaj genon en la homa korpo.
Kiam familio de s-ino PAK Namĵu forlasinte hejmlokon venis Japanion, kaj estis atombombita. Ŝia sperto kaj penso estas skribita jene: en la libro la terura sceno estas montrita per fotoj kaj bildoj, kaj ankoraŭ nun ŝi vivas maltrankvile pro atombombito. Pri radioaktiveco de atombombo la teruro ankoraŭ nun atakis min.
Fine ŝia mesaĝo estas skribita jene: oni diris tiutempe, ke la milito estas justa, sed milito neniel havas justecon. Ĉu venki aŭ malvenki, milito estas nur reciproka mortigo. Suferado kaj malĝojo de atombombitoj ne diferencas inter japano kaj koreo. Absolute ne permesu militon kaj uzadon de nukleaj armiloj. Pri ŝia penso ankaŭ mi opinias same..

Granda Kampo (Japanio)

Lagoj en la mondo

Ĝis nun mi ne scikonis, ke lagoj en la mondo havas diversajn gravajn problemojn pri medio de lagoj, ekzemple enfluiĝo de multe da tero kaj sablo, malaltiĝo de akvonivelo, poluo pro venenaĵoj, eŭtrofiĝo kaj acidiĝo pro ekspluato de loĝantaro kaj industrigo.
Tio kaŭzas pereon de propraj vivajoj kaj ekorogia sistemo. Krome kaŭzas damaĝo al akvoproduktaĵoj kaj perdiĝo de diverseco de vivantaj estaĵo. Nun en la Monda Media Konferenco de Lagoj oni diskutas diversajn problemojn pri lagoj kaj oni diras, ke nun grava estas la forto de arbaroj kovrataj per basenaj montoj, kiuj protektas profundecon, akvokvanton kaj akvokvaliton de lagoj.
Speciale en tiu ĉi libro estas detale skribitaj pri la mediaj problemoj en la lagoj de Ĉinio. Mi ekkonis la gravecon de la lagoj.

Lumo (Japanio)

Koreaj Eseoj, Noveloj kaj Popolrakontoj 1932 - 1967 Tradukis Hajpin Li

La aŭtoro Hajpin Li (Yi Chae Hyon), kiu kompilis Esperanto-Korean Vortaron en 1969 kaj Korea-Esperanton Vortaron en 1983, estas alte taksata kiel la grava literaturisto.
La originalaj eseoj estas pri lia sinteno pri vivo, imagoj, sonĝoj kaj spertoj esprimitaj en tre klaraj, glataj frazoj facile kompreneblaj kaj ĉie montriĝas, ke li estis tre fervora kaj idealisma esperantisto. Pro la fakto, ke la tradukitaj noveloj traktas precipe la malfacilan periodon en la historio de Koreio, foje aperas esprimoj pri malriĉeco, agonio kaj tristeco de vivado, kaj multaj frazoj postlasis fortan impreson en mia memoro: ekz. en "La Tria Tipo de Homo" la heroino diras: "Homo venas al la mondo, ricevinte malfacilan vivon kaj formon. Li ne estus sendita por nenio. Ĉu ne estus io en la mondo, kion vi devas plenumi?" al kiu la heroo respondas: "Ĉu vi diras, ke homo estas naskita kun la speco de tasko?" kaj ŝia respondo sekvas: "Estas prave. Tasko, penvalora tasko". Legi la libron ankaŭ instigis min esplori pri la Korea Milito.

Majo (Japanio)

Taglibro de Anne Frank tradukita de Nora Bartels

Inter la 12-a de junio 1942 (kiam ŝi estis 13-jaraĝa) kaj la 1-a de Aŭgusto 1944, Anne Frank skribis la taglibron.
Ŝi naskiĝis en Germanujo, sed pro la persekutado al judoj, kiu okazis en la lando, ŝiaj gepatroj decidis translokiĝi al Nederlando. Tie ili, dum kelke da tempo, bone vivas sed en la 1939-a jaro komenciĝis la Dua Monda Milito kaj en la 10-a de majo 1940 la nazioj invadis Nerderlandon. La situacio iĝis danĝera, ĉar daŭris la persekutado kontraŭ la judoj. En la 5-a de julio 1942 Margot, la fratino de Anne, ricevis telefon-alvokon, por ke ŝi aliĝu al la laboro por la nazia Germanujo. Ili ne kredis, ke tio estis vera alvoko por laboro kaj ili decidis, en la sekva tago, sin kaŝi,
La kaŝejo lokis ene de la propra oficejo, kie la patro de Anne laboradis. Ŝi nomis la kaŝejon "Postdomo". Krom la familio Frank ankaŭ tie sin kaŝi la familio Van Dan (gepatroj kaj la filo Petro) kaj la dentokuracisto Dussel.
En sia taglibro - kiun ŝi nomis Kiti- Anne Frank rakontas, kiamaniere la ok kaŝintoj vivis, kiuj estis siaj okupoj kaj kiel ili sukcesis teni sin kaŝitaj tiamaniere, ke oni ne suspektu, ke en tiu loko estas loĝantoj. Ŝi rakontis pri multaj aferoj: siaj revoj, siaj sentoj kaj la rilatoj inter la kaŝintoj.
En la libro oni povas legi tion, kio okazis al la ok kaŝintoj post la 4-a de aŭgusto 1944.

Roze (Brazilo)

Homarano - La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof de Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu libro estas la plej lastatempa biografio de la iniciatinto de Esperanto. Oni nur publikigis ĝin en 2009. Korĵenkov pasigis multe da tempo science kolekti informojn, faktojn ktp pri Zamenhof.
Kosekvence, lia libro estas la plej fakte impona biografio de LLZ. La verko pritraktas ne nur la vivon, sed ankaŭ la lingvon Esperanto kaj, kiel diras la titolo, la ideojn pri homarano. Tiu estas certe la plej interesa el la tri biografioj de Zamenhof, kiujn mi legis.
La libro estas sendube aldoninda al la listo de legendaj libroj de ĉiuj Esperantistoj, eĉ se ili jam legis aliajn biografiojn pri Zamenhof, ĉar ili multe lernos legante ĉi tiun verkon.

Grandamuro (Britio)

vikio ( = artkolo) de Vikipedio

Ĉifoje mi legis multajn Vikiojn el Vikipedio dum la E-Sumoo.. Dank' al tio legado mi kelriĝis kaj eksciis pri multaj temoj por ekzemplo geografio, biografio ktp. Oni devas ofte legi vikijon kaj ankaŭ verki ĝin se oni povus fari ĝin.

Nikhil (Barato)

Tilla de Spomenka Ŝtimec

Tilla Durieux estis fama germana aktorino, kiu fuĝis kun sia juda edzo al Zagrebo en la 1930aj jaroj. En Zagrebo dum la germana okupado ŝi kaŝe helpis kroatajn partizanojn kaj, post la dua mondmilito, iĝis kudristino en pupteatro. El tiu eventplena vivo, Spomenka Ŝtimec verkis 150-pagan romanojn, miksante biografiajn faktojn kaj fikcion. La rakonto estis sufiĉe atentokapta, kvankam kelkaj ne tre interesj partoj estas priskibataj eble tro longe. La lingvaĵo de Štimec estas freŝa kaj kreativa. Mi legis la libron en bitformato, senpage elŝutebla el la interreto, sed bedaŭrinde tiu versio enhavas multege da tiperorojn, tiel ke kelkaj partoj estis prekaŭ ne kompreneblaj. Mi legis en aliaj recenzoj, ke ankaŭ la presita libro havas same ĝena kvanto de preseraroj. Konklude, interesa libro sed eble ne la plej rekomendinda libro skribita de Ŝtimec. Prefere legu Ombro sur interna pejzaĵo.

Gario (Kanado)

Lasu min paroli plu! de Claude Piron

La legado de ĉi tiu verko estis tre interesa. Mi tre ŝatis de la monologoj ke rakontis pri ĉiutagaj aferoj, homaj demandoj ke oni rimarkas en niaj mensojn (enaj voĉoj). Diversaj aferoj me mim tuŝas: aŭskulti niaj enaj voĉoj, amdeklaro, strangulaj manieroj, malkonsenta laboro, ĉu ni venis de alian mondon?, feliĉeco per retrovi la granda amo, la brandulo resaniĝis kaj alia tre interesaj aferoj.

Leoneleĝo (Brazilo)

Esperanto en Perspektivo - faktoj kaj analizoj pri la internacia lingvo de Ivo Lapenna (ĉefredaktoro), Ulrich Lins (Redaktoro) kaj Tazio Carlevaro

Ĝi estas 844 paĝa libro kun 23 ĉapitroj kaj multaj subĉapitroj.
15 tagoj estis sufiĉa por legi nur la 5 unuajn ĉapitrojn: La unua temas pri: La lingva problemo en internaciaj rilatoj. La dua jam temas pri La Internacia Lingvo Esperanto; La tria pri la Esperanta Kulturo; la kvara pri Instruado de Esperanto kaj la kvina pri Karakterizoj de la Esperanta Literaturo.
El la antaŭparolo mi prenas partojn kun klarigoj pri la ideo de la verko kaj celoj. Jen ili:
Antaŭparolo
4-a paragrafo: "La originala ideo estis publikigi duan, ĝisdatigitan kaj iom ampleksigitan eldonon de La Internacia Lingvo (Faktoj pri Esperanto), jam delonge elĉerpita. Ju pli evoluis la laboro je la nuna verko, des pli evidentiĝis, ke tute ne povis temi pri la dua eldono de la menciita libro, sed pri esence nova verko..."
6-a paragrafo: "(Celo)- Same kiel La internacia Lingvo, ankaŭ la nuna verko celas plenumi du ĉefajn taskojn. Antaŭ ĉio ĝi celas prezenti al la uzantoj de la Internacia Lingvo, precipe al la pli junaj generacioj, la multflankajn aspektojn de la kompleksa interlingva problemo de la nuntempa mondo kaj la rezultojn atingitajn en la Internacia Lingvo kaj pere de ĝi en ĝia 87-jara ekzistado... La dua celo, same grava, estas doni en la manojn de la aktivuloj novan instrumenton por efika agado en formo de taŭge ordigitaj faktoj kaj analizoj."
Laŭ mi, ĝi estas bonega verko, vera enciklopedio, kiun ĉiu esperantisto, ĉu movadano, ĉu ne devas legi por koni la historion de la Internacia Lingvo kaj havigi al si argumentojn por kontraŭstari la dirojn de nesciantoj pri la monda lingva problemo kaj montri al ili, ke jam estas ĉe niaj manoj la solvo de la problemo pere de la oficialigo de Esperanto, kiel dua lingvo por la tuta homaro.
La libro donas ankaŭ konsilojn pri libroj, kiujn mi volas legi kiel Lingvo kaj Vivo, Retoriko, La Danĝera Lingvo, k.m.a. Tiun lastan mi gajnis en Litovio dum Baltiaj E-tagoj (BET -1995).

Ohlifoihpotsira (Brazilo)

La Eta Princo de Antoine de Saint-Exupery

Mi finlegis la tutan libron. Mi pensas, ke ĝi estas bona libro. La libro tre plaĉas al mi. Mi lernis novajn vortojn en Esperanto. Antaŭe mi legis Gerda Malaperis, La Teorio Nakamura kaj La Verda Koro. Mi esperas, ke mi legos multajn librojn Esperante.

Ruhşen (Turkio)

Serpentoj en la puto de Nemere

Mi ĝojas, ĉar sukcese finis TIUN Esperantan -Sumoon. Bedaŭrinde, la libro estas ne interesa.... Sekvontfoje mi serĉos libron pli atenteme.

Nija (Litovio)

Gerda Malaperis

La libro estas tre interesa aventuro. Facila legado, kiu atentas la leganton. La nomo de la libro jam nomas la atenton, ĉar ĝi estas la malapero de virino nomata Gerda. Mi ŝatis multe. Ĉefe de la unuaj ĉapitroj, kie la intrigo disfaldiĝis per certa mistero. Tamen, en la finaj ĉapitroj mi estis malĝoja, ĉar mi atendis pli. Krome mi ŝatis la libron.

Ĵiŭ (Blazilo)

Dek noveloj de Maupassant Guy de Maupassant

Tio estas mia unua recenzo ne nur en Esperanto sed entute. Tial mi petas al legantoj esti toleremaj.
Romanoj kaj noveloj de fama franca verkisto Guy de Maupassant estas popularaj en la tuta mondo. Li verkis multegan kvanton da noveloj. En apartaj jaroj Maupassant publikigis pli ol sesdeko da noveloj. Li estis majstro de kurta rakonto kun neatendita fino. "La verkisto povas fari nur solan: honeste observi veron de vivo kaj talente ilustri ĝin; ĉio alia - senfortaj penegoj de maljunaj bigotuloj" skribis iam Guy de Maupassant. La famaj rusaj verkistoj Ivan Turgenev, Anton Ĉeĥov kaj Lev Tolstoj alte taksis lin kiel verkisto.
Kiam mi estis juna (antau preskaŭ 50 jaroj), mi jam legis verkojn de Maupassant. Sed nun tiuj dek noveloj estis tralegitaj de mi kun nova, freŝa rigardo kaj avida intereso. Mi eĉ ne povas diri, kiu novelo al mi plaĉas pli, ĉar ĉiuj estas majstre skribitaj kaj interesvekaj.
Tradukanto Noël Lecomte faris tre bonan tradukon, ĝi estas vigle legebla kaj simple komprenebla. Samtempe li ekpovis montri tre delikatajn nuancojn de senco de franca teksto. Ilustraĵoj de Tatjana Homakova ankaŭ estas belegaj! Mi tre rekomendas legi tiun libron al ĉiuj legantoj, kaj al novuloj, same al spertaj legantoj. Vi ricevos grandan plezuron.
Tiu novelaro enhavas 10 mallongajn po 3-6 paĝoj novelojn:
1. La pluvombrelo - pri avida kaj entreprenema virino
2. La ĉambro 11 - mensogo ĉiam estos videbla
3. La kazo de s-no Luno - krimo por nova vivo
4. La dudek kvin frankoj de la superulino - kompato kaj rido
5. La krimo al la ulĉjo Bonifaco - amuza miskompreno
6. La timo - sovaĝa timo aŭ neklarigebla miraklo
7. La markizo de Fumerol - sakramento de ateisto kaj diboĉulo
8. Moreno, tiu porkulo! - tragedio pro ne pripensata paĝo
9. La ulĉjo Miaveŝto - unu tago ŝanĝis la tutan vivon
10. Normanda ŝerco - ĉefa pasio estas pli forta
Finfine pri preseraroj, kiun necesas pravigi:
marŝbatono - marŝbastono (p3)
pordosur - pordo sur (p4)
nurdoni - nur doni (p7)
pratika - praktika (p8)
il - li (p10)
pliestas - pli estas (p12)
japovis - ja povis (p12)
liparolis - li parolis (p15)
al la urbomalofte - al la urbo malofte (p15)
lerterportisto - leterportisto (p16)
pour - por (p16)
trouzisper - tro uzis per (p25)
sur la banketoj - sur la benketoj (p31)
alla - al la (p32)
tion ludon - tiun ludon (p34)
ĉasputuro - ĉasputoro (p42)
Malantaŭe arbo - malantaŭe de la arbo (p42)
liabieno - lia bieno (p43)
ŝercadi - serĉadi (p44)
pri serĉo - pri ŝerco (p44)
bona serĉo - bona ŝerco (p44)

Fortegulo (Rusio)

Septembre, surstrate en Tokio de Naoki Katô

Ĝojo, kiu akompani kampaton, mi provis trovi kaj senti. Tiu mortigitajn koreojn mi ne konis. Tamen, ili estas instruistoj kiuj instruas min la malfeliĉon de vivo. Pro la malfeliĉo, ni sentus kviete. Eble, tio estas ĝojo inter ĝi.

Vojaĝema Luno (Tajvano)

Septembre, surstrate en Tokio de Naoki Katô

Tre interesa libro pri la tagoj post la granda tertremo de septembro 1923; mi sciis pri ĝi, ĉar bahaanino - esperantistino Agnes Alexander el Hawaio, loĝis tie kaj poste skribis pri ĝi. Ie mi legis tion.
Post la tertremo kaj fajroj kuj detruis grandan parton de Tokio, mortigis multajn homojn, ekestis onidiroj, ke koreaj studentoj kaj laboristoj ekribelis, kaŭzis fajrojn, venenis putojn. Pro tio oni murdis multajn koreojn kaj ĉinojn. La libro enhvas raportojn pro la afero, memorojn de partoprentantoj, ĉeestantoj, viktimoj.

Anneke Buys (Nederlando)

Miaj vojaĝoj tra la mondo de Hori Jasuo

Sinjoro HORI Jasuo estis Anglalingva Instruisto en la Unuversitato. Li estis unika instruisto en la mondo, kiu uzis Esperanton por inspiri liajn studentojn kaj igas ilin bone lerni la anglan kaj pligrandigi ilian horizonton al fremdaj aferoj.
Hori jam pruvis al ĉiuj homoj, ke dankas'al Esperanto oni havas vere pacon kaj amikecon en multaj landoj. Esperanto - ne ajnaj aliaj lingvoj - estis kaj estas lia hobio kaj lia celvivo.
Miaj vojaĝoj tra la mondo estas tre interesa kaj utila lernolibro al ĉiuj Esperantaj lernantoj.

Alta (Vjetnamio)

Winnie La Pu

Winnie La Pu estis tre interesa kaj ĉarma. Mi voĉlegis ĝin ĝis la fino lasante ne sciajn vortojn. Kvankam longa tempo mi dormis pri Esperanto kiel en komencanto, dank' al la Sumoo mia esperanta tempo denove vekiĝis.

Sitomonto (Japanio)

Tango de Georgi Karaslavov

La novelo Tango estas belarta verko de la bulgara socialisma literaturo, dividita je tri partoj.
La aŭtoro montras vicon da figuroj, kiuj donas ideon pri la spirito de la epoko. En la karakteroj, en la kolizio de la heroaj sortoj, en iliaj pensoj kaj sentoj estas deponitaj observoj kaj pritaksoj de la verkisto pri la dramecaj eventoj de la epoko, kiam la popolo komencis batali kontraŭ la faŝisma ŝtato kaj ĝiaj apogantoj. La herooj de du mondkonceptoj ne kontaktas reale. La antagonismo estas komplika kaj senkompromisa. La herooj diferenciĝas per siaj ideopolitikaj kaj moralopsikologiaj karakterizoj. Aperas kaj amo inter du el la ĉefaj figuroj.

La Revanto (Bulgario))

Spirito kontraŭ sorto de Lilia Nikolova

La titolo de la verko Spirito kontraŭ sorto esprimas la koncepton de la aŭtorino, Lilia Nikolova. Ege bela vizaĝo, sed korpo en ĉareto por handikapitoj. Ŝi partoprenis literaturan konkurson por la menciitaj en septembro pasintjare kaj ŝiaj poemoj estis premiitaj. En la libreto estas inkluzivitaj: Vivanta pro amo, Bondeziroj, Peto, Post amputado de ambaŭ piedoj, La rozo ploras, Esperantistino, La libero ami kaj aliaj. Senteblas kaj kortuŝas alta inteligenteco kaj arto.

La Historiisto (Bulgario)

Bona Espero, idealo kaj realo de Roman Dobrzyñski

Bona Espero situas en Brazilo sur la Centro Altebenaĵo en la municipo Alto Paraíso, ke signifas Alta Paradizo. La regionon karakterizas milnuanca paradiza bunto. Bieno Lernejo Bona Espero Eduka Institucio Esperantista. La libro estas zorge dokumentita de agrabla legaĵo, interesa historio de la malfacila laboro de la gesinjoroj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, kun ekzemplo de dedico kaj edukado pri infanoj ĝuante puran kaj belan naturo.
La aŭtoro verkante pri Bona Espero diris: "Min men fascinis Bona Espero kiel unika fenomeno en kies Centro troviĝas esperanto tamen ne kiel celo, sed rimedo por socie utila laboro".

Amikino (Brazilo)

Salome de Oscar Wilde

  Tiu malgranda teatraĵo estis verkita de la fama literaturisto Oscar Wilde en la franca   lingvo, publikigita unuafoje en 1891. Temas pri dramo en unu akto, kiu montras la   senkapigon de Johano, la Baptisto. La temo venis el Sankta Mateo XIV kaj Sankta   Marko VI.
  Salome estas leginda verko, bone esperantigita de T. Chif, kaj eldonita de Japana   Esperanta Librokooperativo. Mi konstatis nur unu eblan eraron. En la frazo "Mi ne   kredas en profetoj", la uzo de la prepozicio "en" ŝajnas al mi malĝusta. Kompetentaj   verkistoj uzas la prepozicion "je".
  Oscar Wilde (Foto) naskiĝis en Dublino, Irlando, la 16an de oktobro 1854, kaj mortis   en la 30a de novembro 1900, en Parizo, Francio. Li skribis plurajn librojn, inkluzive la   tre konatan romanon "La portreto de Dorian Gray".
  La tradukisto T. Chif (1881/1944) estis unu el la pioniroj de la japana esperanto-movado.

Murdo en la parko de Julian Modest

Ĉi tiu libro estas la plej nova krimromano, originale verkita en Esperanto per Julian Modest. Eldonjaro estas 2018. Rakonto de murdo rilate al narkotulo. Leganto preskaŭ ne povas suspekti la murdiston ĝis la fino. Tial ni povas legi la libron kun intereso ĝis la fino. Kaj ni povas legi ĉi tiun libron facile. Mi rekomendas ĉi tiun libron al komencantoj.

Osho (Japanio)