Dek noveloj de Maupassant estas rakontaro de la plej fama franca verkisto. Noveloj de Maupassant estas popularaj en tuta mondo. Li verkis pri milito, pri amo, pri nekredeblaj aventuroj, li priskribis amuzajn primorajn scenojn de vivo de kutimaj homoj. Iuj liaj noveloj estas malgajaj, iuj noveloj estas gajaj, sed ĉiam ili estas tre interesaj. En libro Dek noveloj de Maupassant oni kolektis la plej gajajn novelojn de tiu aŭtoro. Tiu libro estas granda kuna laboro de sperta franca esperantisto Noël Lecomte kaj rusa artistino Tatjana Homjakova. Noël Lecomte faris tre bonan tradukon, ĝi estas tre legebla kaj tre komprenebla. Samtempe li ekpovis montri tre delikatajn nuancojn de senco de franca teksto. Ilustraĵoj de Tatjana Homjakova estas belegaj! Ili havas multan laboron, humuron kaj altan profesian nivelon. Ili estas bonegaj! Mi tre rekomendas legi tiun libron. Vi ricevos grandan plezuron. Vi povas trovi ĝin en tiu retejo en parto "Elektronikaj libroj".
Amike, Igorj Homjkov (Ceramikisto)
La libro traktas ne nur la plej meritplenajn blindulojn, unualoke Harald Thilander, kun kortuŝaj biografiaj notoj, kies aktivado ofte stimulis ankaŭ la ĝeneralan movadon, sed ankaŭ kelkajn vidantojn, kiuj esence asistis, kiel prof. Théophile Cart. Entute tre leginda libro por ĉiu kiun interesas la blindula Esperanto-movado. Enestas kelkdek portretfotoj
Rob
Tiu ĉi rakonto estas pri la vivo en la jaro 829, en vikinga vilaĝo (la nuna Svedujo). ARNE estas knabeto. Li vivas apud la maro kaj la vilaĝanoj (ĉar ili sendube preferas pacon) temas ĉiutage pri piratoj.
Iam aperas tie du fremduloj, kiuj komencas paroli latine: "Pax" = "Paco", sed neniu komprenas ilin. Ili nomiĝas ANSGAR kaj VITMAR. Ili estas strange vestitaj: kun roboj (ĝis la tero) kaj pantalono sube.
Poste ili komencas paroli la lingvon de ARNE. Ili venis el Saksio en la rolo de misiistoj kaj parolas pri KRISTO, ĉar Svedio estas pagana.
Tiu ĉi romaneto estas agrabla: ĝi enhavas fikciajn kaj historiajn faktojn, ĉar ANSGAR kaj VITMAR estas du veraj kristanaj sanktuloj.
Karla
En ĉi tiu romano Trevor Steele priskribas la vivon de Jesuo. Iu romiana oficistio estas la rakontisto. Li aŭdis pri Jesuo kaj intervjuis kelkajn, kiuj lin konis dum ties vivo. Multaj konataj nomoj,
kiujn ni konas el la biblio preterpasas en la rakonto. La aŭtoro profune pristudis la evangeliojn, sed supozeble ankaŭ spektis la filmon "Jesus Christ Superstar"; tion mi supozas pro la sceno kun Herodas Antipas.
Kompreneble la rakonto ne estas la sama kiel la biblia rakonto. Rimarkeble estas, ke ankaŭ en ĉi tiu libro la disĉiplo Judas ludas gravan rolon, aliel ol tiu, kiun ni kutime konas el la biblio. Ankaŭ
Maria de Magdala ludas gravan rolon - kiel virino, kiun Jesuo amas - kaj reciproke. Ŝi ankaŭ ĉi tie estas nomata Putino -
tre ofte memstaraj virinoj, kiuj havas sufiĉe da mono, estas en viraj okuloj putinoj - nenio ŝanĝiĝis do!
La rakontisto, iu Claudius Aurelius Maro, finas la libron per leteroj, kiujn li sendas al sia patro, fama filozofo el Romo. Bedaŭrinde la skribaĵoj perdiĝis, sed feliĉe iu trovis ilin en la jaro 2001 en iama preĝejo en Romo.
Tre brila romano laŭ mi, kaj certe rekomendinda. Ankaŭ tiuj, kiuj ankoraŭ ne tre longe legas la lingvon, povos ĝin legi, ĉar la stilo de Steele ĉiam estas tre klara. Nur la longeco povus ilin malhelpi legi ĝin - ĉirkaŭ 300 paĝojn ĝi enhavas.
Katinjo
Lanĉinte la memorlibron pri Andreo Cseh en 1995, Katalin Kováts nun marŝis al la nordiaj landoj por spuri pri la ĉefa disĉiplo de la majstro, pri Tiberio Morariu. Dum tiu detektivumado, ŝi retrovis ankaŭ Dorica, la filinon de Morariu, kaj ili jam kune daŭrigis la esplorojn.
Malkovriĝis iama nekredeble vigla movada vivo kaj krom Morariu ankaŭ aliaj Cseh-instruistoj,
furoraj en la 30-40aj jaroj de la pasinta jarcento.
Per faktoj, originalaj artikoloj kaj ĝis nun neniam publikigitaj fotoj, la hungara aŭtorino malkaŝas vivojn plenajn de vojaĝoj, dekmiloj da kursanoj, romantikaj amoj, heroaj luktoj dummilitaj kaj forgesitaj brilaj rezultoj. Sed kie estas la fruktoj de la senlaca semado?
Tiu ĉi kompendio pri la ora periodo de nia lingvo en Nordio rakontas ne nur pri la elanoplena vivo de la verdaj semantoj tie, sed malfermas novan referenclibran ĉapitron pri movadhistorio.
Avellar
Nova romano de M.Bronshtejn, fama verkisto de Esperanta literature en nia lando kaj eksterlande, estas dediĉita al agoj en Ruslando en 1910 jaro (pli ol 100 jaroj antaŭe).
Ĉefa hero de romano estas rimarkebla sentimema homo - oficero Aleksandr Postnikov. Li senlace propagandas internacian lingvon Esperanto, organizis kaj sukcese gvidis la Unuan Ruslandan kongreson de esperantistoj.
Al mi plaĉas, ke la aŭtoro de la libro tiel reale, vigle kaj proksime priskribas realan vivon de esperantistoj en 1910 jaro - iliaj venkoj kaj malvenkoj, ĝojoj kaj malfeliĉoj kaj eĉ amon de herooj.
Plej ĉefe certe estas atentita interparolado ĉiutaga inter ĉefa hero A. Postnikov kaj nia Majstro L.Zamenhof, el kiuj ni eksciis pri malfacilaĵoj kiuj restis sur fojo de kreinto, pri lia baza idea kaj ideo, kiu aperis pli poste en 1905 jaro
Legu mem - estas tre interese!!!
Direktoro
Danke al sumoo luktado mi sukcese tralegis tutan libreton pri tagĵurnalo DONG-A ILBO kaj hazarde mi trovis artikolojn de Eroŝenko. Antaŭe mi pensis, ke ne ekzistis la influo de Eroŝenko en Koreio, sed vere li mem skribis pri la tago de la monda paciĝo kiel poemo aŭ fabelo por plenkreskuloj, wn alia loko ankaŭ skiribis artikolojn pri japana esperantisto Osaka Kenĵi kaj rusa esperantisto, kiu loĝis en Halbino en Ĉinio.
Hajnandao
Mara Stelo de Julian Modest
Por verkisto, vojaĝo buse aŭ trajne prezentas senlimitajn fontojn de inspiriceco, speciale por mallongaj noveloj, la pejzaĝo konstante malsimilas. Julian Modest priskribas la aŭtunan splendecon per kolora kaj riĉa stilo: 'La folioj de la arboj jam estas tegolruĝaj, helbrunaj kaj kuproorecaj'. En ´Aŭtuna renkontiĝo' la longa kaj enua veturado kreas la etoson por komuniki laŭ la renkontroj.
Du amikoj kiuj vojaĝas trajne kreas nature okazon por rememori, tie terura afero en ´Labirinto en ĉina loĝkvartalo'. Ankaŭ stacidomo, ekstertempa loko kiu oni longe atendas sed brutala foriras, favoras paroladon kiel en ´Mara stelo'.
En ´Vulpa restoracio' aŭ ´Ili amis unu la alian', la scenejo okazas en restoracio, senmova loko kun multe da tempo. Talente Julian Modest aldonas gravecon al silento, li pretas atentiveman orelon al tiu kiu ŝatas rakonti. En kafejoj, lokoj kie, oni alvenas, parolas libere kaj foriras, tiu 'vojaĝanto de la vivo' skizas ´kalejdoskopon' de nekonataj viroj kiel pentristo en ´Raŝo, Viktor, Stavi'.
En ´Vulpa restoracio' aŭ ´Ili amis unu la alian', la scenejo okazas en restoracio, senmova loko kun senlima tempo. Talente Julian Modest aldonas gravecon al silento, li pretas atentiveman orelon al tiu kiu ŝatas rakonti. En kafejoj, lokoj kie oni alvenas, parolas libere kaj foriras, li skizas ´kalejdoskopon' de vizitantoj kiel pentristo en ´Raŝo, Viktor, Stavis' aŭ ´Bierejo'.
Ĉefe la temoj parolas pri amo, kiam sento transpasas limojn kiel en ´Aŭtuna renkontiĝo' ´Ili amis unu la alian' , ´La kulpo'. En ´La mevoj ne forflugas en la pluvo', la tondro mortis la amantojn ´ Brakumante unu la alia Emi kaj Milko falis sur la sablon', vigla bildo!
En ´Labirinto en ĉina kvartalo', Mario estas salvita dank' al miraklo de amiceco. Sed reciproka amo ne estas ĉiam al la rendevuo: ´Bierejo: du maristoj', ´Negoco' kaj ĉefe 'Vira doloro' priskribas la komplekson de vivdoloro en malfinita sceno. Julian Modest elprovas tenerecon pri knaboj jam kaptitaj en plenkreskulaj aferoj: 'Nina kaj la knabo', ´Nevidebla knabo' ' Tendaro por ŝtelistoj' kaj ´La nevidebla knabo'.
Verki malongajn novelojn postulas mastri kadron kaj samtempe lasi flugi sentojn libere eĉ freneze. Ŝajnata defio. La leganto sentas kiel 'Mara stelo'.
Ŝanjo
Mi daŭrigis legi tiun ĉi libron, kiun mi komencis en la antaŭa Sumoo. Nun mi informiĝis pri iliaj diversaj travivaĵoj, ekskursoj k.s. dum la Universala Kongreso en Jokohamo. Montriĝas, ke la Nederlanda paro Gerrit kaj Madzy post la UK kun aliaj Esperantistoj ankoraŭ vizitis la Oomotan Centron en Ajabe: kelkaj paĝoj pri spertoj je tranoktado, ĉeesto de religiaj kunvenoj ktp estas same interesaj! Ankaŭ la reflugo tra Moskvo estas pritraktita. Priskribo de vojaĝoj, ekskursoj ktp, foje tre detale, en facile legebla lingvo.
Mirtelo
Mi iom raportas la impreson pri la libro. La libro certigis mian ideon pri Esperanto, ĉar la aŭtoroj temas pri diversaj movadaj aferoj de Esperanto. Kaj tre surprizis min, pro ke multaj esperantistoj okupiĝis pri esperantologio kaj lingvistikaj aferoj de Esperanto de antaŭ longe. Kaj mi estas tre ĝoja, ke mi konatiĝas kun multaj nekonataj vortoj. Pro tio, mi estis kontenta en UK kaj ILEI-Konferenco en tiu ĉi jaro, ĉar mi preskaŭ tute komprenis la parolon de Mark Fettes, la prezidanto de UEA, kaj Mirejo Grosjean, la prezidento de ILEI.
Lilio
Angla studento Mark Bryant vizitis Germanion por bone koni la landon lingve kaj kulture. Li gastis ĉe ges-roj Sander, kiuj prezentis al li readaptigan domon Sankta Nikolao. Loĝas tie multaj rifuĝintoj-vrakoj de la dua mondomilito.
Ili faris krimon aŭ malbonan konduton kaj iliaj hejmlandoj rifuzis akcepti ilin ĉe si. En la domo svisa servistino malsaniĝis, kaj Mark decidis servi tie anstataŭ.
Multaj rifuĝintoj venis al S.Nikolao kiel sklav-laboristoj. S-ino Marianne Dutschek mortis pro trafika akcidento. Magda, filino de Bodgan, mortis en Usono kaj Mark aranĝis vizon kaj vojaĝon por li. Post la enterigo de Marianne, Mark intimiĝis kun Ulrike, filino de Sander.
En Kristonasko Mark akompanis damon Charolynne Beauchamp por doni kristonaskan donacon al kaptitoj en malliberejoj. Jacub deziris eliĝi el unu, kaj la damo decidis akcepti lin en S.Nikolao.
Urlike estis okupata de ATG-afero, dume Mark intimiĝis kun studentino Alice kaj fine ili gekunis sur lito. AGT deklaris ne-altigon de trafikprezo kaj Urlike liberiĝis de la bojkoto. Mark daŭrigas la kontakton kun ambaŭ Urlike kaj Alice, kiuj havas malsamajn karakterojn.
Rudolf, la patro de Urlike, peze malsaniĝis. Li rakontis al Mark sian sperton dum nazia epoko. Tadek Rapacki refoje rompis lavmaŝinon. Albert ofte ĝenas aliajn, do Mark decidis sendi lin al Sankt Petri. Zbigniew malsaniĝis,
kaj la doktorino diris ke ekszorgistino Staempfli estis pli malsana. (Tiamaniere daŭras epizodoj).
Mark daŭrigas la rilaton kun Urlike kaj Alice. Daŭras deliktoj de la loĝantoj. Albert forkuris de Sankt Petri. Mark iris al la koncentrejo de Bergen-Belsen kun la familio de Urlike. La fakto, kiun li vidis tie, superis lian kapaciton. Post reveno li informis
Alice ke li ne plu havos kontakton kun ŝi. Post tagoj mortis Rudolf. Oto enmanigis pistolon kaj montris ĝin al Jakub. Post la morto de Rudolf, restantaj zorgantoj de S.Nikolao kunsidis kaj iom modifis la regularon. Damo Boŝam forte oponis al ĝi kaj finis la kunsidon en malkontento.
Jakub iris al kuracisto kaj mortigis akompanantan Mark per pistolo. Oni vidis ke Jakub aspektis kvazaŭ sankta terapiisto. (fino)
Mizro
La italo Pirandello (1867-1936) estas mondkonata, Nobel-premiita aŭtoro de teatraĵoj, romanoj kaj poemoj. Lia karakteriza trajto estas originaleco kaj humuro. Inter liaj plej konataj verkoj estas la romanoj "La Estinta Mattia Pascal" kaj "Unu, Neniu kaj Centmil", kaj la teatraĵoj "Ses Roluloj Serĉantaj Verkiston" kaj Tiel ja (Se al Vi Ŝajnas).
Ĉi tiuj teatraĵoj kaj aliaj verkoj estas en la kolekto eldonita de Itala Esperantista Federacio en la jaro 2012:
"Luigi Pirandello kaj aliaj Siciliaj Aŭtoroj". Belega libro!
Tiel ja (Se al Vi Ŝajnas) estas tre interesa, kurioza teatraĵo. Ĝi estas lerta provo meti sur scenejon antikvan filozofian demandon: Kio estas la vero?
Por montri per dramo la neeblecon trovi absolutan veron, flanke de la homoj, la aŭtoro kreis situacion iom absurdan, en itala urbeto. La lokanoj (kun sia kvanto da naiva pretendo pri certecoj) klopodas kompreni strangan situacion de familio, kiu enmigris en la urbon. Ili estas du virinoj kaj unu viro, kiuj interrilatas laŭ nekutima maniero. Oni ne scias, kio okazas inter ili,
kiuj supozeble estas edzo, edzino kaj bopatrino. La lokanoj esploras, sed ne sukcesas klarigi al si, kiaj estas la veraj interrilatoj inter tiuj tri misteraj homoj.
La tuta mistero estas deflanke akompanata de unu el la lokanoj, kiu dekomence klopodas (sensukcese) konvinki siajn samurbanojn, ke la vivo de la triopo apartenas kaj koncernas sole nur al ili mem, kaj ke plej prudente estus lasi ilin en paco. Fini?as la kurioza situacio per iom surrealisma sceno, kiu celas montri, ke atingi la veron ne estas inter la homaj kapabloj.
La tradukon de tiu teatraĵo al Esperanto subskribis akademiano Carlo Minnaja, kaj tio per si mem estas garantio de alta kvalito. Li perfekte redonis per flua, natura Esperanto la viglajn, vivecajn dialogojn. La tuto sonas vere kvazaŭ originale verkita en nia lingvo. Bona ekzerco por klubanoj estus grupa, voĉlegado de la verko, se oni disdonus al ĉiu partoprenanto po unu aŭ du roloj en ĉiu sceno.
Ĉarma revo estus iam spekti tiun interesan dramon sur vera podio, ludatan de kompetenta trupo...
Posovo
Jen forta drama teatraĵo, kies sentoj kiel perfido, vaneco, orgojlo, troa amo al la povo, avideco, ktp, movigas la personojn de la ordonema Reĝo kaj liaj tri filinoj.
La genieco de Ŝekspiro estas ebla al ni, esperantistoj, per la sindediĉo de Kalocsay, kiu pacience kaj majstre tradukis tiun famkonatan verkon.
Valoras la penon promeni tra la jarcentaj kasteloj per la potenta imagpovo de tiu klasikulo.
Fonto
La bela petveturantino estas erotikaj noveloj bele skribitaj en Esperanto. Ĉ iuvespere, la ĉefrolulo devas rakonti erotikan rakonton al sia amatino antaŭ ol rajti amori kun ŝi... La stilo vere plaĉas kaj oni legas la tuton tre facile.
Martine
Julio Baghy, naskiĝis la 13-an de januaro 1891 en Szeged de Hungario, mortis la 18-an de marto 1967.
Li lernis Esperanton en 1911 kaj komencis sian laboron por la Esperanto-movado dum sesjara milita kaptiteco en Siberio. Li montris en sia poemaro Pilgrimo apate la sorton kaj vivo de la subpremiitaj popoloj, kaj havis simpation al la venkitoj de la senĉesa socia konkurado.
Ŝajne li ne estis ordinara kristano, sed li posedis sian propajn kredon, esperon kaj amon. Li kredas ke homo estas la majstro de sia sorto kaj la bona homeco simple ekzistas; li esperas ke la senlandanoj denove venos al siaj heimlandoj kaj ĝujos liberecon;
li armas homojn egale, riĉajn aŭ malriĉajn kaj scias ke la gajno de amo estas kunigita kun sufero. Jen mi ekzemple montras tri ekzemplojn de liaj poemoj en la poemaro Pilgrimo.
1. Riproco:
Vi donis al mi rozon,
sed dornoj pikas min.
Rabinte la ripozon
turmentas vi sen fin'.
Se estus vi doninta
nur dornojn sen la roz'
mi ilin forĵetinte
nun vivus en ripoz'.
2. Ĉe Samovaro
Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kja hungaro.
Dum la akvo zume bolas
la amikoj ekparolas:
Havi landon en libero,
tamen migri tra la tero
iri vojon, sed sencelan...
Ĉu vi konas pli kruelan?
La hungaro ne respondas,
liaj pensoj ĝeme ondas.
viŝas larmon retenitan:
" Havi landon, sed perditan..."
Ĉe malnoba samovaro
sidas ruso kaj hungaro,
Dum la akvo bolas zume
ili ploras, ploras kune.
3. Infanoj en la Parko (resume)
Tri infanoj (du knabetoj kaj unu knabinetoj) parolis pri siaj gepatroj.
La unua knabeto:
Mi havas paĉjon kaj li vivas range...
Li pipfumas en sia kontoro,
portas velurĉapon pro li estas sinjoro...
Mia panjo ĉiam faras manikuron.
Ŝi banas sin en procelana kuvo,
Per aŭto ŝi veturas dum la pluvo.
Anĝele bela estas ŝi.
Nur angle ŝi parolas kun la angla vartistino...
La knabineto:
Eĉ mia paĉjo pipfumas!
Li vivas per taglaboro kaj laboras ĝis malhelo.
Mia panjo ŝvitas kaj tolaĵojn lavas.
Ho, mia panjo tiel ne petolas.
Ŝi lavas, krias, preĝas kaj blasfemas.
Panjo estas tre bonkora...
Ŝi ofte kisas min dum hor' labora.
Hararon mian kombas, maŝas banton,
dun vintre donas ŝtrupn, ŝuon, ganton,
kuiras supon, eĉ kukekon bakas
por ludotempo por mi panon pakas....
La dua knabineto:
Mia paĉjo vivas en fabelo...
Pro tio panjo ploras ja sencese.
Ŝi staras ĉe la stratanguloj
kaj tiam pli ne larmas la okuloj...
Ŝi ridas dolĉe... Ŝin tre multe amas...
Ŝi estas bela!
Ho, mia panjo min al brusto premas
kaj kisas... kisas min ĝis larmofluo.
Laŭ policano per san' kaj korpo
ŝi pagas la ĉiutaga pano
Jes. Ŝi estas stratknabino...
Resume, la poemoj de Baghy en Pilgrimo estis ĉiam bele skribitaj kaj facile legeblaj. Lia stilo estas iom melankolia, iom petola, kaj ĉiam riĉa je la spiritoj de homeco kaj dieco samtempe. Julio! Ne plendu kiel en via poemo "Plendo de Vagabondo":
Tiom da larmoj kaj dolor'
ne estas en infern'.
Tiom da larmoj kaj dolor'
ne estas en infern'.
Kiom mi portas en la kor'
vivante en mizer'.
Tiom da revo kaj sopir'
ne havas homa brsust'.
kiom prikantus mia lir'.
Kial mi devas vivi do,
se estas for de ĝoj',
erarvagante migri, ho,
sen min savanta voj'?!
Kial min igas sonĝa cel'
fariĝi vagabond',
kiun, pro kanto pri la bel',
mokridas tuta mond"?!
Abengo
Kutime mi ne tre ŝatas legi Esperanto-poezion, des pli kiam temas pri traduko. Male mi tuj volis malkovri en tiuj numeroj novelojn, intervjojn, eseojn. Plaĉis al mi ekzemple la rakonto de Sten Johansson pri knabo kiu ne komprenas la sintenon de plenkreskuloj rilate libron 'plibonigitan' de li ("la lupo de la Monta Reĝo"), aŭ tiu de Spomenka timec:
"La ŝipo nomata Teresa" (pri la fuĝo de Tibor Sekelj al Argentino en 1939). Sed mi devis relegi la novelon "Ludoviko la Dekkvara" de Mikaelo Bronŝtejn pri la Sunreĝo, Colbert kaj meblaro mendita de partia karbminestro en Sovetunio baldaŭ disfalonta (1989) por kompreni la intencon de Mikaelo.
Tamen pri neoriginala prozo plaĉis al mi la novelo de Janos Székely: "Filantropoj", belstile tradukita de Jozefo Nagy. La originala teatraĵoj de Rikardo Cash kaj Trevor Steele sendepende de la valoro de tiuj bonaj verkistoj tute ne plaĉis al mi. La problemo estas ke, pro la malfacileco kunigi grandan teatran trupon, temas kiel ofte pri mallongaj rakontoj en esperanta medio.
Intervjuo de Anjo Amika senvualigas al ni erojn de ŝia personeco.
Eseoj kaj recenzoj gravas en tiaj revuo:
-mi legis kun intereso, kiel ĉiam kiam la recenzisto estas Sten Johansson, tiun pri "Ho, tomboj de l'prapatroj" de Clelia Conterno Guglielminetti, verkitan anta? pli da 30 jaroj sed eldonitan en 2015, libron kiun mi tiam malkovris kun ĝojo kaj plezure legis. Johansson bele recenzas, analizas.
-tiu de Mao Zifu pri "Centjaroj da soleco" de Gabriel Garcia Márquez tradukita de la elstara Fernando de Diego, do antaŭ longe, sed nun eldonita, instigas al legado de la Eo-versio.
-pro tiu de Gerrit Berveling pri "Libazar' kaj Tero" de Julia Sigmond kaj Sen Rodin, eble mi iam havos la kuraĝon legi la libron, ĉar finfine ĝi plaĉis al li, kvankam kiel mi, li tute ne estis allogata de tia sciencfikciaĵo.
-La titolo kaj la enhavo de la recenzo de Suso Moinhos "Voko al plibonigo de grava verko" pri la 748-paĝa HEL (Historio de la esperanta literaturo) de Carlo Minnaja kaj Georgio Silfer, mi opinias iom aroganta, la laboro estas tiom impona, kaj Moinhos ne kontestas tion.
La dikan libron mi tuj legis en la unuaj tagoj de aŭgusto 2015 post UK en Lillo kie ĝi ĵus aperis. Kompreneble en tia sumo ĉiam eblas trovi mankojn laŭ sia gusto. Tamen la bedaŭroj estas tre precize prezentitaj, do interesaj kiel tiuj de Mikaelo Bronŝtejn pri la sama libro en la lasta numero de "La Gazeto" ĵus ricevinta.
Alteo