Mi dufoje legis la libron Pacmesaĝoj tra la mondo --- belega libro! La mesaĝoj montras, ke la homoj de diversaj landoj, aĝoj..., volas la samon - vivi en paco. La libro estas riĉa je la fotoj de la homoj skribantaj sian volon, fotoj de diversaj urboj kaj landoj. Belege!
En ĝi mi vidis la mesaĝojn de homoj el mia lando, de homoj, kun kiuj mi korespondas. Jes, ankaŭ mi volas, ke estu paco en la mondo. Ni, la geesperantistoj, havas grandan volforton, ĉar ni ĉiuj estas geamikoj, do ĉu iu volus malbonon al sia amiko?
Kara Jasuo, estu fiera, ke vi faras tiom multe pri paco kaj amikeco, pri disvastiĝo de nia lingvo Esperanto!
Aĝulino
Mi povas diri, ke la libro de Anna Löwenstein, La ŝtona urbo, estas unu el la plej bonaj originale esperante verkitaj kaj do legindaj libroj. Ĝi rakontas la travivaĵojn de juna keltino, kiu iam vivis feliĉe en la sudo de Britujo sed kiu poste sklaviĝis al la Romianoj kaj estis kunportita al Romo kaj vendita kiel sklavo.
Ŝi nevole edziniĝis al judo kaj kreis familion. Poste ili liberiĝis kaj vivis en Romo. Fakte la temo de la libro kuras en tri periodoj laŭ la travivaĵoj de tiu juna sklavino:
1) Kiam ŝi vivis en Britujo. En tiu parto ni lernas la vivmanieron, kutimojn kaj festojn de la keltoj aŭ la tiel nomataj "barbaroj".
2) Kiam ŝi estis alportita al Romo kaj estis vendita kiel sklavino en vilao apud Romo. En tiu parto ni lernas la kutimojn de romanoj kaj la sklava vivo.
3) Kiam ŝi estis liberigita kaj vivis en Romo. En tiu parto ni lernas kiel ili renkontis la nazaretanojn aŭ la fruajn Kristanojn, Stanktan Paŭlon, Sanktan Petron ktp, kaj tiel ŝanĝis iliaj vivo kaj vole ne vole enmiksiĝis en problemoj ĉefe post la bruligo de Romo en la epoko de Nerono.
Oni pensos, ke ĝi estas alia versio de la fama libro Quo Vadis, sed tute ne. La libro rakontas la travivaĵon de tiu Keltino, kiuj fakte nur en la tria parto vivas en la flanko de tiaj okazaĵoj en Romo.
Mi rekomendas tiun libron al ĉiuj, kaj ĉefe al progresantoj, ĉar ĝia lingvo estas eble unu el la plej bonaj libroj mi ĝis nun legis. Mi eĉ kuraĝus diri, ke la lingvo estas eĉ pli glata kaj bona de la lingvo de Claude Piron. Laŭ mi ĝi meritas esti en la supro de la listo de nepre legotaj libroj.
Vasil
Unu el la plej interesaj formoj de literaturo estas tiu, kiun en la germana lingvo oni nomas "bildungsroman" (laŭlitere "bildig-romano"). Pli libere, oni povus traduki tion per la esprimo "romano pri formiĝo de personeco".
Temas pri speco de rakonto, kiu priskribas la vivon de homo, ekde la infan-adoleska ĝis la plena aĝo. Ĝi celas montri, ke la estiĝo de maturspirita homo, kun noblaj sentoj kaj preteco por la vivo, estas vojo, kiu postulas saĝon, penadon kaj konscian klopodadon. Ĝi iras laŭ la favoroj de "paideia", la antikva helena filozofio pri lernado.
Oni konsideras, ke la unua tiaspeca romano estas La Lernojaroj de Wilhelm Meister, de Goethe, publikigita en la fino de la 18-a jarcento. Aliaj ekzemploj estas David Copperfield, de Dickens, La Juna Törless, de Musil, "Portreto de la Artisto, Kiam Juna, de Joyce. Oni povus konsideri, ke eĉ la serio Harry Potter estas tia literaturo.
La romaneto Fajron sentas mi interne, de Ulrich Matthias, originale verkita en Esperanto kaj verŝajne publikigita unuafoje en la jaro 1990, estas "romano pri bildigo de personeco". En bonega, vigla stilo, en flua formo kaj etos-konstrua maniero, li priskribas la formiĝon de la personeco de la sentema Manfred Brinkmann.
Iom post iom, la leganto sentas, ke la junulo estas reala, vivoplena homo. La psika atmosfero hejme estas peza, la patro emas bati kaj humiligi. Tio markas la infanon por ĉiam,
kaj transdonas al li difuzan timon komunikiĝi kun aliaj homoj. Estiĝas preskaŭ nevenkeblaj silentemo, manko de memestimo kaj manko de memfido. Sekvas konstanta angoro kaj malkontento pri la propra vivo. Aperas pensoj pri memmortigo - kian sencon havas la vivo, se ĝi ne fariĝas kunvivado?
Neatendite, ekaperas Esperanto en la vivo de Manfred. La lingvo, la junula movado kaj la idealoj de Esperanto donas al li novan esperon. Eble tie li trovos sencon. Kontribui al ia pli bona mondo certe estas bona motivo por entuziasmo kaj vivoĝuo. Kaj la junaj samideanoj estas afablaj,
komunikemaj kaj kunsentemaj. Li komencas partopreni junulajn renkontiĝojn de Esperantistoj. Kompreneble, li ekkonas ĉarmajn (ankaŭ neĉarmajn) junulinojn, kaj iom obsede serĉas amatinon. Lia hezitemo estas ĉiama baro. Sekvas amelreviĝoj. Ŝajnas, ke li ne estas farita por feliĉo.
La krueleco de la patro dum la infana tempo baras al la Esperanta idealo la liberan vojon al vivoĝojo. La fajro de angoro brulas ankoraŭ en la animo de la junulo. Finiĝas la iom melankolia rakonto per sceno, kiu proponas al la leganto demandon: "Kiel transformi la fajron de angoro, pro la krudeco de la mondo, en konstruan fajron, cele al digna vivosenco?".
Tre leginda libro estas Fajron sentas mi interne.
Paulo S. Viana
Ĉi foje mi ĝojis la legadon de La agoj de la Apostoloj, kiu estas libro de la Sankta Biblio. Tre interesa legado por kristanaj kaj ne-kristanaj homoj ankaŭ. Ĝi rakontas la komencon de la Kristanan Eklezion, proksimume du mil jarojn antaŭ hodiaŭ, en la tempo de Romia Imperio.
Persistanto
Ni finis la legadon de niaj du libroj, interesaj sed ne ĉefverkoj. De Raymond Schwartz mi multe preferis lian romanon Kiel akvo del' rivero. Arlette trovas la intrigon de sia legata libro iom komplika sed verkita en tre bona Esperanto.
Atrebato
La libro interesis min, ĉar mi volis lerni, kion spiritistoj diras pri Dio. Fakte tio, kio okazos post la morto, ne tre interesas min, mi daŭre dubas, ĉu io okazos.
La libro tamen klarigas diferencojn de kredo inter ekz. katolikoj, protestantoj, spiritistoj, sed ankaŭ trovas grandajn similaĵojn en ĉiuj religioj, klarigante kiel religio evoluis kaj ŝanĝiĝis dum jarmiloj. La aŭtoro, kiu naskiĝis en 1846, originale verkis france.
Li estas nomata la Apostolo de Spiritismo. La ĉefa diferenco inter spiritismo kaj kristanismo laŭ li - se mi ĝuste komprenis - estas, ke kristanoj estas pardonataj kaj savataj pro nura dia graco, sed laŭ spiritismo homoj mem devas evolui vivante plurajn vivojn ĝis ni lernos ne droni en malnoblaj plezuroj.
Nia nuna vivo estas la rekta, neevitebla sekvo de niaj pasintaj ekzistadoj, kaj la estonta vivo estos la rezulto de niaj nuntempaj agoj.
Tial la celo de la vivo estas fervore laboradi por sia progreso. En la fino ni formos la grandan familion de la Spiritoj, kiuj plenigas la Universon.
La aŭtoro klarigas, ke en ĉiuj religioj ĉiam estis du formoj, unu por la ordinara popolo ne iniciita kaj alia, pli supera por iniciitoj. Okazis ankaŭ ke la pastraro trompis kaj misgvidis la kredantojn. Li pritraktas ankaŭ egoismon, amon, karitaton, preĝadon,moralon.
Leganto devas multe cerbumi kaj mem juĝi. La lingvo ne estas tro malfacila. Tre bele li skribas pri la Universo kaj Dio.
Nebulino
La libro estas pri grotoj, originale verkita en Esperanto. La aŭtoro Leander Tell estis sveda speleologo, kiu de sia juneco okupis sin pri esplorado de grotoj kaj scienco pri grotoj. Lia plua okupo estis Esperanto, li estis sekretario en la Stokholma Esperanto-Klubo.
Pri grotoj lipublikigis ankaŭ en Esperanto.
La libro, eĉ estis eldonita en 1959, estas ĝis nun interesa por fakuloj kaj por nefakula publiko. La aŭtoro dividis la libron je 9 ĉapitroj. La "Antaŭparolo" estis valora, ĉar krom ĝenerala enkonduko al speleologio, li mapigis artikolojn kaj publikaĵojn, kiuj en Esperanto priskribas grotojn.
Al scienco de grotoj estas dediĉita ĉapitro "Enkonduko en la speleologion". En ĝi estas priskribitaj fakesprimoj. Ĉi tie oni povas studi diferencon inter esprimoj "groto kaj kaverno". Memstara estas ĉapitro pri gutŝtonoj, ilia kresko (el kemia kaj fizika vidpunkto), formado, kolorigo kaj faktoroj, kiuj influas al ilia kreskado.
En la ĉapitro "Grotesplorado" li prezentas siajn spertojn kaj spertojn de aliaj grotesploristoj. Sur la paĝo 29 estas rimarko, ke "Radioaparatoj regule bone funkcias en grotoj", kun kiu mi ne povas konsenti, ĉar miaj spertoj estas malaj. En pluaj du ĉapitroj estas priskribitaj grotoj en la mondo kaj en sekvanta ĉapitro estas "Iom pri svedaj grotesploroj".
De eldono de la libro pasis preskaŭ 60 jaroj kaj grotesploro en ĉiuj landoj grande progresis kaj nun tri ĉapitroj, kiuj priskribas grotojn en unuopaj kontinentoj kaj landoj, ŝanĝus al kelkaj bibliotekoj. Tempo kaj kono de la subtera mondo tre progresis. La plej legebla estas libroparto pri "Aventuroj en grotoj", kie estas priskribitaj travivaĵoj en grotoj.
Lasta parto estas pri "Fosilioj kaj pentraĵoj", kiuj estis en tiutempe konataj el esploroj en grotoj. En ĉiuj partoj de la libro la aŭtoro priskribas ligilon inter homo kaj groto. Sed en tiu ĉi lasta parto estas akcentita historia (arkeologia) signifo por ekkoni prahistorion de la homaro. La libro estas kompletigita per "Listo de bildoj, Listo de literature" kaj "Noto de eldonisto".
Fine mi povas konstanti, ke la libro malgraŭ sia "aĝo" estas bone verkita kaj legebla ankaŭ por nespeleologia publiko.
J. Vajs
Kun roluloj, kiuj havas nesimplajn personecojn kaj aferojn, kaj pluraj fadenoj de kazoj pro du murdoj, la romano skreze daŭras ĝis la lasta paĝo, interesegante legantojn. Ĝi ŝajnas kiel skizo de krimromana komikso.
Kaj preskribo pri transiĝo de vintro al printempo, laŭ kiu scenaro vojas estas artismo.
Sed mi atendis netan kaj perfektan solvon de kazoj. Bedaŭrinde romano finiĝas laste kun reala kaj neklara solvo, "ĉio dependas juĝon".
Hidemaru
La Prediko sur la monto de Huberto Rohden
La Prediko sur la monto estas mesaĝo de Jesuo. En tiu verko Huberto Rohden interpretas la Sanktan Tekston kiel invito al homa memkonscio. La legado riĉigas nian spiriton.
Leila
Tiu ĉi libro estas donaco de mia brazila amikino Shigueco Takahasi. Mi havis tre malmultan informon pri brazila movado, do mi decidis legi ĝin dum la maja sumoo.
Oni eldonas virtualan revuon "La Lampiro", la oficialan revuon de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, kaj fine de la jaro 2016, oni eldonis la paperan jarkolekton konsistantan el la 6 numeroj.
La revuoj enhavas artikolojn pri diversaj temoj: movado, edukado, kino, libro, science, lingvo, kulturo ktp. Kaj ĉiuj artikoloj estas enhavoriĉaj kaj legindaj. Kutime oni elektas librojn nur laŭ sia plaĉo, tial nia horizonto pli kaj pli malgrandiĝas,
sed tiu ĉi kolekto enhavas diversajn temojn, do legante ĉiujn artikolojn en ĝi, mi konstatis, ke mia intereso pligrandiĝis kaj mi trovis novan ĝojon pri novaj temoj. Mi rekomendas tiun ĉi bele redaktitan libron al ĉiuj.
HORI Jasuo
Mi ege ĝojas pro la legado de ĉi tiu libro, ĉar ĝi parolas pri la lando, kie naskiĝis la inicianto de nia amata lingvo.
Mi legis 60 paĝoj de tiu libro, kiu estas nur kvarono da libro. En la unua ĉapitro, montriĝas la historia-politika situacio, kiu okazis antaŭ la naskiĝo de L L Zamenhof.
Post en la sekvantaj ĉapitroj, la aŭtoro parolas pri lia familio kaj lia infaneco en la mezo de la konfuzaj kaj seriozaj bataloj inter hebreoj, rusoj, poloj, germanoj.
Lia plena edukado estis sukceso per senripoza penado de liaj gepatroj.
Thuler
Vojaĝi en akompano de 'simboloj de Rusio' ofertas multajn plezurojn dank' al variaj temoj vertkitaj en vigla stilo. Ĝi enhavas tiel naciajn simbolojn kiel popolaj bildoj. Inter la 25 ĉapitretoj 2 kaptis mian atenton :
1. Rusa betulo. Fono de nord-eŭropaj pejzaĝoj prenas en Rusio unikan amplekson. 45 specioj de betulo kreskas en Rusio. Iam ritmis la kalendaron, kiam ekis en marto la burĝonoj. Abundaj kantoj kaj fabeloj elvokas la noblecon de tiu arbo,
kiu ofertas ĉion ekde la folioj, branĉoj, radikoj ĝis la sekon, ankaŭ la fungoj, kiuj kreskas en betularbaro. Estas ankaŭ ekrano super homoj kaj sub ĉielo, ĝi asignas al betulon aliajn patriotajn elementojn preskaŭ spiritaj.
2. La balalajka estas rusa muzikinstrumento kun kordoj, el abia kaj acera lignoj. Eble pruntita dum la mongola invado, ĝi tra jarcentoj plurfoje preskaŭ malaperis. Ne permesita, bruligita kaj forgesita, tiel la fenikso, la balalajka renaskis el cindroj.
La deveno de la vorto mem, simileco al balbuti en la rusa ne preparis al sukceso. Kiel ne kompari kun la destino de la senespero kaj senrajta rusa popolo. Je la 19-a jarcento gitaroj kaj mandolino koncertis en Eŭropo sed nenio en Rusio.
Rusa nobelo Andrejev kortuŝiĝis pri tiu manko, perfektis la muzikilon kaj redonis al la popolo.
La 23-an de junio, oni festas la tagon de la balalajko.
Ŝanjo
La libro Vizaĝoj, Novelaro 2000-2009 temas pri "La Esperanta novelarto dum 10 jaroj". Redaktis ĝin kaj elektis la novelaron kvin elstaraj kaj famaj literaturistoj nuntempaj.
En la enkonduko de la libro Sten Johansson menicas, ke Esperantaj noveloj ne nur kvante sed ankau kvalite superas la romanojn, i.a. pro tio ke krei romanon estas granda fortostreĉo, sed por verki novelojn oni pli facile supervidas kaj regas la verkon.
Li mencias pri la plej gravaj novelistoj kaj romanistoj krom poetoj ktp dum 120 jaroj de la Esperanta literaturo.
Chiukaze la nuna novelaro temas pri la verkoj faritaj dum 2000 ĝis 2009, do la unua jardeko de la tria jarmilo.
Krom enkonduko de la libro mi legis du novelojn nomatajn "La urbo" kaj "La inico". Ambaŭ noveloj tre plaĉis al mi: La unua temas pri retirita homo, kiu loĝas en trankvila urbo, kaj la dua pri Esperantista knabo, kiu havas sian unuan sperton de la adoleskanta mondo en alia lando.
Reza
Gaston Waringhien, heroldo de la internacia lingvo de André Cherpillod estas tre interesa libreto en la du lingvoj, nome la franca kaj la Esperanta. Ĝi resumas la vivon kaj la gigantan laboron de tiu nelacigebla propagandisto de la internacia lingvo, kiu ĝis la lasta momento de sia vivo, laboris por Esperanto. Li kompetentis en poezio, literaturo, tradukado, gramatiko, leksikologio kaj instruado.
Martine
La libro Fundamento de Esperanto, verkita de Zamenhof mem, estas serioza documento kiu celas garantii la unuecon de la Internacia Lingvo, unu el la plej belaj projektoj favore al la homaro.
Ĝi enhavas la 16 Gramatikajn regulojn, la Universalan Vortaron kaj la Ekzercaron kaj la eksplikon de Zamenhof pri la neceso de ĝia netuŝebleco kaj ĝin respekti kvazaŭ leĝo.
Ĉiu esperantisto devus posedi tiun gravan libron, ĝin serioze studi por plibonigi la konon, la vortprovizon kaj koni iom pli la grandecon de la Zamenhofanimo.
La vera Fundamento kiu estis seslingva: Esperanto, Franca, Angla, Germana, Rusa kaj Pola, de nun ricevis pli unu lingvon: Portugala, dank' al la sindediĉo de nia brazila samideano Túlio Flores.
Fonto
En la pasintaj 15 tagoj, mi estis absorbita en legado de la libro Nia mirinda vojaĝo kaj aliaj rakontoj de Hori Jasuo. Kvankam en la anta?parolo, li emfazis, ke tiu estas libro por Esperanto-lernantoj, sed ĝin legante, mi sentis ne tiom simpla.
Tiu libro estas peza de amo inter homoj, kaj ankaŭ amo al objektoj kiel tiel libroj, bicikloj... ktp... Kiel vjetnamo, kompreneble mia plej prefero estas rezervita al la artikolo "Klonput, vjetnama bambua muzikilo",
tiu estas ne nur memoro de aŭtoro pri lia unua vizita fojo al Vjetnamio, sed ankaŭ pri la bonbela interrilato inter li kaj la familio de vjetnamaj artistoj, kies filino estas vjetnama Esperantistino kaj ankaŭ artistino, kiu ludas la klonputan muzikilon,
la patrino ankaŭ estas klonputa artistino, kiu antaŭ multaj jaroj alvenis kaj prezentis la klonputon en Japanio. En ilia hejmo, oni respekteme konservis memorajn fotojn de tiun okazon, kaj, neatendite, unu el ili estas la foto de la patrino kun li - HORI Jasuo - .
La ceteraj kvar artikoloj de la libro estas ankaŭ tre belaj rakontoj pri homa agado, instruist-lernanta dankemo... ktp... Precipe en liaj artikoloj: libroj, bicikloj ... estas personigitaj, ili ankaŭ havas pensojn kaj sentojn kiel realaj homoj.
La libro Nia mirinda Vojaĝo kaj aliaj rakontoj - laŭ me - ne nur por rezervita al komencantoj, sed ankaŭ al ĉiuj gradaj legantoj. En ĝi ekzistas multaj tre profundaj lecionoj pri emociaj sentoj de homoj en la komunumo.
Sinceran dankon al sinjoro HORI Yasuo, kiu eldonis la utilan, interesan libron kun klara, serena stilo. Estas leginda libro al ĉiuj legantoj!
Jadluong58
Mi finlegis la libron, sed ne tre ŝatis ĝin. Ĝi estas romano, sed havas strukturon de kolekto de mallongaj rakontoj pri diversaj kazoj traktitaj de la Triopo. Foje la situacioj kaj scenoj estas amuzaj kaj interesaj, kaj ili estas klara satiro de burokratoj kaj burokratismo. Sed, ofte ŝajnas, ke la samaj ideoj daŭre ripetiĝas kaj pro tio estas iom enuiga. Eble estintus pli amuza se mi pli bone konus la sovetunian sistemon. Ankaŭ tre ĝenis, ke la tradukisto uzis multe da nenecesaj neologismoj kaj maloftaj vortoj. Pro tio mi devis dum la legado ofte uzi vortaron, sed tamen ne havas la senton, ke mi lernis multajn utilajn vortojn. Mi verŝajne ne rekomendus ĉi tiun libron al aliaj, sed ja legus la esperantlingvajn tradukojn de aliaj libroj de la Strugackij fratoj.
Miaŭ
En ĉi tiu romano ĉefrolas Travis Siganoff el Aŭstralio. Post desapontiga geedzeco li decidas iri al Sovetunio por sperti la vivon tie. Li skribe konatiĝis kun Marina en Kievo, sed tie li trovas denove desaponton.
Dum Esperantokongreso li ekkonas Virve Hirsik el Estonio. Li ekloĝas tie en Talino kaj - same kiel en Kievo - li laboras kiel instruisto pri la angla.
En tiu romano ni travivas pli malpli la disfalo de la granda Sovetunio: la lastajn tagojn li priskribas tre bele: la puĉo kontraŭ Gorbaĉov ktp., la naciismo en la Baltaj landoj.
Amo inter ruinoj estas bona libro, tre bone legebla kaj certe leginda. Kvankam ĝi pritraktas pezan temon, la libro legiĝas leĝere. Mi ankaŭ povas rekomendi ĝin al relative novuloj, ĉar ĝi estas ne tre dika.
Samtempe mi rekomendas la librojn de Kalle Kniivila, kiu kiel ĵurnalisto priskribis la staton de la disfalanta kaj eksa Sovetio.
Katinjo
Jen mallongaj poemoj. La unua eldono datiĝas de 1974 kaj la dua enhavas 20 pliajn poemojn. Sufiĉe multe (16) aperis en la dua eldono de la 'Esperanta Antologio, Poemoj 1887-1981' redaktita de William Auld. Goodheir estis nederlandano, loĝinta en Britio (en Londono, Glasgovo, Skotlando), do tiuj lokoj gravas, ankaŭ la naturo, kaj amo al la edzino. Tamen, ofte la verketoj estas pesimismaj, vidu kelkajn titolojn: Preĝejruino, Detruita urbo (pri skulptaĵo de Zadkine en Roterdamo), Morto de kverko (plaĉas al mi la dirmaniero: "Forbuldozu radikojn"), Mortinta vilaĝo, Tago de la solulo, Intervjuo kun teroristo… Aliaj estas pli ĝojigaj. Kompreneble, mi ne ŝatis ĉiujn, kaj por ĝui la stilon, mi legis kaj relegis multfoje diversajn poemojn. Responde al leganto kiu diris: Kial vi verkas nur seriozajn poemojn?, la verkisto amuziĝis per vortludoj: "Mi, barbaro el barb-aro/ Vi, av-aro pro avaro!". Li listigis la 'Vortojn ne en PV' kiujn li uzis, plej ofte ili trovis lokon en la Nova PIV, estas interese kontroli. En alia paĝo aperas klarigoj, ne ĉiam necesaj, kaj belajn desegnaĵojn ni ŝuldas al Ruth Goodheir. La titolo de la poemaro estas tiu de la unua poemo, en la rubriko 'Monumentoj': forgesita tribo starigis granitan monumenton, mi mem estos polvo, sed daŭre kantos merlo.
Alteo
Mamutido Miĉjo estas fantasta elpensita rakonteto de la konata rusia Esperanta verkisto, poeto kaj bardo Mikaelo Bronŝtejn. La populara libro, kiu jam spertis kvar eldonojn ĉe la Moskva eldonejo "Impeto", ne celas iajn ekskluzive torditajn peripetiojn, ĉar ĝi kiel legolibro por komencantoj estas adresita unuavice al novaj esperantistoj, kiuj faras unuajn provpaŝojn survoje al Esperanta literaturo.
La prahistoria elefantido, iam antaŭ tre multaj miljaroj kovrita de glacio, estas en nia tempo revivigita de sciencistoj kaj iĝas objekto de amo kaj zorgoj de amikoj. Sed ĝi ne evitas ankaŭ krimatencojn de malhonestuloj, kiuj agas senskrupule kaj arogante, por ŝteli la unikan bestidon el la urba parko. Ĉu Miĉjo estos forŝtelita? Tion legantoj ekscios, traleginte la lastan ĉapitron de la historio.
Komencantaj esperantistoj povas legi la libron memstare, sed ili apenaŭ bone komprenos la verkon sen konsulti vortaron, ĉar la aŭtora vortostoko ne cedas al minimume baza nivelo, ĝi estas tre varia kaj riĉa kaj reflektas diversajn temojn kaj eventojn el la vivo. Ankaŭ grup - kaj kursgvidantoj povas apliki la historion pri la Mamutido kiel legolibron, ebligantan evoluigon de lego -
kaj parolkapabloj de kursanoj per kolektivaj diskutoj, rerakontoj, opini-interŝanĝoj.
Se iu serĉas por legado la A2-B2-nivelan materialon, tiu nepre akiru la historion pri la Mamutido Miĉjo kaj atente sekvu ĝiajn aventurojn, ĝuante la modelan lingvaĵon de Mikaelo Bronŝtejn.
Vlostano
La aŭtoro verkis tiun ĉi libron, en Ĝenevo (Svislando), en la monaton de Julio 1920. Li parolis pri la vivo de Zamenhof. Unue li priskribas pri la gentoj en litva lando: Hebreoj, Germanoj, Poloj kaj Litvanoj. Ĉiuj parolis malsamajn lingvojn kaj ili ne komprenis sin reciproke.
Ludoviko Lazaro Zamenhof naskiĝis en Bjalistoko la 15an de Decembro 1859: de la patro Markus (naskita la 27an de Januaro 1837) li havis la cerbon; de la patrino, Rozalja Sofer (naskita en 1839), li havis la koron kaj, de la loko, li havis impreson.
La instruistoj de Ludoviko admiris lin: li lernis multajn lingvojn (la rusan, la hebrean, la grekan kaj la latinan), sed li pensis, ke la latina estis malfacila, plena de reguloj kaj formoj senutilaj.
Do, li pensis krei novan kaj pli facilan lingvon: "ESPERANTO". Li kreis afiksojn (prefiksojn / sufiksojn) por doni la eblecon havi novajn vortojn (kun la samaj radikoj).
Poste li lernis aliajn lingvojn: la Francan, la Germanan, la Anglan. Li atingis la lastan klason de la Gimnazio en la jaro 1878 kaj li havis pretan la novan lingvon.
Dum sia vivo, li estis kuracisto (en Vieno li studis Oftalmologion), sed li verkis multajn poemojn kaj proverbojn en la nova lingvo.
En aŭtuno 1886 li revenis Varsovion.
La 9an de aŭgusto 1887 L.L. Zamenhof edziĝis al Klara Zilbernik.
De 1900 al 1905 la nova lingvo "ESPERANTO" progresis multe.
La Unua Kongreso estis en 1905, en Bulonjo-sur-Maro (Francujo): li mem proponis, al la Kongreso, deklaracion, unuanime akceptitan. Aliaj Kongresoj estis: en Ĝenevo (Svislando),1906, en Kembriĝo (Anglujo 1907), en Dresdo (Germanujo 1908),
en Barcelono (Hispanujo 1909), en Vasingtono (Usono 1910), en Antverpeno (Belgujo 1911), en Krakovio (Polujo 1912), en Berno (Svislando 1913), en Parizo (Francujo 1914...... !)
Nun Edmond Privat komparas Zamenhof al la Itala poeto Dante Alighieri, kiu formis novan lingvon el malsamaj dialektoj de la Italaj regnoj.
Zamenhof estis grandega traduktoro, ĉar li tradukis, esperante, la Sanktan Biblion. Li mortis la 14an de Aprilo 1917.
Karla
La leteroj kaj artikoloj el 1909, 1910 kaj parte 1911, do en la tempo de la Ido-krizo, donas bildon de la trookupita Zamenhof, kiu ĉiam provis takte pacigi reciproke malamajn francajn movadestrojn kaj organizi la esperantistojn plejeble demokrate, ofte per ellaboritaj projektoj, kiujn la vantaj francaj movadestroj grandparte vanigis. Ĝi montras la gravecon de la Antverpena kongreso. La lasta teksto refutas la malnoblan kritikon pri lia kontrakto kun la firmao Hachette. Eĉ pli admirinda mi konsideras la ĉi-jaran jubileaton.
Rob
Judoj sen mono, skribita de Michael Gold en 1974 kaj poste tradukita el Esperanto, priskribas la malfacilan vivon de enmigrantoj en malriĉaj kvartaloj de Novjorko, komence de la pasinta jarcento. La laboro, eĉ malpagita kaj peniga, mankas.
La taga helpo inter najbaroj, judoj aŭ irlandanoj, aŭ italoj, pli utilas ol la malofta, malfacila ŝtata helpo, kies oficistoj humiligas la familiojn. Finfine, la ĉefrolulo, kiu ne povas fariĝi kuracisto, pro manko da studmono, renkontas revoluciulojn, kiuj redonas al li kelkajn esperojn.
Rozo
Temas pri la diversaj nuancoj de la amo, esprimitaj en facile legeblaj poemetoj. Unu el ili estas alvoko al la bulgara junularo ami kaj esti fidelaj al sia naskiĝloko. Mi deziras citi eron de la libro-komenco: "La koro sentas sin kisita.......nur koro sankte signas amon!"
La Historiisto
Mi tralegis laŭplane Forgesitaj rakontoj de Ivanhoe Baracho el Brazilo. Estas kortuŝa la rakonto pri lia vivo. Li perdis unu el siaj fratoj pro la ŝanĝoj en la lando, sed dediĉis sian verkon, hazarde savitan, al la alia.
Unue, preninte la libreton enmane, mi supozis, ke eble ĝi estus facila legaĵo por komencantoj. Tamen mi estis seniluziita precipe de du el la rakontoj - strangaj, eĉ ŝokigaj, pri neimageblaj intimaj rilatoj. Eble oni povus elekti unu-du el ili por la kursanoj, atentigante pri la etaj lingvaj eraroj.
Sume, mi ne povas rekomendi ĝin. Tamen eĉ la ne tro pozitiva opinio, povus esti iaspeca reklamo.
La Revanto
La libro Veganismo - kial kaj kiel manĝi vegane de Lodĉjo (Lode Van de Velde), temas pri konsciigi por ke ĉiuj vivu pli konscie rilate al suferoj kiuj kaŝiĝas malantaŭ la sterilaj viandpakaĵetoj, laktoboteloj kaj ovoskatoloj en vendejo.
Kvankam oni ne renovigas la ekonomiajn sistemojn, dum momento al alia, aŭ elradikigas kruelajn kutimojn de nedecaj dietoj je subita maniero, oni devas daŭrigi la edukan laboron por veki homojn al nova rilato je sento de respekto, edukado kaj kompreno al ĉiuj bestoj.
Rekomendinda!
Allan Lemos