Mi legis la rakonton nomitan ''Zombio''. La verkisto parolas pri la defioj de la estonteco pro komputila teknologio en kiu oni konstruas distopian socion.
Karolino (Britio)
La libron Zamenhof en Varsovio oni legas kiel gvidlibron antaŭ ol komenci vojaĝon. Temas pri la geografio kaj la historio de la vivperiodo de Ludoviko Zamenhof en Varsovio. Oni lernas pri la historio de la lingvo Esperanto, pri la historio de Ludoviko Zamenhof kaj ties familianoj.
Laŭ 5 itineroj Dobrzynski konigas al ni diversajn vidindaĵojn:
La kvartalo Muranovo, kie junaĝe vivis Zamenhof. Tie li iniciatis la lingvon Esperanto, tie li ekprofesiis kiel okulkuracisto.
La Juda tombejo, kie oni lernas pri reformema grupo de judoj, pri lingva problemo, pri diversaj merituloj.
La tomboj de Zamenhof-familianoj; en tiu ĉapitro oni multe lernas pri la vivhistorio de Ludoviko Zamenhof, pri lia patro Marko, pri Klara la edzino, pri la patrino Rozalia, pri la frato Feliks kaj lia edzino Helena, pri la fratoj Leon, Henryk, Aleksander, pri la fratino Aŭgusta, pri la bopatro Aleksander Zilbernik. Mirigis min, ke ĉiuj lernis Esperanton kaj apogis la ideon.
La Zamenhof strato, kie naskiĝis la gefiloj de Klara kaj Ludoviko. Interese legi pri la vivhistorio de Adam, Zofia, Lidia, kiuj pereis en la koncentrejoj. Ankaŭ famaj monumentoj al la herooj de la geto estas prezentitaj.
Oazo de ĉiuj sanktuloj, kie oni parolas pri la elsavitoj. Inter ili Ludoviko Kristoforo Zaleski Zamenhof, la nepo, kiu rakontas kiel li kun la patrino transvivis la holaŭkoston.
Kiam oni preparas vojaĝon eksterlanden, ofte endas legi gvidlibron antaŭ, dum kaj post la vojaĝo, por bone sin alproprigi la vizititajn lokojn; tiel valoras legi Zamenhof en Varsovio, libron precize kaj majstre verkitan de Roman Dobrzyñski.
Joga (Francio)
Eldonita en 2017, okaze de la 100-a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof, tiu dulingva (pola, esperanta) libro de Roman Dobrzynski priskribas sian subtitoligon en Esperanto de la sukcesa pollingva filmo de Andrzej Wajda farita laŭ la epopeo "Pan Tadeusz" de Adam Mickiewicz (1798-1855).
Roman Dobrzyñski brile cizelis siajn subtitoligojn laŭ la majstra traduko de Antoni Grabowski (1857-1921). Belaj koloraj fotoj de la filmo agrabligas la legadon.
Interesa konfeso de la aŭtoro (p.55): Kiam ne plu estis duboj, ke la esperantigo eblas, tiam mi proponis ĝin kiel projekton por la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko. LKK akceptis ĝin. Gravis jena argumento: Filmo de Andrzej Wajda, prezentita en lingvo internacia, pledas por Esperanto pli ol miloj da propagandaj artikoloj.
Legante la libron oni multe eklernas pri la vivo kaj kutimoj en Litovujo kaj Polujo en la jaroj 1811. Mi eĉ parkeris tiujn belajn versojn:
Litvo Patrujo mia! Simila al sano,
Vian grandan valoron ekkonas litvano,
Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,
Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar mi hejmsopiras.
Konklude: leginda libro, legenda epopeo, spektenda filmo (2h.40!).
Atrebato (Francio)
Mi ŝategis ĉi tiun libron. Mi fakte legis multe pli ol planite... Spomenka vere estas elstara verkistino en Esperantio.
Di-amanto (Italio)
Felikso Zamenhof, frato de la aŭtoro de Esperanto (1868 - 1933).
Laŭ naskiĝatesto Fabian, naskiĝis la 6an de novembro 1868 en Bjalistoko kiel laŭvice kvina infano kaj la dua filo de la familio Zamenhof. Li mortis en Varsovio la 4an de decembro 1933.
Kiam Ludoviko festis la vivigon de Lingwe Uniwersala la 17 an de decembro 1878, Felikso estis 10-jara. Li fariĝis eminenta esperantisto, li estis elstara verkisto. Felikso estis membro de grupo de junuloj, kiuj okupiĝis pri planlingvoj, ĉar en siaj rememoroj li rakontas, ke kiam aperis Volapük, kies gramatiko estis eldonita en l880, li ekzamenis ankaŭ tiun lingvon.
Jen kion li skribas pri ĉi tiu temo en siaj rememoroj. Kiam aperis Volapük, mi kun miaj kolegoj atente studis ĝin kaj ekfervoriĝis por ĝi. Sed nur komence. Granda ĥaoso kaj multego da artefaritaj mortaj vortoj; baldaŭ senvolontigis min. Kiam post kelkaj jaroj mi legis la broŝuron de Dr. Esperanto, mi subite englutis iun kvanton da varma, freŝe viviga aero.
Kiam mi la duan fojon legis la libreton, mi estis homo, kiu jen sur vojo trovis oran moneron kelkajn paĝojn plu… li trovis duan… trian… kvinan… sepan! kia ĝojo… tiom da oro! Tia trezoro!… Li timeme ĉirkaŭrigardas, ĉu li ne sonĝas?… Ĉu iu ne volas forrabi de li la trovaĵon?… kaj jen kiel dirite (kiel ĉiu pia kaj fervora esperantisto) mi komencis krei… Mi elskribis mian tutan inkujon, rompis kelkdekon da plumoj.
Ĉi tie mi skribas nur kelkajn liniojn de la vivo de Felikso Zamenhof. Mi esperas, ke ili vekis vian atenton kaj ke nun vi havas la deziron legi la libron. La familio Zamenhof. Mi dankas al HORI pro SUMOO, ĉar nun mi legas librojn kaj mi lernas pli pri la historio de esperanto.
Kongreso (Meksiko)
Estas poemaro pri naturo, sezono... kaj finfine en apendico, estas la tre fama poemo de Gabriele d'Annunzio "La pioggia nel pineto" kun la traduko "Pluvo en la pinaron" de Tiberio Madonna. Tiu traduko ricevis la duan premion en la traduk-konkurso de FEI (Federacio Esperantista de Italio) en la jaro 2018.
Bonan ricevon kaj ankoraŭ dankon pro la organizo de tiu sumoa sesio.
Marcelle (Francio)
Mi ĝis legis la libron Ĉu rakonti novele? de Johán Valano. Temas pri 11 detektivaj noveloj, tre komplikaj kaj surprize solvitaj. La libro enhavas 144 paĝojn. Eldonis ĝin en la jaro 1986 Esperanto-Ligo, serio Stafeto 1.
Flegistino (Ĉeĥio)
La unua paĝo kiel kutime memorigas al ni, ke EV estas organo de Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA) kunlaboranta kun UEA kaj membro de IVU kaj EVU. Movado fondita en 1908 kaj la unua Honora Prezidento estis Lev N. Tolstoj.
La ENHAVO, ĉiam tre interesa, donas deziron tuj legi la tuton.
Limdato por sendi kontribuaĵojn por venonta Esperantista Vegetarano (EV), revuo de TEVA, ktp… La vorto de la prezidanto Heidi Goes: ĉiam necesa precipe por la membroj. Ŝi dezirus havi pasintajn EV, ĉâr pluraj bibliotekoj petas ilin al ŝi.
Artikoloj:
Intervjuo kun Stano Marĉek (Slovakio) de Russ Williams (Usono/Pollando)
Mi ne povas resumi ĉi-tie tian jam longan esperantan vivon. SM estis redaktoro de TEVA (kaj nuna Landa Reprezentanto = LR de TEVA). Por komenci, li prezentas sin kaj klarigas sian aliĝon al la vegana mondo. Esperanton li eklernis kiel 12-jara lernanto en baza lernejo.
Li ankaŭ estis muzikisto (gitaro, fluto, kontrabaso, ukulelo… kaj manaĝero de la plej fama ĉehoslovaka rokmuzika grupo TEAM). Krom pli ol mil grandaj koncertoj de TEAM, SM prizorgis eldonon de ĝia unua albumo ankaŭ en Esperantlingva versio kaj preparis E-an turneon en Nederlando, kie la grupo koncertis en pluraj kongresoj: Brajtono, Kerkrade, 62-a SAT.
Kaj li sendube volis revivigi (kun ni, nun) muzikvesperon, nokton, teruran, mirindan, trans fulmotondro. Mi ne diros pli. Ne pli, pri liaj aliaj hobioj: naturo, ĝardeno kaj agadoj diversaj. La vivon li amas!
La REKTA METODO de Stano Marĉek: ĉar al li ne plaĉis metodoj por gvidi kursojn de E-o en lia tiama lando, li kompilis propran materialon. Por pli bone tion fari li studis psikologion de fremdlingva instruado kaj metodikon de instruado de esperanto. Tio konfirmis al li, ke la plej efika vojo estas sama al tiu, kiun niaj gepatroj sekvis por instrui al ni la gepatran lingvon: instrui pensi en la lingvo, ne traduki. Mi ne scias resumi tian longan, belan rakonton.
La lernolibro unue aperis en la slovaka lingvo. Tuj poste lia pola amiko proponis traduki ĝin al la pola. Ĉar SM gvidis kursojn de E-o ankaŭ eksterlande, sekvis internaciaj eldonoj de la lernolibro. Ĝis la jaro 2021 la lernolibro aperis jam en 45 lingvoj kaj estas tradukata al pliaj.
Leksikono por veganoj en la franca de Sylvain Auclair (Kanado)
antaŭ la UK en Montrealo (Kanado), aŭguston 2022. Kiel resumi tian leksikonon? En Montrealo oni parolas precipe la francan, sed iuj ankaŭ parolas la anglan kaj la franca havas diversajn prononcojn, akcentojn ne samajn kiel en Francio. Mi ne kapablas resumi.
Leksikono por veganoj en la angla de Russ Williams (Pollando/Usono
antaŭ la UK en Montrealo (Kanado)
Nova landa reprezentanto de TEVA en Italio: Annabarbara Hermann-Simari
Ŝi naskiĝis en Sarlando (Germanio) kaj kreskis en malgranda bieno. La patro laboris nokte en karbominejo kaj tage kiel kamparisto. Ili havis 5 bovinojn kaj ties idojn, 6 porkojn kaj 30-on da kokinoj kun virkoko. Ŝi kaj la aliaj infanoj helpis sur kampoj aŭ en staloj. Ĉiu bovino havis sian nomon. El lakto ili faris buteron kaj fromaĝon por la familio kaj dufoje semajne vendis al najbaroj, kiuj venis ilin aĉeti. Kaj ili havis ankaŭ katojn por ĉasi musojn, kaj gardohundon.
Do, dum sia tuta junaĝo ŝi vivis kun bestoj kaj la familio manĝis nur memproduktitan viandon, ovojn, laktaĵojn, fruktojn kaj laktukojn aŭ legomojn el sia ĝardeno.
Ŝi naskiĝis preskaŭ blinda. Malgraŭ pluraj operacioj, ŝi devis viziti lernejon por blinduloj kaj malbonvidantoj. Post la lernejaj jaroj ŝi abonis parolatan revuon por blinduloj. En 1980 blindulo de Palatino informis ŝin pri Esperanto. De tiam, tre interesata, ŝi kontaktis Esperantistan Blindulan Ligon de Germanio (EBLOGO). Ŝi partoprenis en semajnfina aranĝo kaj konatiĝis ankaŭ kun francaj kaj kanadaj Esperantistoj. Poste, ŝi estis invitata partopreni en ilia staĝo kaj karnavalo en Francio.
Mi ne diras la tutan travivajon de la mirinda Landa Reprezentantino de Italio por TEVA, ĝis ŝi renkontis sian esp-istan edzon (Pier Luigi Simari) en Itala Junulara Festivalo en Porretta Terme (Italio). Ili geedziĝis en Germanio kaj translokiĝis al Sud-Tirolo, en Norda Italio. Ŝi kontaktis la asocion TEJO. Familio Simari iĝis gastiganto ĉe Pasporta Servo, same kiel ŝi jam estis en sia gepatra domo.
Poste, ŝi multe parolas pri sia sano: gamboj, vertebraro, ostoj, kaj poste haŭto. Ŝi klarigas kiel, senĉese helpita de sia edzo (kuracisto), ŝi ĉiufoje retrovis la sanon ellasante viandon, kolbasojn, fiŝojn, laktaĵojn ĝis iĝi vegana, ĉar ŝia korpo ne plu toleras lakton, ktp… Kaj ŝi priskribas longajn, kelfoje akrajn diskutojn kun sia familio aŭ eĉ geamikoj, pro sia nova maniero manĝi. Ne estas humuro!...
ŝ
8i vizitis plurfoje Lilia-n Fabretto (Tevaanoj konas ŝin) en Romo, kiu parolis al ŝi pri TEVA.
La legantoj de tiu resumo imagos la ceteron…
Dankegon kaj bonvenon al Anabarbara Hermann-Simari.
HAJKOJ de Lode Van de Velde (Belgio) (dankon pri viaj oftaj poemoj)
Hundon dorlotas
aliajn bestojn manĝi…
Limigita am'
Malliberejo
Neniam vidis la sun'
senkulpaj bestoj
Fermas okulojn
por besta suferado
viand-manĝanto
Stimulas murdojn
Eŭropaj subvencioj
Povraj buĉ-bestoj
Eblecoj manĝi vegane en Montrealo apud la 107-a UK en 2022 de Normand Fleury (Kanado)
Vegetaranoj kaj veganoj estos feliĉaj scii, ke en Montrealo facilas manĝi vegetare kaj aĉeti veganajn manĝaĵojn. Normand Fleury diris ke unue la kongreso estos en la Universitato, en la koro de Montrealo kie estas multaj veganaj restoracioj. Iuj de ili estas ekologiaj, iuj kun azia vegana bufedo, do, kun suŝioj, aŭ shiitake-fungoj, aŭ sezamo, ktp.
RestoVego estas pioniro 40 jarojn antaŭe.Tiu restoracio estas en pli ol centjara konstruaĵo kun 3 etaĝoj da manĝejoj. Alia populara loko servas ekologiajn kaj lokajn ingrediencojn kaj ofertas diversajn trinkaĵojn, desertojn, kafojn, teojn ekologiajn. En alia vegana bufedo oni povas rapide manĝi bonguste kaj originale. En alia loko, temas pri pariz-stila bistro en populara loko plaĉa por la okuloj kaj bela vidaĵo al la placo, oni proponas pladojn el la tuta mondo el freŝaj lokaj produktoj. NF invitas nin bone manĝi subtenante lokan agrikulturon.
Sekvas pluraj lokoj, kie oni povas aĉeti nutraĵojn. Fine, legante NF-n mi pensas, ke iam mi veturos al Montrealo nur por manĝi. Kaj feliĉe mi ne legis tion, kiam mi finis mian manĝon!
Akvo faba de Lode Van de Velde (Belgio)
Fari pli per kikeroj! Aŭ 2 receptoj per la prezo de unu! Ĉu vi aŭdis pri akvo faba, ankaŭ konata kiel "aquafaba"? Ĝi estas likvaĵo, en kiu sidis kikeroj en bokalo aŭ ladskatolo aŭ akvo, en kiu estis kuiritaj seka kikeroj; same kiel ovo, akvo faba enhavas proteinojn kaj povas esti uzata en simila maniero. Do necesas konservi la likvaĵon. LVV diris, ke estas utile por anstataŭigi ovojn en patkukoj, kukoj, vafletoj, ĉokolada ŝaŭmdeserto, molaj bombonoj (angle "fudge"), glaciaĵo, marcipano, eĉ en makaronoj kaj meringo kaj similaj ŝaŭmdesertoj. Fine, ĝi utilas ankaŭ por kelkaj salaj receptoj kiel butero, majonezo, ajlolea saŭco kaj vegana mocarelo.
LVV klarigas pri Rostitaj kikeroj kaj montras belan foton de tiuj rostitaj kikeroj, hum! Bela plado! Ŝajnas ke oni povas tuj ĝin manĝi.
Deadmonoj sur la pakumo de bestdevenaj nutrovaroj, de Gary Mickle (Germanio)
1a de aprilo: Ĉu la 1-a de aprilo estas tago de ŝercaj blagoj en la tuta mondo? Tion GM supozas. Kaj la germana sekcio de PETA (Homoj por Etika Traktado de Bestoj) raportis ĉi-jare je tiu dato:
"anstataŭ la "etikedo de besta bonfarto" pli antaŭe planita de la agrikultura ministro Cem Ozdemir, la federacia registaro enkondukos en aprilo 2022 avertajn mesaĝojn sur bestodevenaj produktoj - simile kiel jam ĉe tabakaj produktoj. Anstataŭ la ĝisnunaj erarigaj bildoj de feliĉaj bovinoj kaj porkoj, la novaj etikedoj atentigos pri la realo kiu regas en la bestoproduktado: ekspluato, sufero kaj morto de sennombraj vivaĵoj" … do, nun sur pakumoj de ovoj, bovaĵo kaj lakto kun etikedoj, estu samstilaj kiel sur cigaredo-pakumoj, la mesaĝoj: - "por ĉi tiuj ovoj, kokinoj devis en turmento morti". - "Unu burgero enhavas kadavro-pecojn de mistraktita kaj murdita bovo" - "trinkado de ĉi-tiu lakto faras bovidojn orfaj"…
La rakonto diris, ke la afero ne sufiĉe maturiĝis. Eble post kelkaj jaroj? Kaj kion diris en 2022 la gazetoj, la ĵurnalistoj? Mi ne scias!
Lasta paĝo: Estraro de TEVA: Prezidanto = S-ino Heidi Goes = estraro@vegetarismo.info
Landaj Reprezentantoj: Belgio, Brazilo, Ĉinio, Germanio, Irlando, Israëlo, Italio, Japanio, Kameruno, Nederlando, Pollando, Slovakio, Svislando, Usono.
Retadreso: sekretario@vegetarismo.info
Por fini tiujn 30 paĝojn, mi devis legi 4 paĝojn en alia revuo.
1. memoraĵoj pri Lilia Fabretto
de Christopher Fettes (Irlando), Rob Moerbeek (Nederlando), Annabarbara Hermann kaj Pier Luigi Simari (Italio), Michella Lipari (Italio)
2. Teranoj (Earthlings) la filmo nepre spektinda por iuj, kaj nepre evitinda por aliaj. De Vito Markovo (Francio): oni povas malkovri la filmon (aŭ parton) en esperanta versio, sur jutubo.
Nikol (Francio)
Ĉi tiu bela libro enhavas kolekton da noveloj, kiuj elektiĝis kiel finalistoj en la konkurso organizita de Akademio Literatura de Esperanto, en kunlaboro kun la retejo Bobelarto, en la jaro 2022 (Interkultura Novelo-Konkurso).
Entute dekoj da tekstoj, plej ofte originale verkitaj en Esperanto. Tamen, troviĝas ankaŭ noveloj verkitaj en aliaj lingvoj (franca, itala, rusa kaj ukraina) kaj tradukitaj al Esperanto. La itala verkisto Paola Cereda estis la honora prezidanto de la tiujara konkurso.
Kurioza trajto de tiu bela kultura iniciato estas la fakto, ke oni proponas "temon" al la konkursantoj. Ĉi-jare, "noktaj aventuroj" estis la sugesto. Por 2023, la propono estas "La sekreta vivo de miaj najbaroj". Sekve,
tio kaŭzas, ke inter ĉiuj rakontoj troviĝas io komuna, malgraŭ la granda varieco de inspiro kaj enhavoj en la noveloj. En ĉi tiu volumo, la noktaj scenejoj ja aperas preskaŭ ĉiam.
La lingva nivelo de la finalistoj estas eminenta, kaj pri la originaleco de la rakontoj oni same povas admiri. Kelkaj estas majstroverkoj de la novela arto, kiel la venkinto de la konkurso: "La babaŝa preĝkolĉeno", de Rafael Nogueras.
Cetere, ĉi tiu aŭtoro nuntempe elstaras kiel nova talento, ĉar premiita ankaŭ en aliaj konkursoj, interalie en la Belartaj Konkursoj de UEA, en 2023.
La noveloj estas ĉiam ne tro longaj, ĉar la regularo de la konkurso limigas la tekstojn al maksimume 2000 vortoj. Tio faciligas la legadon kaj montras, kiel varie kaj interese oni povas verki atentokaptajn rakontojn en relative mallonga teksto. La legado de ĉi tiu libro estas do tre agrabla.
Ankaŭ la eldono estas bela kaj bonkvalita. Tre rekomendinda libro!
Posovo (Brazilo)
Mi legis la libron de Anna Löwenstein La ŝtona urbo: unu paĝon tage. Mi legis de la paĝo 171 ĝis la paĝo 186. Nun la heroino estas sklavino en la ŝtona urbo, kiu estas la urbo Romo.
Tits (Belgio)
Duon-ete de Henriel Fidilalao
Tiu libro estas poemaro de aŭtoro kiu jam verkis alian libron en esperanto. Lin gvidas en tiaj poemoj: amoj inter geedzoj, gefiloj, geamikoj kaj Dio. Mi ŝatas tiun libron.
Miora (Madagaskaro)
Pri libro Mia vivo kun Esperanto eblas diri ke ĝi estas kompenebla, facile legebla kaj por plenkreskuloj eĉ interesa. La aŭtoro aktive uzis Esperanton en sia profesia agado, kaj bele amuziĝis dume. Oni povas inspiriĝi el lia ekzemplo.
Hirundo (Ĉeĥio)
Tiu novelo, disvolviĝas komparante paralele la vivon de Lidia Zamenhof, la plej juna posteulo de la kreinto, kaj tiun de Adolf Hitler. Originale verkita en la eŭska lingvo, kaj tradukita al Esperanto de la aŭtoro mem, kun tre bona regado de ambaŭ lingvoj. Hazarde la Esperanta eldono aperis iom pli frue ol la originala eŭske.
La unua ĉapitro rilatas al la infaneco de Lidia, la dua al tiu de Adolf, kaj tiel sinsekve. Tiel ĝi reliefigas la grandan diferencon inter homo, kiu kreskas klopodante al interhoma kompreniĝo kaj paco, kaj homo, kiu kreskas en traserĉo al ŝovinismo, ksenofobio, malamo kaj malrespekto al homoj. Finfine diferenco inter viktimo kaj murdisto.
Ĝi esprimas tre bone la etoson de tiu epoko, kaj rakontas tre interesajn aferojn pri la vivo de Lidia, ŝia familio, ktp. Ankaŭ kelkaj interesaĝoj pri Hitler. Emocia por esperantistoj, kaj rekomendinda por kompreni Historion, kiu bedaŭrinde ripetiĝas pli ol dezirinde.
Ĝi stas facile legebla por ĉiuj publikoj, malgraŭ sia bona stilo; sed mi konsideras ĝin ege rekomendinda por adoleskantoj
Natxo (Hispanio)
Kalle Kniivilä verkis imponan libron pri Navalnij, vera malamiko de Putin. Li priskribas la okazaĵojn ekde la 20-a de aŭgusto 2020, kiam oni provis murdi Navalnij-n dum flugvojaĝo de Tomsk al Moskvo.
Kiel konate, li svenis dum tiu vojaĝo, la flugmaŝino alteriĝis jam en Omsk kaj li estas prizorgita tie. De Omsk oni transportis lin al malsanulejo en Berlino; Angela Merkel fakte organizis tion.
Li ankaŭ mencias la faktojn, kiuj kondukis al tiu murdprovo - ankaŭ la travivaĵojn de la frato de Aleksej Navalnij, Oleg Navalnij, oni ekscias. Navalnij daŭre sidas en Punkolonio en Prokrov.
Ŝajne ankoraŭ ĉiam ekzistas la Gulago, pri kiu Solĉenicin verkis kelkajn librojn.
La historio finiĝas en junio 2021, sed ni scias, ke la situacio de Navalnij ne pliboniĝas.
En la fino estas klara kronologio de la okazintaĵoj de 2000 al 2021. Cetere estas parolado kaj leteroj de Nalvanij mem en la fino de la libro. Mankas al mi listo de mallongigoj: mi ĉiam devis serĉi, kio estas FBK, FSK, ktp.
La libro estas tre bone legebla. Kniivilä ne uzas neologismojn, kaj tio mi fakte ege ŝatas. Li scias uzi bonajn vortojn por la novaj esprimoj de digitala epoko, en kiu ni jam multajn jarojn vivas:
gvatkameroj, enretigi, do ne anglismajn esprimojn. Do ankaŭ rekomendinda por komencantoj.
Katinjo (Nederlando)
La libro estas nova traduko de klasikaĵo el la ĝenro krimromana. Verkita antaŭ preskaŭ cent jaroj de mondfama anglino, ĝi prezentas kazon en kvazaŭ tipa angla vilaĝo kun preskaŭ stereotipaj karakteroj. La intereso troviĝas precipe en la intrigo, la granda kvanto da suspektatoj kaj motivoj - kaj en la fino, kiun mi ne rivelas tie ĉi. La traduko estas tre sukcesa (restas ia angla gusto), kaj piednotoj helpe klarigas kelkajn detalojn de la tiama angla socio aŭ tradukas francajn esprimojn, kiuj troviĝis en la originalo kaj restas en la nuna teksto. Certe leginda distraĵo!
Punkto (Britio)
Ŝerlok Holms sendube estas la plejmondfama protagonisto en la krimliteraturo. Ne malmultaj homoj eĉ kredas, ke li estis reala homo, tiel bone estas lia figuro, lia karaktero kaj lia agadoj kune kun lia amiko doktoro Watson, priskribita de lia kreinto A.C. Doyle.
Dekdu rakontoj estas kolektataj en tiu ĉi libro kaj ĉiu el ili estas intereskapta de la unua ĝis la lasta vorto.
Ĉiu rakonto estas tradukita de alia tradukisto, sed ĉiuj estas tre bone legeblaj kaj ili kontentiĝas tre bone je la sprita stilo de la verkisto. La legado estas ĝuo!
Nur: ĉu estas vere necese, la faman nomon esperantigi (Holmso)? Iomete ridinde, laŭ mi.
Fiŝino (Germanio)
Elzéard, ĉefa figuro, estas homo, kiu silente faras solecan laboron. Li plantas glanojn, kaj tiel kreskigas arbojn. Poste li provas aliajn speciojn. Sed li lasas la naturon fari sola. Kelkaj junaj arboj estas manĝataj de ronĝuloj, aliaj ne sukcesas.
Ni povas diri, ke estas la naturo, kiu devas elekti. Fine arbaroj naskiĝas, riveretoj aperas, la vivo revenas en tiun aridan dezertan regionon.
Mi ŝatas la naivecon de la rakonto, la paciencon antaŭ la naturo, la optimismon de la rakonto. Ĉi tiu rakonto estas bela fabelo, sed eblas. Ĉar mi pensas, ke eblas diskrete planti arbojn sen atendi rekompencon aŭ eĉ vidante la arbojn kreski. Poste Naturo elektas.
Mi jam legis la rakonton en la franca, sed mi trovis la legadon en Esperanto iom malfacila.
Ciganino (Francio)
Bartolomeo Laskaso (Don Fray Bartholomé de Las Casas 1474-1566 aŭ Casaus) estis hispana monaĥo de la ordeno de Sankta Dominiko kaj episkopo de Ĉiapo (Chiapas) en Meksiko. Ekde 1539 ĝis 1542 li verkis en la hispana lingvo raporton, kies resumo estis presita kaj publike eldonita en 1552 kaj en kiu li atestis pri la grandega kaj terura popolekstermado farita de la hispanaj kolonianoj kontraŭ la amerikaj indiĝenoj. Li sendis sian resuman raporton al la imperiestro Karlo la Kvina, por ke li estu informita kaj ne plu permesu la daŭrigon de tiaj kruelaĵoj kaj fiaĵoj en siaj amerikaj kolonioj.
Kiam hispanoj malkovris Hispanjolon en 1492, tie estis kvin grandaj reĝlandoj, en kiuj situis tre grandaj urboj kun ege multnombraj enloĝantoj pacemaj kaj gastemaj. Sed la hispanaj fikonkerintoj nur avidegaj je oro, je potenco kaj je sango detruis ilin ĉiujn perfide kaj perforte. Ili sovaĝe buĉadis la plimulton de tiuj senkulpaj indianoj sen kompato por infanoj, maljunuloj, aŭ virinoj kaj perforte sklavigis la ceterajn en orminejoj aŭ terkulturejoj ĝis morto pro laboro, malsato kaj torturo. En 1507 restis nur 60 000 indianoj el la ĉirkaŭ 1 300 000 enloĝantoj de tiu kariba insulego en 1492.
La hispanoj same fiagadis en la insuloj Sanjuano kaj Jamaiko ekde 1509, ankaŭ en la insulego Kubo ekde 1510, tiel ke la tieaj indianoj preferis sin mortigi kun siaj familianoj ol suferi tiom kruelan vivon. Ĉiuj tiuj paradizaj insuloj fariĝis dezertejoj kaj la hispanoj estis devigitaj venigi sklavojn el Afriko por anstataŭigi indianojn en orminejoj kaj plantejoj por daŭrigi sian ekspluatadon de tiuj landoj.
Kvazaŭ nehalteble disvastiĝanta fajrego la hispanoj same prirabis, torturis, bruligis kaj senpopoligis sinsekve la marbordon de Panamo kaj Kolombion en 1514, Nikaraguon en 1522-23, kaj Novan-Hispanujon (Meksiko) de 1518 ĝis 1530, Floridon ekde 1530, Honduron kaj Gŭatemalon de 1524 ĝis 1535, Jukatanon ekde 1526, Peruon je 1531. Ekspluatado de Venezuelo estis komisiita al la banko Wesler, kiu "financis" la elekton de Karlo la Kvina al la imperiestreco per subaĉeto de balotintoj. Mi aldonas, ke laŭ modernaj historiistoj 60 milionoj da homoj vivis en Ameriko kiam ĝi estis "malkovrita"
de Kolumbo (tio estis ĉirkaŭ 10% de la tiama homaro) sed ke post unu jarcento tiu nombro estis malkreskinta je 90%, pro milito, torturo, sklavigo, trudlaboro, malsato kaj malsanoj kunportitaj de hispanoj... vera popolekstermado.
Laskaso estis favora al la koloniado de amerikaj landoj kaj al la kristanigo de iliaj popoloj por la gloro de la hispana reĝo kaj de la katolika Eklezio. Li partoprenis la konkeron de Kubo, kie li posedis minejojn kaj plantejojn eksplutitajn de sklavoj indiĝenaj. Li bone konis la kutimojn de la indianoj kaj scipovis plurajn iliajn dialektojn. Sed en 1514 li ekkonsciis, ke tiu hispana koloniado estis kontraŭ ĉiuj leĝoj tiel homaj kiel diaj, kaj komencis sian porindianan agadon. Li riproĉis al la hispanoj oravidaj sian fikonduton kontraŭ popoloj pacemaj,
gastemaj kaj senkulpaj, kiu forte malhelpas ilian kristanigon kaj ege malriĉigas la reĝan trezoron. En la somero 1515 Laskaso faris la unuan el la dek kvar marvojaĝojn, kiujn li sume faris por protekti la loĝantojn de la "indiaj landoj" kontraŭ ekstermado. Post pluraj provoj kaj spite al ĉiuj baroj, liaj argumentoj fine konvinkis la imperiestron Karlo la Kvina, kiu ediktis Novan Leĝaron en 1542 por ĉesigi sklavsistemon kaj perfortan ekspluatadon de la indianoj. Sed forta opono ĉu kaŝe ĉu malkaŝe de la koloniistoj en Ameriko kaj eĉ en Hispanujo devigis revoki ĝin en 1545.
Laskaso definitive forlasis Amerikon en 1547 sed senlace daŭrigis sian porindianan "krucmiliton", kiu kulminis dum la debato de Valadolido en 1550, dum kiu li oratore alfrontis kaj plene venkis la gvidan ideologon de la konkerado, D-ro Ginés de Sepúlveda.
Dun sia vivo kaj dum jarcentoj post sia morto, Laskaso estis denuncata kiel frenezulo, herezulo, ŝtatperfidulo, k.t.p. Sed li ne estis revoluciulo kaj ne predikis ribelon, tamen komprenis, ke sklavismo malhumanigas tiel la sklavigiton kiel la sklaviganton. Lia lojaleco al la eklezio kaj al la reĝo estis eksterduba, ĉar alia socia sistemo estis neimagebla por li same kiel por liaj samtempuloj. Li luktis por la egalrajteco de la indianoj kiel subuloj de aŭtoritato agnoskata de li.
Urso (Francio)
Mi citas el lia frazo jene: "Ĝenerale la verkaĵoj de eŭropanoj estas malfacile kompreneblaj por neeŭropaj esperantistoj pro sia komplika stilo kun eŭropeca esprimo." Certe jes, mi jam spertis tion, tial mi preferas legi verkaĵojn de japanaj kaj ankaŭ koreaj aŭ Ĉinaj.
En la libro LEE Jungkee menciis pri multaj japanaj amikoj, kiujn mi mem bone konas. Ĝi estas facile legebla esearo.
Samo (Japanio)
Mi finlegis Mara stelo-n, verkitan de Julian Modest. La mallonga rakonto Vulpa Restoracio, emociis min.
En iu somera vespero la vulpo venis al la restoracio "Kvieta arbaro", kie Onklo Gergin sole laboris. La vulpo daŭre venis. Finfine li preparis manĝaĵon por la vulpo ĉiuvespere. Ĉar la vulpo amikiĝis kun li, li pensis, ke lia filo Dobri renaskiĝus en tiun ĉi vulpon. Li konsoliĝis pri la apero de la vulpo.
Baldaŭ pro la famo de la vulpo lia restoracio havis multajn vizitantajn gastojn. Ĉar la administrantoj de alia restoracio malice enviis lin, ili finfine pafis la vulpon. Onklo Gergin elkore plorĝemis kaj fermis la restoracion.
Tiu, kiu povas ami homojn, bestojn kaj plantojn, havas mildan kaj ameman koron. Mi volas, ke la homoj en la mondo havu mildan kaj ameman koron, ekstermante la militon el la mondo.
Mateno (Japanio)
Mi legis la libron Mikronoveloj Speciala Premio eldonitan de la Ĉina Esperanto-Eldonejo. La libro enhavas rakontojn de dudek ok verkistoj kaj el diversaj lokoj. Kun la rakontoj ilustraĵoj estis pentritaj. Mi legis dek kvar rakontojn el ili. Kaj en rakontoj, kiujn mi legis, mi pensis, ke la ilustraĵo en "Kion Pentri?" bone harmonias kun la rakonto. Pri la rakonto estas jena.
Sur la gazono en parko unuaklasaj lernantoj sidis kaj kune legis bildrakonton "Magia Peniko de Ma liang". En la rakonto knabo Ma Liang havas magian penikon, kaj kion li pentras, tio tuj fariĝas vera. Do, la infanoj laŭvice parolas pri sia deziro, kaj tiu estas ilustrita. Mi supozis, ke la infanoj babilos gaje, kaj la ilustraĵo amuzis miajn okulojn.
Granda Kampo (Japanio)
Mi daŭre legis la restantan parton de Vivo de Zamenhof verkita de Edmond Privat kaj planis poste legi Senlegenda Biografio de L.L. Zamenhof verkitan de Ito Kanĵi en 1982. Tamen la libro estas en tajpitaj literoj, pro kio mi bezonos tempon por alkutimiĝi, do mi decidis unue legi Zamenhof verkitan de Drezen, eldonitan en 1929 de Mospoligraf.
Estis por mi speciale interese legi akran kritikon de Drezen kontraŭ Zamenhofa idealismo post tutkore sincera glorigo de Edmond Privat pri ĉiu flanko de Zamenhof. Ja estas malfacile por ni homoj samopiniis pri io ajn. Mi volis iom esplori, kio ekzakte tiom allogis min, sesdek jaroj antaŭe, pri ideo de la monda komuna lingvo.
Dum la Sumoo, okazis hazarde sinkronaj aferoj:
Kiam mi legas pri la ideoj de Zamenhof pri Homaranismo, Interna Ideo kaj unueco de diversaj religioj, ĉe Oomoto kolektiĝis esperantistoj en kaj ekster Japanio por preskaŭ efektivigi kuneston de malsamaj religianoj en unu templo por festi 100-jariĝon de Esperanto-Populariga-Asocio.
Kiam la pranepino de Zamenhof, Margaret Zamenhof, prezentis fest-paroladon, mi estis leganta pri la idealo de ŝia praavo, kiu revis pri la tempo estonteca:"Longe daŭros ankoraŭ malluma nokto sur la tero... Venos iam tempo ... venos tempo ili celados ... al unu vero, al unu feliĉo.
Preskaŭ samtempe, mi aŭskultis la analizon fare de specialisto pri nuntempa politika situacio en la mondo kaj pri la profetaĵoj de Deguĉi Onisaburo, la filo de la fondinto de Oomoto, ke venos tempo por la reformado de la mondo en tuto, kaj certe ŝajnas al mi ke la tempo proksimiĝas.
Majo (Japanio)
Mi legis ĉiutage 5 poemojn el la libro Mi inventas la mondon de Wislawa Szymborska. Ŝi tre bone esprimas sin, ambaŭ lingve kaj filozofie.
Defio (Nederlando)
En la libro, Kant aplikas sian moral-filozofion al la politika demando pri la paco inter la ŝtatoj. Li klarigas, ke paco ne estas natura stato inter/ homoj, sed devas esti kreita. Li klare kontraŭstaras despotismon (subpremegon). La Ligo de Nacioj kaj la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj estis forte influitaj de tiu ĉi verko. Se ĝi estas nia devo, se ekzistas samtempe bonbazita espero, realigi ŝtaton de publika juro - kvankam estas nur alproksimiĝo de senfina evoluo - tiam daŭra paco, kiu anstataŭos la ĝisnunajn malĝuste nomitajn "pacigojn" (ili fakte estas nur batal-haltoj) ne estos teorio, sed problemo, kiu, iom post iom solvota, al ĝia celo konstante proksimiĝos. Ĉar laŭespere la tempo-spacoj, en kiuj okazas sam- kvantaj progresoj, fariĝos ĉiam pli mallongaj.
Kacu (Japanio)
La ĉefredaktoro de tiu bela kaj intelekta revuo estas Perla Martinelli kaj redaktoras ankaŭ ŝia edzo Giorgio Silfer. Ambaŭ estras la Kulturan Centron Esperanton (KCE) en Ĉaŭdefono (La Chaux-de-Fonds, Svislando). Alessio Giordano estas vicĉefredaktoro. En tiu ĉi numero, plejparte, sed ne ĉiam, la verkistoj vivas en Eŭropo.
La artikoloj estas tre variaj: etaj poemoj, historia rememoro pri aktiveco de LF-Koop en la 1980-jaroj, novelo, omaĝ-rakontoj pri diversaj personoj, analizo de filmoj, de bildstrio, recenzo pri du libroj por infanoj, alia pri ''Arboj kaj arbedoj'', teatro (unuakta dramo), lingvistiko, bibliotekoj, arĥivoj, fotoj kaj desegnaĵoj. Kelkaj estas tre altnivelaj. Ili devenas de la lingva kolokvo en KCE lastsomere.
Plej plaĉis al mi la artikolo de Fabrizio Pennacchietti, pri "La araba islama rivalo de Ararato": "la Arkeo (de Noa) haltis sur la monto al-Ĝudi: ĉu ĝi estas la propra nomo de monto, aŭ montaro? Problemoj por la tradukantoj de Korano ". Ĉu la Arkeo vere ekzistis? En 2003 teamo de arkeologoj vizitis la turkan montaron por science kontroli eblan spuron de la ŝipego konstruigita de Noa por eskapi Diluvon.
Belaj fotoj de desegnaĵoj el proksimume la jaroj 1535, 1425, 1250, aŭ de la fino de la 3-a jarcento a.K. ornamas la artikolon.
Tre interesa ankaŭ estas la traduko de "La Vezuvia erupcio, 79 p.K." per teamo en Ĉaŭdefono tra diversaj tradukoj el la latina.
Eble plaĉus al vi legi la novelon de Laure Patas d'IIliers, kaj artikolon mian pri Rose Valland, obskura prizorgantino, kiu deĵoris en Musée du Jeu de Paume (muzeo de antaŭa polmo-ludejo, prateniso) kaj nokte dum la dua mondmilito rekopiis la nomojn de pentraĵoj, kiuj estis senditaj al Germanio aŭ al orienta Eŭropo por Hitler aŭ Goëring, la indikojn de trajnoj, kiuj kunportis ilin en salminejojn, en abatejojn, ktp.
Ŝi avertis pri ili rezistantojn. Post la dua mondmilito, ŝi veturis kun usona oficiro dum dek jaroj kaj savis 60 000 verkojn! Ili estis redonitaj al la idaro de judoj mortigitaj, aŭ se ne eblas, al muzeoj de la landoj koncernitaj.
Laŭ via E-nivelo kaj kio interesas vin, vi trovos allogajn artikolojn.
Alteo (Francio)
Malgraŭ ke la verko Materiiĝon en Mantes estas malpeza, ĝi estas tre interesa kaj oferas al ni, legantoj, agrablan legadon. Temas pri esploroj faritaj de J. Thiébault, la verkisto, pri materialiĝoj de spiritoj, kiuj okazis en Mantes, Francio, dum februaro de 1924 ĝis februaro de 1925. J. Thiébault ne estis spiritisto, kaj li provis fari siajn esplorojn, kiel eble plej serioze, kiam temas pri scienca naturo. Bone, mi konfesas, ke, spite iom serĉadon, mi ne trovis aliajn informojn pri la verkisto perrete. Ĉi tiu verko ne estas literatura, sed plezuriga legado per bona lingvaĵo. Ĉe la fino de la libro, la aŭtoro prezentas al ni filozofiajn kaj sciencajn konkludojn.
Kelli (Brazilo)
La libro de Helga Ploetner el Germanio estas sincere verkita kun belaj propraj bildoj. Belega libro pri ĉiu Biblioteko. Mi rekomendas ĝin! Mi deziras sanon al la aŭtorino! Gratulojn al s-ro Hori pri la eldono!
Aĝulino (Bulgario)
Diras la enkonduko: "Ĉi tiu libro estas destinita al ĉiuj tiuj, kiuj, post akiri la bazan vortprovizon kaj esencajn mekanismojn de la angla, deziras facile trakti la vivon pri internacia komerco."
Mi uzas tiun libron originale verkitan en la franca kun miaj lernantoj ĉe la Universitato ECCI pri Ĝenerala Angla Komerca Tradukado farante kun ili kunan adaptaĵon por hispanparolantoj. Interese estas,
ke la verko pritraktas ankaŭ aktualajn temojn kiel la respekton al medio, ĝustan komercon, kaj socian respondecon, entreprenoj kaj la lernantoj sencumiĝas pli kaj pli pri tiuj temoj krom pri bona hispana skribado kaj angla komerca vortaro
Luĉjo (Kolombio)
Per tiu ĉi 35-paĝa teksto, el 1950, Stalin esprimas novan starpunkton pri lingvaj demandoj. Antaŭe, la starpunkto de la lingvoscientisto N. Marr regis sovetian pensadon pri lingvoscienco.
Sed nun (1950), Stalin unue klarigas, ke lingvo ne estas la superstrukturo de la bazo (je la marksista signifo de bazo = produktadkondiĉoj kaj superstrukturo = ideoj). Laŭ Stalin, lingvo ne havas klaskarakteron, sed estas tutnacia afero.
Krome, Stalin parolas pri evoluo de lingvoj en komunista socio. Li agnoskas, ke nuntempe (kiam komunismo ne regas tutmonde) naciaj lingvoj persistas. Li kredas, ke en la estonteco, kiam internaciaj konfliktoj estos venkitaj kaj estos senklasa socio, tiam lingvoj nature evoluos kaj kunfandiĝos al nova tutmonda lingvo.
Kriketo (Svislando)
Itala Antologio el 1987 donas kronologian superrigardon de aŭtoroj (kun biografiaj notoj) kaj ĉefverkoj laŭjarcentoj, brile enkondukitaj de prof-ino Ducato Bolognesi. Jam la enkonduko pri la eldona penado kaptas la leganton. Korektisto trovas por kritiki, sed la enhavo ne suferas. Kaptas la brilaj tradukoj, i.a. de Carlo kaj Luigi Minnaja, K'alm'an Kalocsay, Enrico Dondi, la redaktoro Giordano Azzi (malgraŭ fojaj adasismoj), Clelia Guglielminetti, Gaston Waringhien, Aldo de' Giorgi. Ĉi lasta brile tradukis "La Ondo" kun ĝia eterna brileta moviĝado, multesprime pentrita de Gabriele D'kAnnunzio. Sed amuzis prozaĵoj kiel "Bernab`o Visconti, abato kaj muelisto" de Franco Sacchetti, rakontoj de Boccaccio, "La revolucio de Portogruaro" de (la por mi nekonata) Ippolito Nievo. Ĉiuj konataj nomoj estas prezentitaj per tekstoj, prozaj, sed ĉefe poeziaj, foje por mi ne kompreneblaj, sed plej ofte kortuŝaj, admirindaj. Dante, Petrarca, Leonardo da Vinci, Macchiavelli (pli amuza ol mi pensis), Ariosto, Cellini, Torquato Tasso, Gallileo Gallilei, Carlo Goldoni (teatrajhoj viditaj en kongresoj), Manzoni (fonto de manierismo; lia "Gefiancoj" aperas en la listo "Oriento Okcidento"), Carducci, De Amicis ("Koro", konata el la Biblioteko Hector Hodler), Pascoli kaj multaj aliaj. Certe mi bezonus relegi la valoraĵojn.
Rob (Nederlando)
Mi finlegis ankaŭ Ukrainio, lando kiu vekiĝas de Kalle Kniivil: lingve preskaŭ perfektan, enhave aktualan kaj bone informan: Ne ĉiuj intervjuitoj el la oriento tuj sentis sin ukrainoj, povus plu resti rusoj, sed aliaj klare vidis la avantaĝon de liberesprima lando.
Konsciiĝo okazis ĉe kelkaj: Ruslando estas enorma teritorio, kies unueco dependas de strikta disciplino. Ukrainio lernis de la okcidento (Pollando k.a.) kaj nun grandparte deziras "eŭropaniĝi". Ne mankas rakontoj pri plursemajna restado en kelo sen akvo, lumo, nutraĵo... Nepre paco bezonata. Utilas la jardataro fine de la libro.
Ne estis oportune enmeti rezervojn pri la NATO-taktiko ĉirkaŭpremi Ruslandon, malgraŭ pruveblaj interkonsentoj kun Gorbachov. Sed tio preteriras la limojn de recenzo. Jam la libro mem bone informas pri la nuno de Ukrainio.
Rob (Nederlando)
La strangaĵoj de Liaozhai konsistas el 4 volumoj. Dum la pasintaj du sumoo-periodoj mi legadis pli ol 5 paĝojn ĉiutage, sed mi tralegis nur 2-trionojn de la unua volumo. La longeco de rakontoj varias de 1 paĝo ĝis kelkaj paĝoj kaj la enhavoj estas similaj strangaĵoj, multfoje belegaj junulinoj, kiuj estas spritoj de vulpoj, aperas al viroj kaj edziniĝas. Mi jam enuiĝis de tiaj rakontoj, el kiuj mi nenion lernas por riĉigo de mia vivo. Do en la venonta sumoo mi elektos alian libron.
Horizonto (Japanio)