Mi pasigis 3 semajnojn kun Julia Agripina en oktobro 2021.
Danke al sia nova verko, Anna Löwenstein refoje transportas nin en la foran pasintecon. La rakonto okazas en la unua jarcento p. K.. Kaj en ŝia romano ni akompanas elstaran virinon, la edzinon de la diigita Roma imperiestro Klaŭdio. Ni sekvas ĉiujn la mafacilaĵojn de Julia,
kaj specife ties singardemon laŭlonge de sia mallongtempa vivo. La romano estas tre facile legebla kaj tre agrabla kiel ŝiaj du unuaj romanoj "La ŝtona urbo" kaj "Morto de artisto".
Al mi tre plaĉas la humuro de la verkistino (ĉu tipe brita?) kaj la originalaj tekstoj pri ŝajnaj banalaĵoj, kiel ekzemple je la komenco de la kvara parto, kiam Julia estas en ekzilo sur la insulo Potio kaj ŝi rigardas knabojn sur boateto, kaj observas ilin, vidas kiel ili malaperas sub la akvon por kapti konkobestetojn.
Anna Löwenstein tre interese alternative rakontas la diversajn travivaĵojn de Julia dum ŝia vivo de infanaĝo ĝis morto kaj raportas la memoraĵojn de Julia.
Ĉu tiu roma epoko fundamente diferencas de nia nuna epoko? Kelkaj reĝimoj nuntempe daŭre en nia mondo agadas kiel antaŭe: intrigoj, murdoj, enprizonigoj, ekziloj...
Kaj en demokrataj landoj? La moroj en tiaj landoj ne estas tiel ferocaj, tamen svarmas intrigoj je la pinto de ĉiuj reĝimoj. Eble iam la homaro evoluos al plenkreskiĝo. Sed ĝis nun ni restas la "infana raso"!
Anna refoje regalas nin per sia grava nova verko por nia komunumo. Mi deziras sciigi la legontojn pri la specifa stilo de Anna en la romano pro la originala uzo de la tensoj (kiel ŝi klarigas en la postparolo)
Ŝi indikas:
"Mi tamen devus mencii unu detalon: la oftan transiron al la as-tempo verkita plejparte en la preterito. Ĉar la libro estas verkita tute laŭ la vidpunkto de Agripina kaj multe eniras ŝiajn pensojn, mi ofte trovis la neceson priskribi okazaĵojn pere de ŝiaj okuloj; fakte temis pri speco de neanoncita nerekta parolado.
Kvankam ne aperis la enkondukaj vortoj ŝi pensis, ŝi vidis kaj simile, mi sentis la bezonon transiri al la as-tempo. "
Telemo (Francio)
Oni scias, ke historio estas verkata de venkintoj kaj ke ĝi ne reprezentas la vidpunktojn de la venkitoj. Tio estas eble neevitebla kaj ĝi okazas de la plej frua antikveco. Ĉu, tamen, ĝi estas morale en ordo? Tion ni lasas al filozofiistoj, kiuj okupiĝas pri etiko, scienco pri la moralo laŭ PIV.
La verkinto de ĉi tiu libro provas restarigi la veron pri barata politikisto, kiu ne timis alianciĝi kun la hitlera Germanujo kaj poste kun Japanujo por liberigi Baraton per milito dum la dua mondmilito.
Liaj planoj evidente malsukcesis pro la malvenko de Japanujo, sed lia agado restis en la koro de multaj baratanoj kaj nur la fakto, ke li provis, estis unu el la faktoroj de la posta rapida forlaso de Barato fare de Britujo. Aliflanke la kapitalisma Barato,
kiu formiĝis post la dua mondmilito estas la vivanta pruvo pri tio, ke la liberisma ekonomia sistemo ne kapablas solvi la problemojn de tre malriĉaj amasoj nek iliajn sociajn problemojn.
La kasta sistemo, kontraŭ kiu batalis Gandi mem daŭre estas tie 70 jarojn post la fino de la milito. Se tio estas demokratio, estas abundaj kialoj por preferi la diktaturon de la proletaro, kiel Soveta Unio kaj Ĉinujo pruvas.
La libro estas en bona kaj flua Esperanto kaj certe plenigas vakuon en nia literaturo. Ĝi estas akirebla ĉe la verkinto: Syam Sundar Pal, pssundar.11@gmail.com kontraŭ 10 eŭroj.
abuĝibril (Britio)
Mi ne scias, kiam ĉi tiu detektiva novelo estis originale verkita, sed la tradukisto notas, ke li nomis landojn laŭ la sufikso proponita en la revuo 'Esperanto-Post' en 1953, do eble en pli malpli en la sama epoko. Oni rimarkas, ke la stilo estas malmoderna, tamen la intrigo, malgraŭ esti iomete primokinda laŭ la teknikaj antaŭeniroj de la 21a jarcento, sufiĉe interesa kaj pensiga. La nura afero, kiu iomete ĝenis min, estis la uzo de vortoj, kiuj ne aperas en iu ajn de la tri Esperanto-vortaroj, kiujn mi konsultis, inkluzive ne en PIV.
Tepara (Hispanio)
Anstataŭ kutima resuma prezento, mi entreprenis alian manieron por servi la leganton, kiu kun plezuro faras eksterordinarajn ekspediciojn en la mondo de la literaturo, en la mondo de originalaĵoj.
Mi elektis el la novelaro la noveleton titolitan: "Pruntitaj veroj". Ĝi estas nur kelkajn paĝojn longa, tamen preskaŭ la plej kompleksa novelo, kiun mi iam ajn legis.
Mi povas priparoli nur miajn sentojn kaj pensojn pri - kaj parte pruntitajn el - la novelo Pruntitaj Veroj, ĉar mi eble ne malkaŝis ĉiujn "tavolojn" de ĝi.
Pruntitaj Veroj
Post ĉirkaŭ dek kvin longoj ĉio evidentiĝis, "ljubica" signifas "violo", sed ne sole. Mi naĝis surdorse kiel ĉiam, mi sentis jam ties mankegon de tri semajnoj. En la pasinteco, mi eĉ mezuris la daŭron de la tempo per naĝlongoj.
Mi ĉiam demandas min, ĉu mi jam naĝis tian distancon ke mi povintus atingi la Nigran Maron. Mi venas ĉi tien de dudek jaroj, po kvindek fojoj en jaro, sed nun ĉi-foje mi finfine seniluziiĝis ekkonsciinte, ke mi eble eĉ ne atingis Titelon, kie la akvo de Tibisko estas absorbata de Danubo.
La naĝejo estis nekutime varma. Ĝia surfaco vaporis kiel la varma akvo en lia taso sur la teraso de la kafejo. Mi ne vidis kio estis en ĝi, ĉu kafo aŭ teo. Mi naĝis plu surdorse kiel ĉiam. Lakta blankaĵo nebulis super mi. Profunda, fekunda ĉielfundo.
Nenia mistero estis kirliĝanta en ĝi, nur la homogena materio interplektita en unu dimension. Mi iĝis ekspansiema kun la materialo. Tiam ankaŭ ekpluvis iom. Akvo ĉirkaŭprenis min de ĉiuj flankoj, kiel en utero. Fingroj blinde sed pensoj rekonante palpadis.
- 'Gospodjo' (Sinjorino), se validas io, ĉio iras kun pasio!
Mi frapetis en la akvon kaj tiris ĝin malantaŭen forte per ambaŭ brakoj. Jen mi naĝis kiel velŝipo. Mi ne povis vidi la horloĝon kaj mi ne plu kalkulis la longojn. Eta miopa donaco, oni vidas nur aferojn proksime al si. Ĉio iĝis proksima.
Post dek kvin longoj ĉio klariĝis. Kaj mi estis sur la teraso de la kafejo, kaj en la naĝejo. Mi malfaldadas la stakojn da tavoloj, ĉiujn fadenojn unu post la alia, ĉiujn sekretojn kaŝiĝintajn kaj kaŝitajn en la sakon, kiu estis tiel terure profunda ...
- Gospodjo, dankon pro la Sadler-poemo! Mi ne renkontis ĝin antaŭe kaj mi bonŝancis trovi rete kelkajn pliajn kune kun iliaj tradukoj.
"... Vi feliĉigas min, kiam ajn en mia hejmo vi demetas la ŝuojn, kvazaŭ vi serioze planus resti. Kaj, kiam vi tamen pluvojaĝas, vi sendas kartojn, kvazaŭ vi kredus, ke disde vi mi efektive ekzistas..."
Ĉiuj sekretoj en via sako kaj en la vaporo super lia taso. Fingroj blinde sed pensoj miaj rekonante palpadis, foliumante kaj sekciadante plu.
- Gospodjo, ĉu "ljubice" signifas "mia kara"?! - krom vokativo ...
"...Vane mi volas vin plenatenti. Io devigas min daŭre silenti.
Difektita, pro frua tordo, Amflustras mi al fermita pordo.
Ek, presprovaĵoj! Jen optativo. Demandosigno.
Kaj malkursivo. Ĉi tie devus esti minusklo.
Fermitas fenestro. Grizas krepusko."
"Gospodjo, vi nomas lin murdinto, "ubice"! - pro la malfermita de li fenestro pri kies ekzisto vi ne konjektas, ĉu ne?"
Ne la violo, sed la karulo rimas kun la murdinto, "ljubice kaj ubice", kaj la pruntita vero farfinas kaj finfaras. Vi lasas lin kredi pri la violo...
Mi lasas miajn pensojn vagadi, barakti kaj improvizi kiel ili rilatas al la temo aŭ gvidate de la humoro kaj etoso, ne ĝenante min kiam interrilatoj striktaj ne ekzistas, nur sentoj kuntenas ĉion.
Mi apartenas do al du lingvoj. Al ambaŭ lingvoj. Al ĉiuj lingvoj. Mi kutimas lerni lingvojn komence sole per lernolibro.
Post ol mi prilernis kelkajn efektajn esprimojn, uzatajn ne tro ofte tamen ĉiutage, kiel 'uzalud' (=vane) kaj 'katkad' (=fojfoje) mi tuj komencis provi ilin ambiciante ion multe pli.
- Gospodine, dobro je jer Hrvatski jezik je najljepši jezik na svijetu! (=Sinjoro, estas bone, ĉar la kroata estas la plej bela lingvo en la mondo!) Jen kiel oni laŭdis min ĉe mia unua provo.
Oni vivas el pruntoj - kaj el pruntitaj veroj. Mi apartenas nun al ĉi tiuj 'oni'.
-Gospodjo, estis bone lasi la ammortiginton iri al sia insulo!
Li prialmozis sian liberon, kaj tuj li forveturas.
Por la loĝantoj de la "ĉeftero", kiuj vivas en ambaŭ lingvoj, kaj eble en pli ol du, restas sole vidi aferojn proksime kiel miopuloj povas bone vidi ilin.
Maldika kablo kuranta en vasta izolaĵo inter la ĉeftero kaj la insulo eĉ povas liveri mesaĝojn de realaj veroj. Interŝanĝe.
Morgaŭ denove iros en lernejon por instrui mia edzino, longe malsana en la aŭtuno, kiel ververa virviro sen provbuŝplena odoro mi atendos ŝin per kiso enporde.
Libro titolita "Vojaĝo al disiĝo" - 22 noveletoj de Spomenka Ŝtimec.
Verkita meze de la okdekaj jaroj antaŭ ŝia ĉefverko: Kroata Milita Noktolibro. Sed jam en tuta rego de la lingvo kaj plene armita, kiel matura verkisto. Mi demetis la libron satsate plena de literatura travivaĵo.
Arbuto (Hungario)
Fakte, esperanto estas justa lingvo.
Laŭ mia legaĵo, mi konstatas, ke tiu libro utilas por ĉiuj instruistoj, kiuj penas lernigi komencantojn pri Esperanta gramatikaĵo. De la unua teksto ĝis la deka leciono senforgesi gramatikaĵojn, vortolistojn, tekstajn kompreniĝojn, .........ĉio celadas al tiuj ĉi metilernantoj bone strukturi regulojn gramatike.
Kun tiuj reguloj gramatike, ĉiu komencanto kapablos bone formi bonajn frazojn. Mi rekomendas al ĉiuj E-instruistoj havi tiun libreton en sia mano ĉar ĝi bone estas konceptata de spertuloj.
Ĉion bonan al ĉiuj libervole esperantoj tra la mondo!
Sebuhoro (DR Kongo)
Ĉi libro estas tre antikva, de 1934, sed estas ampleksigo de antaŭaj eldonoj de 1914 kaj 1925. Do, la unua eldono havas pli ol cent jarojn, estas multe pli proksima al la nasko de la lingvo ol al la nuno. Zamenhof ankoraŭ vivis je la unua eldono. La ampleksigo estas per aldono de "spritaj rakontetoj kun karikaturaj bildoj de plej bonaj karikaturistoj, por grafika klarigo".
La spriteco de tiuj rakontetoj el mia nuna vidpunkto ne estas granda, sed almenaŭ malpezigas la tekston. La rakontetoj aperis en la epoko, en ĵurnaloj de Madrido. Kurioze unu el la karikaturisto, Arrue, kiu estas sufiĉe grava pentristo, estis eŭska, kaj la personaĵoj de siaj spritaĵoj estas tipe eŭskaj, kaj la verkisto de la libro prezentante lin diras ke "li klarigas
la scenojn hispane sed laŭ speciala parolturno de la vaskoj (eŭskoj) kiu estas tre sprita". Ĉar la klarigoj en la libro estas esperante mi ne rimarkas speciale tiun spritan parolturnon de la eŭskoj, krom ke ne esti longa je vortoj.
La libro estas pensita kiel ilo de instruisto, sed ankaŭ oni povas uzi memlernante de kiu jam konas la bazon de la lingvo. Ĉefe konsistas el temoj diversaj, ekzemple, ŝipo, mangaĵoj, bestoj ktp, kiu donas ampleksan vortprovizon de ĉiu temo. La libro finiĝas per kelkaj kanzonoj kaj siaj partituroj.
En la libro aperas ankaŭ katalogeto de libroj de Hispana Esperanto-Asocio, kaj kurioze de ĉ 20 nur 2 ne estas de la aŭtoro mem.
Malgraŭ ke aperas nenio en la libro pri la aŭtoro, oni devas diri ke li estis tre interesa homo. Estis ege aktiva en la esperanta movado, kaj ankaŭ framasono kaj generalo de la armeo. Kiam komencis la hispana intercivitana milito ludis grandan rolon en sia komenco defendante la respubikon de la puĉo de la ribelulaj militistoj,
sed poste estis apartigita. Finfine kiam la milito estis perdita de la respubliko, li devis ekziliĝi.
Natxo (Eüskio, Regno de Hispanio)
La artikolo temas pri multaj murdaj aferoj. Unue en parko, je malvarma nokto, estis pafmurdita Maria Kirilova, kiu laboris kiel ĵurnalistino de tagĵurnalo. Komisaro Silikov estis komisiita solvi la aferon kun serĝentoj Mikov kaj Kalev.
Bedaŭrinde, ke la koncernata nokto tre forte pluvis kaj ke verŝajne ne restas spuroj. Ili pridemandas ŝiajn konatojn, gekolegojn, parencojn ...
La intima amikino de Maria estas Slava Angelova. La du virinoj laboris kune. La ĵurnalistino klarigis kiamaniere estas kontrabanditaj la narkotaĵoj, kiel oni disvastigas kaj vendas ilin en la lando, kiuj estas la plej grandaj narkotaĵobaronoj.
Estis klare menciite, ke en la centro de tiu ĉi giganta negoco, kiu certigas milionojn da eŭroj, estas konataj politikistoj, deputitoj kaj eĉ ministroj.
Je la fino de la artikolo, la ĵurnalistino skribas, ke ŝi aperigos novajn artikolojn en kiuj estos listigitaj la nomoj de la plej gravaj personoj pri la narkotaĵonegoco.
Vi povas imagi ke murdaj aferoj estus okazonta baldaŭ, ĉu ne? Dum la monato, Silikov sekvas la spurojn de la ĉefkrimulo kaj solvas la aferon.
La narkotaĵonegoco ekzistas kaj ekzistos. Ĝi daŭre ebligos multe da mono al iuj, sed estas bedaŭrinde por la gejunuloj, kiuj dependiĝos de la narkotaĵoj.
Kacu (Japano)
Jen mia dua rakonto pri tiu grava verko (vidu pri la unua parto en la septembraj recenzoj)
Mi nomas tiun verkon "Faktoj SEN fantazioj". Efektive tiu verko enhavas nur faktojn. Kelkaj anekdotoj certe riĉigus la legan sperton.
Legante tiun verkon mi sentis multe da dankemo pro la peza laboro realigita de tiom multe da diversaj eminentuloj en tre diversaj mondopartoj por nia celo !
Kaj plie mi pensis (kaj plu pensas) pri niaj malpli eminentaj samideanoj, kiuj multe baraktis por sukcesigi la lingvon.
Jen kelkaj nomoj de Francoj (ne ĉar ili estas pli kleraj sed ĉar mi aŭdis pri ili! - Pardonon! Certe en multaj landoj estas aliaj tiaj gravaj homoj per kiuj la lingvo vivis, kaj do daŭre brile vivas! DANKEGON al ĉiuj!
Jen la nomoj por ke oni ne forgesu ilin!:
Georges Lagrange (mi konsilas liajn verkojn!)
Pierre Delaire (Li multe laboris en la 50aj jaroj kaj li tradukis la ĉefverkon " La eta princo "
Joseph Delfour (li esperantistiĝis en 1902 kaj li kreis lokan grupon en Amieno en 1903 kaj li kontaktis la faman verkiston Jules Verne kaj tiu Jules Verne estis honorprezidanto de la loka klubo)
ĉiuj esperantistoj en la 1920aj jaroj, kiujn mi ne konas, kaj kiuj petis la kreon de ZEO en Amieno - ZEO kreita en 1931
Raymond Boré (en mia loka klubo en Amieno en la 50aj jaroj)
Fraŭlino Mauchien (estris la lokan klubon Amieno en la 80aj jaroj)
Marcel Colleu (estris la lokan klubon post fraŭlino Mauchien)
Roger Colney (danke al li mi eksciis pri Esperanto kaj mi lernis la lingvon en 1987!)
Daniel Devis (estris la lokan klubon Amieno en la 90aj jaroj kaj poste)
Jean Dietrich (forpasis pasintan jaron - li ege bone laboris por organizi semajnfinojn en Nordo de Francio)
ĉar ili multe laboris kaj vivtenis nian komunumon, Ni daŭre laboru por atingi la eternan benon!
"Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne laciĝos,
ĝis la bela sonĝo de l'homaro
por eterna ben' efektiviĝos."
Telemo (Francio)
Mituisi Kijosi naskiĝis en la jaro 1913 en la gubernio Sizuoka, Japanio. Li estis gvidanto pri Esperanto, kaj tutvive sendadis leterojn al siaj lernantoj kaj multaj kamaradoj.
Post lia forpaso, en la jaro 2017 Nakajama Kinzi, lernanto de Mituisi, kolektis tiujn leterojn kaj eldonis ĉi tiun libron. Precipe Nakajama multajn leterojn ricevis, kaj Mituisi gvidis lin foje severe, iufoje milde.
Mi supozas, ke Mituisi kore deziris, ke progresu Nakajama en la lernado.
Cetere Mituisi ne havis bonan impreson kontraŭ enlandaj esperantistoj. Li diris, "Mi tre bedaŭras, ke en nia lando oni, inkluzive talentulojn, kutimas ne paroli nian lingvon." Krome li asertis,
"Verdaj sentoj de samideaneco estiĝas nur en la kutimo de interparolo en Esperanto inter esperantistoj". Mituisi Kijosi estis unu el la esperatistoj, kiuj pure amis Esperanton.
Horisano (Japanio)
En la romano Steloj de Eger troviĝas pluraj tavoloj. Sur unu tavolo la verkisto rakontas pri la mezepokfina historio de sia lando, pri la sangaj, persistaj kaj kruelaj militoj kontraŭ turkoj, kies sultano deziris plietendi sian imperion kaj regni super la tuta Mediteranea areo.
Hungario staris kiel remparo kontraŭ tiu ekspansiemo, dum de okcidento avidis ĝin alia granda regno, nome la Habsburgoj.
Dua tavolo estas la vivo en la Mezepoko, la vestaĵoj, kutimoj, moroj, lingvaĵo. Legante pri tio mi suferis de la krueleco, senkapigoj, pendumoj, eĉ torturo, kaj la ĝenerala malhomigo de la malamikoj. Ili ja ĝenerale estas ne homoj sed hundnaskitoj mortigendaj.
Tria tavolo - aŭ pli precize reto kunliganta la aliajn tavolojn - estas romantika amrakonto pri du infanoj, Evenjo kaj Greĉjo, kiuj fariĝas gejunuloj kaj promesas eternan amon unu al la alia. Tio estas poezio, aventuroj, verkistaj inventaĵoj, pro kiuj oni volonte legas romanojn.
Komence de la libro min iom ĝenis ankaŭ la multegaj turkaj vortoj, esprimoj kaj terminoj pri vestaĵoj, armiloj kaj aliaj aĵoj, kiujn povas koni nur historiisto. Iom helpis la ŝlosilo fine de la libro.
Certe vi scias, ke Eger estas reala hungara urbo. Ĝiaj steloj estas la bravuloj, kiuj defendis ĝin kontraŭ otomanoj. En la fino de la libro troviĝas nomlisto pri pli ol cent defendintoj, kiuj pereis dum la bataloj kaj sieĝo.
Legante la romanon oni konatiĝas pli precize kun ses el ili. La ĉefroluloj de la romano estas dokumentitaj kaj vere ekzistis.
Nebulino (Finnlando)
La Sankta Biblio de Zamenhof (La Malnova Testamento)
1. En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron.
2. Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo.
3. Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo.
4. Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo.
5. Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago.
6. Kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de akvo.
7. Kaj Dio kreis la firmaĵon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmaĵo, de la akvo, kiu estas super la firmaĵo; kaj fariĝis tiel.
8. Kaj Dio nomis la firmaĵon Ĉielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.
9. Kaj Dio diris: Kolektiĝu la akvo de sub la ĉielo en unu lokon, kaj aperu la sekaĵo; kaj fariĝis tiel.
10. Kaj Dio nomis la sekaĵon Tero, kaj la kolektiĝojn de la akvo Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona.
11. Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdaĵon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laŭ sia speco frukton, kies semo estas en ĝi mem, sur la tero; kaj fariĝis tiel.
12. Kaj la tero elkreskigis verdaĵon, herbon, kiu naskas semon laŭ sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en ĝi mem laŭ sia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona.
13. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago.
14. Kaj Dio diris: Estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn, kaj jarojn;
15. Kaj ili estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por lumi super la tero; kaj fariĝis tiel.
16. Kaj Dio faris la du grandajn lumaĵojn: la pli grandan lumaĵon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumaĵon, por regi la nokton, kaj la stelojn.
17. Kaj Dio starigis ilin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ili lumu sur la teron,
18. kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona.
19. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago.
20. Kaj Dio diris: La akvo aperigu moviĝantaĵojn, vivajn estaĵojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la ĉiela firmaĵo.
21. Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj ĉiujn vivajn estaĵojn.
Canal da Ieda (Brazilo)
Esprimaro verkita de Petro Desmet estas vortaristaj kolektoj laŭ temoj. Ekzemple: vortoj por sonoj de multaj bestoj, komparoj por esprimi "tre", interjekcioj, naturbruoj kaj sonimitoj. La plej grandan spacon de la libro okupas vortaro de figuraj esprimoj.
Promene (Germanio)
Antologio estas malfacile recenzi, komenti, priskribi. Aŭtralio estas specifa lando, specifa kontinento kaj specifa estas ĝia literaturo. Ŝajne plejofte ĝi priskribas aŭstralian medion - malfacilajn vivkondiĉojn, grandegajn distancojn.
Mi devas konfesi, ke plej tuŝis mian koron kaj miajn sentojn du rakontoj.
Unu rakontas pri infanoj en "Modela Prizono" en la duoninsulo Tasman. La infanoj estas malbone traktataj, ofte vipataj pro iu ajn delikto (ekzemple ŝtelo de karoto ...) ne sufiĉe nutrataj kaj peze laborantaj. Ĝis tia grado estas malbonaj kondiĉoj,
ke infanoj sin memortigas diversmaniere. Iun tagon venis kontrolantoj/inspektoroj de pli altaj instancoj. Unu el la kontrolantoj venis kun la juna edzino. Ĉiuj traktis ŝin estime kaj montris ĉiujn ejojn - dormejojn, manĝejon, "hospitalon" kaj kompreneble preĝejon. Ŝin teruris kondiĉoj en kiaj vivas tiuj povruloj kaj ekdeziris ripozi, ne plu akompani la kontrolantojn.
Do la edzo lasis ŝin eksidi sur benkon, lokitan je la supro de la klifo, de kiu ŝi povis rigardi la maron. La kontrolantoj dume okupiĝis pri malagrablaĵo, kiu okazis tiun tagon. Ĝuste tiun tagon, kiam venis kontrolantoj. Unu el la prizonuloj, 12-jaraĝa knabo, memmortiĝis saltante el la klifo en riveron. Dum ŝi tiel ripozis, ŝi ekkonsciiĝis pri ies ĉeesto kaj turninte la kapon,
ekvidis knabeton kun ĉapo en la mano kaj martelo en la alia. La aspekto de la etulo, vestita en grizdrapa uniformo, kiu estis tro granda por li, kaj tenanta en la ŝrumpinta maneto martelon tro pezan por li, estis iom kortuŝa.
- Kion vi deziras, infanĉjo? - ŝi demandis.
- Mi pensis, ke vi eble vidis lin, sinjorino, diris la eta persono.
-"Lin? Kiun?"
- "Frenezeta Brown, sinjorino, tiun, kiu "faris" tion hodiaŭ matene. Mi kaj Vilĉjo konis lin, sinjorino, li estas nia kamarado kaj ni deziras scii ĉu li aspektis feliĉa".
- Kion vi intencas diri, infano?" - ŝi diris kun teruro en la koro. Kaj tiam, plena de kompato al la eta estaĵo, ŝi altiris lin kaj kisis. Li supren rigardis al ŝi kun ĝoja surprizo.
- "Ho" li diris.
La virino denove kisis lin.
- "Ĉu neniu iam ajn kisis vin, kompatinda infano?"- ŝi demandis.
- "Mia patrino antaŭe kisis min", sed ŝi estas hejme.
- "Ho, sinjorino" - la knabo kun subita ruĝiĝo demandis: "Ĉu mi rajtas venigi Vilĉjon"? Li neniam havis patrinon, kiu kisus lin. Kaj rapide li paŝis al angulo de la roko kaj eltiris de tie alian etan estaĵon, same unuformitan kaj kun martelo en la mano.
- "Jen Vilĉjo. Ĉu vi povas, sinjorino, kisi lin"?
La juna virino eksentis larmojn en la okuloj.
- "Ho, povraj infanetoj" ŝi eklarmis, surgenuiĝis kaj ĉirkaŭbrakis la etulojn. Sed en tiu momento venis la edzo por la virino kaj ili foriris. La edzo zorge demandis la edzinon kio larmigis ŝin, sed tiu evitis respondon, dirante: - "Mi rakontos al vi poste".
Tiam du knaboj - Tomĉjo kaj Vilĉjo - plenumis planon, kiun ili portis en siajn kapetojn jam de du semajnoj.
- "Mi povas fari tion nun" - diris Tomĉjo.
- "Ĉu tio doloros" - diris Vilĉjo, kiu ne estis tiel kuraĝa.
- "Ne tiel multe kiel vipado".
- "Mi timas, Tomĉjo. Ne forlasu min.
La pli granda knabo prenis sian malgrandan tukon el ĉirkaŭ la kolo kaj per ŝi ligis sian maldekstran manon al la dekstra de sia kamarado.
- "Nun mi ne povas forlasi vin" diris Tomĉjo.
Du knaboj surgeniuĝis je la ekstrema eĝo de klifo kaj mallonge preĝis. Poste ili kisis unu la alian kaj "faris tion".
Burdo (Pollando)
Jakub ARBES - Rakontoj (INKO 2001)
Dum la 72a E-Sumoo mi decidis legi la verkon de Jakub ARBES, la ĉeĥa aŭtoro de la (tiam) nova literatura ĝenro - romanedo. Tiu speco de ne tro longa prozo, simila al detektiva rakonto, havas misteran timigan atmosferon kun ŝajne supernaturaj fortoj, kiuj fine estas nature klarigitaj.
La ´Rakontoj´ en la E-traduko de Josef GRŇA [grnja] (la ĉeĥa pionira esperantisto, instruisto, direktoro de burĝa lernejo, kunlaboranto de Theodor Čejka [Ĉejka]) estis la unua ĉeĥa beletraĵo tradukita Esperanten en la jaro 1908.
La verko krom la mallonga artikolo pri la aŭtoro enhavas sekvajn kvar romanedojn:
El la vivo de Mozart en Praha
Mozart volonte restadis en Prago, same kiel en ĉi tiu rakonto, kiu komence parolas pri klopodoj de la elĉerpita Majstro finverki sian operon Don Juan. Li ekhavis la ideon prezenti la operon al la praganoj, ĉar ĉeĥoj estas grandaj ĝuantoj de kvalita muziko. Subite refreŝigis lin la kantado de najtingalo sekvata per kantado de simpla vilaĝa knabino.
En la dua parto de la rakonto la malsana Mozart kun sia edzino forveturas el Vieno al Prago por krei kaj prezenti tie siajn verkojn. Tamen li jam antaŭlonge akceptis la riĉan antaŭpagon de nekonata mendinto por rekviemo. Reveninte en Vienon li prezentigis sian brilan operon la Sorĉa fluto, sed malsana li ne povis partopreni ĝian surscenigon.
Ĉu li fine estis verkanta la rekviemon por si mem?
La blanka edziniĝa vesto
Sur la belega edziniĝa robo, kiun surmetas sur sin Rozalio, ekvidas ŝia amikino Emilio sangan makuleton (iam la novedzinoj kudris al si tiun festan robon mem permane, kaj tiu laboro foje kaŭzis pikon en la fingron). Laŭ Emilio tio alportas malfeliĉon. Kaj tio vere efektiviĝis - post nasko de la infano ŝia trijara feliĉo finiĝas, ĉar ŝia edzo mortas.
Sekvis tempoj da suferoj kaj mizero, kiam ŝi devis forvendi ĉion eblan por povi vivteni sin kaj sian infanon. Nur sian edziĝfestan robon ŝi ankoraŭ ĉiam fidele konservis. Fine ŝi decidis vendi ĝin al la antikvaĵisto kaj tiam ĝin survestis por ke li povu ĝin vidi. Sed li tuj rimarkis la sangan makuleton, kio ĝin rememorigis pri la profetita malfeliĉo, kaj petis la viron reveni sekvan tagon.
Rozalio restis sidanta kaj rememoranta, kiam juna viro, serĉanta sian amikon en la domo, eniris la ĉambron. La belega blanka robo tamen alportis al ŝi la leteron, kaj ankaŭ la feliĉon - la edziniĝon kun la leterskribinto.
La unua nokto ĉe la mortinto
Juna monaĥino laŭ la peto de la familianoj la unuan fojon dum la tuta nokto preĝu ĉe la forpasinto. Ŝi venas en la domon kaj komencas dum la fulmotondra nokto preĝi ĉe la ĉerko. Subite ŝi ekaŭdas la paroladon el la apuda ĉambro, el kiu ŝi ekscias, ke la mortinto estas juna knabino, kiu mortigis sin en la edziĝfesta robo tagon antaŭ sia edziĝfesto. La monaĥino komencis pripensi, kial tion tiu knabino faris, kaj ŝi pensis ankaŭ pri sia propra vivo.
Du junaj studentinoj fariĝas amikinoj. Sed foje Berta ekvidas junulon, en kiun ŝi freneze enamiĝas. Post certa tempo Jindřiška (Jindriŝka) ekparolas al ŝi pri sia enamiĝo. Tiam Berta ekkonas, ke ŝia amikino enamiĝis en la saman knabon. Berta foriras hejmen kaj fariĝas monaĥino - fratulino Magdaléna.
Poste fratulino Magdaléna komencas pripensi la sorton de la sinmortigintino, enrigardas la ĉerkon kaj ekvidas sur la brusto de la knabino la leteron. Tralegas ĝin kaj malkovras teruran sekreton, kiu rilatas ankaŭ ĝin mem.
Moderna Magdalena
En la arbarista domo dum la vespera pluvema fulmotondrado la maljuna arbaristo zorgas pri sia grave malsana nepeto. La arbaristo atendas la doktoron. La arbaristo alvokas la duonidiotecan serviston, kaj sendas lin al proksima altaĵo por trovi la adjunkton, kiu jam antaŭ certa tempo iris tien por observi, ĉu la doktora ĉaro ne videblas. La knabo timas foriri kaj asertas, ke li kelkfoje en la korto kaj ties proksimeco vidis aperi antaŭ si nigran sinjorinon. Sub la premo de la dommastro la knabo tamen foriras al la altaĵo.
Dume ĉe la pordo aŭdiĝis ĝemoj kaj la arbaristo trovas surtere sian vunditan adjunkton, kiu anoncis al li, ke la doktoro jam videblas kaj baldaŭ li venos. Post ioma hezito la adjunkto klarigas, ke antaŭ li subite montriĝis la nigra sinjorino, kaj li paŝinte malantaŭen subenfalis. Reveninta servisto ankaŭ asertas, ke denove li vidis sur la altaĵo la nigran sinjorinon. Dume venis la doktoro, kiu esploris la malsanan knabeton kaj donis al li medikamenton. Dum li atendis, ĉu ŝi bone efikos, rememore li rakontas al la dommastro,
ke lia filo estis en tiu ĉi ĉasdomo dum iu ĉasado. Li eksciis de la dommastro ke la patrino de la knabeto Evelino forlasis sian edzon, lian filon, kaj ke li pro tio sinmortiĝis. La doktoro reciproke rakontas pri sia filo, kiu antaŭ jaroj havis pasian amrilaton kun iu Milena, kiu finiĝis pro socialaj kialoj. Milena post jaroj anta? nelonge revenis al li, sed lia filo neklarigite kaj neatendite mortigis sin per la veneno.
La doktoro foriras al alia ĉambro por zorgi pri la vundita adjunkto kaj tiam en la domon subite timeme eniras iu persono, en kiu la arbaristo rekonas sian bofilinon Evelino. Evidentiĝis, ke ŝi estis la nigra sinjorino, kiun vidadis la servisto kaj la adjunkto. Ŝi venis por pardonpeti sian edzon pro sia foriro kaj rakontas al sia bopatro, ke sian iaman amaton ŝi renkontis ĉe ĉasejo, komprenis lian animan vunditecon kaj daŭran amon al ŝi kaj volinte helpi lin foriris al li. De sia bopatro ŝi ekscias pri morto de sia edzo kaj grava malsaniĝo de sia infano.
Reveninta doktoro en Evelino rekonas la amatinon de sia filo. Li iras kontroli la sanstaton de la infano, pri kiu li pensas, ke jam venis liaj lastaj momentoj, sed revenas kun bona sciigo, ke la medikamento tamen efikis. Li rekomendas al la arbaristo interpaciĝi kun sia bofilino kaj lasi ŝin zorgi pri sia infano. La patrina serĉvoko de la infano moligas fine la koron de la avo kaj pardonas al Evelino.
Fejfi (Slovakio)
Almanako Lorenz estas ĉiujara eldonaĵo de Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz. Filozofio, scienco kaj religio estas inter ties plej kutimaj temoj, krom informoj kaj ĝeneralaĵoj.
Ĉi tiu estas la kvardek unua numero de la kolekto kaj vi povos legi pri diversaj temoj, venintaj el pluraj mondopartoj.
En ĉi tiu numero, vi povos turismi en Aracruz, agrabla kaj bela feriejo el ŝtato Espírito Santo (Brazilo), sekvu la pripensojn de Renato Corsetti en lia artikolo
"Al kiu apartenas Esperanto? Monda Kulturo por Monda Lingvo", aŭ elektu tekston de Vladimir lonesov unu el niaj konstantaj kunlaborantoj de Almanako Lorenz, kun la artikolo "Testo per bono: Kulturo kiel subtila vojo al savo".
En ĝi, vi povos partopreni tradician feston "Idil-Adhar kaj la Sankta Virŝafo", en Benino, gvidita de Latifou Gbadamassi.
Laste sed ne malplej grave estas la artikolo de Stano Marcek el Slovakio, "Esperanto per Rekta Metodo".
Ni certas pri tio, ke post la legado de la tekstoj de Almanako Lorenz malfermiĝos antaŭ vi horizonto multe plivasta.
Se la karaj legantoj volos ricevi, senpage, ĉi tiun Almanakon, skribu al ni (editora_lorenz@uol.com.br) kaj kun granda ĝojo ni ĝin sendos al vi.
Lemosac (Brazilo)
Colette, naskiĝinta en 1873, estas fama franca verkistino. Komence, ŝi verkis kunlabore kun sia edzo Willy.
Poste, ŝi mem akiris la simpatiojn de la publiko, verkante prozaĵojn plenajn je vivoforto, natura beleco kaj rafinita sento pri interhomaj rilatoj. Ŝi ankaŭ estis kantistino kaj aktorino"
La libro la verda tritiko rakontas la unuajn emociojn, kortuŝajn de du adoleskantoj, kiuj malkovras amon. Tiu libro plaĉegis al mi.
Cactus7 (Francio)
La libro estis eldonita en la jaro 1993 en Rotterdam kaj la verkistino Marjorie Boulton dediĉis la libron al nia instruistino J. Drahotová dum tempo de esperanta kongreso en Prago 1996.
La libro estas dividita en 52 ĉapitrojn kaj estas plena de fabeloj el la tuta mondo; mi trovis ankaŭ mirindaĵojn, rakontojn pri homaj atingoj kaj kuriozaĵoj. Ĝi montras ankaŭ per interesa formo la gramatikon, versetojn pri korelativoj,
versetojn pri akuzativo, versetojn pri kvar gramatikaj eraroj, verseton pri "igi" kaj "iĝi". La verkistino elpensis ankaŭ novajn proverbojn: "Ĉiam pekulo aperas en spegulo. Kiu falas en panikon, kredas kobron en lumbriko. Motivoj de aliuloj ne estas ĉiam fiaj. Ne montru diamanton por allogi elefanton. Pardonu facile, por vivi trankvile."
Mi trovis eĉ ŝercojn, ekzemple:
Pronoma problemo
"Iam en la deknaŭa jarcento, angla policistino eskortis antaŭ la juĝiston junan ŝteliston. Li klarigis, ke temas pri junulino en viraj vestoj. Petite paroli kiel tio eblas plej koncize, li komencis: "Se plaĉas al Via Juĝista Moŝto, li estas knabino, pli klare, ŝi estas ne knabo."
La ruĝa libro de Boulton havas multon da artikoloj, kiuj plaĉis al mi. Ni devas legi ĝin malrapide, ĝi tre taŭgas por regula legado dum Sumoo-legado, sed ĝi estas tro dika. Mi pensis, ke dum 2 Sumoo-legadoj mi finlegos ĝin je la fino de la jaro 2021, sed tio neeblas.
Mi forlasis aliajn interesajn librojn en Esperanto kaj mi volas daŭrigi la legadon ankoraŭ en la jaro 2022.
Belegajn tagojn antaŭ kristnasko deziras al vi
... hodiaŭ jam brulas la 1-a adventa kandelo
La Plumeto (Ĉeĥio)
La libro rakontas pri la sperto de la esperantisto Teodoro Ŝvarc (verkista nomo de Tivadar Soros), kiu travivis kiel judo kun sia familio la Holokaŭston dum la germana okupo kaj faŝista regado en la Dua Mondmilito kaj la sieĝon de Budapeŝto en 1944-45. Ĝi rakontas pri la severaj kontraŭjudaj leĝoj kaj kiel plejparto de la hungara popolo faris aŭ permesis malbonaĵojn kontraŭ la judoj, eĉ murdis judojn ĉe la bordo de Danubo. Dum tio teruraj tempoj kelkaj judoj uzis diversajn strategiojn por provi travivi kaj multaj aliaj homoj provis profiti la situacion. Homoj promesis al kelkaj judoj kunportis ilin al aliaj landoj nur por ŝteli kaj murdi ilin. La verkisto, eĉ en tiu malfacila periodo, sukcesis savi ne nur sin mem kaj sian familion, sed ankaŭ multajn aliajn homojn per diversaj manieroj. La libro permesas al la legantoj esti preskaŭ kun la verkisto en tiu kaosa kaj indignega periodo. Tiel ĝi iĝas alloga kaj ankaŭ helpas plibonigi nian esperantan vortprovizon. Mi rekomendas ĝin al ĉiuj.
Kuraĝo (Brazilo)
La libro Memori kaj forgesi (1992) enhavas kvin novelojn, kiuj okazas en la norda montaro de Aŭstralio, kie la aŭtoro naskiĝis. Oni rajtas supozi, ke kelkaj el ili havas aŭtobiografiajn elementojn, kiujn oni retrovos en la ĉefverkon de Trevor Steele: La fotoalbumo (2001).
La una novelo "Memori kaj Forgesi" temas pri amikiĝo inter 9a-jara blanka knabo kaj indiĝenaj gefratoj kontraŭ la volo de liaj gepatroj. Rasismaj sentoj kaj venko de la adoltaj opinioj super la infanaĝa malfermeco estas kortuŝe priskribitaj.
En la dua novelo "Aminduma vespero" la aŭtoro verkas banalaĵojn, kiujn interkomunikas intelekte malaltnivelaj gefianĉoj.
En "Mia kara Rita", tria rakonto, temas pri korespondado inter juna instruisto, kiu ricevis postenon el la plej norda urbeto de Aŭstralio kaj lia fora amatino. La ĉastaj amleteroj priskribas la rilatojn kun la nunaj tieaj amikoj. Tutcerte temas pri aŭtobiografia travivaĵo, kiun oni retrovos pli poste en la libro "La Fotoalbumo".
Mi tute ne ŝatis legi la kvaran novelon "Heroo de nia epoko", kiu rakontas la negocan sukceson de ege malsimpatia ulo, vera krudulo, kiu amikiĝis kun intelekta simpatia rakontanto (ĉu ebla aŭtobiografia historio?) Tamen indas miri pri la lingvouzo. Trevor Steele sukcesis montri la kreativecon kaj riĉecon de Esperanto,
koncerne la tavolon de krudaj slangaĵoj, kiujn oni ne kutimas uzi en nia lingvo: "povra pisosako, fetora kapraĉo, iru fiki vin mem, lernis furzi pli lerte, kakis la lastan fojon, fetora puglekulo, preni ĝin el iu ajn pugtruo", ktp.
La lasta novelo "Savo de nigra animo" revenas al la misagoj kontraŭ la aborigenoj laŭ religia vidpunkto, kiu eksperimentis kiel "krei el la plej primitiva popolo preskaŭ normalajn blankajn homojn"
Indas legi tiun libron pro la diversaj temoj kaj stiloj de la aŭtoro, kiu verkas en bela kaj natura lingvo.
Joga (Francio)
La temo de la romano (2006) estas inspirita de la vivo de Jesuo, unu el la grandaj figuroj de la homa historio. En la libro, Li estas nomata Jeŝu bar (filo de) Josef. Unua naskito, Li havos plurajn fratojn kaj fratinojn. Jeŝu vidas diverskolorajn aŭrojn ĉirkaŭ la homoj kaj pro ili.
Li ekscias pri ilia sanstato kaj iliaj pensoj kaj interpretas tiujn kolorojn por sanigi, mense sendante al ili belajn kolorojn. Per tiuj koloroj la homo mem sin sanigas (sen interveno de iu Dio).
Plej interesis min en la libro la priskribo de la vivo de Jeŝu inter liaj 12-a kaj 30-a jaroj. Parto tute ne trovebla en la Biblio. La lasta parto precize rilatas la rolon de Kajfaso (estro de la pastroj) en la kondamno de Jeŝu, la ŝtelon de la krucumita korpo el la tombo kaj la enterigon en nekonatan lokon.
La libro estas bone konstruita kaj la legado estas tre flua kaj agrabla. Mi lernis plurajn vortojn: adobo, koterio, terebinto. Mi ankaŭ lernis, ke eblas verbigi la adverbon kial "kaj Josefo provis kialigi sian malpermeson al la filo per tute aliaj dokumentoj." (p 22).
Notindas, ke en 2010, la libro estis tradukita en la anglan kun la titolo Reductant Messiah.
Atrebato (Francio)
La titolo de tiu verko ĉiam intrigis min. Ĉu ni povas havi plurajn memorojn? Sed Spomenka amas tiun vorton kaj ofte uzas ĝin, en ĝia dua senco de spuroj daŭrantaj en la menso.
Tiun libron mi jam legis dudek jarojn antaŭe, kaj ne bone memoris ĝin. Temas pri ok etaj ĉapitroj pri vojaĝoj de Spomenka en diversaj landoj puzle fote prezentitaj sur la kovrilpaĝo. Ni tuj rekonas Isfahanon kaj aliajn fotojn de aziaj landoj, de mediteranea marbordo kun impona konstruaĵo (benediktana monakejo en Mljet,
bela insulo vidalvide al Dubrovnik en nuna Kroatio, sed la memoraĵoj estis verkitaj plej laste en oktobro 1991, en la tiama Jugoslavio). La lasta ĉapitro titoliĝas ''Postparolo el la rifuĝejo'', do el la kelo ŝi diris, ĉar Kroatio deklaris sian sendependecon el Jugoslavio la 25-an de junio 1991 kaj Serbio ne konsentis.
La memoraĵoj konsistas el rimarkoj pri:
-malfacilaĵoj okazintaj: ŝi devis sendi sian pasporton al Vieno, ĝi perdiĝis kaj poste revenis sed stampita de Pjongjang, kiam kompreneble ŝi estis invitita al Seulo.
-invito, akcepto de esperantistoj en diversaj landoj, kun malkovro de nekonataj kutimoj, unue en Japanio post tridekjara korespondado kun iu ''onklo''.
-kialoj de ŝiaj vojaĝoj: gvidi kurson pri Eo-literaturo, aŭ ricevi ''la taskon kun kelkaj kolegoj akcepti la diplomatojn kiuj venos al la kongresa malfermo'' de UK en Havano en 1991. ''Ne komforte oni staras meze de tiom da diplomatoj''. Eĉ Fidel Castro venis!
Inter la etaj ĉapitroj, plej plaĉis al mi:
-paĝoj pri la karnavalo de Havano. Mi ne ŝatas karnavalojn. En mia mondoparto dum karnavalo gravas surmeti maskon, kaŝi sin, kamufli sin en iun alian, krizalidiĝi… Dum sia karnavalo la kubanoj ne kamuflas sin: Ili restas ili (?) mem. Karnavalo tie estas omaĝo al la danco, neripetebla rememoro pri Afriko, de kie alvenis en la vejnojn de la iamaj sklavoj la pasia ritmo de la muziko.
-kaj tiuj pri la kvieta, mirinda Mljet.
Aliaj paragrafoj elvokas kelkajn historiajn eventojn:
Cristobal Colón - Kristoforo Kolumbo kiu albordiĝis en 1492 en Kubo, post la bahama insulo Guanahani kiun li nomis San Salvador (Sankta Savinto).
Aŭ pri Koreio sub la jugo de Japanoj. Sed ni scias tion.
Aŭ Spomenka diras la nomojn de verkistoj, kaj tio donas al mi emon pli bone konatiĝi kun ili:
- Sugawara Michizane (845-903, p14).
-Grazia Deledda, la sola verkistino de la itala literaturo, kiu estis distingita per la Nobel-premio, en 1926. Ŝia romano "Kanoj en la vento" famigis Sardion. En esperanto ŝi legeblas en ''La patrino'' tradukita de G. Lacertosa (p40);
-La fama skulptisto Gustav Vigeland al kiu reĝa parko ne sufiĉis por akcepti ĉiujn liajn skulptaĵojn (p49);
- La plej granda sveda skulptisto Carl Milles (p55);
-La fama verkistino Astrid Lingrend (p57).
Mi komprenas kial mi ne bone memoris pri tiu libro. Tro da apudmetitaj eroj sen ŝia aroma stilo. Mi estas ŝatanto de la stilo de Spomenka, kiu ricevis la premion FAME en 1999 kaj la OSIEK-premion en 2009 pro sia tuta verkaro. Mi konsilas al vi la verkojn: ''Ombro sur interna pejzaĝo'', ''Vojaĝo al disiĝo'', ''Tena - hejmo en mezeuropo'', kaj kompreneble ''Kroata milita Noktlibro'', kiu estas kvazaŭ la sekvo de tiu ĉi prezentita libro. Neniam ŝi estas pli bona ol kiam ŝi verkas pri sia vivo, sia Kroatio (aŭ pri ''Hodler en Mostar'' - la pentraĵoj de la patro de Hector en la nuna Bosnio-Hercegovino kien portis ilin Jeanne, unu el liaj modelinoj) en Ŝtimeca stilo. Regalu vin, per la skribmaniero de tiu elstara verkistino, ne estas tiom da en nia lingvo.
Alteo (Francio)
Tra la padoj de la vivo estas unu el la verkoj de Julian Modesto. Enhavo de la libro estas interesa pro la vivo de unu virino. La verkinto esprimis dramece ŝian vivon koncerne divorcojn kaj sian filinon kaj aliajn. Mi interese legis la libron, kaj tion, kio okazos al ŝia vivo poste.
Oazo (Japanio)
Mi legis la libron Raportoj el Japanio 18. Kaj mi rememoris, leginte lian eseon, ke 10 jaroj antaŭe, mi vojaĝis al la marborda regiono de Tohoku. Tie okazis granda katastrofo kaŭzita de la grandega cunamo. Mi ne povas forgesi kortuŝan poemon de s-ro Hori "Ni ne devas forgesi, mi ne povas forgesi la katastrofon".
Kamelio (Japanio)
Dum la novembra sumoo mi tralegis la libron Nokto de la galaksia fervojo. Mi estas tre dankema al mia esperanta amiko el Japanio kiu rekomendis al mi tiun libron. Mi ege ĝuis legante ĝin. Nokto de la galaksia fervojo estas tre lirika kaj filozofia mirinda fabelo.
Krom ĝi la libro, eldonita de Japana Esperanta Librokooperativo en 1994, enhavas ankaŭ kelkajn aliajn fabelojn, same ĉarmajn kaj interesajn. Mi arde rekomendus tiun libron al ĉiuj, aparte al tiuj similaj al mi, amantoj de fabeloj kaj fikcio.
Tatjana (Rusio)
Fakte ĉi tiu libro estas la unua vera Sovetia romano, kiun mi legis. Mi kelkfoje legis iun klasikan Rusan verkiston, kiel Ĉeĥov, Tolstoj kaj Dostojevski - sed tre malofte. Ankaŭ mi legis librojn de ne-rusaj verkistoj, kiuj kritikas la sovetan sistemon kaj registaron. Ĉi tiu libro laŭdas la komunisman sistemon, socion de laborantoj kaj kamparanoj.
Do, tion mi vere trovis ege interesa.
La romano priskribas la situacion en la 30-aj kaj komence de 40-aj jaroj. La ĉankaŭefrolulo estas iu Vlaĉjo - aŭ Vladimiro. Li volas esti kuracisto. Li renkontas kelkajn interesajn - kelkfoje famajn - kuracistojn. Ni legas ankaŭ pri medicinaj aferoj. Kompreneble la aŭtoro interplektas ankaŭ kelkajn amaferojn, interalie inter Vlaĉjo kaj Banjo - Barbara.
Kiam Vlaĉjo post longa studado iĝis kuracisto, li estas sendita al iu lando ekster Sovetio - la nomon ni ne legas, sed supozeble temas pri Mongolio. En tiu lando ne estis kuracistoj, nur lamaoj kaj ŝamanoj. Do, la cirkonstancoj en kiuj li devas labori, estas ege primitivaj; en la komenco eĉ tute ne venas pacientoj.
La priskriboj de tiu parto de la vivo de Vlaĉjo estas por mi la plej interesa. Kelkfoje la libro estas suprize aktuala: regas la nigra morto, la pesto, kaj la kuracistoj kaj flegistoj vizitas la suferantojn, tute enpakitaj kun kiteloj kaj buŝmaskoj - same kiel okazas ĉe koronaj pacientoj nuntempe.
En la fino de la libro, li forlasas ĉi tiun landon kaj iras al Sovetio por militservi en la dua mondmilito.
La lingvaĵo kelkfoje estas iom komplika. Kiel okcidentanino mi ne vere konas Ruslandon kaj la vivmanierojn tie. En la libroj, kiujn mi legas, oni ĉiam uzas antaŭnomon, patronomon kaj familian nomon. Ĉi tie la verkisto estas nekonsekvenca. Kelkfoje li nur skribas Vlaĉjon, alifoje Ustimenkon kaj nur tre malofte Vladimiron Atanazijeviĉon Ustimenkon.
Kompreneble same por aliaj personoj kaj tio komplikas por mi la legadon. Alia nekutima afero estas, ke li uzas jenan konstruon: Ustimenko faradis mirindajn laŭ teĥniko kaj kuraĝo operaciojn. Konsentite, estas bona Esperanto, sed mi preferas: Ustimenko faris operaciojn, kiuj estas laŭ teĥniko kaj kuraĝo mirindaj.
Katinjo (Nederlando)
La protagonistoj estas du lernantoj el Upsalo (Svedio): Valdemar Langlet kaj lia amiko Erik Etzel.
Ili vizitis Rusujon (Peterburgo, Jalto, Moskvo, Sevastopolo), Finnujon, Rumanujon, Germanujon, Turkujon (Kostantinopolo, Bosporo), Polujon (Varsovio), Aŭstro-Hungarujon.
Ili volis koni novajn popolojn, viziti iliajn urbojn, kompreni ilian historion kaj admiri ilian arton.
En Rusujo ili parolis nur esperante, ĉar ili pensis ke tiu ĉi lingvo estas vera kultura pasporto. Bonŝance tie ili trovis personojn, kiuj lernis tiun ĉi gravan lingvon!
Mi ŝatis la legadon de Vojaĝimpresoj ĉar la temoj priskribitaj estas tre belaj kaj tre interesaj.
Karla (Italio)
Mi planis legi 5 paĝojn ĉiutage, mia elektita libro estas Mistero ĉe Nigra Lago. La libro enhavas 80 paĝojn. Mi tre ŝatas tiun libron pro multaj kialoj sed mi povas resumi pri kelkaj:
1- ĝi temas pri bravaj infanoj
2- ili iom aŭ bone parolas Esperanton
3- La kulturo kaj sinteno de infanoj estas tute alia ol tiuj de mia lando
La libro rakontas pri 5 infanoj, kiuj ludis en arbaro kaj lagoj kaj malkovris malbonan aferon, nelaŭleĝan vendiston de armiloj. La infanoj estas bravaj.
Mi ne povis kontentiĝi je 6 paĝoj ĉiutage malgraŭ miaj multaj okupoj, do mi finis la libron la 9an tagon. Do, la 10an tagon, mi komencis legi alian: Raportoj el Japanio numero 20 de s-ro Hori Jasuo.
Fafah (Madagaskaro)
Mi lernis multe, mi lernis pri la granda tertremo en Japanio la 11an de marto 2011, kiu provokis damaĝojn de nukleaj reaktoroj en Fukuŝima. Mi bedaŭras scii pri tio, kiel suferas japanoj, kiuj mortis aŭ preskaŭ mortis, aŭ devis fuĝi kaj vivi en alia urbo.
Mi estas scivolema: ĉu la malrapida forĵetado de la damaĝitaj reaktoroj jam finiĝis?
Mi lernis ankaŭ pri la deziro de japanoj haltigi nukleajn reaktorojn kaj la rifuzo de la registaro kaj kompanio tion fari.
Ankaŭ estas interese scii, ke multaj japanoj ne bonvenigis la Olimpikon. Mi ĉiam pensis, ke japanoj estis fieraj organizi tiun Olimpikon kaj ke ili bonvenigis ĝin.
La plej interesa parto de la libro estas rilato de Usono kaj Japanio. Kiam mi estas studento en Japanio, mi rimarkis, ke plejmulto de junuloj kaj kelkaj maljunuloj, kiun mi konis, vere amas Usonon kaj usonanojn.
Mi iom surpriziĝis pro tio, ĉar laŭ la historio (kiun mi lernis en mezlernejo), Usono atombombis Hiroŝimon kaj Nagasakon dum la mondmilito. Do, mi pensis, ke japanoj eble ne tiom amas Usonon pro tio, sed tio, kion mi vidis estis male.
Tamen, per tiu libro mi rimarkis, ke Okinavano ankoraŭ suferas pro la ekzisto de usona militbazo en Okinavo, kaj Okinavanoj volas, ke Usono kunportu sian militbazon hejmen.
Danke al sumoo, mi multe lernis. Mi daŭre legos la libron. Koran dankon Anjo kaj Hori-san
Fafah (Madagaskaro)
En la libro estas multaj nomoj kaj priskriboj de plantoj, bestoj, konstruaĵoj... ĝi do estas libro vortriĉa, 600-paĝa. Kiam mi finlegos ĝin? Mi nun troviĝas en la 83a paĝo. Planas mi serĉadi en la vortaron ĉiun plantan nomon.
Ĉion bonan kaj dankon pro via iniciato kaj kuraĝigo.
Alumeto (Hispanio)
La legado de ĉi tiu teatraĵo estas sufiĉe malfacila sperto, kaj mi supozas, ke spektado sur scenejo, same. Temas pri deĉifrado de absurdo. La verko fakte estas mondfama kiel eminenta reprezentanto de la tiel nomata "absurdo-teatro".
Al la leganto (kaj al la spektanto) revenas la taskon trovi, meze de unuavide sensencaj dialogoj kaj disaj frazoj ian sencon, ian signifon.
La tuta dramo estas unuakta kaj sufiĉe simpla, sed la pensoj, kiujn ĝi elvokas estas senfine vastaj. Komprenon helpas enkonduktaj tekstoj de Humphrey Tonkin kaj Giorgio Silfer, en ĉi tiu bela eldono de Literatura Foiro, donacita al ĝiaj abonantoj.
La scenejo estas unu ĉambro kun fenestroj, fotelo kun radoj kaj du rubujoj. Interparolas du viroj (Hamm kaj Klov) kaj de tempo al tempo intervenas Nagg kaj Nell, la gepatroj de Hamm, en la rubujoj. Klov konstante servas al Hamm, kiu ĉiam sidas sur la radfotelo.
Kaj ili interparolas per kvar-kvin frazoj, kiuj ĝenerale ne formas sencon. Ekzemple:
- Kioma horo estas?
- La kutima.
- Ĉu vi rigardis?
- Jes.
- Kaj do?
- Nulo.
Alia ekzemplo:
- Malfermu la fenestron.
- Kiucele?
- Mi volas aŭdi la maron.
- Vi ne aŭdos.
- Eĉ se vi malfermas la fenestron?
- Ne.
- Sekve, ne valoras la penon ĝin malfermi?
- Ne.
- Do malfermu ĝin!
Tamen, meze de tiaj ŝajne sensencaj dialogoj, eklumas indikoj pri la intenco de la verko: montri la senesperon de la homo, lian neraciecon kaj precipe lian solecon.
Kvazaŭ la homo estus enfermita en si mem, kiel en karcero. Komuniki ideojn kaj sentojn estas preskaŭ neeble, kaj tio faras la internan vivon io dezerta. Oni ne regas eĉ sian propran pensofluon, sekve ĝi iradas sendepende de la pensanto mem. Oni posedas nenion,
eĉ ne sin mem. Iam kaj iam la roluloj permesas duonvidi la absurdecon de la homa ekzisto:
- Ĉu vi kredas je postmorta vivo?
- La mia ĉiam estis tia.
Foje montriĝas melankolia klopodo trovi sencon en la vivo:
- Mi ŝatas ordon. Estas mia revo. Mondo kie ĉio estos silenta kaj senmova kaj ĉiuj aferoj en sia lasta loko, sub la lasta polvo.
- Sed kion vi faraĉas?
- Mi klopodas fari iom da ordo.
- Lasu, forgesu tion.
La tuta teatraĵo volas montri, ke nia nekonscia mondo estas io sovaĝa, neregebla, ĥaosa. Efektive, se oni atentas pri oniaj pensoj, kiam ni sencele "fantazias", ni vere konstatas,
ke la pensofluado estas nelogika, sed sinua, fragmenteca, kaj plena de ideoasociado stranga kaj ŝajne senkonsekvenca. Tiun ĉi fenomenon priskribis la Psikanalizo. Beckett estis influita de la ideoj de Carl Gustav Jung.
Sed ne ĉio estas pesimisma en la tuta verko. En unu el la lastaj paĝoj, Klov rigardas tra unu el la fenestroj kaj vidas, ie for, infanon. Ĉu indiko ke tamen ia espero troviĝas?
La teatraĵo proponas al la leganto la absurdon, kaj esperas, ke li deĉifros la enigmon de tiu nova Sfinkso - la nekonscia mondo. Defio por kuraĝuloj.
Posovo (Brazilo)
Per tiu ĉi verko la aŭtorino venkis la "Premio Giorgio Canuto"-n en 2015 kiel la plej kvalita doktoriga disertacio pri Interlingvistiko kaj Esperantologio en Italujo, kaj "Stipendio Ivo Lapenna"-n 2016 kiel la plej kvalita disertacio pri interlingvistiko kaj esperantologio je internacia nivelo.
Al tiu ĉi belega libro kunlaboris aro da gesamideanoj, inter kiuj troviĝas ordinaraj geesperantistoj italaj kaj pluraj universitataj profesoroj: Federico Gobbo, Davide Astori, Carlo Minnaja kaj Fabrizio Pennacchietti.
La verkistino demandas sin: Kiuj estas la esperantistoj? Kial ili decidis lerni Esperanton? Kiucele ili alproksimiĝis al la movado? Kion reprezentas ĉi tiu lingvo por ili? Kiajn valorojn ĝi transdonas? Kiun pozicion ĝi okupas en ilia lingva repertuaro? Sed ĉefe: ĉu Esperanto estas nur lingvo? Kaj kiaj ideologiaj aspektoj ankoraŭ karakterizas ĝin?
Por respondi al tiuj ĉi demandoj Irene Caligaris intervjuis partoprenintojn en la Internacia Junulara Festivalo de Esperanto en Castelsardo (Sardinio) aprile 2014 kaj partoprenintojn en la 81a Itala Kongreso de Esperanto en Fai della Paganella (Trento) aŭguste 2014.
La du enketiloj enhavis specifajn rilatajn demandojn kaj la respondoj estis kolektitaj kaŝante la identecojn de la kompilintoj, kiuj sentis sin instigitaj respondi libere kaj laŭ honesta persona opinio.
Pro tio oni povas aserti, ke la esploro desegnas science validan bildon pri la identeco de nuntempaj esperantistoj ĝenerale.
Al ĉiuj, kiuj deziras pli detale kaj profunde ekkoni la historion de la internacia lingvo kaj de ties movado, mi tre varme konsilas legi tiun ĉi 422 paĝan libron. Ĝi estas esplorvojo, kiu komenciĝas de la unuaj paŝoj de la lingvo en la malproksima jaro 1887a kaj kondukas nin ĝis niaj tagoj.
La interna ideo, kiu inspiris Zamenhof, daŭre muldis la movadon. Laŭ Irene Caligaris "esperantistoj nek perceptas, nek interne vivas Esperanton nur kiel lingvo, sed ankaŭ kaj ĉefe kiel kultura identeco".
Luizeta (Italio)
Ĉi-foje mi ellegis la tradukaĵojn de Noveloj de Akutagawa Ryuunoske: La Pordego Rasyoomon, La Lojaleco, Ignamkaĉo, Bildo pri Narako. Pri tiuj ĉi verkoj de Akutagawa ŝajnas al mi, ke la enhavoj de ĉiuj originaloj estas tre abomenaj kaj bizaraj.
En "Rasyoomon" estis priskribita la plago en Heian-epoko, tia ke multaj mortintoj estis akumulitaj ĉe la pordego Rasyoomon kaj noktmeze iu kaduka maljunulino kolektas harojn de virinaj viktimoj por fari perukon por vivteni sin.
En "La Lojaleco" ĉagrenoj de vasaloj kaj la intendantoj estas priskribitaj dum la ŝoguna periodo. En la "Ignamkaĉo" la plej malpli suba vasalo, la kvinrangulo, estas priskribita. Li estis mokata de ĉirkaŭloj kaj lia sopiro estis nur sate manĝi Ignamkaĉon kaj tio realiĝis.
En la "Bildo pri Narako" estas skribite kiel la pentristo desegnis reale inferon (Narakon).
La enhavoj de tiuj ĉi verkoj de Akutagawa estas tute neagrablaj por legantoj, sed interesegaj strange, kvazaŭ infanoj observus truon, timante, interesite.
Laŭ mia opinio entute Akutagawa traktis la suferojn de la plej malpli altaj popolanoj en vertikala socio kaj en tia sence tio interesas min, ĉar restas ankoraŭ vertikalaj sociaj elementoj eĉ en nuna moderna socio.
Samo (Japanio)
Mi legis la novelon La Pordego, verkita de Nacume Sooseki, de la 11a ĉapitro ĝis la 15a. Ĉar Ojone estis denaske malforta kaj la domlaboro en Meiĵi-epoko estis tre peza por dommastrino, Soosuke dungis servistinon por ŝi. Sed en malfrua aŭtuno Ojone kuŝis pro kronika malsano de streso. Ŝi turmentiĝis.
Ojone trifoje gravediĝis, sed ne povis ricevi bebojn. Ŝi pensis, ke ilia malmorala ago donis kaŭzon al sia malfeliĉo. Do, iun tagon ŝi vizitis diveniston. La divenisto diris, "Vi ne povos havi infanon! Via ido neniel povas kreski." Liaj vortoj frakasis ŝin. Soosuke kaj Ojone havis sensavan pasintecon.
Antaŭ ses jaroj ili faris krimon de adulto. Ojone estis la edzino de universitata amiko de Soosuke.
Post la afero, ili forĵetis siajn gepatrojn, parencojn kaj kamaradojn. Ili estis forĵetitaj de la ĝenerala socio. Finfine Soosuke havis nervan perturbon kaj Ojone havis malsanon de streso.
Mi sciis, ke adulto estis granda krimo ĝis la amendo de kriminala juro en la jaro 1947. Do, mi pensis, ke ilia sufero estis neimagebla por mi.
Hodiaŭ kiel libere kaj laŭvole ni povas vivi!
Mateno (Japanio)
Ĉi-foje mi legis Atenco-n, verkitan de Julian Modest, sed mi ne povis legi ĝis la fino. Ĉi tiu libro estas verkita pri spiono. Ĉ e la komenco de la libro jena frazo estas skribita: "Li kaj Silvie iris sur la straton. Estis multaj homoj. Subite io pikis lian dorson." kaj "Li estis en la malsanulejo."
En la libro la spiono, kiu agas kiel ĵurnalisto en Parizo, devas baldaŭ pensiiĝi. Kaj Anton Silik, oficisto de la Sekreta Servo, devas elekti anstataŭan viron. Li aŭskultas nomon de tri viroj el Teodor Spiridon, profesoro en la universitato. La profesoro estas unu el la sekretaj kunlaborantoj de la Sekreta Servo.
Do Anton Silik esploras pri tri viroj kaj elektas junan viron, Emil Bel. Ĉar Emil Bel estas ambicia laborema idealisto.
Mi legis ĝis ĉi tiu loko, kaj supozas, ke la tasko de Emil Bel rilatas kun la afero de la komenco
Granda Kampo (Japanio)
En ĉi-foja Sumoo mi tralegis 3 ĉapitrojn, V "Sakgalerio", VI "Savado", VII "Leciono pri muziko" el la libro. La enhavo estas jena:
Remi decidis labori en la minejo por gajni monon necesan por aĉeti bovinon. Tamen bedaŭrinde tie akcidento hazarde trafis lin, t.e. ĉirkaŭa rivero superbordiĝis kaj akvo enfluis en tiun ĉi minejon. Mirinde li estis savita per subita sekuriga tasko de mininĝeniero.
Remi ne plu deziris labori en minejo, kaj forlasinte tien, li marŝis al urboj por prezenti spektaklon kune kun kamarado Mattia.
Kaj ili renkontis faman muzikiston, kiu laboris kiel barbiro kaj tiu ĉi barbisto instruis muzikon al ili.
Mi ne ŝatas legi literaturaĵon, ĉar estas malfacile por mi kompreni tiun figuran sencon. Do mi legis la libron tradukitan japanen kaj klopodis kompreni tiun ĉi esprimon. Tiam mi rimarkis kaj supozis, ke la tradukisto s-ino Ana Sonĝanta mallongigis multajn frazojn por traduki per konciza stilo.
Mi sentas ke ŝi estas tre admirinda tradukistino kaj disvastiganto de Eesperanto pere de la tradukaĵo.
Se ne estus Esperanto-Sumoo, mi ne legus ĉi tiun libron. Dankon al Esperanto-Sumoo.
Lumo (Japanio)
Mi ellegis Romano de Velŝipo-n de Satoo Ŝoiĉi, kiu estas unu el miaj neforgeseblaj esperantistoj sed pri lia esperantista atingo nur malmulte sciis. Pere de la libro mi eksciis, kia maniere la nomoj de la stacioj de la fervojlinio Kamaiŝi ekhavis karesnomojn en Esperanto kaj pri klopodo de la verkisto esperantigi folklorojn de la Regiono Tohoku, kiun li tre amis. Multaj homoj skribas ĉiam rememorante afablan s-ron Satoo, precipe kiel granda estis lia amo kaj entuziasmo por disvastigi kaj instrui Esperanton. Mi memoras incidenton, kiu okazis, kiam s-ro Satoo sendis al mi freŝajn konkojn unikajn de la regiono, sen antaŭatentigo al mi, kaj mi forestis de la hejmo. La raporto de la transporta kompanio atingis s-ron Satoo, kiu maltrankviliĝis pri la freĉeco de la konkoj. Tiel afabla estis li, ke li tiel zorgis pri ĉiuj detaloj.
Majo (Japanio)
Mi ankaŭ legis parton de la restantaj paŭoj de Bona Espero kaj pli profundigis la komprenon pri tiu institucio kaj la longan baraktadon de gesinjoroj Gratapaglia.
En la libro aperas multaj proverboj de Zamenhof, kiujn ni traktas en nia semajna kunsido en Suita kaj la stilo de verkado de la aŭtoro estas treege detale esprimriĉa kaj sprita.
Mi citas sube kiel simbolon de la malfacileco zorgi pri infanoj, esprimojn eble laŭ Giuseppe pri evoluo de la infanoj:
Trijarulo: Paĉjo scias ĉion.
Kvinjarulo: Paĉjo scias preskaŭ ĉion.
Dekdujarulo: Estas aferoj, kiujn paĉjo ne komprenas.
Dekkvinjarulo: Paĉjo komprenas nenion.
Dudekjarulo: Kion konsilos, paĉjo?
Majo (Japanio)