Ŝia lasta poŝtkarto estas relative leĝera detektiv-romano, sufiĉe atentokapta, kun interesa intrigo kaj pluraj kontrastaj personoj kaj scenejoj. La dialogoj fluas nature, sed kelkfoje la rakonto mem ŝajnas iom naiva, kun ripetitaj informoj, aŭ kromkomentoj en parentezoj, kaj la rakontanto montras per kliŝaj eldiroj iujn eble ne bonvenajn antaŭjuĝojn pri homoj kaj socio...
Punkto (Britio)
Ekde multaj jarmiloj la homaro estis forlasinta sian hejmplanedon TERRA kaj estis disvastiĝintaj en la tutan kosmon. La homoj tiam vivis en artefaritaj vivĉirkaŭejoj sur diversaj kosmokorpoj, sub grandaj kupolegoj, en kiuj ili havis ĉion, kiun ili bezonas por vivi sed cetere ili estis kiel ni. Dume jarmilionoj el ili forgesis, ke ili iam venis. Sed neniam mutiĝis tute la onidiroj pri fabela planedo nome TERRA. Multaj kuraĝaj spacveturistoj serĉis ĝin, sed neniu sukcesis.
Sed nun revenis al la ĉefgrandurbo de kosmorepubliko METASTELLA la mondkonata spacveturisto Yarkos per grandega spacveturilo, kaj asertis, ke li trovis TERRAN. Kaj en grandega aranĝado li nun parolis pri la vojo kaj alfine pri la malkovro de TERRA kaj la vivo sur ĝi. Miloj kaj miloj da homoj ĉeestis entusiasme la spektaklon, la grandurbo METASTELLA estis kiel formortinta, ĉar la loĝantoj aŭ sidis hejme antaŭ la televidekranoj aŭ troviĝis sub la grandega kupolo, por mem travivi la spektaklon.
Detale raportis Yarkos pri sia spacveturo kaj la serĉado de TERRA. La homamasoj prijubilis kaj priĝojkriis al Yarkos kiel fama aktoro, kiel guruo, kiel dio, ili volis aŭdi pli kaj pli.
Ankaŭ komitato el gravaj personoj de la registraro de METASTELLA sidis antaŭ siaj ekranoj kaj observis pli ol malpli streĉite la reagon de la aŭskultantoj. Iliaj zorgoj estis, ke la homoj kredus la vortojn de Yarkos, kontraŭe ili, la ĉefoj de diversaj gravaj komisioj, opiniis mensogojn, fabelojn. Kaj ke eble la civitanoj de METASTELLA volonte vivus sur planedo kiel Terra?
La gravuloj parte volis malhelpi la paroladon de Yarkos, parte ili estis mem tre interesataj - estus ebla, ke li pravus? Do - ĉiukaze: la publika ordo de la ŝtato estas en danĝero!. Sed neniu el ili trovis sufiĉan leĝan kaŭzon ĉesigi la aranĝon. Malleĝan metodon ili ne povus riski. Do, oni devis aŭskulti la paroladon deYarkos ĝis la fino.
Dume provis agentino malhelpi la realan sukceson de Yarkos. Kaŝite ŝi traserĉis muzeon je perdiĝintaj pruvoj pri la ekzisto de TERRA. Ŝi finfine trovis ion pri la koordinatoj de planedo kaj neniigis ĝin. Neniu nun povos trovi TERRAN!
Intertempe daŭris la aranĝo. Ofte Yarkos interrompis sian veturraporton je pensadoj pri la nuna vivo de homoj, je spertoj de siaj multaj plifruaj veturoj al diversaj planedoj, li eĉ konatis homojn, kiuj ne havis korpojn, sed nur cerbojn. Ankaŭ li aŭdis pri la ebla ekzistenco de iuj PROTO-homoj, kiuj estus kvazaŭ nur semoj, sed senmortaj, ke tiel la homaro vivus eterne, kaj tiel plu.
Nu do - finfine li trovis TERRAN. La surterigo estis tre malfacila, ĉar la homoj, kiuj nun vivis sur TERRA, ne volis esti malkovrigotaj.
Ili estis lernintaj el terura pasinteco - en kiu la homaro preskaú forpereis kaŭze de malbonaj sekvoj de la tekniko, de la troloĝateco, kaj, kaj, kaj, tiel plu.
Sed Yarkos venkis tiujn malfacilojn - kaj nun li estis sur TERRA, kaj la TERRA-uloj demandiĝis - kion nun ni faros rilate lin? Tiuj homoj vivis laŭ bonaj reguloj, ili ne murdis unu la alian, ne manĝis bestojn, ili servis la naturon, ili ne amasiĝis, malgraŭ ke ili ankaŭ uzis la teknikon por bona vivo - do, je unu vorto - ili agis prudente.
Sed Yarkos povus malkaŝi, perfidi ilin? Kaj la teruro povus reveni sur TERRA!
Oni montris lin la pejzaĝojn de TERRA, oni donis al li kamaradinon kiel gvidantinon - ĉio plaĉegis al li, ege, ege bela estis la TERRA; li eĉ amatiĝis en la belega ĉarma Eura, sed malgraŭ - li volis reflugi ...
Kara estonta leganto - mi nun haltis - mi ne volas malkaŝi al vi la solvon. Legu mem!
Fiŝino (Germanio)
La Grande Arko kaj Ĉe la rando de ekumeno estis verkitaj en la rusa lingvo de Ivan Efremov dum la jaroj 1945-1946 kaj tradukitaj esperanten de Jurij Finkel.
Ili estas legeblaj kaj elŝuteblaj ĉe:
https://www.esperanto.mv.ru/Efremov/arko.html
Efremov klarigis, ke "la novelo estis verkita kun la celo konatigi la legantojn kun la plej antikva periodo de evoluo de la historia kulturo, pri kiu la scienco havas sufiĉajn informojn - pri la malnova regno de antikva Egiptujo. En nia literaturo tute mankas verkoj, temantaj pri tiom malproksimaj epokoj de la historio, kaj juna leganto tute ne povas konatiĝi kun ili alie, ol per specialaj verkoj." Laŭ mia opinio, ĝi tute similas al la aventuraj romanoj de la fama franca verkisto Jules Verne (Julio Vern' 1828-1905), dank' al kiu junaj legantoj revas esplori nekonatajn landojn misterajn kaj mirindajn, travivante eksterordinarajn aventurojn kaj plenumante la plej noblajn heroaĵojn. En ĝi evidentiĝas sento de unueco de la homaro...
La unua parto de la romano estas titolita La Granda Arko. Ĝi rakontas la esplorvojaĝon de egipta nobelo Baŭrĝed suden al la mita lando de Punto kaj al la Granda Arko (vasta oceano ĉirkaŭ la mondo) laŭ la ordono de la faraono Ĝedefra. Per forta esprimpovo ĝi priskribas la mirindaĵojn viditajn, la danĝerojn travivitajn kaj la suferojn spertitajn de la esploristoj dum tiu sepjara vojaĝo. Ĝi ankaŭ raportas kiel tiuj travivaĵoj definitive ŝanĝis iliajn vidpunktojn pri ilia lando, pri la rilatoj inter sklavoj kaj liberuloj, pri la potenco de pastroj de la diversaj dioj de Egiptujo kaj eĉ pri la "dieco" de la faraono. Tial ili estis punitaj pro ribelo sed tamen famiĝis por ĉiam kiel herooj de popularaj mirrakontoj.
La sekva parto titoliĝas Ĉe la rando de Ekumeno (mondo konata de la grekoj)" kaj situas en malpli fora epoko. Ĝi rakontas la historion de juna skulptisto greka Pandiono, kiu forlasas sian patrujon Eniadon, siajn amikojn kaj sian amatinon Tessa por vojaĝi al la insulo Kreto, kie li deziras malkovri sekretojn de la tieaj artistoj antikvaj por poste superi ilin. Post kelkaj esploroj li decidas reveni hejmen kaj revidi Tessa-n sed tiam kretanoj provas sklavigi lin. Li malfacile sukcesas fuĝi per fenica ŝipo, sed ŝtormo dronigas lin al la marbordo de Egiptujo, kaj sekve li fariĝas sklavo de la faraono. Tie li amikiĝas kun aliaj sklavoj, nigrulo Kidogo kaj etrusko Kavi.
Ili incitas sklavojn al ribelo kaj fuĝo tra la oazoj de la sud-okcidenta dezerto por retrovi sian liberecon. Sed survoje sabla ŝormo neniigas iliajn planojn kaj denove kaptitaj ili fariĝas sklavoj por la teruraj kaj mortigaj orminejoj de Nubio. Tamen lastan ŝancon oni donas al ili: vivon kaj liberigon ili ricevos se ili sukcesas kapti sovaĝan rinoceron por la faraono. Post longa kaj malfacila vojaĝo laŭ la riverego Nilo ĝis trans la kvina katarakto, komenciĝas la tre ege danĝera ĉasado. Multaj sklavoj mortas aŭ grave vundiĝas por kapti la monstron. Sekve ili estas liberigitaj sed malpermesitaj reveni Egiptujon... tiel ili devas trapaŝi la tutan kontinenton de oriento ĝis okcidento por reveni al sia hejmo.
La verkisto majstre priskribas ilian vojaĝon tra bruligantaj dezertoj, stepoj, sekaj altebenaĵoj, humidaj kaj malhelaj praarbaroj densaj. Li emocie partoprenigas nin en iliaj suferoj, streboj kaj luktoj kontraŭ senkompata naturo, sovaĝaj bestoj kaj eĉ pratempa monstro. Li rivelas kiel ili spertis "amikecon kaj kamaradecon, forton de frata helpo, unuiĝon kun homoj de fremdaj gentoj" kaj eksciis, ke "diversaj popoloj, disĵetitaj laŭ teraj vastaĵoj, esence, estas unu homa familio, disigita nur de malfacileco de vojoj, de diversaj lingvoj kaj kredoj, ke la plej bonaj homoj en tuta tiu amaso ĉiam iĝadis similaj kaj kompreneblaj al li laŭ siaj streboj". Alveninte ĉe la okcidenta bordo de la Granda Arko,
Pandiono povas reveni hejmen per ŝipo de la mara popolo nomita "filoj de la vento". Kiel Odiseo, Pandiono finfine post sesjara foresto retrovas siajn tiom amatajn patrujon kaj Tessa-n, kaj plenumas sian deziron famiĝi kiel elstara skulptisto.
Urso (Francio)
La revuo Unesko-Kuriero, Julio-Septembro 2024, temas pri la profunda heredaĵo de sklaveco.
La historio de sklavigo formis la modernan mondon kaj daŭre influas ĝin, evidente manifestiĝante en profunda rasismo, precipe kontraŭ posteuloj de afrikanoj.
La transatlantika sklav-negoco ne nur establis ekonomian dominadon por koloniaj potencoj, sed ankaŭ disrompis afrikajn sociajn strukturojn, malhelpante pacan evoluon. Por konstrui pli inkluzivan mondon, estas esenca kompreni ĉi tiun heredaĵon.
La UNESKO-programo Vojoj de Sklavigitaj Homoj, ekde 1994, analizis la efikojn de sklavigo kaj gajnis agnoskon de la transatlantika sklav-negoco kiel krimo kontraŭ la homaro en 2001.
La programo ankaŭ establis la Internacian Tagon por la Memoro de Sklavnegoco, omaĝante sklavigitajn popolojn.
Por la trideka datreveno de la programo en 2024, estas grave mobilizi konscion pri ĉi tiu historio kaj ĝiaj sekvoj por helpi konstrui pli justajn kaj inkluzivajn sociojn.
Mi elstaras du artikoloj, "Gorée, insulo de memoro - Clémence Cluzel" kaj "Kilomboj, centroj de afrikbrazila rezistado - Flavio Gomes".
lemosac (Brazilo)
Mi legis la unuajn tri rakontojn en ĉi tiu libro. Kion mi povas diri pri ĉi tiu libro? Ĝi estas libro de rakontoj elprenitaj el ĉina tradicio. La personoj estas junaj kaj ili mem devas venki siajn malfacilaĵojn. Ili venkos siajn provojn danke al sia kuraĝo kaj siaj moralaj kvalitoj. Ili neniam rezignas.
Ĉi tiujn rakontojn mi povos rakonti al miaj genepoj per iom de Esperanto! Ili amas aventurrakontojn.
ciganino (Francio)
Etoso laŭlonge de la tuta libro: mildeco, amo, respekto. Eĉ kiu estas fronte kun La Eta Princo ne povus nek volus uzi violenton do, kiam la knabo reiris sur sian planedon, se ni ne ploras, almenaŭ ni gardas lin en nia koro, tre fortan, ĉu ni estas infano aŭ plenkreskulo.
En tiu libro oni povas vidi ke infano de alia planedo povas helpi homojn de la Tero pliboniĝi.
Mi, legantino, enmemorigos kelkajn frazojn:
...oni bone vidas nur per sia koro
...la esenco estas nevidebla per la okuloj
...mi petas vin, desegnu por mi ŝafeton
...unu leciono? La vera riĉeco troviĝas en la renkonto de aliaj, kaj lia nova amiko, la vulpo, instruas bone tion al li.
La eta Princo serĉis amikojn (sur lia eta planedo li estas sola!). Sed kion serĉas la homojn sur la tero?
Kiam li renkontis la trakokomutiston kaj vidis lin la tutan tagon, apartigi la vojaĝantojn po pakoj de mil unuoj... kaj ekspedi, jen dekstren, jen maldekstren, la trajnojn, kiuj forportas ilin, li volis scii kien kuras aŭ kion serĉas ĉiuj ĉi-tiuj homoj, kaj demandas sin, ĉu ili estas malsaĝaj, aŭ eĉ frenezaj?
Oni volus helpi lin solvi la problemon de baobaboj sur lia planeteto, aŭ protekti lian rozon kontraŭ la ŝafeto (sed kiu manĝas semojn de baobaboj kaj malbonajn herbojn!), kaj ankoraŭ longe post la legado, ni revas aŭ eĉ sonĝas pri La Eta Princo.
Dankon Antoine de Saint-Exupéry. Mi legas ke La Eta Princo estas la dua libro la plej tradukita en la mondo, kaj estas rakontita en pli ol 475 lingvoj. Estis pli ol 600 eldonoj. Ĝi bone meritas. Ĝi transpasas la limojn kaj fariĝas ligo inter popoloj...kiel Esperanto!
Nikol (Francio)
Zef kaj lia kunulo Kieg envenis en Ĉinion. La pejzaĝoj estas bone priskribitaj sed la flueco de la rakonto estas difektita de la tro ofta precizeco de alteco kaj kilometroj.
Lalao (Francio)
El la libro nomita Kun siaspeca spico de Raymond Schwartz mi legis pli ol duonon. Tio konsistis el humuraj poemoj, kiuj ofte enhavas lingvan mensviglecon kaj spritaĵojn kaj ofte baziĝas sur etaj ŝanĝoj de la ordo de literoj aŭ uzo de diakritoj. Oni devas tre atenti por rimarki ĉiujn ŝanĝojn en la signifoj. Tiel farante oni ankaŭ lernas pri la lingvo Esperanto.
"Por oportuna kuŝo- unu lito.
De kuŝo ĝis akuŝo - unu litero.
Akuŝo: ofta konsekvenco de unu literaro."
Bone pensu pri la vortoj lit-eraro kaj lit-er-aro!
Schwartz skribas laŭ siaj vidpunkto kaj ridpunkto. Li kreas novajn vortojn multsignifajn.
Ekzemplo el liaj "Semaforismoj": La homo estas kiel vorto prenita el vortaro. Lia senco kaj signifo varias laŭ la kunteksto.
Legeblas ankaŭ poemetoj pri diversurbaj amuzaj kaj ofte maldecaj virinoj:
Jen estis fraŭlin´en Oksfordo;
ŝi staris invite ĉe pordo.
Se iu eniris,
al tiu ĉi diris:
"Rapide nun al la tagordo!"
Tiun ĉi libron ne legu feministoj kaj seriozuloj.
La lasta duono de la libro prikomentas kelkajn esperantajn eventojn de la jardekoj 1950-1970. Certe sprite ankaŭ tion, sed ĉar mi esperantistiĝis nur en la 1990-aj, mi ne povis plene kompreni kaj ĝui la prikomentadon. Tial, por tamen daŭre legi 10 paĝojn tage, mi ŝanĝis la legaĵon, kaj tio utilis al mi.
En la interreto troviĝas multo leginda. Mi komencis legi tradukojn de slovakaj rakontoj de Mikszáth Kálmán tradukitajn de jam forpasinta hungaro. Tio troviĝas ĉe https://mek.oszk.hu/26600/26660. La konsilon donis al mi la vidvino Adrienne de la forpasinta tradukisto, kies retpoŝta adreso estas < pasztorlaszloneadri@gmail.com>. Ŝi esperas, ke la granda laboro de la edzo ne estu forgesita.
Nebulino (Finnlando)
Omraam Mikhaël Aivanhov, bulgardevena filozofo kaj pedagogo, elmigris al Francio en 1937 kaj donis, dum sia vivo, preskaŭ 5.000 prelegojn; poste kelkaj estis transskribitaj en plurajn lingvojn, inkluzive en Esperanton.
Nur la vidpunkto de Iniciatinto povas prilumi temon tiel gravan kiel Pacon, ĉar por atingi ĝin, oni devas havi profundan komprenon de la homo kun du esencaj trajtoj: la pli malalta "Mi" kaj la pli alta "Si".
Inter la naŭ temoj proponitaj en ĉi tiu libro, eĉ se ili ĉiuj estas tre interesaj, mi elektis klarigi nur la unuan kaj ĉefan celon: PACO. Bona kompreno de tiu ĉi dezirinda stato, tro ofte protektata de la polico, federaciismo, ŝtata povo, postulas ĝisfundan komprenon de la homa psika strukturo.
Paco ne estas stato akirita meĥanike per forigo de io ekstera, ĝi estas interna stato, rezulto de perfekta ekvilibro kaj harmonio, sen egoismo, dividoj aŭ partiecemo.
Paco estas harmonio inter spirito, animo, menso, koro, volo kaj fizika korpo. Ĝi enradikiĝas nur tiam, kiam ĉiuj celoj ekvibras unuvoĉe kun ideo plej altnivela, libera de ĉia profito. La vera paco estas spirita stato, kiu atingite, ne plu perdeblas. Ĝi estas neesprimebla, kiel dia sensaĝo. Sed kiom da malsuperaj inklinoj vi devos venki antaŭ ol atingi ĝin!
La sekva parto de la libro traktas plurajn elementojn, kiuj helpas nin evolui ekster nia kondiĉita pensado. Universalismo estas en la centro de spirita praktiko.
Krom la supre menciitaj fortaj punktoj, Omraam Mikhaël Aivanhov zorgas helpi la leganton sekvi sian rezonadon per multnombraj similaj ekzemploj prenitaj el la ĉiutaga vivo.
Mi rekomendas ĉi tiun libron al ĉiuj, kiuj volas kompletigi siajn ideojn kaj juĝojn, eĉ se Dio ne estas ilia propra referenco.
Pervenche (Belgio)
Nia vivo abundas je mirindaĵoj kaj surprizoj. Vi neniam povas ekscii nuntempe kio vin atendas en ĉi jaro, monato, tago, horo.
Neatendite mi eksciis, ke en Germanio loĝas pentristino-esperantistino, unika kaj vere aktiva malgraŭ la malsanoj, kiuj ne permesas al ŝi vojaĝi, multe komunikiĝi en Esperanto aŭ tro ofte viziti Esperanto-rendevuojn. Tamen, spite al ĉiuj obstakloj,
cirkonstancoj, la aŭtorino de la libro Mia pentrista vivo por Esperanto kaj por paco vivas plenplenan vivon, ĉar ŝi kunigis en ŝi talenton de pentristino kaj grandegan energion por ami vivon, arton, homojn, proksimulojn, ĉiujn bonkorecajn mondcivitanojn kaj Esperanton!
Helga aspektas vere ĉarme en sia 80-jariĝo, ĉar ŝi multe ridetas, batalas ne nur por paco, tamen ankaŭ por surtera vivo ĉiutage, tamen Helga devas superi korpdolorojn kaj resti aktiva kaj preta por pentrado de novaj portretoj, kreitaj lerte per siaj manoj.
Do, ni komencis interkorespondi antaŭ unu monato kaj vere rapide mi eksciis multe pri la pentristino, aparte dum la 92-a sumoo, kiam mi havis eblecon tralegi la libron, verkitan de Helga. Do, kion mi eksciis pri Helga?
Unue. Helga estas denaska pentristino, ĉar ŝi de la infanaĵo volis pentri kaj povis vidi kaj ĝui la belecon de la naturo kaj de la mondo.
Due. Malgraŭ la malfacila vivo por la homo kiu naskiĝis en 1945 (post la dua mondmilito en Eŭropo kaj multaj aliaj landoj) Helga neniam perdis esperon por lerni artpentradon kaj realigi sian revon iĝi pentristino!
Trie. Nur homo kun natura talento povas travivi ĉiujn spertojn, malfacilaĵojn, kiujn ŝi devis alfronti.
Kvare. Helga volas profitigi la homaron per pentrado, per siaj aktivaj paĝoj por paco.
La libro prezentas al ni la vivvojon kun ĝojoj, atingoj kaj tristaj momentoj. Domaĝe, mi ne povas priskribi ĉion, kio impresis min.
Certe, oni ne povas preterlasi seniluziiĝon de la knabino, al kiu la patrino promesis aĉeti kesteton de oleofarboj, tamen fiaskis, pri la bonkora patro, kiu bonege ludis mandolinon.
Duaflanke, Helga bonŝancis renkonti la homon, virinon, Grete-n, kiu ekvidis la grandegan talenton en Helga kaj apogis ŝin ne nur per vortoj, sed ankaŭ per mono.
En la libro min profunde impresis la priskribo de la procezo de la artkreado, ĉiu detalo estis 'skulptita' per lingvaĵo de la pentristino, ĉar la lumoj ludas, koloroj brilas, kaj la atmosfero de la pejzaĝo altiras vian atentan rigardon.
Ekzemple, rigardu al la "Antaŭurba lageto"! Via spiro teniĝas kaj via animo pleniĝas per la suno kaj ĝojo ektuŝi la kompletan perfektecon de la bela naturo! Vi nepre volas plonĝi en la parkon kaj promeni ĝuante la fontanon, admiri la trikoloretojn, la anasojn naĝantajn en la lageto, la enamiĝintan paron sidantan sur benko!
Memkompreneble, mi ne povas priskribi ĉiujn desegnaĵojn kaj pentraĵojn, tamen mi volus mencii kelkajn el ili, kiuj al mi ege plaĉis.
"Patricia" elvokas en mi grandegan admiron, ĉar estas tre malfacile desegni infanojn. Kaj en la portreto oni povas vidi ne nur infanan belecon, tamen ankaŭ senti la internan animstaton de la knabino!
"Avinjo", la portreto de la patrino, spuras la teknikojn por kreado de oleo-pentradoj, kiuj estis uzitaj de la malnovaj majstroj.
"Manfred sur la benko en la nuboj" la edzo de Helga, ridetema iomete ironie, kontenta pri sia vivo, sorto kaj vivstilo.
Do, mi rekomendas legi la libron, ĉar vi ekscios multajn interesajn faktojn de la rimarkinda virino kiu loĝas en Germanio, vivas per pentrado, desegnado, Esperanto kaj ĉiutaga batalo por paco kaj propra vivo!
Konklude, mi volas diri, ke ni sendube ekscias multe pri homoj el la diversaj anguloj de la mondo per Esperanto kaj havas eblecon regule legi en la rimarkinda projekto de sinjoro Hori Jasuo. Do, mi volus esprimi dankegon al Hori Jasuo, ke certe multaj libroj kuŝis kaj kolektis polvon sur miaj hejmaj ŝrankbretoj kaj nun dum multaj jaroj mi plezure legas ilin!
Montaro (Rusio)
Historio de UEA de Ziko van Dijk
La historio de UEA estas tre detala, homo kiun vivis en tiu periodo diras, ke ĝi estas 90% fidinda laŭ veraj faktoj, mi persone trovis multe da tajperaroj, gramatikajn erarojn kaj kelkajn partojn malfacile kompreneblajn devige al temo kiu estas kompleksa. Ĝis la partoj, kiun mi legis, mi rimarkis, ke la verkisto priskribis la historion de UEA en partoj kaj subpartoj, menciante ĉiujn faktojn sed koncerne la nomon de Ivo Lapenna mi sentis iom da distordo de kelkaj faktoj kontraŭ li kaj favore al homoj, kiuj ne meritas multe da fido.
Tio estas la mia opinio pri la libro ĝis la partoj kiun mi legis.
Jairo (Brazilo)
En ĉi tiu libro, kiu estas verkita de Helga Plötner kaj havas la titolon Mia pentrista vivo por Esperanto kaj por paco, ŝi rakontas al ni pri kelkaj malfacilaĵoj en sia vivo kaj kiel ŝi malkovris la amon por pentrarto, por produkti kaj reprodukti bildojn per oleofarbo kaj pri sia vojaĝo al la lernejo, la malfacilaĵojn kiujn ŝi havis en fizika klaso, la promesojn de sia patrino, ke se ŝi sukcesus kun A (tre bone), ŝia patrino donus al ŝi iom da mono por aĉeti olean farbon. Tio ebligis al ŝi krei kelkajn bildojn por komenci. Tio ne tro damaĝus la ekonomion de la familio.
La verkistino sukcesis atingi siajn dezirojn ĉar estis parto de ŝi, kiu amis praktiki ĉi tiun kreivan arton de pentrarto. En sia libro, ŝi rakontas la komencon de sia kariero, la defiojn kiujn ŝi renkontis kaj la malavantaĝojn. Ŝi ĉiam restis firma en sia engaĝiĝo. Krome inter siaj du gepatroj, ŝajnas ke ŝia patrino ne volis ke sia filino praktiku ĉi tiun profesion. Ŝi praktikis iaokaze. Ŝi bone komprenis sian patron, kvankam ne estis ilia deziro, sed ŝia patro havis kvalitojn, kiujn lia filino ŝatis kaj aliflanke, kiujn ŝi estis heredinta de li. En sia infanaĝo ŝi renkontis malfacilaĵojn, kiuj malhelpis ŝian progreson kaj el sia gepatroj, ŝia patrino ĉiam konsolis ŝin.
Ŝi rakontas al ni pri la alvokiĝo, kiun ŝi havis en si, pri ŝiaj klopodoj kaj motivado kiuj ebligis al ŝi ricevi premion de Energia centro kaj atestilon de "aktivuloj", ŝi ne estis la sola, kiu havis ŝin, eĉ ŝia frato, ĉar li estis motivita aktivulo, ŝia patrino kaj ŝia patro ankaŭ. Por iri labori, ŝia patro vojaĝis 5 km bicikle en sia maljunaĝo kaj ŝia filino eble maltrankviliĝis.
Helga Plötner pasigis kvalitan tempon kun sia patro, kiu lernis ludi gitaron, ŝia familio havis esceptajn talentojn, la aŭtoro havis en si la arton krei bildojn dum sia patrino havis grandiozan kantantan voĉon.
Ludi mandolinon kaj kanti kantojn estis ilia tradicio, ili faris ĝin je Pasko antaŭ fari donacojn unu al la alia kaj dum siaj familiaj promenadoj.
Foje estis tiel malfacile finpretigi kelkajn artaĵojn, ĉar kelkaj bezonis plurajn semajnojn por sekiĝi, aŭ eĉ jaron. La patrino de la verkisto ne havis ĉi tiun alvokiĝon en ŝi, sed ŝia filino, jes.
Mi petis ŝin servi kiel modelon, ŝia patrino kontraŭ vole konsentis, volante fari ĉi tiun bildon, mi esperas, ke Helga volis konservi la bildon de sia patrino, kiun ŝi faris per siaj propraj manoj, por konservi ĝin kiel memoraĵon, ni estas homoj kaj neniu scias la tagon aŭ la horon de sia morto, ĉar ŝi jam sciis krei bildojn, kiujn ŝi volis fari por sia patrino, sed se la patrino ne estis feliĉa, ŝi estis feliĉa. Tamen, la jaroj pasis kaj en la aĝo de 80, ŝia patrino petis reprodukti aliajn artaĵojn, kiujn ŝi devas doni al siaj fratoj, la onkloj de la verkistoj, kiujn ili konservos kiel memoraĵon. Ĉi-foje tiun tagon, la ĝojo estis reciproka.
Ke ŝi jam estis maljuna, tio ne ĝenis ŝin, ĉar ŝi petis esti desegnita kun malfermita koro, post la fino ŝi estis feliĉa kun ĉi tiu atingo kaj la komentoj kiujn ŝi ricevis de siaj fratoj. Ĉar ni ĉiuj estas pasaĝeroj sur ĉi tiu tero, la patrino de Helga Plötner mortis en la aĝo de 85 jaroj, sed antaŭ sia morto ŝi permesis al sia filino fari desegnaĵojn de sia bildo, kiuj utilus kiel memoraĵoj.
Mi tre ĝojas legi ĉi tiun libron de Helga Ploëtner, ĉar ĝi montris al mi, ke se ni metas al ni la celon kaj donas al ni tempon kaj kuraĝon, ni ĉiam finas havi pozitivajn rezultojn malgraŭ la malfacilaĵoj de la vivo, kiun ni travivas, malgraŭ tio, ke niaj amatoj povas malmoraligi nin, ni restu starantaj kaj koncentriĝu pri nia celo pri tio, kio ni estas kaj kiu ni volas iĝi.
Mi ankaŭ dankas ĉiujn organizantojn de Sumoo pro ilia tuta subteno, kiu instigas nin pli bone kompreni kaj legi la libron ĉiutage, ĉar ŝi fariĝis nia kutimo. Mi ankaŭ kuraĝigas novajn partoprenantojn daŭrigi la legadon. Mi tre gratulas vin. Vivu Sumoo
Chatumu (DRK orienta parto)
La aŭtoro naskiĝis post la dua mondmilito. Dum la juneco li vivis en la orienta parto de Hungario en vilaĝoj, kie la vivo evidentiĝis malriĉa, sed homoj estis pli proksimaj kaj vivis kun la naturo, zorgis ankaŭ pri bestoj.
En la aĝo de 18 jaroj la aŭtoro ekstudis en la ĉefurbo Budapeŝto. Post la fino de la universitato li ricevis stipendion de japana entrepreno Ryokusei Kigyo Kabushiki Kaisha por studi en Nanzan Universitato en Nagoya.
Post la japana studprogramo li revenis al Hungario kaj laŭ la rezultoj de lia esplorlaboro en Nanzan Universitato li doktoriĝis en la Budapeŝta Ekonomiko scienca Universitato. Tiutempe nur malmultaj hungaroj havis eblecon studi en Japanio.
Sekve en Hungario kaj ankaŭ en aliaj landoj oni interesiĝis pri tio, kiel japana ekonomio funkciis, kiel japana komputila industrio estiĝis tre sukcesa kaj kiel la lando povis fariĝi la dua plej granda ekonomia povo de la mondo en la jaro 1968.
Post la politikaj ŝanĝoj en Orienta Eŭropo li fariĝis strategia manaĝero de la Hungara Petrola Korporacio, la plej granda industria organizo de la lando.
Kiam Hungario decidis aliĝi al la Eŭropa Unio, li fariĝis estro de la parlamenta kontrola kaj aŭditora oficejo.
Okazis, ke la Hungara registaro, por la unua fojo en la Orient- Eŭropa Komunisma Mondo, akceptis novajn regulojn kaj permesis, ke oni fondu privatajn entreprenojn en la lando.
La aŭtoro prelegis en Svedio por informi skandinavajn entrepreno- posedantojn kaj kuraĝigi ilin investi monon en Hungario. Li prelegis en la internacia lingvo kaj atingis bonajn konkretajn rezultojn.
La aŭtoro ricevis stipendion de Verda Stelo Entrepreno kaj pro tio li regule partoprenadis ankaŭ la socian vivon el la japana E- movado.
Li asertas, ke tiel okazis, ke li fariĝis esperantisto en Japanio. En diversaj japanaj urboj li prelegis pri spertoj en scienco kaj kulturo.
Kvankam la aŭtoro studis la rusan, la anglan, la francan, la japanan kaj la germanan lingvojn, Esperanto riĉigis lian vivon. Per Esperanto li povis konstrui pontojn la plej efike inter popoloj kaj kulturoj de diversaj landoj kaj kontinentoj.
Legantoj komprenas kiel eŭropa studento sentis sin en la ekzotika orientazia lando kaj kiel li vidis la socian vivon en la lando.
Post tridek jaroj Markus Gabor revojaĝis al Orienta Azio kaj vizitis Koreion kaj Japanion, la du plej evoluiĝintajn industriajn landojn de Azio trans la Flava maro.
La libro estas tre interesa, tre bone verkita.
Sunfloro (Italio)
Jesa estas kurioza fikciaĵo. Temas pri "fremda" virino, kiu vizitas urbon kaj tuŝas la vivon, la pensojn kaj la sentojn de lokaj homoj. Ŝi havas iajn misterajn, paranormalajn povojn, kaj magnetan rigardon kaj influon super ĉirkaŭantoj. Iom post iom, post sinsekvaj epizodoj dum la rakonto, oni komprenas, ke ŝi alportas novajn ideojn pri la mesaĝo de Jesuo kaj pri la vera destino de la homoj.
Ŝi rekte alfrontas religiulojn, kiuj arogas al si la aŭtoritatecon de reprezentantoj de Dio, kaj same tiujn, kiuj neas kaj spitas la instruojn de Jesuo. Ŝi klopodas per foje longaj paroladoj transdoni al la homoj la veran, transcendan ideon: praktiki la bonfaradon, la solidarecon, la kunsentemon, trans dogmoj kaj striktaj religiaj reguloj. Ŝi proponas universalecajn principojn kiel revenon al la pureco de la originaj Jesuaj ideoj.
La aŭtoro (fakte forpasinta en decembro 2024, 80-jaraĝa) estas tre konata de la Esperanta publiko, kaj aparte elstaris pro sia fekunda produktado. Li verkis pli ol 700 librojn, precipe en la hungara lingvo. En Esperanto, kelkajn dekojn. Vera fenomemo!
Mi supozas, ke lia multenombra, preskaŭ torenta verkado havis siajn problemojn. Jesa estas sufiĉe interesa libro, tamen oni sentas, ke la aŭtoro ne havis tempon revizii ĝin. La tuta rakonto foje fluas iom stumble, nenature, kun sinsekvo de scenoj kaj situacioj ne facile komprenebla. La leganto (almenaŭ mi) trovas malfacile teni la linion de la faktoj. Koncerne la tekston mem, abundas preseraroj kaj strangaj lingvouzoj.
Plej frapa estas la uzado de sufikso "ig-": "movigi", anstataŭ "movi"; "skuigi", anstataŭ "skui"; "streĉigi" anstataŭ "streĉi". Krome, konstanta uzo de "unika" anstataŭ "sola", kaj de adjektiva participo anstataŭ adverba. Troviĝas ankaŭ ne glata uzo de "sia".
Tamen, tiaj malglataĵoj ne malhelpas, ke oni kaptu la bonan mesaĝon de la romano. Ĝi estas pensiga, precipe por homoj, kiuj en nia moderna mondo sentas la bezonon de renovigo de humanismaj ideoj. Ja la mondo bezonas reveni al la vojo de solidareco, homamo, toleremo, respektemo kaj paco. Jen la suko de ĉi tiu romano de fama aŭtoro.
Posovo (Italio)
Kun plezuro mi legis la libron de Petr Chrdle: Mia vivo kun Esperanto. Por mi la libro estis "festo de rekono". Estis ege agrable legi pri okazaĵoj, kiujn mi mem spertis, kaj pri homoj, kiujn mi mem - pli - malpli - konis. Mi ĉeestis kelkajn kongresojn, de UEA kaj de GEA (kiujn Chrdle cetere ne nomis) kaj vizitis plurfoje Greziljonon. La unua parto estas plej interesa, kie li skizas siajn travivaĵojn en Esperantujo.
La dua parto konsistas el malgranda "antologio" de artikoloj, kiujn li mem verkis. Ankaŭ legindaj, sed dependas de la interesoj de la leganto, ĉu ili ege plaĉas. Tre interese en tiu parto estis la parto pri Martin Stuppnig, kies libron mi kaze de Sumoo ankaŭ legis, kaj pri Bertha von Suttner, pri kiu mi ŝatas pli ekscii.
La last parto enhavas kelkajn titolojn de libroj, kiujn la eldonejo Kava-PECH eldonis.
Entute estas tre interesa libro, klarstile verkita, sen tro da neologismoj. Rekomendinde laŭ mi, kvankam mi ne scias, kiom interesa por pli junaj generacioj de Esperantistoj.
Katinjo (Nederlando)
La celo de la esperantismo de Zamenhof. La aŭtoro diris: Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon kaj ke la celado de ĉiuj homoj devas esti: krei harmonian homaron,
kiu dividus sin nur laŭ teritorioj, sed ne laŭ gentoj kaj religioj. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj - kiel natura sindefenda reago - estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj; sed se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla,
la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta; ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian kaj prezentas eraran rondon de malfeliĉoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se ĉiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos starigi sur grundo tute NEUTRALA.
La homarunuiĝo devas baziĝi sur minimuna komuna konduto de toleremo, komprenemo kaj solidareco. Sen tiu minimumo, kiu estas spegulata en la homaranismo de Zamenhof, estas neebla tutmonda paca kunvivado.
Kongreso (Meksiko)
Mi multe ŝatas tiun libron. Estas pluraj malgrandaj sciencfirkciaj noveloj.
Ilia fino ĉiam estas ne atenta. Do mi ŝatas ilin.
Tits (Belgio)
Tiu ĉi libreto estas laŭ subtitolo, fragmento el la taglibro de Kan Li, princo de Dimf-ju-cur kaj admiralo en la persa maristaro, kaj la traduko, el la angla lingvo, faris Lehman Wendell.
La libreto, kiel la subtitolo indikas, havas formon de taglibro far de Kan Li . Li skribas en la jaro 2951, kaj rakontas kiel ŝipo alvenas al Nu Yok (New York) por viziti dezertan Usonon, kie malaperis en 1990 usona nacio, pro klimata ŝanĝo kaj internaj kvereloj de la lando, komence de la dudeka jarcento, do antaŭ 11 jarcentoj.
Ili vizitas la ruinojn senhomajn en varmega klimato, kaj poste iras al Vaŝingtono kie ili trovas loĝante en la kapitolo oldulon kaj paron de junaj usonanoj, kaj finfine la lastaj usonaj viroj mortas, tiel la titolo de la libro kiu, mi opinias, estas omaĝo al la libro La lasta Mohikano verkita en 1826.
En la taglibro aperas komentoj pri la vivo de antikvaj usonanoj, kiuj faras socian kritikon de la usona socio fine de la XIX-a jarcento. Ĉi-libreto estis eldonita esperante en 1922, sed la noto de la tradukisto, kiu aperas komence, estas el 1910.
Mi iom esploris en interreto, kaj vidis ke la libro originale en la angla lingvo estis eldonita en 1899. La libro estas tial, do ne estas pli vasta libro kies fragmento estis ĉi tiu. En la originala sur la koverto aperas antikva velŝipo, kaj komence aperas io, kio ne aperas en la esperanta libreto, kaj kiun mi esperantigas: DEDIĈON
Al la amerikano, kiu estas pli ol sata kun si mem kaj sia lando, tiu volumo estas tenere dediĉita.
La dediĉo, kiu aperas en la esperanta versio, estas tute alia, ne reala dediĉo al leganto, sed literatura dediĉo por enmeti la leganton en la fikciajn cirkonstancojn de la supoza aŭtoro:
Al tiuj meditemaj Persoj, kiuj povas legi averton en la subita leviĝo kaj neatendita formorto de malsaĝa popolo, tiu ĉi libro estas dediĉita.
Ankaŭ en la originalo aperas interesaj bildoj, kiuj reprezentas la ruinojn, kaj scenojn de la libreto. Bedaŭrinde la esperanta libro ne enhavas ilin.
Estas kurioza sperto legi ion tre antikva, sed kiu parolas el tre malproksima estonteco el preskaŭ forgesita civilizacio farita de estontecaj homoj pli primitivaj ol la estontecaj pasinteculoj. Ĉiukaze estas interesa kritiko kun iom da profeteco, se ni vidas la nunan situacion de Usono, kaj de la mondo.
Natxo (Eüskio - Regno de Hispanio)
Ĉi tiu libro estas dialoga kun la nepo de D-ro L.L.Zamenhof, nome Ludoviko Kristoforo Zaleski Zamenhof. Li loĝadis en la geto de Pollando kune kun familianoj.
Kial la antisemitismo naskiĝis, mi ne scias. La geto estis tia, ke sur unu kvadrata kilometro loĝis pli ol 100 mil homoj kvazaŭ nuna GAZA ĉirkaŭita de muroj. Eĉ en tia ĉirkonstanco post la dua mondmilito li devojiĝis de la familia tradicio kaj celis al konstruinĝeniero, ĉar Pollando estis la plej detruita lando.
Lia kariero progresis kaj li aktivadis kiel la inĝeniero tra la mondo ekz. Belt inter la Balta kaj Norda Maroj aŭ inter la japanaj insuloj Honshu kaj Shikoku. Li vizitis kaj prelegis dum diversaj kongresoj, simpozioj en Usono, Britio, Francio, Hispanio, Japanio, Koreio, Tailando, Ĉinio.
Nuntempe en GAZA kie Israelo ĉesis liveri elektron, ne funkcias la sensaliga instalaĵo kaj el tio rezultas la grava tragedio. Kial tia nacia malamo okazas severe, mi tute ne povas kompreni. Sed tamen iama japana armeo invadis Ĉinion kaj tie instaliĝis la eksterimentejo de t.n. 731-reĝimento, kies celo estis krei bakteria-armilon por ekstermi Ĉinion.
Por tio multaj militkaptitoj estis uzataj kiel materialoj kvazaŭ kobajo. Por tio scientistoj laboris. Post la dua mondomilito scientistoj ĵuris, ke neniam ili laboru por milito. Tamen nuntempe denove la intrigo movirigi scientistojn, nome fondo de la la jura persono de la Japana Scienca Konsilantaro. Ni staras antaŭ la nova Demono.
Samo(Japanio)
Finfine mi finlegis Kuru, knabo, kuru verkitan de Uri Orlev.
Jurek ĉiam devis sole forkuri de germanoj. Dum lia forkuro li forgesis sian veran nomon, Srulĉjon, kaj ke li estis juda.
En la mezo de la milito multaj homoj, ekz. kamparanoj, rusaj soldatoj, familio de forĝisto kaj la patro penis helpi la orfon Jurek.
Post la milito li renkontis mildan amplenan virinon, sinjorinon Rapaport. Ŝia tenera favoro degeligis glacian muron de lia koro, kaj li povis revivigi sian malnovan memoraĵon. Ĉar li volas plu esti Jurek, sinjorino Raport respektis lian deziron.
Li fervore lernis en la orfejo kaj poste en Israelo li fariĝis instruisto pri matematiko.
Nun, en Israelo oni ekmilitas. Multaj homoj en la mondo devas legi tiun ĉi novelon kaj gardi mondan pacon, mi pensas. Oni ne rajtas viktimigi infanojn pro milito.
Mateno (Japanio)
Ĉi-foje mi legis ĝis mezo de la libro Maja Pluvo verkita de Julian Modest.
Kiam mi komencis legi la libron, mi pensis ke ĝi estas la vivo de rolulo, Mladen, sed ne estis tia.
Du virinoj, Anna kaj Emola kune studis ĉe la universitato. Kaj Emola ofte estis gastigata ĉe la domo de Anna. Anna edziniĝis kun Mladen antaŭ tri jaroj. Mladen kaj Anna konatiĝis en la internacia junulara tendaro en Bulgario. Kaj post sia edziĝo ili foriris al Bulgario pro malsanema patrino de Anna kaj ili loĝis kun la gepatroj de Anna en Budapeŝto.
Ili nun havas ses monatan filon, kun kiu Mladen vizitas la ĝardenon nur dum la ripozaj tagoj, sabate aŭ dimanĉe. Kaj li rememoris sian infanecon en Bulgario. Mi supozas, ke ĉi tiu tempo estis feliĉa por Mladen. La ĝardeno troviĝas sur monteto, kiu havas nomon Lupa-monteto, tie Mladen konatiĝis kun najbaraj ĝardenanoj.
Aliflanke Emola edziniĝis kun profesoro de la universitato. Li estis sufiĉe pli aĝa ol Emola. La vivo disigis unu de la alia.
Anna kaj Emola estis intimaj en la universitato. Sed post edziĝoj de la du virinoj, ili havis iel neakordan senton. Kaj kiam Emola invitis Annan kaj Mladen-on en sian domon por montri aĉetintan barokan meblon, tamen ili ne povis ŝanĝi la penson.
Mi legis ĝis ĉi tie, kaj mi pensas kiel iliaj vivoj ŝanĝiĝos de tiam.
Granda Kampo (Japanio)
Mi legis la restantan parton de la Platlando, Romano de multaj Dimensioj verkita de Edwin Abbott Abbott, tradukita de Hu Shenghao, eldonita de Eldonejo Libera en 2022. Allogite de la subtitolo, Romano de Multaj Dimensioj, mi eklegis esperante, ke mi eĉ iomete komprenos pri kio temas, se mi pacience daŭrigus la legadon, sed vane. La verko mem estas skribita en tre klara kaj bela formo, kun spritaj esprimoj, treege ĉarmaj estas frazoj kun inspirigaj vortoj.
Tamen mia imagkapablo ne sufiĉis por kapti la esencon de la romano.
En la lasta recenzo, anstataŭ skribi mian impreson, mi prezentis la deziron de la aŭtoro pere de ĉi tiu romano, kion li esperis. Neniom da progreso mi gajnis de tiu punkto, kaj nun komprenas, ke ĉi tiu romano estas delicaĵo por ŝatantoj de matematiko. Kaj eble por la legantoj, kiuj ĝuas la verkon kiel satiron pri la socia hierarkio de la jaroj ĉirkaŭ 1800.
Majo (Japanio)
Kiristian laboras en la haveno de Malmö/Svedujo en malbonaj severaj kondiĉoj. Tia socio estas ne seltenebla. Nesufiĉa salajro kaŭzos, ke iam malkreskas la nombro de popolo, ni scias nuntempe.
Necesas intervenadi politike por solvi la rilatajn problemojn, spite regas malbonaj cirkonstancoj. Sed lin subtenas lia homa rilato, tekstas en la verko.
NParenteze en Japanujo ĉu nin japanojn subtenas nia homa rilato?
Suno (Japanio)
Pri Sumoo mi povas diri ke temas pri tre grava ideo, ĉar ĝi invitas min legi multajn verkojn, kiujn mi aĉetis kaj metis en la bretaron de mia ĉambro kaj mi kutime forgesas legi, sed Sumoo devigas min tion fari, danke al ĝi miaj konoj pri la lingvo altiĝis kaj mi ĝuas tradukitajn verkojn, kiujn mi ne legis en la originala lingvo. Gratulon.
Pri la lasta verko, ĝi temas pri kelkaj rakontoj, kiujn mi malkovris danke al Sumoo, kaj mi lernis kaj parkerigis plurajn vortojn kaj esprimojn.
Koran dankon por vigligi min legi kaj tiamaniere plibonigi miajn konojn. Dankon. Mi jam atendas la venontan.
Karpcio (Hispanio)
Antaŭ ol mi malfermis tiun ĉi libron, mi tute ne sciis, kia libro ĝi estas, sed fakte ĝi estas Biografia Vortaro pri esperantistoj en Aŭstralio. Oni emas pensi, ke Biografia Vortaro ne estas interesa legaĵo, sed tute ne. La libro estas dika kun 220 paĝoj,
sed dum la sumoo-periodo mi legis du-trionojn kaj post la sumoo mi plu legis ĝis la fino. La libro estis donacita de mia aŭstralia amikino kaj mi sciis, ke nur 100 ekzempleroj estis eldonitaj, do ĝi estas valora libro.
La libro konsistas el du partoj: la unua temas pri esperantistoj jam forpasintaj, kaj la dua pri esperantistoj ankoraŭ agantaj.
En la libro mi trovis multajn, kies nomoj estas troveblaj en la adresaro de Zamenhof, nome ili estas tre furoraj esperantistoj. Eĉ en tiu tempo jam troviĝis esperantistoj, kiuj laboris por nia movado. Aŭstralio konsistas el enmigrintoj el la mondo, do troviĝas multaj,
kiuj enmigris aŭ rifuĝis el Eŭropo pro militoj kaj subpremoj de Hitler kaj Stalin. Kaj ankaŭ troviĝas esperantistoj, kiuj laboris por blindulaj esperantistoj, farante brajlajn librojn kaj fondinte brajlan bibliotekon. Esperantistoj estas ne nur esperantistoj,
sed ankaŭ agantoj en diversaj kampoj, do el la libro mi povas trovi kiun rolon ili ludis en la socio. Tio estas tre interesa por mi.
Rilate al Japanio troviĝas preskaŭ 10 homoj, kiuj vojaĝis aŭ loĝis en Japanio. Iuj verkis artikolojn pri Japanio. Iu eĉ edziĝis al japanino (kiu eble estas filino de fama japana esperantistino). Tiamaniere mi trovis novajn informojn pri aŭstraliaj esperantistoj.
En la dua parto aperas esperantistoj en la nuna tempo, ekzemple Trevor Steele, kelkajn el kies noveloj mi jam legis, sed mi ne sciis, kia estas lia kariero, sed danke al la libro mi pli detale sciis pri li.
Tamen al mi estis iom strange, kial mia amiko Max Wearing en Adelajdo, kiu laboris por la UK en sia urbo, ne aperis krom lia nomo en ies biografio. Kaj ankaŭ esperantistoj Heeser kaj Bird, kiuj korespondis kun s-ro Ŝimazaki en Japanio en la 1930-aj jaroj, ne aperis.
Konklude tiu ĉi libro Galerio de Esperantistoj en Aŭstralio estas tre leginda libro, donante al ni novajn informojn pri Aŭstralio.
Horizonto (Japanio)