Opinioj de luktistoj pri Esperanto-Sumoo

Tria paĝo

antaŭa paĝo  1 2 3

Lekanteto
LASKOWSKA Anna, Krasnystaw, Pollando

Mi tre ĝojas, ke mi partoprenis en la Sumoo. Tio ĉi estis mia unua "luktado" kaj mi legis nur 4 paĝojn ĉiutage. Eble tio ne estas multe sed mi ĝojas, ke mi trovis ĉiutage iom da tempo, ke mi finfine komencis legi la libron, kiun mi ricevis iam donace de mia amiko. Mi legis "Noveloj de Lusin" - kiu estis ĉina verkisto. Mi tralegis tri novelojn kaj komencis la kvaran, kiun mi ankaŭ tralegos ĝis la fino.
En hodiaŭa, tre rapida vivo, tiu kvieta tempo kun libro anstataŭ komputilo, fariĝis vera plezuro.

Kun salutoj Ania ... Lekanteto

Buflo
LELARGE Sylvain, Den Haag, Nederlando

Estis lukto, kiun mi ne tute venkis, ĉar ne ĉiutage la minimuman kvanton legis, sed... mi tamen tre kontentas, se ne fieras, ĉar mi legis averaĝe pli kaj certe finlegos en la venontaj tagoj de mi elektitan libron: "La ŝtona urbo".
Mi ĝis nun tro malmulte da esperantaj libroj legis kaj nun spertas grandan plezuron kaj intereson pri tiu romano. Do mi certe aktive serĉos libron taŭgan por venonta sumoo.
Elkoran dankon al Yasuo pro la iniciado.

Tutamike, Sylvain

Libelo
HAUGE Sabine, Nurenbergo, Germanio

Jen do mia tre subjektiva raporto:
Mi legas la klasikan ĉinan romanegon "Ĉe Akvorando". Ĝiaj ĉefroluloj estas 108 justamaj heroaj banditoj, kiuj ribelas kontraŭ la koruptaj oficistoj de la imperiestra kortego.
Mi preskaŭ atingis la finon de la dua volumo el tri. Ĝis nun temas esence pri tio, ke unu post la alia la 108 personoj aliĝas al la bando, kiu kune loĝas sur monto apud lago. Preskaŭ ĉiufoje tia aliĝo estas akompanata de abunda sangoverŝado, hombuĉado, dombruligado. Poste la "justamantoj" sidas kune kaj drinkadas por bonvenigi la novan kunulon.
Ĝis nun mi ne sukcesis kompreni, en kio konsistas la malboneco de la oficistoj, nek, per kio la banditoj estas bonuloj. Mi legis ie, ke fono de la historio estas kamparanaj ribeloj kontraŭ imperiestraj oficistoj - tio tamen al mi ne evidentiĝas per la libro mem, en kiu kamparanoj tute ne ludas rolon.
Probable estus pli facile, se mi estus ĉino kaj/aŭ havus pli intiman rilaton al la ĉina historio. Ne havante tion, mi legadas kvazaŭ ĉiam denove la saman rakonton pri interbatalado inter du nekredeble fortegaj herooj kun nomoj, kiujn mi malfacile memortenas. Aldonu al tio, ke ĝenerale inoj ne tiom interesiĝas pri batalo, heroaĵoj kaj tiel plu, kaj vi iom komprenas mian problemon: mi enuas. Tiom pri la enhavo.
El lingva vidpunkto la verko estas tre interesa kaj leginda. Multloke troviĝas brilaj, koncizaj priskriboj de pejzaĝoj, homoj kaj etosoj, ofte en formo de poemo. Interparoloj estas vivaj kaj naturaj. La traduko far Laulum estas vere majstra, ĉio legiĝas flue kaj facile. Bedaŭrinde svarmas preseraroj. Fino.

Dankon pro via atento, Sabine

Nagasiva
Naga Siva Kumar, Hajderabado, Barato

Saluton al - ĉiuj!
Mi kore dankas al s-ro Hori pro ke li invitis min al tiu - ĉi Sumoo kaj mi tre ĝojas legi libron en Esperanto. Tre dankinde al - ĉiuj kiuj ankaŭ partoprenis kaj sukcesis. Gratulojn al - ĉiuj.

Amike, K Naga Siva Kumar

Antonio
WALASZEK Jerzy, Sosnowiec, Pollando

Intelekte kaj psike gvidanta tutmondan legantaron tra verda libromondo, Kara Yasuo!
Permesu komence raporti mian kompletan legorezulton kaj fine komenti la diversajn aspektojn de la sumoo-legado.
a. unuaj dekdu tagoj koncernis poem-libron de Vladimir SAMODAJ, titolita: "Konfesoj"
b. lastaj tri tagoj koncernis komencan parton de poem-libro de Harry MARTINSON, titolita: "Aniaro".
   Per lasta sinĵeto je zono de finlegado mi rajtas sin nomi luktad-sukcesinto, ĉar ne sufiĉos tralegi la tekston, sed oni devas ĝin kompreni, travivi kaj diveni ideon de la verkinto.
   Tralego de la unua libro helpis al mi kompreni animstaton de la ukrainia (ne rusa) sciencisto-poeto, kiu diafane (ekstraverte) eksponis siajn travivaĵojn, kiel eterna fraŭlo.
   La dua libro esperantigita de William Auld gvidas per labirinto de vortoideoj ĝis parnasa montopinto kaj postulas deĉifradon de vortosimboloj per kiuj sveda aŭtoro troabundas.
Ĝenerale la sumoo-legado disciplinigas leganton kaj instigas lin/ŝin al atentema esprimado de ideoj per trafaj kaj konvinkaj vortoj. Elementoj de konkursa rivalado aldone mobilizas legintojn al kontinuado de verda legado, kio estas celo de la Yasuo - majstro de bona legado.

Amike kaj respekte - Antonio.

Menhiro
AUBRY Armelle, Rennes, Francio

Do jen la fino kaj eĉ se dum kelkaj tagoj estis iomete pli malfacila trovi taŭgan tempon por legi, mi sukcesis. Mi eĉ legis en buso dum vojaĝo de iu asocio!, sed nur laŭ la vojo kiun mi jam konis. Entute mi legis 138 pagojn.
La libro kiun mi elektis: "Homoj kaj Bestoj " verkita de Bernard Golden estas aro de verkoj skribitaj por revuoj aŭ okaze de konkursoj inklude la Belartaj Konkursoj de UEA. La plej multaj el la eseoj estis premiitaj. Pro ĝia mallongeco, estas facile legi tutan rakonton ĉiutage. Temas pli ofte pri homoj ol bestoj kaj tiuj homoj travivas okazaĵojn eksterordinarajn aŭ tute kutimajn .

Koran dankon por tiu agrabla sumoo-konkurso.

Sylviesperanto38
JULIAN Marie-Sylvie, Francio

Plenumita misio!
Mi legis pli ol 125 paĝojn kaj ĉiutage legis la 12 promesitajn paĝojn el la libro de Ana Lowenstein: "Morto de artisto". Sed por mi daŭras la tasko ĉar restas ankoraŭ 346 legendaj paĝoj!
Dankon pro la lukto aŭ ludo ĉar estis donaco kiun mi faris al mi mem ĉiutage trovante liberan tempon por legi trankvile. Mi nun ne plu havos ekskuzon kaj timas ne regule legi: ĉiam venas tasko kiu ŝajnas pli grava.

Amike, MSylvie

Sanremoise
MONNERET Jocelyne, Saint Rémy, Francio

Malgraŭ malsano de mia edzo, mi finlegis la libron nur hodiaŭ.
Tre bona ideo SUMOO: mi partoprenos ankaŭ venontan konkurson.

Amike - Jocelyne

Nagasiva
Naga Siva Kumar, Hajderabado, Barato

Tre dankon pro via kuraĝo kaj tre dankas al vi pro ke vi ankaŭ invitis min al tiu ĉi Sumoo. Mi tre ŝatas tiun kaj mia sperto en tiu ĉi estas tre valora. Mi neniam legis tiel, mi pensas ke mi legis tiel ĉar mi estas nur unu homo el Barato. Sed tiu legado helpis min kompreni multe kaj mia aspekto estas ke mi ne finos mian legadon.
Mi volas ankaŭ partopreni en multaj Sumooj. Mi legis "Tinĉjo en Tibeto" kaj la libro estas tre bele verkita kun bonaj ŝercoj. Mi ja estas la homo kiu ŝatas ŝercojn, tial mi legis kun bona koro kaj ridis multe kaj ankaŭ Esperante.

Amike, K Naga Siva Kumar

Chantal Barret
BARRET Chantal, Saint Nazaire, Francio

Kun fiereco mi raportas, ke mi sukcesis la legadon de mia elektita libro.
"Sezaranoj, miaj fratoj".....estas kontraŭ racismo.....grava temo!

Plej amike, Chantal

Rambutano
Nguyen Xuan Thu, Hanojo, Vjetnamio

La plej danĝera kontraŭulo estas mi mem. Mi devas lukti kontraŭ mia mallaboremo, kontraŭ dormemo, malkoncentriĝo, kaj aranĝi mian tempon. Legi ne nur post laboro, tiam oni estas tro laca, sed legi inter du laboroj, por ŝanĝi la okupadon.
Danke al Sumoo mi finlegis la libron skribita de Katalin Kovats "Stelsemantoj en la ora Nordo" pri Tiberio Morariu, hungara/rumana/sveda esperantisto, pioniro de la esperanta movado en Svedujo.
Koran dankon al la inicianto de la konkurso, koran dankon al la aŭtorino de la libro.

Daŭru tiun konkurson mondskale por kelka tempo.
Organizi landan konkurson ankoraŭ ne eblas. Ni ĉiuj bezonas plian forton.

Tatjana
KAMININA Tatjana, Orenburg, Rusio

De 19-a de marto mi tralegis el "Vojaĝo en Esperanto-lando" de B.Kolker 33 paĝojn (kune kun "Skandalo en Bohemio" de Konan Doyle de la 11-a de marto).
Dank al SUMOO mi sukcesis komenci legadon de libroj, kiuj kuŝis atendante, kiam mi trovos tempon por ili. Evidentiĝis, ke ĉiam oni povas trovi tempon por bona afero. Vi helpis fari tion. Dankon pro tiu ĉi genia ideo!

Nadzieja
SCOURZIC Ewa, Berric, Francio

Dekkvinaj blankaj perloj por bela kolĉeno! Tio, dank'al vi.

Multe dankon! EWA

Lina
KOVÁTS Katalin, Hago, Nederlando

Kun fiereco mi raportas, ke mi sukcesis. Dankon pro la iniciato. Kelkfoje en tre malfacilaj cirkonstancoj kaj mi kaj mi edzo tamen restis disciplinitaj kaj plenumis nian devon, eĉ se estis tre malfacile.
Mi multege legas, sed ĉefe pri mia fako, pri lingvistiko, do, belliteraturo restas flanke eĉ en la gepetra lingvo.

Salutas, katalin MAEGASIRA 15. LINA - Katalin Kováts

Ena-zakura
HUZIMOTO Hideko, Gihu, Japanio

Mi feliĉe finis mian plenuman taskon kun bela rezulto. Mi legis la libron ĝuste ĝis la duono, restas la alia duono, kiun mi amuziĝe legos en venonta fojo. La enhavo estis tre bona, subtitolo de mia libro estas "mondovojaĝo en 79 tagoj". Kiam mi legis la lokon jam vizitatan de mi, tiam mia koro ege batis. Sumoo-luktado ĉiam donis al mi tre bonan sperton.

Koran dankon kara gvidanto. Hideko

Abengo
Chaoming Cho, Kaohsiung, Tajvano

Mi sukcese partoprenis en la marta Esperanto-sumoo kaj profitis multe el la legado. Mia legado estas el la Beletra Almanako N-ro 12 (Oktobro 2011), p35 - 112. La ĉefa parto de mia lego estas "Ludoviko- Lazaro", monodramo originale verkita en Esperanto de Georgo Handzlik (kiu enhavas 28 paĝojn). La teatraĵo estas la ridono de biografio de Zamenhof en 34 scenoj. La lingvo en la teratraĵo estas bela, kaj la solo rolanto en la teatraĵo estas Zamenhof.
Sur paĝo 39 de ĉi tiu Beletra Almanako en sia artikolo Tiel mi travivis la 70an HEF-kongreson, Miguel Fernandez raportas pri la tiea kaj tiama prezentado de tiu ĉi verko. Mi legis ĝin ankaŭ dum ĉi-tiu sumoo. Ĉu la monodramo "Ludziko-Lazaro" ne iom diigas la majstron kaj enmetas Esperanto-propagandon en la scenojn? Mi ne scias. Ĉiuokaze la monodramo estas bona legaĵo de esperantitstoj, precipe por la esperantaj komencintoj.
Mallonga artikolo de Zlatko Tisljar "2012 - La jaro de Tibor Sekelj" estas en kadro de mia legado. Mi respektas Tibor Sekelj, mi volas legi liajn verkojn, sed bedaŭrinde liajn verkojn ne multe troviĝas interrete. Mi konfesas ke ne ĉiuj elŝuteblaj Esperanto-libroj havas bonan kvalitecon.

Ni volas ankaŭ prezenti al vi leteron de sinjoro NAKAMURA Fumio kiu montras celojn pro kiuj li vere legoluktas en la esperanto-sumoo.

Vilaĝo
NAKAMURA Fumio, Okajama, Japanio

Mi lernis esperanton antaŭ 70 jaroj kiam mi estis nova studento. La profesoroj de la universitato instruis la lingvon al ni. Sed post la milito dum longa tempo mi estis izolita de esperanta socio, kaj ekrelernis ĝin antaŭ 7 jaroj en la Okajama esperanta klubo.
Mi deziris al vi ĉefe mondan pacon, kaj pro tio ĉiuj popoloj devas havi homaranismon kaj pro tio ĉiuj popoloj devas povi paroli per komuna lingvo.
Pro tia celo mi nun lernas esperanton. Sed bedaŭrinde pro alta aĝo mi ne fariĝas tiel lerta en esperanto.
Pro tia kialo mi luktas la sumoon. La preferitan libron estas malfacile por mi traduki, mi devas konsulti la vortaron pri multaj vortojn, krom tio mi konsultas per la japana traduko, kaj mi bezonas mute da tempon. Sed dum la periodo por sumoo mi estas senlabora ĉiutage, kaj mi persistas en esperanta studo sentante signifon en mia vivo.

Razeno
Razen Mannadhar, Katmando, Nepalo

Estimataj sumoo-antoj!
Saluton el Nepalo.
Mi gratulas vin por via sukcesa partoprenanto en la marta sumoo - legado de Esperanto-libroj.
Mi dankas al s-ro Hori ke li igis min partopreni. Jes, verdire, mi ne legus tiom multe da Esperanto-tekstoj (fakte 10 paĝoj ĉiutage ne estas multe) se mi ne partoprenus en tiu ĉi sumoo.
Mi ĝojas ke mi elektis tre interesan kaj enhavo-riĉan libron, longe atendata sur mia ŝranko. Mi ĝojas ke tiom multe da budhismaj vortoj estas jam esperantigitaj.

Ĝojan legadon al ĉiuj, Razen Mannadhar

Japanino

Dank' al Sumoo-lukto, mi povis daŭre legi la libron ĉiun tagon. Mi estas tre feliĉa. La ŝipo KON-TIKI (kiun ŝi legas) baldaŭ atingos la havenon. Ankaŭ mi daŭre legos ĝis la fino.
Dankon! Dankon! Dankon!

Finnino

157 paĝojn mi legis el la tuto, 552 p., sed mi daŭrigos. Nun komenciĝas la parto pri Azio, persekutoj kaj malaproboj en Azio. Interese! Sen tiu ĉi konkurso mi ne estus leginta la libron.

Japano

Dum la pasintaj 15 tagoj mi havis kelkajn malfacilajn luktojn, sed feliĉe mi sukcesis venkadi.
Dankon pro la bona projekto!

Koboldo
ROHDIN Kerstin, Stockholm, Svedio

Kara Jasuo,
Mi havis okazon skribi mallongan artikolon al revuo de Astrid Lindgren Societo pri sumoo. Astrid Lindgren estas la konata verkistino pri porinfanaj libroj en Svedio i.a. "Pippi", "Emilo", "Fratoj Leonkoro".
Mi skribis ke mi partoprenis en internacia legocirklo aranĝita por "festi" la 125-jaran jubileon de esperanto. Mi menciis la landoj kiuj partoprenis, la librojn de Astrid Lindgren, kiuj estas tradukitaj en esperanton, menciis ke vi organisas/is la legocirklon multfoje kaj ke personoj en Nepal legis "Mio mia Mio", kiu estas verkita de Astrid Lindgren.

Mi lancis la sumoo-legadon al kelkaj personoj, sendis vian adreson al Birgitta Ekvall, Nora Olander, Soile Lingman. Mi esperas ke ili aliĝos por la venonta legado. Ĝi komenciĝas 11 de marto, ĉu ne?
Mi mem ankaŭ ŝatus ankoraŭfoje partopreni, se estas permesate dufoje tion fari.

Daŭran bonan sukceson al vi! deziras Kerstin

Sileziano
ZDECHLIK Aleksander, Zabrze, Pollando

Kara Jasuo,
Jes... jam la lasta tago de la maja Sumoo, mi kore dankas al vi estimata, kaj al la gekaraj, feliĉe, tagon post tago, iom pli iom, mi kutimiĝis al la Sumoo, post la fino de nia maja Sumoo, do mi klopodos daŭrigi memvoĉe laŭte legi Esperantaĵojn.

Denove kun kora danko, mi salutas. Aleksandro

Sileziano
ZDECHLIK Aleksander, Zabrze, Pollando

Do, finiĝis la legado! Mankos al mi tio. Ĉar mi ne finis legi legatan libron mi promesas inter jena kaj sekvonta sumoo-legado plue legi po unu paĝo tage! La legado donas ankaŭ al mi eblecon ordigi mian libraron.

Kun salutoj Aleksandro

Mariana
EVLOGIEVA Mariana, Sofio, Bulgario

Mi pensas, ke eblus lanĉi apartan retejon por la E-sumoo. Tie la partoprenantoj ne simple raportu nombron de legitaj paĝoj, sed ankaŭ rakontu kaj diskutu pri la elektitaj libroj. Eble tio scivolemigus kaj entusiazmigus pliajn legantojn.
   Kiam okazos la sekva E-sumoo? Eble mi havos eblecon proponi al vi senpagan retejon kun propra socia reto - t.e. la partoprenantoj povus rekte raporti kaj interkomunikiĝi?

Mariana EVLOGIEVA

Irvojoj
GEVEKE Alke, Westerstede, Germanio

Bone ke vi memorigis min pri la avantaĝo kaj la esenco de la Esperanto Sumoo. Mi dankas vin por via pacienco, laboro kaj entuziasmo malgraŭ via malfacila situacio en Japanio.

Kuraĝe antaŭen, Alke

Monto Rjokujoo
YAZAKI Yoko, Hukuŝima, Japanio

Kara Jasuo,
Hodiaŭ mi finlegis "Virino ĉe la Landolimo"-n el 15 scenaroj verkitan de Majorie Boulton. Gxi estis tiel interesa, ke mi legis pli ol dek paĝojn ĉiutage. La rakontoj estas variaj; komediaj, tragediaj, romantikaj, fantaziaj, ka, sed ĉiuj havas bonan guston pro ŝerco, la amo al homoj kaj humuro foje ironia de la verkistino.    
Ekzemple "Maneken-parado" sendube donos rideton al legantoj, kiuj iam partoprenis UK-(j)n, kaj oni povas konsenti la praktikecon de Esperanto leginte "La Provo"-n. La ŝerca rakonto "La sonĝo de La Kursgvidanto" estas ironia al maldiligentaj esperantistoj kaj malesperantistoj. Mi elkore dankas vin, ĉar ankaŭ ĉi-foje mi povis trovi tre fruktodonan kaj amuzigan libron dank' al via iniciato.

Monto Rjokujoo

Majo
BAK Suhyeon, Seulo, Koreio

Kara Jasuo,
Jam estas la 15-a tago, kaj niaj luktoj atingis al fintagoj. Finante lukton mi sendas aplaŭdon al tutaj luktistoj, senrilate al jes aŭ ne de sukceso de lukto. Kompreneble mi plej unue aplaŭdas al mi mem, ĉar mi eltenis, ne kapitulacis lukton. Mi dankas vin, ĉar vi prezentis lukton al mi. Koran dankon por via laboro ĝisnuna. Bonvole havu sanon kaj trankvilon.

En la 22a Majo la 15a tago, Majo

antaŭa paĝo  1 2 3