Recenzoj de legataj libroj dum la julia sumoo 2025

Raportoj el Japanio 28 de HORI Jasuo

Kun multe da intereso mi legis la libron.
La enhavo estas tre varia. Temoj en ĝi estas i.a.: Elmigrado de Japanoj al Brazilo, Politiko en Japanio, Konkurso de Esperanto-legado, Aljuĝo de la Nobel-premio por paco kaj diveraj kursoj.
En la kursoj la aŭtoro, s-ro Hori Jasuo, pritraktas inter aliaj okazintaĵojn en Manĉurio kaj tion, kio okazis dum la pacifika milito (dua mondmilito). En la okcidento oni preskaŭ nenion provas legi pri la opinio de japanoj pri tiuj okazintaĵoj. Eble ankaŭ estas japanoj, certe, kiam oni parolas pri junaj homoj, kiuj scias malmulte aŭ nenion pri tiu milito kaj la aliaj okazintaĵoj.
Ĉio, kion la aŭtoro skribas, estas tre klara. La stilo estas perfekta. Pri la lingvaĵo mi povas diri, ke ĝi estas modela kaj klasika. Feliĉe ne estas nenecesaj neologismoj en la teksto. La libro estas riĉe ilustrita.
La libro estas tre taŭga por ĵusaj kursfinintoj kaj progresantoj.

Herman Pijpers (Nederlando)

Golemo kaj aliaj judaj mitoj de la malnova Prago de Eduard Petiŝka

Tiu libro enhavas kolekton de diversaj mitoj judaj de la malnova Prago. La stilo estas simpla sed tamen foje poezia kaj kortuŝa.
Duono de ĝi temas pri Jehuda, filo de Becadel, nomita la alta rabeno Lew kaj kreinto de la Golemo. La Golemo estas mita estaĵo modlita el koto kaj vivigita per sorĉo por servi al la juda komunumo kaj protekti ĝin. La Golemo estas muta kaj ne agas sen ies ordono. Ĝi povas okazigi katastrofon, se la ordono ne estas bone pripensita. Tial laŭ tradicio la alta rabeno Lew fine "mortigas" kaj kaŝas ĝin sub stako de eluzitaj libroj en la subtegmento de la sinagogo "Malnovnova" (hebree al tnai, kiu sonas germane kiel alt-neu = malnov-nova) de Prago.
La aliaj rakontoj montras emon al sekureco por la komunumo, al riĉeco por si mem, kaj al feliĉa geedziĝo por siaj infanoj. Multegaj nejudaj homoj deziras la samon... Tipa rakonto temas pri malriĉa sed honesta kaj saĝa junulo, kiu spite ĉiujn sortobatojn kaj dank' al Providenco fariĝas riĉa kaj fama, feliĉe edziĝas, helpas sian komunumon kaj fine eĉ konstruas novan sinagogon!
La rakonto plej ŝatata de mi estas titolita "Preĝo por mortintoj". Jen ĝia temo: judo hejme studas hebrean libron dum nokto sub lumo de lampo, sed malatente faligas kaj estingas ĝin. Ĉar estas sabato, li ne rajtas rebruligi ĝin kaj iras eksteren por trovi helpon de iu nejuda. Li finfine iras al gardistejo, kie kristana komandanto komprenas lian problemon kaj sendas soldaton kun li al lia domo por ke tiu gardisto rebruligu la lampon. Sed la soldato stumblas en la malluma stuparo kaj rompas al si la kolon! La judo, teruriĝinta pro estonta venĝemo de kristanoj kontra? la juda komunumo, raportas la katastrofon al sia rabeno, kiu konsilas tuj ĉion diri al la kristana komandanto. Ĉi tiu kredas ke la judo ja senkulpas, komprenas la danĝeran situacion kaj strebas prezenti la aferon kiel akcidentan morton de drinkemulo por eviti pogromon.
Post kelkaj tagoj la kristana komandanto vizitas la rabenon por informi lin, ke ne plu estas danĝero. La dankema rabeno proponas orajn dukatojn al la kristana komandanto, sed je lia mirego ĉi tiu proponas disdoni ĝin al malriĉuloj kaj havas nur unu peton por si mem: ke ĉiujare dum la anta?tago de la Festo de Repaciĝo oni aranĝu por li Preĝon por Mortintoj en la Malnovnova sinagogo. Li klarigas al la rabeno, ke li nomiĝas Solano kaj je tiu sama tago naskiĝis juda en Pollando, kie li feliĉe vivis kun edzino kaj juna filo ĝis li devis iri al Amsterdamo por ricevi heredaĵon de sia forpasinta frato riĉega. Sed tie falsa amiko malice trompis lin kaj ŝtelis ĉiujn liajn riĉaĵojn. Post longa foresto li revenis hejmen kiel almozulo kaj kristanaj soldatoj malprave akuzis lin esti juda ŝtelisto. Ili volis tuj mortigi lin sed ilia kristana komandanto malpermesis tian maljustaĵon. Li tamen estis arestita, juĝita, kondamnita al morto, fine devigita kristianiĝi kaj soldatiĝi por savi sian vivon. Li neniam plu revidos siajn familianojn, kiuj mortos en malsufiĉo kaj mizero.
Post ĉiuj tiuj eventoj Solano militados dum jardekoj kaj famiĝos kiel senkompara bravulo en multaj bataloj tra Mez-Eŭropo. Li fariĝos hetmano kaj la imperiestro honoros lin kiel sian plej eminentan militestron. Fakte en lia braveco ne temas pri kuraĝo sed pri malespero de iu perdinta ĉion escepte la vivon kaj serĉanta liberigon de la morto. La juda Solano iam evitis la morton en Pollando kaj de tiam la morto evitas la kristanan Solanon en bataloj. Tial la vivanta kristano Solano iam petis de la rabeno ĉiujaran Preĝon por Mortintoj en la Malnovnova sinagogo memore al la mortinta judo Solano...

Urso (Francio)

La sekreta vivo de miaj najbaroj

Mi komencis la legadon de La sekreta vivo de miaj najbaroj, aro de noveloj premiitaj dum la tria Interkultura Novelo-Konkurso (INK3). Tiuj noveloj estas tre malsamaj sed ĉiuj tre interesaj kaj surprizaj. Mi rekomendas la legadon de tiu libro.

Marcelle (Francio)

Hura! de Julio Baghy

Mi legis la unuan ĉapitron de tiu ĉi verko ĝis la paĝo 118. La romano komenciĝas per stranga rakonto, ke viro ŝtelis viran kaj inan bebojn kaj igis kaprinon nutri ilin en izolita insulo, tial la beboj kreskis kiel bestoj, paŝante per 4 kruroj. El ili naskis vira bebo. Dum mi legis tion, mi sentis abomenon kaj volis ne plu legadi, sed laŭ la sumoo-legado mi devis plu legi.
La rakonto evoluis al neatendita direkto, kaj mi pli kaj pli interesiĝis pri la novaj okazaĵoj al tiu bebo. Mi nun iom paŭzas, sed mi plu legos.
Tiu ĉi romano estis verkita en 1930. La libro estas 411 paĝojn dika. Mi miris, ke en tiuj fruaj jaroj Julio verkis tiun mirindan romanon kaj tiun libron esperantistoj aĉetis kaj legis. Mi rimarkis, ke vere Esperanto havas grandan eblecon, kaj en tiu historio de Esperanto ni vivas.

Horizonto (Japanio)

Vere aŭ Fantazie de Claude Piron

Mi legos 10 paĝojn tage.
Verkita de Claude Piron, la tria eldono 2011.
Rakontaro en facila Esperanto (43 rakontoj). Rekomendinda por la novaj lernantoj.

Rajmundino (Francio)

Amo inter ruinoj de Trevor Steele

Tiu libro estas unue politika libro. Temas pri la disfalo de Sovietunio en 1990 ?is ?ia fino 1991.
Je la okuloj kaj la oreloj de juna Esperantisto nome Trave el Australio, kiu veturis tien al leteramikino ka?ze de l´amo, ni povas travivi tiun tempon. Unue en la Ukrajno, poste en Estonio. En tiuj partoj de la lando (kiel anka? en aliaj parto republikoj de la Sovietunio) la homoj nun pliforte kaj ne kaŝite luktis por sia ŝtata sendependeco, vigligante per la reformoj de Gorbaĉov, kaj tiam finfine pace sukcesis, ĉar Boris Jelcin permesis.
Bona historia sur- kaj envido.
La a?toro uzas Esperanton, la? mia, nepre tre lerte kaj elegante kaj montras nin, tute ne komplikite, per bonaj vortkrea?oj, - diversaj kunmetiloj, plimallongigoj, lapidarecoj kaj plue, la grandajn eblecojn, elpremi ĉion, ke signifas bonan legadon.

P.s. Esperas ni, ke nun Putin ne sukcesos, returni la horlo?on de la mondhistorio kaj forrabi al siaj malgrandaj najbaroj la liberecon denove!

Fiŝino (Germanio)

Post la Morto de Leon Denis

Elvolvo de la Doktrino de la Spiritoj
Post la Morto estis lanĉita en la fino de la jaro 1890 kaj renkontis grandan sukceson ĉe la legantaro, spiritista kaj nespiritista, en Francio. Ĝi prezentas brilan, fekundan resumon de la Spiritisma Revelacio. Denis, kiu jam laboradis super tiaspeca verko, ricevis fortan instigon de la Internacia Spiritualisma Kongreso, okazinta en 1889, kies anoj aprobis mocion kun propono pri publikigo de resumo de la Spiritisma Filozofio en popola eldono. Reliefigindas, inter multaj, jena komento aperinta en la franca periodaĵo Le Temps:
"Temas pri vere rimarkinda verko, posedanta ĉiujn kvalitojn, kiuj povas certigi al ĝi sukceson. Kvankam eminente klasika, profunda kaj serioza, ĉiaj paĝoj radias grandan lumon kaj estas sorbigitaj de arda elokventeco. Kiel montras la titolo, la verko pritraktas la grandiozan problemon pri la homa destino kaj solvas tiun ĉi demandon, ĉiam polemikan tra la jarcentoj, nome: la kialo de l'vivo. Efektive dorna problemo, sed pritraktita per tiom da kvalitoj stilaj kaj elokuciaj, ke en la tuta libro ne troviĝas eĉ unu sola paĝo, kies legado estus teda aŭ seninteresa."
Léon Denis naskiĝis en la franca urbo Foug, jurisdikcio de Toul, la 1-an de Januaro 1846, kaj forpasis en Tours, la 12-an de Aprilo 1927, en la aĝo de 81 jaroj. Li estis samtempulo de Allan Kardec, la Kodiginto de Spiritismo, kies verkaron li komencis studi jam en sia junaĝo.
Pro la graveco de siaj libroj kaj la alta moraleco de sia vivo ĉiam dediĉita al la studado kaj disvastigado de la Doktrino de la Spiritoj, Léon Denis estas nomita la Apostolo de Spiritismo. Dotita per brila talento kaj neordinara kapablo profunde esplori ĉiujn fenomenojn de la Naturo, li povis krei verkon imponan pro la riĉeco de gravaj informoj sciencaj, filozofiaj, historiaj kaj precipe moralaj. Super la mirindaj paĉoj de liaj verkoj ŝvebas ia dolĉa, diafana lumo de entuziasmo kaj raviteco, naskita de lia senmezura amo al la Naturo, al la Vivo kaj al ĉio lin ĉirkaŭanta. Ĉiuj liaj verkoj, eĉ tiuj, en kiuj estas pritraktitaj la plej altpensaj kaj subtilaj temoj, estas aŭtentaj poemoj en prozo, dank al la poezia lingvaĵo, kiu vestas liajn ideojn.

Leoneleĝo (Brazilo)

La Lampiro n-ro 193 2025

En la revuo La Lampiro n-ro 193, eldonita de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP), inter aliaj tekstoj indaj je nia legado, mi elstaras tiun de la mozambikano Mia Couto, titolita Ĉirkaŭmuri la timon, kaj la imaga interparolo, kreita de José Progiante kun Simone de Beauvoir.
Tamen, la kovrilartikolo de Miguel Bento kaptis nian atenton. Li verkis tre interesan artikolon pri la tupia lingvo - kaj, sekve, pri la originoj mem de brazila animo.
Fine, mi elstarigas la artikolon de Paulo Vianna pri kulturaj ekskursoj organizitaj de EASP en San-Paŭlo. Kultura agado, kiu meritas esti reproduktita.

lemosac (Brazilo)

Esperantismo de Giordano Moya Escayola

Pri la signo de la progreso.
La nuna socio eligas marĝenulojn, kaj tio, pli frue aŭ malfrue malstabiligas la socion. La socio devas baziĝi sur solidareco kaj ne sur senkompata konkurado. Laŭ statistikoj la ekonomio povas esti prospera, sed ne forgesu, ke la ekonomio devas esti je la servo de la homo, kaj ne kontraŭe, la homo je la servo de la ekonomio. Ni ne povas konsideri prosperan ekonomion bona, se la diferenco inter riĉuloj kaj malriĉuloj pli grandiĝas ol mildiĝas. En tiaj kondiĉoj konkorda kunvivado neeblas, fariĝas truda kunvivado, sen regado de Homaj Rajtoj, kio estas retroiro en civilizacio. Pri la tria punkto, la humanigo de la historio, ni povas diri, ke ĝi troviĝas eĉ ne ĉe sia komenco. Nia dudeka jarcento spertis du mondmilitojn kaj perfortajn revoluciojn; la homaj rajtoj ne ĉie regas, ankoraŭ ekzistas en granda parto de la mondo diktaturoj. La demokratia politiko lamas preskaŭ ĉie kaj la ekonomia demokratio nenie estas videbla.
Se ankoraŭ la politika demokratio havas multajn difektojn, pli malfacile estos starigi demokratian ekonomikon. Se antaŭe la regopovo estis sub la feŝdismo kaj nuntempe alvenis, pli malpli, demokratia regado, ni devas agnoski, ke la ekonomio ankoraŭ baziĝas en distingo de klasoj: mastroj kaj subuloj. La irota vojo al perfektiĝo de la socio ankoraŭ estos tre longdaŭra. Ĉu jarcento? Ĉu mil jaroj? Kio gravas estas koni la irotan sekvendajn vojon. La sociala paco devas alveni pro malapero de klasaj antagonismoj. La entreprenoj devas esti afero de ĉiuj, kiuj kontribuas al ilij. Kompreneble tio dependos pli de gradoj de kapableco, kulturo kaj respondeco, ol de ekonomiaj leĝoj. Kiel libereco sen respondeco kondukas al diboĉemo, en ekonomio la nerespondeco kondukos al ruiniĝo. Tamen la konfliktoj de kontraŭantaj sociaj klasoj devas esti solvitaj, ĉar ili estas sociaj disigaj faktoroj.
Humanigita socio devas solvi ankaŭ militajn alfrontiĝojn inter ŝtatoj, reciprokajn etnajn militojn kaj malebligi perfortajn revoluciojn, ne per premo de supera ŝtata povo, sed per anstaŭigo de la konkurado per kunhelpo. La drasta konkurado kaj eĉ la senkompata merkata konkureco kondukas fine al milito.
Do, vi jam legis tiujn liniojn kaj mi esperas vin interesi legi la libron. Ĝi estas vere interesa. Mi kredas kiel esperantistoj ni ĉiuj devas koni pri ESPERANTISMO.

Kongreso (Meksiko)

La Eta Princo de St Exupéry

La Eta Princo de St Exupéry estas humanista libro. Oni multe lernas pri la bestoj, la homoj... per infanaj okuloj. Ankaŭ la desegnaĵoj klarigas la rakonton. Ĉiuj povas legi tiun libron. Bonan legadon.

Testudeto (Francio)

Ĉinio, Koreio, Japanio de Petr Chrdle

Kun tre granda plezuro mi legis la libron de Petr Chrdle pri la supre nomitaj tri landoj: Ĉinio, Koreio kaj Japanio. Hazarde mi mem ankaŭ vizitis tiujn landojn, kaj ankaŭ en la sama sinsekvo kiel Chrdle, nome, Koreio, Japanio kaj Ĉinio. Kontraŭe al li, mi vizitis tiujn landojn nur unufoje, kaj nur Japanion mi vizitis kaze de Esperanto-evento, nome la UK en Jokohamo en 2007. Mi vizitis ĝin kune kun mia edzo Gerrit Berveling; ni vizitis ankaŭ Oomoto-n en Ajabe kaj Kameoka. Sed sufiĉe pri mi mem.
Li komencas ĉe Ĉinio, la landon, kiun li malplej vizitis el la tri, poste Koreion, kaj Japanion kiel la lastan el la tri, kiun li 10 fojojn vizitis. Chrdle priskribis okazaĵojn ne en kronologia sinsekvo, sed aranĝas ilin laŭ diversaj temoj: religioj, sidmaniero, te-ceremonio, ktp. Por homoj, kiuj ankaŭ vizitis tiujn landojn - aŭ kiuj vizitis unu aŭ du el ili - la libro povas esti festo de rekono. Por homoj, kiuj ne vizitis tiun regionon, la libro povas doni interesajn faktojn, pri ne aŭ parte konataj aferoj. Agrable estas ankaŭ, ke la libro havas multjan fotojn en ĝi, kaj pri belaj vidindaĵoj, sed ni almenaŭ en la parto de Japanio rekonis kelkajn Esprerantistojn.
(Interkrampe: pri nia vojaĝo al Jokohama mi men ankaŭ skribis mallongajn rakontetojn pri kio ni travivis, kaj ankaŭ mi ne faris tion kronologie sed laŭ temoj. Antaŭ ol ni alvenis en Japanio, ni vojaĝis tra Rusio per la Trans Siberio Expreso, tre impona. Kompreneble mi ankaŭ skribis pri tiu travivaĵoj.)
Mi povas tre kore rekomendi la libron, ankaŭ al komencantoj, ĉar Chrdle skribas en tre klara Esperanto kaj fakte ne uzas neologismojn.

Katinjo (Nederlando)

La Zamenhof-strato de Roman Dobrzynski

La Zamenhof-strato verkita de s-ro Roman Dobrzynski laŭ interparolo kun d-ro L.C.Zaleski-Zamenhof, la nepo de L.L.Zamenhof.
D-ro L.C.Zaleski-Zamenhof estas intelektulo, inĝeniero-humanisto, ponto-konstruanto interalie de insuloj (ekz. en Japanio Akasi-markolo), kaj samtempe ĉarma humuroplena persono. Intervjua formulo prezentis la eblecon interplekti malfacilajn temojn kun anekdotoj kaj akcesoraĵoj por fari la tekston leginda, tiel estas skribita en la postparolo.
Notinde en mia koro ke la unua Esperanto-Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro (Boulogne-sur-Mer) en 1905 L.L.Zamenhof parolis: "Ne kunvenis angloj kun francoj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj". Tio signifas t.n. homaranismon. Efektive, liaj ideoj troviĝas en la jaro 1948 en la "Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj" proklamita de UN.
Aparte interesa estas la propono de Zamenhof fondi Unuiĝintajn Ŝtatojn de Eŭropo, en kies kadro solviĝus la naciaj konfliktoj. Tiel naskiĝas la Eŭropa Unio kaj Konstanta Tut-Eŭropa Tribunalo. Kaj tiel pli da pontoj oni dezirus la komunan lingvon, Esperanto, tamen tio ne efekteviĝis. Kaj tamen plie tio konkrete realiĝis kiel la Ĉarto de la UN kaj Internacia Humaneca Juro post la dua mondomilito. Mi pensas ke eĉ La Internacia Leĝo por la abolo de nukleaj armiloj kaj la Pariza Interkonsento pri Klimatŝanĝiĝo, ĉiuj estas la rezulto de la homaranismo.

Samo (Japanio)

La Aventuroj de Tom Sawyer de Mark Twain

Mi legis La Aventuroj de Tom Sawyer verkitan de Mark Twain ĝis la paĝo 90.
Tom havis na? flavajn biletojn, naŭ ruĝajn biletojn kaj dek bluajn biletojn, aĉetitajn de klaskamarado.
En iu dimanĉa preĝservo Tom presentis Biblion al la lernejestro. Sed li ne povis diri eĉ la nomojn de la 12 apostoloj kaj plene malsukcesis. Tom estis malbona lernanto, ĉar li ĉiam kverelis kaj petolis kun la klaskamaradoj, volante logi knabinon per elstara konduto; la lernejestro ofte fizike punis lin.
Krome li gefianĉiĝis kun Becky. Sed kiam Becky sciiĝis pri la fakto, ke Tom antaŭe gefianĉiĝis kun Amy, ŝi komencis plori. Tom konfuziĝis.
Tom estas petolema, ĉarma, libera kaj aventurema, mi pensas.

Mateno (Japanio)

Cindrulino, La Belulino Dormanta kaj aliaj rakontoj de Perrault

Ĉi-foje mi legis ĉi tiun libron Cindrulino, La Belulino Dormanta kaj aliaj rakontoj, kiuj estas Blua-Barbo kaj Ruĝa-Ĉapeto.
Ĉi tiu libro enhavas kvar rakontojn de Perrault, tradukitajn de Péroline Sarpy kaj ilustritajn de Arthur Rackham kaj William Heath Robinson.
Ni scias la kvar rakontojn, sed la fino de du rakontoj La Belulino Dormanta kaj Ruĝa-Ĉapeto diferencis de la enhavo rakontita en Japanio.
Pri "La Belulino Dormanta" mi sciis ke la fino estas feliĉa laŭ edziniĝo de la princino vekiĝinta de longa dormo. Sed en la rakonto de Perrault, patrino de princo estis idino de Lupohomoj, kaj la reĝo, patro de princo, edziĝis kun ŝi pro ŝia granda riĉeco. Post morto de la patro, princo fariĝis reĝo, kaj devis foriri pro milito kontraŭ najbara lando. Li petis patrinon pri zorgo de sia familio dum sia forestado. Sed lia patrino estis Lupohomino kaj havis avidecon manĝi ilin, faris sian deziron. Kaj la faro malsukcesis. Tial en la fino de la rakonto antaŭ reĝo, ŝia filo Lupohomino ĵetis sin en la mezon de la kuvego kaj tuj estis manĝita de la malbelaj bestoj. Ankaŭ La Ruĝa-Ĉapeto ne havas feliĉan finon. Ŝi estis manĝita de Lupo. Mi ne povis imagi pri krueleco de fino de La Belulino Dormanta.

Granda Kampo (Japanio)

La Florejo

Tute ne sciante pri Sadio nek pri La Florejo de persa literaturo, mi sen kialo estis allogita, kaj eĉ nur pri la parto leginte, mi miras rilate la riĉan mondon de la prozo persa.
Dank'al la traduko esperanta kaj Sumoo mi povis trovi la belecon de melodio de la lingvo. Abundas nekutimaj vortoj, esprimoj kaj nomoj neniam konataj, kiel aldono, la libro enhavas "vortareto"-n.

Majo (Japanio)

La Libro de Daniel (Malnova Testamento)

Nebukadnecaro, reĝo de Babelo, eksieĝis Jerusalemon. Li venigis knabojn sendifektajn, belaspektajn, komprenemajn por ĉiu saĝaĵo, klerajn, scienckomprenantajn, kaj kapablajn servi en la palaco de la reĝo el la Izraelidoj. Inter ili estis Danielo, Ĥananja, Miŝae, kaj Azarja. Al tiuj kvar knaboj Dio donis kapablojn kaj komprenemecon pri ĉiuj saĝaĵoj, kaj Danielo estis ankaŭ kompetenta pri ĉiaj vizioj kaj sonĝoj. La plej potenca Dio pruvis, ke li kapablas savi siajn fidelulojn el ĉiu ajn situacio!
Aperis sonĝoj al Nebukadnecaro, neniu povis klarigi al li la sonĝojn, krom Danielo, kiu petegis la kompateman Dion de la ĉielo. Temis pri tio, kio okazos ĉe la fino de la mondaĵo. La mondaj potencoj sekvos unu post la alia ĝis la regno de Dio frakasos la homajn regantojn, kaj denove la Kreinto Jehovo kontrolos ĉion surtere! Tiam estos tempo malfacila, kia ne ekzistis antaŭe, sed saviĝos ĉiuj, kiuj restos fidelaj al Dio. Kaj multaj el tiuj, kiuj dormas en la tero, vekiĝos por vivo eterna. La anĝelo de Dio ordonis al Danielo, ke li kaŝu la vortojn kaj sigelu la libron ĝis la fina tempo; multaj ĝin tralegos, kaj multiĝis la scio.

Danke (Ganao)

Rat-Man de Detlev Blanke kaj Ulrich Lins

Tiu libro estas vere interesa: Ĝi estas plena de legaĵoj, kun diversaj temoj bone legeblaj. Ankaŭ kun diversaj anekdotoj, rakontoj, leteroj, noveloj-fragmentoj, frazlibreto, komercaj Leteroj, ktp. Estas plezuro interagi kun Vi.

Emo (Brazilo)

Vivo Feliĉa de Divaldo Franco

Ĉu vi bezonas bonan gvidanton por helpi vian moralan vivmanieron? Jen ĝi estas. La libro Vivo Feliĉa estas tio, kion vi bezonas por akompani vin en la vivo, helpante vin ĉiutage en la neatenditaj aferoj, donante al vi forton kaj kuraĝon. Ĉiu pripensinda mesaĝo donas al ni oportunon fari novan kaj feliĉan vojon en la vivo.

Majfloro (Brazilo)

Babilemo sen Limoj, n-ro 131

Mi elektis tiun legadon ĉar temis pri Homaĝo al "ISABELLLE JACOB" (izabel Ĵakob), kiun multaj esperantistoj de multaj landoj konas. Ŝi tiel vojaĝis al kongresoj, proksimaj kaj malproksimaj, kaj kun Pierre kaj la filo Tilio ili akceptis en sian hejmon "Pomarbo", esperantistajn amikojn el tuta mondo. Ŝia idealo de egalrajto instigis ŝin, kaj Pierre al studo kaj disvastigo de Esperanto.
Jam en 1997 ŝi organizis la kongreson de SAT en Limoĝo, Francio (Limoges). Mi ĉeestis kaj ĵus komencis lerni Esperanton kaj demandis min "kiuj estis tiuj "3 Isabelle" aktivulinoj? (jes ili estis 3 Izabel). Post ilia lasta vojaĝo en Tanzanio ŝi sendis al mi sian Babilemo sen Limoj129, tiel riĉa en memoroj!
Pii proksime, ŝi animis la kunvenojn de Esperanto-grupo de sia vilaĝo, ĉiceronis multajn surterenajn vizitojn, staĵojn kaj ekspoziciojn pri botaniko kaj mikologio en la tuta Limoĝia regiono, ankaŭ kun la lernejinfanoj. Ŝi aŭtoris plurajn verkojn pri arboj kaj fungoj cele al popularigo. La stilo estas science rigora sed tamen simpla, por ke eĉ infanoj povus kompreni.
Kaj en tiu Babilemo sen Limoj, eĉ la infanoj de lernejo kaj multaj grupoj de sia regiono kaj pli, homaĝas al la Grando Damo de Esperanto kaj Antoine diris en prelego:
Do, Isabelle foriris. Nova verda stelo brilas en la firmamento. Ni sopiros pri ŝi, pro Esperanto ankaŭ pro botaniko kaj pro tio, kiu ŝi estis. En ĉi tiu speciala numero estas multaj atestoj, fotoj, kaj memoroj. Isabelle, virino kun multaj pasioj, kiu ĉiam pretas transdoni kaj dividi sciajn sciojn.
Dankon Isabelle pro ĉio ĉi. Jes, dankon Isabelle pro kio vi estis.

Nikol (Francio)

NJUK, Somero ĉe marmotoj de Bernard Primault

Mi tre ŝatis tiun libron. Ĝi parolas pri la vivo de marmotoj dum la kvaraj sezonoj. La aŭtoro el Svislando estas sciencisto, kiu observas kaj analizas la veterojn kaj klimatojn. Li estas naturesploristo.
Tiu ĉi rakonto estas porinfana libro verkita en la kadro de la realo en la limoj de naturalismo sed prezentita je nivelo, kiun infanoj kapablas kompreni.
Oni malkovras la kolonion de marmotoj en la monto kun aliaj bestoj. Oni tremas kun ĝi pro la multaj danĝeroj, kiujn ĝi renkontas kaj oni komprenas, ke la vivo de marmotoj ne estas facila.
Fine, oni pli ŝatas kaj pli respektas naturon kaj bestojn, kiuj senĉese luktas por postvivi en belega montaro...

Guerin (Francio)