Recenzoj de legataj libroj dum la novembra sumoo 2025

Brazila Esperantisto

En la revuo numero 366 (novembro 2024), eldonita de Brazila Esperantisto, la oficiala publikaĵo de la Brazila Esperanta Ligo, ofertas diversecon de enhavo. La numero inkludas ampleksajn artikolojn pri lingvaj temoj, kiel ekzemple opozicia markado en lingvoj (inkluzive de Esperanto) kaj analizon de la kvar temperamentaj teorioj, ligante ilin al agado en laborgrupoj. Krome, estas reflektoj pri la Esperanta movado, diskutante la gravecon de fizikaj institucioj (kiel ekzemple muzeoj, bibliotekoj kaj arkivoj) en la cifereca epoko, kaj raporto pri la Universala Esperanta Kongreso en Afriko (UK en Afriko). La enhavon kompletigas intervjuo kun la brazila poetino Maria Nazaré C. Laroca, kaj sekcio pri brazila literaturo tradukita en Esperanton (Kvindek Milrejsa Rekompenco), esperantigita de James Resende Piton.

lemosac (Brazilo)

Ŝia lasta poŝtkarto de Serĝo Elgo

Ŝia lasta poŝtkarto estas romano. Ĝi rakontas malaperon de junulino kaj la esploron por retrovi ŝin. Mi trovis ĝin sufiĉe facile legebla kaj interesa. La fadeno de la historio incitas legi plu. Kelkfoje, Serĝo Elgo uzas novajn (ĉu pli aktualajn?) vortojn.

Slogano (Francio)

Lorenaj fabeloj en la loren-germana kaj Esperanto

Fabeloj en tiu ĉi libro memorigas al mi mian infanaĝon (kun la fabeloj: pri leono, urso kaj lupo, la tri muzikistoj...).
Noti: la originalaj fabeloj de la libro estas en la rejn-franka dialekto.

Testudeto (Francio)

Averto pri murdo de Julian Modest

Mi tre ŝatas la verkojn de Julian Modest. Lia stilo estas klara kiel montara akvo. Eĉ se la romano Averto pri murdo estas krimromano, la rakonto enhavas esplorojn de la ĉiutaga vivo: ĝojoj, ploroj, vivo, forpaso, bonaĵoj kaj malbonaĵoj, kiujn travivas simplaj homoj. Ĉio estas verkita poezie kaj simple kiel la vivo de la rolantoj de la rakonto.

Arbareto (Francio)

Nero, la sanga poeto de Dezső Kosztolányi

La romano kaj ties traduko estas brilaj. Sekvontfoje mi legos la tutan romanon kaj elverkos recenzon. Nun mi plenumis iom malpli de la duono, sed ĉiutage po kvin paĝojn mi legis, kaj traverkis min.

Arbuto (Hungario)

Esperantismo de Giordano Moya Escayola

Estas konstanteble, ke kvankam la vivnivelo altiĝas, la ŝanco trovi sekurajn laborlokojn reduktiĝas. En tiaj cirkonstancoj, fondi familion, naski filojn, longe subteni ilin por bona instruo kaj eduko, fariĝas riska aventuro.
La reĝimo de libera konkurenco en planeda skalo per si mem ne alportas pli justan socion. Fakte la vivnivelo altiĝas en la plej kleraj industriaj landoj, sed la socio dividiĝas en bonfartuloj kaj marĝenuloj. Kiuj nekonstante strebas akiri novajn teknikaĵojn, sciojn por havi la kapablon ŝanĝi laboron riskas fariĝi marĝenuloj, kaj tiel same maturaj homoj, kiuj perdas siajn laborlokojn. La distribuo de laboro jam fariĝas necesario por solvi senlaborecon.
En afrikaj subevoluintaj landoj ankoraŭ la plejmulto restas analbabetaj. Mankas propraj kleraj entreprenistoj krom kapitaloj. Ĉu ili povas asimili informadikan teknikon? Sen kapableco por organizi demokratian vastan ŝtatojn, sen universitatoj, sen delasi ilian tradician vivmanieron, ili ne povos eliri el sia daŭra mizera kondiĉo. Tiuj landoj bezonas longtempe la helpon sen profito de evoluintaj landoj.
Financo kaj komerco fariĝis transnaciaj. Ĉu ankaŭ fariĝos tutmondaj la Homaj Rajtoj? En kleraj demokratiaj landoj eble jes! En multaj landoj en kiuj ili ne plene regas, tuj ne regos. En multaj landoj oni vidos en la tutmondiĝo disfalon de ilia tradicia identeco, ili izoliĝos de la aliaj landoj kaj reakcios kontraŭ tutmondismo.
La dudeka jarcento pro nacionalismo, spertis du mondmilitojn. Tiel same la dudekunua jarcento povas sperti alfrontiĝojn de civilizacioj. La aktuala muzulmana civilizacio eble malfacile akceptos asimili eksterajn morojn kaj pensmanieron. Ankaŭ en evoluintaj landoj tiel same povas okazi pro etnaj naciismoj. Tiuj rigardas la pasintecon, fermiĝas en si mem, kaj klopodas konservi la tiel diritan propran identecon.
Oni devas aktualigi kaj vigligi la ESPERANTISMON, kiu pere de ESPERANTO, lingvo sennacieca kaj neŭtrala pri naciismoj, estu la aganto je tutmonda skalo de tiu ĝenerala ŝanĝo de pensmaniero, kapabla unuigi la homaron.

Kongreso (Meksiko)

Carland Cross

Mi partoprenos al la novembra sumoo. Mi elektas la 4 disponeblajn e- librojn Carland Cross (Carland Cross estas komiksa serio da sep volumoj publikigitaj inter 1991 kaj 1998. Ĝi rakontas pri Carland Cross, privata detektivo, kiu okupiĝas pri ĉiaj misteraj aferoj, kiujn la polico ne povas solvi, en timiga nebulplena atmosfero de 1930-a Londono, kun la helpo de metilernanto Andy White.).
La rakonto sekvas denove Carland Cross, ĉifoje pri "mistera ekspedicio
Ĉirkaĉ Lago Ness, implikante malaperojn kaj neklarigeblajn okazaĵojn", kompreneble.
La rakonto okazas en 1936, kie ekspedicio al Loch Ness estas markita per misteraj malaperoj. La albana-Portlett-ekspedicio estas survoje sur La marbordoj de Loch Ness, kaj membroj de la ekspedicio esprimas sian zorgon pri neklarigeblaj okazaĵojn: Kvin malaperoj, inkluzive la de Lord Portlett, estis raportitaj, kaŭzante panikon inter la membroj. Halucinoj kaj timo ekestis, pligravigitaj de onidiroj pri Vikingoj kaj mitaj estaĵoj. La polico sendas detektivojn por esplori la strangajn okazaĵojn rilatajn al la ekspedicio. Ŝajnas ke la ekspedicio serĉis la tombon de vikinga reĝo, Ragnar Ingmarsson, moknomita Ragnar La Frenezulo. Finfine, unu kaverno estis malkovrita, ĝi enhavas arkeologiajn artefaktojn kaj runskribojn, sed, samtempe, la "protagonistoj" ekkomprenas ke ili estas kaptitaj en pli granda komploto.
Mi ne povas diri plus ĉar la venonta albumo ne estas ankoraŭ tradukita. Eble por la venonta SUMOO.

Lacerteto (Francio)

Fabeloj de la verda pigo de Louis Beaucaire

12 fabeloj kolektitaj de Louis Beaucaire, kiu rakontas la vivon de birdoj kaj bestoj. La nomoj estas esperantaj kaj la popolo parolas Esperanton.

Rajmundino (Francio)

Esprimo de sentoj en Esperanto de Edmond Privat

Tiu libreto ne estas lernolibro, estas observa rigardo de la lingvo Esperanto.

Rajmundino (Francio)

Karlo de Edmond Privat

Karlo estas facila legolibro por la lernado de Esperanto, ĉefe por la lernantoj de kursoj kaj por la komencantoj, kiuj ĵus finis sian lernadon en lernolibro.
Tiu libro rakontas la vivon de knabo nomata karlo de sia infanaĝo ĝis sia edziĝo. Karlo estis la unua infano de gesinjoroj Davis, tamen li ne ĝuis tre longe la gloron esti sola en la nova generacio de l'familio. Kiam li estis dujara, lia fratineto Helenjo naskiĝis.
Karlo tre ŝatis sidi sur la genuoj de sia avo kaj aŭdi rakontojn pri la infaneco de sia patreto aŭ pri malproksimaj landoj, kiujn la avo vizitis. Li ŝatis aŭdi pri la maro, kaj tre deziris ĝin iam vidi.
Lia patrino kondukis lin al la lernejo la unuan fojon. Karlo estis tre inteligenta, liaj gepatroj klarigis al li multajn aferojn kaj li atentis ĉion.
Kiam Karlo estis dekdujara, liaj gepatroj opiniis ke estis tempo meti lin en liceon. La patro de Karlo rakontis al li, ke lia avo kaj iliaj praavoj tie lernadis, kiam ili estis knaboj. La plej bona amiko de Karlo estis Janko.
La sekreto de Karlo estis junulino kaj li konvinkiĝis ke ŝi havis belege bluajn okulojn. Li diri al Janko sian sekreton kaj peti lian helpon kiam ŝi foriris.
Karlo iris studi medicinon en alia urbo kaj unu tagon kiam li revenis al sia urbo por viziti sian familion, li havis feliĉan renkonton kun la juna viirino, al kiu li enamiĝis. Ŝi estis Alico. Ili fianĉiĝis kaj edziĝis kiam li definitive revenis al sia hejmurbo.

Lopes (Brazilo)

Sur bluaj planedoj de Laure Patas d'Illiers

Mi legis la historion Le serpento kaj la rano. Gven renkontas viron, kun kiu ŝi estis tre feliĉa. Sed tiu viro volis iĝi virino. Do Gven havis specialan ĉenon kun dika medaliono. Sur tiu estis gravuraĵo de serpento, kiu mordas sian voston.
Por scii pli, oni devas legi la libron. Estas tre interesa libro.

Tits (Belgio)

Historio por Malfermi Estontecon (Moderna Historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio)

Tiun 247-paĝan libron komune redaktis pacamaj historististoj de Ĉinio, Japanio kaj Koreio kiel lernolibron por la studentantoj de tiuj tri landoj pri "ne?trala historio" de tiu orientazia regiono. Ĝi estas eldonita en la lingvoj ĉina, japana, korea, kaj tradukita al esperanto, kiu estas "neŭtrala lingvo" taŭga por "neŭtrala historio". Per facile legebla lingvo ĝi informas pri historiaj eventoj tre malofte konataj ekterlande. Mi bedaŭras, ke ne estas indikita la prononco de ĉiuj nomoj aziaj per esperanta alfabeto.
Dum la dua parto de la 19-a jarcento, Ĉinio, Japanio kaj Koreio estis perforte devigitaj de la okcidentaj potencoj malfermi sian landon al la ekstera mondo kaj al la internacia komerco. La moderniĝo socia, scienca, industria kaj eduka de iliaj tradiciaj socioj feŭdismaj estis malfacila kaj doloriga.
Japanio fariĝis militisma socio superregata de la imperiestro (Tenno-o), kiun japanoj konsideris kiel dia praido de la sundiino Amaterasu-o. Ĝi pli rapide kaj pli efike moderniĝis ol Koreio kaj Ĉinio kaj per sinsekvaj militoj provis kolonii ilin kaj aliajn landojn por akiri krudaĵojn kaj nutraĵojn, kiujn japanoj ne sufiĉe posedis en sia lando.
Post milito kontraŭ Ĉinio (1894-1895) Japanio konkeris Koreion kaj Ia insulon Taiwan. Post milito kontraŭ Rusio (1904-1905) Japanio konfirmis sian influon super Koreio kaj Manĉurio kaj akiris parton de la insulo Saĥalino. Post la unua mondmilito (1914-1918) Japanio kaptis ĉiujn koloniojn de Germanio en orienta Azio kaj Pacifiko. Post la rusa revolucio Japanio sendis trupojn en Siberio por provi okupi ĝin sed malsukcesis. Dum la 1930aj jaroj Japanio invadis Ĉinion kaj kreis la pupan ŝtaton de Manĉukuo. Dum la dua mondmilito (1941-1945) Japanio invadis plurajn landojn de sudorienta Azio por krei "kunprosperan sferon de la granda orientazio".
Tiaj okupado kaj ekspluatado kompreneble vekis multajn ribelojn de la diversaj popoloj koloniitaj, kiujn senkompate subpremis Japanio. Ĉio ĉi ĉesis sekve de la plena malvenko de Japanio en 1945, sed persistas dolorigaj memoroj pri pasintaj kruelaĵoj kaj militkrimoj, kiujn Japanio malfacile agnoskas. Ĉinio kaj Japanio repaĉiĝis en 1972, sed la reago de Ĉinio kontraŭ la ĵusaj vortoj de la japana ĉefministrino Sanae Takaichi pri la insulo Taiwan indikas, ke fajro daŭre bruletas sub cindroj...

Urso (Francio)

Unuiĝintaj Nacioj - venu kun mi! de Nane Annan

Annan estas la aŭtorino de la libro Unuiĝintaj Nacioj - venu kun mi!. Ŝi verkis ĝin en 2000. Ŝi estis la dua edzino (kaj nun vidvino) de Kofi Annan, la Generala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, kiu forpasis en 2018.
En la libro ŝi parolas pri la graveco de tiu ĉi organizaĵo, kiu estas kiel "klubo de malsamaj Nacioj el la tuta mondo". La Nacioj, kiuj apartenas al la organizaĵo, alpaŝas multajn aferojn, por helpi la popolojn de tuta nia planedo. La sidejo de Unuiĝintaj Nacioj estas en Novjorko. Ili malhelpas militojn, helpas malsanulojn, malriĉulojn, virinojn, infanojn kaj maljunulojn. Ili liveras akvon, manĝaĵon, kuracilojn kaj vestaĵojn.
Nane Annan estas advokatino kaj devenas el Svedujo. Kofi devenis el Ganao, Okcidenta Afriko. Ili loĝis en Novjorko, sed ili vojaĝis tra la tuta mondo: Nord- kaj Sud-Ameriko, Kongo, Ganao, Gvatemalo, Angolo, Zambio, Kosovo, Hindujo, Kamboĝo, Timoro. Ili renkontis multegajn homojn: rifuĝintojn, infanojn, knabinetojn, personojn, kiuj deziris nur pacon.
Sed Nane kaj Kofi vidis ankaŭ malriĉecon de popoloj sen nutraĵo por manĝi, aŭ loĝejo, aŭ kuraciloj, aŭ ilia lernejo detruita fare de milito. Finfine, Nane Annan esperas, ke baldaŭ la mondo estos sen malsano, sen milito kaj sen malriĉeco, ĉar la mondo ne apartenas nur al ni.
Ni ĉiam devas konservi bone nian planedon por la venontaj generacioj.
Tiu ĉi libro, laŭ mi, estas belega kaj emociega, efektiva atesto de la signifo de la socia solidareco.

Karla (Italio)

Rakontoj pri mia vivo de Gaby Tréanton

Gaby Tréanton estas esperantistino konata inter esperantistoj diverslandaj. Ŝi naskiĝis en Bretonio en 1920 kaj forpasis en 2019, ŝi estis preskaŭ centjarulino, kiam ŝi mortis. Eta virino, diskreta, modesta, ĉiam ridetema, ŝi ĉiam rilatis al aliuloj kun afableco.
Mi persone plurfoje renkontis ŝin dum diversaj Esperanto-aranĝoj, ĉefe en Pluezek en Bretonio dum la unusemajna ĉiujara somera renkontiĝo. Tamen miaj rilatoj kun ŝi restis supraĵaj.
Kun granda plezuro mi legis la libron. Tra la legado mi malkovris multajn facetojn en la vivo de Gaby. Humanista, pacifista, ŝi agis en multaj fakoj, kies filozofioj rilatas al ŝiaj vivceloj: instruado kadre de la Freinet-movado, partopreno al la loka sistemo pri interŝanĝoj (SEL), malkovro kaj studo de Esperanto en 1945, aktivado ĉe la Naturamikoj, ĉe la Kvakeroj (humanista religio), en la Internacia Civila Servo, en la JEAN movado (Juneco de la menso, Edukado pri si mem, Ardo al la laboro, Nobleco en la konduko).
Legante tiun libron, vi konstatos, kiel ĝis la fino de sia vivo, Gaby plenigis ĝin. Estas optimista mesaĝo, kiun ŝi donas al ni. Endas al ni esperantistoj danki Maja Mériaux, kiu kolektis kaj registris la atestojn de Gaby por esperantistigi ilin. Kune kun teamo de bretonaj esperantistoj ili sukcesis editi tiun libron en du lingvojn: en Esperanto kaj en la franca.
Se foje vi renkontis Gaby dum via esperanto-vivo, nepre legu tiun libron, kiu donos al vi varmon en la koro!

Jogo (Francio)

Elementaj principoj de milita propagando de Anne Morelli

La 130-paĝan libron eldonis Esperanto-France en 2024 kun bona traduko de Jean-Claude Thumerelle. La libro estas resumo de kurso de historia kritiko donita al milo da lernantoj de la universitato de Bruselo. En la antaŭparolo la aŭtorino priskribas la fontojn de la 10 principoj uzataj de la "mas-medioj" por akceptigi al ni iun ajn militon. Ŝi bone mencias la antaŭajn studojn pri tiu temo fare de Jean Norton Cru kaj Arthur Prosonby (1871-1946). Gratulindaj estas la 12 lastaj paĝoj de la libro kun 300 interesegaj notoj.
Jen la 10 principoj por mis-informi, bone klarigitaj per trafaj ekzemploj:
Ni ne deziras militon;
Nur la alia flanko respondecas pri la milito;
La malamiko havas la vizaĝon de la diablo (aŭ "La terura deĵoranto");
Noblan kaŭzon ni defendas kaj ne proprajn interesojn;
La malamiko konscie provokas kruelaĵojn, kiam ni faras misagojn, estas nevole;
La malamiko uzas malpermesitajn armilojn;
Ni suferas malmulte da pereoj, tiuj de la malamiko estas egaj;
La artistoj kaj intelektuloj subtenas nian kaŭzon;
Nia kaŭzo havas sanktan karakteron;
Tiuj, kiuj esprimas dubon pri la propagando, estas perfiduloj.

La libro estas nun tradukita en ok lingvojn (inkluzive de Esperanto, bone menciita de Anne Morelli dum tre interesa video-filmeto en youtube). Mi varme konsilas la legadon de tiu libro al ĉiu Esperantisto.

Atrebato (Francio)

La eta muso en Bretonio de Johan Valano

En Francio kaj eble en aliaj landoj, kiam infanoj perdas laktodenton, ili metas ĝin sub sian kusenon, kaj matene la dento malaperis. Sub la kuseno, nun estas malgranda donaco. Ĝi estas donaco de la eta muso! En ĉi tiu rakonto, la eta muso devas iri al Bretonio por interŝanĝi laktodenton kontraŭ donaceto. Bretonio estas tre bela regiono en okcidenta Francio. La eta muso uzas la okazon por viziti ĝin, veli, admiri belajn pejzaĝojn, renkonti homojn kaj ĝui festivalon. Tio estas infanlibro, kiun mi legos al miaj genepoj.

Ciganino (Francio)

La danĝera lingvo de Ulrich Lins

Mi ĉifoje legis ĝis paĝo 60, tamen la literoj estas tre tre malgrandaj kaj mi ne povas legi sen lupeo.
Esperanto estas la danĝera, de kiam ĝi aperis en Pollando, kiu estis teritorio de Ruslando. Unue Esperanto devis akcepti severan revizion. Poste diktatoraj reĵimoj kaj fanatikaj ideologioj stampis Esperanton danĝera lingvo, plej forte en la Nazia Germanio kaj en Soveta Unio sub Stalin.
Aliflanke en Francio ĉiam estis fortaj apogantoj de Esperanto, post la unua mondmilito, ankaŭ pro la fortikiĵo de maldekstruloj, ŝajnis prezentiĝi favora bazo por la lukto ĉe Ligo de Nacioj. Tiutempe ekzistis jam raporto de la ĝenerala subsekretario, la japano Nitobe Inazoo, pri ilia partopreno en la 13a UK de Esperanto en Praha. Li menciis pri la "internan ideon" de Esperanto. Ĉi-foja reala Sumoo finis la 23an dimanĉe kaj Aonisiki, ukrano, fariĝis ĉampiono. Mi estis tre tre ĝoja kaj gratulis lin eĉ larminte.

Samo (Japanio)

La Aventuroj de Tom Sawyer de Mark Twain

Mi legis La Aventuroj de Tom Sawyer verkitan de Mark Twain, ĝis la paĝo 189.
Tom, Joe kaj Huck elektis la Insulon de Jackson, kie ili ektranoktis sur kampo. Ili ĝuis la sovaĝan vivon nur en du tagoj, kaj fariĝis malsaneta pro hejmosopiro. Iunokte Tom kaŝe revenis hejmen kaj subaŭskultis la interparolon de Onklino Polly kaj Siniorino Harper. Li sciis ilian malĝojon kaj eklarmis. Sed sciante, ke ili celebros la funebran cermonion en dimanĉo, li revenis al la insulo. Ili venkis teruran sperton pro tondroŝtormo, imaginte de ilia triumfo en la dimanĉa funebra cermonio.
Poste ili revenis la vilaĝo, ili sentis, ke ili kvazaŭ fariĝus herooj. Sed Tom en lia koro ĉagreniĝis pro amo al Becky.
En ĉi tiuj ĉapitroj vivo de pubereco estas priskribita tre vigle. Mi volas ke nunaj knaboj libere ĝuu eksterajn sanajn aventurojn.

Matano (Japanio)

La flava hundo de Georges Simenon

Sekvante la lastan, mi legis la libron La flava hundo, kaj mi povis legi ĝis fino. La libro estis verkita de Georges Simenon kaj Daniel Lues tradukis el la franca lingvo.
En nokto de ŝtormo kvar viroj faris kaltludon en kafejo de la hotelo Admiralo, kaj unu el ili estis mortigita, ricevinte kuglon en la ventro ekster la hotelo. Ili estis eminentulo en la urbo Concarneau. Poste krome du viroj malaperis, samtempe flava hundo kaj vagulo aperis. Tio plue maltrankviligis la loĝantaron. Do, komisaro Maigret kun inspektoro Leroy venis por solvi la aferon en la urbon per telefonvoko de la urbestro.
Maigret esploris la aferon kaj rezulte li sciiĝis pri pasinteco de kvar viroj, pri servistino de kafejo Emma kaj la vagulo. Unu el du viroj malaperintaj estis venenitaj, kaj la alia estis en Parizo laŭ alia nomo, kaj li estis revenita en Concarneau. Poste Maigret kunvenigis vagulon, Emma-n kaj duopon el kvar viroj en la ĉambro, kaj li klarigis la aferon al ili.
La sceno de la pridemando rememorigis al mi francan nigra-blankan filmon kaj mi sentis, ke Maigret estis humana persono.

Granda Kampo (Japanio)

Vage tra la dimensioj de Koniŝi Gaku

Mi daŭre legis la rakontaron de Koniŝi Gaku kaj sentis pli kaj pli impresita de la stilo kaj precizeco de vorto-uzo por esprimi ĉion en la plej simpla formo.
Mi nur bedaŭras ke ĝis nun mi ne havis kapablon aprezi la superbecon de lia skribmaniero. Aldone la intrigo de la rakontoj estas ege lerte planitaj kaj en kelkaj rakontoj, okazas en la fino ne antaŭ supozeblaj renversoj, kiuj faras ĉion ege pli amuzigaj.

Majo(Japanio)

Brulanta sekreto kaj aliaj rakontoj de Stefan Zweig

La novelo (1911) temas pri la rilato inter tri homoj dum ilia restado en feria hotelo: la barono (juna riĉa viro), Matilda kaj ŝia dudekjara filo, Edgar. La barono celas forlogi la allogan virinon. La novelo subtile priskribas lian strategion: amikumi la filon kiel akcelilo al la patrino. Edgar, ankoraŭ infano, entuziasme reagas al lia alproksimigo, kaj komencas rilato inter Matilda kaj la barono. Ili subite malzorgas Edgar-on. Li komence ne komprenas la sencon de la rilato inter sia patrino kaj la barono (jen la "brulanta sekreto") kaj seniluziiĝas. La novelo interesege priskribas la evoluon de la Edgar-aj sentoj, kiuj transiras de amo por la barono al akra malamo por li kaj por la patrino, dum li kreskas de infano al plenkreskulo.
Zweig majstre priskribas la evoluon de la sentoj inter la tri roluloj.

Kriketo (Svislando)

Elementaj principoj de milita propagando de Anne Morelli

Ĉu ekzistas iu maniero igi nin aprobi militon, pri kiu ni unue ne interesiĝas aŭ kiun ni malaprobas?
La dek principoj de milita propagando, prezentitaj en ĉi tiu verko, montras ke tio estas ebla kaj aplikata, regule kaj efike, de propagandagentejoj de ĉiuj flankoj, profesiigitaj kaj nomataj "komunikaj servoj".
Ĉi tiu libro estis multfoje eldonita kaj ĝisdatigita. Ĝi ekzistas hodiaŭ en 8 lingvoj kaj fariĝis fonto malkodi la propagandon, kiu inundas dum ĉiu milito por "aĉetigi" ĝin de ni. Sen escepto por la plej lastatempaj militoj de la dudek unua jarcento.
Ankaŭ tiu libro permesas al ni reviziti la historion de la dua Mondmilito. Tiu ĉi estis por mi tre interesa kaj instrua.

Guerin (Francio)

Tri rakontoj de Gustave Flaubert

Thierry Tailhade, la tradukisto, volis prezenti gravan verkon de la franca literaturo. Tial li elektis la faman verkiston Gustave Flaubert kaj proponis lian lastan libron publikigitan en 1877.
Ĉi tiu libro konsistas el tri partoj. La unua rakonto, "Simpla Koro", okazas en Normandio, regiono bone konata al Flaubert. La aliaj du rakontoj estas lokitaj en la fora pasinteco kaj priskribas la vivojn de sanktuloj en du malsamaj epokoj: "La Legendo de Sankta Juliano la Hospitalisto" en la Mezepoko kaj "Herodiaso" en la Mediteranea Antikveco.

Jen resumo de "Simpla koro", kvankam ne eblas esprimi per kelkaj vortoj la sentemon de ĉi tiu rakonto.
Orfino, Feliksa travivis mizeran infanaĝon, mistraktita de farmisto kaj perfidita de sia fianĉo, ĝis kiam ŝi renkontis burĝan vidvinon, sinjorinon Albino, kiu konsentis dungi ŝin kiel kuiristinon. S-ino Albino ŝatis la ĉeeston de ĉi tiu simpla, afabla kaj efika virino, kiu zorgis pri ŝiaj du infanoj kvazaŭ ili estus siaj propraj.
Akompanante la infanojn al katekismo, Feliksa malkovros la katolikan religion, kiu poste fariĝos fonto de konsolo fronte al ĉiuj ŝiaj seniluziiĝoj. La morto de la infanoj de S-ino Albino kaj la malapero de ŝia nevo profunde tuŝos ŝin.
Jaroj pasis, kaj tiam okazis neatendita evento. S-ino Albino ricevis esceptan donacon: belegan papagon kun bunta plumaro, sed tiel spacoraba, ke ĉi tuj donis ĝin al Feliksa. Ĝoje, Feliksa nomis ĝin "Ĝoĝo" kaj instalis ŝin en sia ĉambro kun la intenco dresi ŝin. Iom post iom ŝi fariĝis konfidulo en ŝiaj solecaj momentoj.
Bedaŭrinde, unu tagon la papago kolapsis. Vidante la aflikton de Feliksa, S-ino Albino sugestis pajloŝtopi la birdon, ĉar por Féliksa, Ĝoĝo simbolis la Sanktan Spiriton, ekde kiam ŝi vidis gravuraĵon titolitan La bapto de Nia Sinjoro .
S-ino Albino ankaŭ mortis, lasante al Feliksa renton kaj la eblecon resti sur la bieno ĝis la vendo, kiu neniam okazis. Dume, Feliksa malsaniĝis pro la humideco en la domo kaj mortis pace, kun Ĝoĝo apud ŝi ĝis ŝia lasta spiro.

Gratulojn al la tradukisto pro ĉi tiu malfacila tasko. Bonŝance, la dulingva franca/esperanta prezento vidalvide al ĉiu frazo faciligas la komprenon de kelkaj arkaikaj vortoj. La vortprovizo en ĉi tiu verko estas ekstreme riĉa kaj postulas profundan scion de Esperanto aŭ tre bonan vortaron.

Pervenche (Belgio)

Hura! de Julio Baghy

Poste tri sumoo-periodoj mi finlegis tiun ĉi dikan libron 412-paĝan. Julio Baghy estas fama verkisto, kies verkojn mi neniam legis, do mi volonte aĉetis tiun ĉi libron venditan en la libroservo de Japana Esperanto-Instituto.
Kvankam mi finlegis la libron, mi komprenis la enhavon nebule. La romano komenciĝis per stranga rakonto de viro, kiu naskiĝis inter gepatroj kreskintaj inter ŝafoj, kaj li, kreskinte normale, renkontis junulinon en la montara vilaĝo. Mi supozis, ke la rakonto evoluos inter ili, sed tute ne. Mi estis enkondukita en la labirinton. Fine denove aperis tiuj gejunuloj, sed kion la aŭtoro volis transdoni al mi, estas nebula. Tamen mi estas kontenta, ke mi povis legi tiun ĉi libron.
Legante ĝin, mi tre miris pro du aferoj:
1. Tiu ĉi libro estis eldonita en 1930, 95 jarojn antaŭe. En tiu frua tempo estis verkisto, kiu povis tiel lerte verki romanojn en Esperanto.
2. En tiu tempo estis ankaŭ legantoj, kiuj povis legi tiun "enigman" dikan libron, paginte nemlmulte da mono.
Vere Esperanto estas mirinda lingvo, tio estas mia konkludo post legado de tiu ĉi libro. Mi volas denove provi legi tiun ĉi libron en la venontaj Sumoo-oj.

Horizonto (Japanio)