Mi sukcesis la libron legi tutan. Ĝi enhavas daŭre aktualan temon. La libro devigis min pripensi pri Ukraina problemo pli profune. En nia lando oni nun renkontas ukrainojn vere ĉie, surstrate, en vendejoj, lernejoj, hospitaloj, restauracioj, entreprenoj... En mia apartameno du ukrainoj rekonstruis banejon dum 3 monatoj en jaro 2023 kaj mi ne povas diri,
ke mi estis kontenta kun ilia finlaboro, sed mi povis ĉiutage kun du laboristoj amike babili pri iliaj problemoj. Ili devenis el regiono Lviv, okcidenta parto de Ukrainio. Tiu ĉi regiono dum komenco de dudekaj jaroj de la pasinta jarcento ĝis la jaro 1938 (en tiu jaro mi naskiĝis) apartenis al Ĉeĥoslovakio. Ili parolis ruse kaj same ukraine kaj bone ĉeĥe parolis la pli juna. Pli da tempo ili telefonis kaj sakris pri rusoj, preferis manifestacii ol labori. Ĝenerale rifuĝintoj ĝuis nian homan kompaton kaj de registaro financan kaj materialan favoran subtenon. Mi persone ne renkontis en nia urbo kun ukrainoj el oriento.
Spite, ke ili estas slavoj, kiel ni, ilia karaktero estas iel alia. La kialo montris al mi la libro de finna verkisto - ĵurnalisto Lando, kiu vekiĝis - de Kalle Kniivila, kompare kun miaj ĉiutagaj spertoj. Ŝajnas al mi, ke ili ne estas certaj pri siaj radikoj. La afero eble similas al kondiĉoj dum tempo de Zamenhof en multnacia Bielistoko.
Ankaŭ la libro min rememoris tempon, kiam okazis disdivido Ĉeĥoslovakio en la jaro 1993, pace kaj trankvile al Ĉeĥa respubliko kaj Slovakio, kontraŭe kun sangaj okazoj en Kiivo ok jarojn antaŭ la milito.
Mi preĝas por paco sur batalkampo.
En LEGAĴOJ XVII. mi metis liston pri historio de Ukrainio kaj Rusujo de komenco de Kiiva Rusujo ĝis la jaro 2023 kaj ĉapitron el preĝejo kaj tombejo en Lviv, kie la aŭtoro partoprenis funebraĵon. La libro aperos marte. Oni povas ĝin peti rete drahotova@esperanto.cz
Flegistino (Ĉeĥio)
Interesis min artikolo pri niaj ĉeĥaj elstaraj kuracistoj MUDr. Frantisek Koukolík, DrSc., patologo kaj neŭropatologo el Fakulta malsanulejo en Prago, pri kiuj multe nescias.
MarieAnna (Ĉeĥio)
Jam de longe mi ne plu legis tre malnovan libron, tio estas, libro de antaŭ pli ol 100 jarojn verkita kaj tradukita. Tamen, tute ne ĝenas, kaj ĝi tute ne estas malnovstila. Supozeble, pro tio, ke en la komenco de la 20-a jarcento, Esperanto estas relative nova lingvo, en kiu oni ankoraŭ ne uzis multajn neologismojn - fakte mi tion preferas.
Bertha von Suttner verkis la romanon en 1889. Ĝi estis granda sukceso kaj baldaŭ estis tradukita en 26 lingvojn.
La verko esta pli malpli aŭtobiografa, sed estas romano, en kiu la ĉefrolulino nomiĝas Marta Althaus. Ŝi daŭre kontraŭas la ideon de milito, kvankam multaj (precipe viroj), fakte ŝatas militiradon: ili povas havi avanson, ili estas herooj, mortantaj por la patrujo. Marta (Bertha) malŝategas tiun ideon: ĉiu milito jam havas en si jam sekvontan kverelon kaj militon,
multaj viroj mortas, multaj homoj perdas edzon/ filon/ bofilon/ nevon/ kuzon/ nepon ktp. ktp, same kiel nuntempe daŭre okazas. Diferenco estas, ke tiutempo virinoj ne servis en la armeo. Sed pro malsato, malsanoj, ankaŭ multaj virinoj kaj infanoj perdiĝis
La edzo de Marta estis oficiro, sed post kelkaj jaroj foriras el la armeo. Li laboras por pacmoviĝoj, kiel la Ruĝa Kruco. En la mezo de 19-a jarcento oni komencis grundi organizaĵojn por preventi, ke milito post milito okazas. Multaj priridas tiun ideon kaj la homojn, kiu "batalas" por tiu ideo. Ili esperas kaj fidas, ke post multaj jaroj ne plu ekzistos militoj,
(Interkrampe: en la enkonduko de la Nederlanda traduko mi legis, ke nuntempe la mondo estas tute alia: landoj respektis unu la alian, estas institucioj por preventi kaj reguli aferojn inter nacioj. Tion la tradukisto skribis en 2019, dum Trump I; nun ni - bedaŭrinde - scias pli.
Same kiel multaj nun, Marta/Bertha miras, ke oni spendas tre multan monon por produkti armilojn, anstataŭ fari pli socialajn aferojn. Ni vidas: nenio nova sub la suno, kiel Sokrato jam diris.
La libro estas bone legebla, kvankam la listoj de bataloj inter nun ne plu konataj landoj estas iom teda. Tamen rekomendinda, ankaŭ por komencantoj.
Persone mi iomete ĉagreniĝis pro la enhavo: ĝi estas tre/tro aktuala: ŝajne homoj ne lernas - eble pli grave, ne volas lerni kaj daŭre batalas, mortigas normalajn homojn, kiuj nenion misfaris. Kaj nuntempe: la fino de tio mi ankoraŭ ne vidas.
Katinjo (Nederlando)
Tiu verko estas longtempa intervjuo de la paro Grattapaglia far Roman. Preskaŭ ĉiuj esperantistoj jam aŭdis pri BONA ESPERO, fama edukejo en Brazilo, kies dua lingvo estis Esperanto. BONA ESPERO estas milhektara bieno sur la centra altebenaĵo de Brazilo, en la municipo Alto Paraiso (tio signifas Alta Paradizo). La regionon karakterizas milnuanca paradiza bunto.
Kiam okazis tiu intervjuo en 2007 kaj 2008, la esenca celo de BONA ESPERO estis doni konkretan helpon al infanoj de malriĉuloj per alfabetigo kaj eduko kiel "fiŝkaptilo" por ke la lernantoj estu preparitaj por memstara adekvata vivo. Eviti ke ili vegetu, doni al ili ŝancon disvolviĝi. Je Paĝo 12.
Sed 4 jarojn post tiu tre ampleksa, riĉa kaj fascina intervjuo, tiu bieno ne plu estas edukejo! Kio okazis? Mi ne scias. Mi metis la demandon al homo, kiu vizitis Bonan Esperon en januaro 2026. Ŝi konas la kaŭzon sed ne volis sciigi al mi.
Eble iu leganto de mia recenzo en la retejo de Sumoo bonvolos klarigi al ni ĉiuj. Bona Espero estas grava atingaĵo de nia movado kaj ĝi estas parto de nia historio. Tiuokaze, iu homo, kiu konas la kaŭzon kaj konsentas skribi pri tio, sendu raporton al nia amiko Jasuo Hori, kaj Jasuo povus meti tiun klarigon en sia "Voĉoj el la mondo" (mia propono)
Karaj legantoj de Sumoo, nepre legu tiun intervjuon, ĉar BONA ESPERO estas elstara realigo de kelkaj gravaj esperantistoj. La laboro tie ne estis nur simpla laboro, ĝi ankaŭ estis ofero. Dankegon al ili. Ili ĉiuj estu benataj kaj precipe la intervjuitoj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia. La subtitolo de tiu libro estas "idealo kaj realo". Kelkfoje la realo estas tre ŝoka kaj skua!
Kiel esperantistoj povas konduti tiel malbone?
"Esperantisteco en si mem ne estas legitimilo de bono" kiel indikas la intervjuitoj.
Unu el la plej ŝokaj rakontoj rilatas al komploto de iu Rosa. Ŝi facilanime proponis al la estraro de Bona Espero drastan reformon kun pluraj postuloj kaj la plej grava estis "likvidi la lernejon"! Ne plu akcepti infanojn! Eĉ pli konsternige estas ĝia dokumento (pamfleto) por misfamigi la paron Grattapaglia. Tiu dokumento (kalumnia kampanjo fakte) estis dissendita al la "tutmonda esperantistaro".
Aparte interesveka miaopinie estas la provo klarigi tiun "histerian atakon" en nia komunumo, danke al verko de iu Spirito Ramatis (brazilano).
Tiu Ramatis "finfine komprenis la racie neklarigeblajn kazojn, kiel tiun de Rosa: la diablaj kolektivoj, kiuj loĝas en la mallumaj zonoj anka? posedas sian programon de agado. Ne povante invadi kaj domini la anĝelajn zonojn, ili firme sin dediĉas ekskluzive al regado de la mondo de la sensoj, kiu estas la Tero." Je paĝo 122.
Karaj legantoj de Sumoo, "se vi komprenis la rolon de la diablaj kolektivoj, vi tutcerte respondos la demandon, kial ili tiel volonte invadas la Esperanto-movadon. Simple, ĝi estas por ili kampo de facilaj sukcesoj. En la historio de Esperanto abundas reĝisoritaj de ili skandaloj, kies viktimo estis multfoje Zamenhof mem." Je paĝo 122.
Konkludo:
Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj...kaj la diablaj kolektivoj!
Ĉu tiu bieno-edukejo en brazila savano estis sukceso? Por la infanoj, kiuj profitis tiun belan okazon por eliri el socia sakstrato kaj ĝui lernadon en familia etoso, sendube jes! Por Esperanto ankaŭ estis sukceso ĉar la ĉefa celo de la interna ideo estas eduki homojn "por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj".
Nuntempe en 2026, multaj ekstrem-dekstraj politikistoj kaj registaroj facilanime proponas kontrui multajn prizonojn kaj enfermi homojn, kiuj malbone kondutas aŭ kondutus. BONA ESPERO klare montris, ke tia politiko estas nehoma kaj kontraŭefika.
NE! Necesas konstrui edukejojn por infanoj antaŭ ol ili iĝu krimuloj. Estu la ĉefa ideo kaj celo de la esperantistaro. Amase bone eduki infanojn estas multe pli malfacila tasko ol konstrui prizonojn, sed multe pli homa kaj efika.
Telemo (Francio)
Machado de Assis (1939-1908) estas ĝenerale konsiderata kiel unu el la plej brilaj brazilaj verkistoj. Li naskiĝis en Riodeĵanejro, nepo de ekssklavo, filo de tollavistino, nigrahaŭta kaj tre malriĉa.
Li krome estis epilepsiulo kaj balbutulo. Li tamen sukcesis plej ofte kiel memlernanto kleriĝi kaj fariĝi ŝtatoficisto kaj profesia verkisto. Li estas ĝis nun admirata pro sia eleganta stilo, iom skeptika, tre ironia, kaj ofte kritikema pri la homaj antaŭjuĝoj kaj tradicioj. Li verkis plurajn gravajn romanojn, kronikaĵojn, teatraĵojn, poemojn kaj novelojn.
La plej karakteriza trajto de la verkostilo de tiu granda talentulo estas: lasi la leganton en konstanta dubo. Machado de Assis preskaŭ neniam fermas siajn rakontojn per definitivaj veraĵoj: li ĉiam lasas en la menson de la leganto la jenan demandon:
"Kio okazos poste?" Tipa ekzemplo estas la intrigo de unu el liaj plej famaj romanoj - Dom Casmurro", kiu enhavas la historion pri geedzoj. Post la legado, oni nepre demandas sin: "Ĉu la edzino efektive perfidis la edzon?"
Ĉi tiu nova volumo eldonita de EASP, en Brazilo, estas suka legaĵo; Ĝi enhavas 15 novelojn de Machado de Assis, kiuj transdonas taŭgan panoramon pri la talento de la aŭtoro. Kelkaj devenis el lia romantika fazo, la plej multaj el lia pli malfrua, realisma periodo. Abundas amuzaj rakontoj pri la paradoksoj de la homaj mensoj, pri la ridindaĵoj de burĝoj kaj de la cetera alta klaso de homoj, en Brazilo, en la 19-a jarcento.
Unu el la plej amuzaj estas la novelo Ĉapitro pri ĉapeloj, en kiu enuiĝinta edzino decidas postuli, ke ŝia edzo ne plu iru al la urbocentro kun sia kutima ĉapelo surkape, sed kun alia, pli bela kaj eleganta. Ŝi alproksimiĝas al amikino, kiu enkondukis ŝin en la frivolan vivon de belaj virinoj en la societo, kie sinmontrado estas vivocelo. Timiga vivocelo por honesta virino! Fine, ŝi devas repensi pri la taŭgeco (aŭ ne) de la edza malnova ĉapelo.
La tuta libro estas tre agrabla legaĵo. La traduko transdonas tre ĝuste la spiriton de la originalo, kaj ĝiajn subtilajn nuancojn. Se vi interesiĝas pri la plej alta brazila literaturo, tiam nepre mendu vian ekzempleron. Suka legaĵo!
Posovo (Brazilo)
La 203 paĝan libron verkis kaj eldonis André Cherpillod (1931- ) en la jaro 2002. Grandioza laboro! Ni devas danki la aŭtoron pro lia granda erudicio, kiu sukcesas komprenigi al ni la plej diversajn kalendarojn, festojn kaj unitojn de mezuro de la tempo.
La libro komenciĝas per precizaj informoj pri tago, monato, jaro kaj pri kvar tipoj de kalendaroj, per kiuj homoj penas akordigi tiujn unuojn. La sekvaj ĉapitroj estas dediĉitaj al plej diversaj kalendaroj kaj iliaj variaĵoj: la asira-babilona, roma,
egipta, atena, galla, araba, juda. Vi lernas ankaŭ pri la kalendaroj de Persio, Hindio, Ĉinio kaj pri la kalendaroj de aztekoj kaj majaoj. Ĉu suna, luna aŭ ambaŭa kalendaro? Vi bone scipovos kompreni la kalkulojn por situi la superjarojn, la ĉefajn religiajn festojn. Tuta ĉapitro estas dediĉita al la respublika kalendaro kaj al la kialoj de ĝia malsukceso.
Mirigis min, ke en la libro, multaj vortoj rilataj al la tempo estas etimologie klarigitaj kaj skribitaj en siaj originaj alfabetoj. Gratulinde!
André Cherpillod verkis ankaŭ franclingvan version de sia leginda libro.
Atrebato (Francio)
La broŝuro de F Baronnet ne estas gramatika kurso por la ellernado de Esperanto, tamen ĝi pritraktas malfacilaĵojn de la lingvo kaj respondas al prilingvaj demandoj.
Oni dividas la studon de gramatiko en 3 ĉefajn partojn:
La vortfarado
La morfologio (kiel oni klasas la vortojn)
La sintakso
Laŭlonge de la libreto oni trovas tiun skemon: prilingvaj demandoj kaj respondoj kun trafaj ekzemploj.
Por perfektigi sin, por prepari porinstruajn ekzamenojn, tiu libreto utilas.
Mi lernis ke la frazo: P.70
"Estas la unua fojo, ke li kuraĝas……" estas imito de franca idiotismo kaj estas nekorekta, tempa subordita propozicio neniam povas esti enkondukita per "ke" sed per "kiam" do
"Estas la unua fojo, kiam li kuraĝas……." estas la korekta dirmaniero.
La frazo: P.58
"Oni akceptas personojn ĝis 40 jarajn" estas korekta, kvankam oni erare instruas ke post ĝis oni neniam uzas akuzativon. En tiu kazo la vorto ĝis ne rilatas al la substantivo: personojn sed al la numeralo 40. Tie la signifo de "ĝis" estas "maksimume"
"Oni akceptas maksimume 40 jarajn personojn."
Mi incitas vin legi tiun broŝuron, se vi deziras perfektiĝi kaj instrui pli precize la lingvon.
Jogo (Francio)
La imperiestro - kaj artoromano, Nero, la sanga poeto, kiel ĝin nomis Thomas Mann, ekzaltis lin al jubilo. Mi citas el lia letero al Dezső Kosztolányi:
"…ĉi tiu laboro estas multe pli ol produkto de klereco kaj de nacia aŭ eĉ eŭropa nivelo, kaj ĝi portas sur sia frunto la signon de individua aŭdaco, ĝi originas el kuraĝa soleco, tuŝas nian animon per forta noveco kaj per tia humaneco, ke ĝi doloras, tiom vera ĝi estas. Tio estas la esenco kaj efiko de la poezio. La resto estas akademio, eĉ tiam, se ĝi revolucieme gestaĉas….
…Nero estas ofte sovaĝa, senbrida kaj granda en sia senespera senpoveco: sed kiel figuron mi metas super lin Senecan, ĉi tiun majstre glatan korteganon, poeton kaj sofiston, kiu malgraŭ tio estas vera saĝulo, vere granda literaturisto, kaj kies lastaj horoj tiom skuis min kiel malmultaj aferoj en mia vivo kaj en la arto…
sed … al mi plej kara en la tuta laboro, kie Nero, en siaj pliiĝantaj koleroj kaj turmentiĝo, vere kaj home ofendita, vane volas akiri la kolegan fidon de Britannicus, posedanto de la Graco, la Sekreto, kiu estas poeto, kiu en la silenta kaj fremda egoismo de sia artisteco indiferente forpuŝas de si la senrimede perforteman imperiestron - al la pereo.
Jes, tio estas bona, tio estas perfekta, tio estas majstra. Kaj multaj similaĵoj estas en la romano, kies propreca intimeco sentiĝas cetere ne nur en la anima-interna sed ankaŭ en la socia vivo: vi elsorĉas per tute facilaj, senpenaj gestoj bildojn, scenojn el la vivo de la antikva mondurbo, kiuj servas kiel tre interesa socia kritiko…."
Ŝlosila, laŭ mi, fragmento el la ĉapitro Seneca, jen:
"- Sed Nero estas alia - diris Seneca… - Mi vidis lin hodiaŭ kaj scias, ke ĉio estas senespera. Oni ne plu povas haltigi lin. Ankaŭ kun li mi ludis longe. Mi knedis kaj formis lin, dum li troviĝis en miaj manoj. Sed nun okazis io tute eksterordinara, nun mi jam alfrontas ne nur lian spiriton, sed ankaŭ la mian, kiu turnis sin kontraŭ mi kun tiu senlima kaj potenca dajmono, kiun mi inokulis en lin. Neantaŭvidebla kaprico de poeto vivas en li. Kontraŭ ĝi mi estas senpova. Mi, kiu dum mia tuta vivo triumfis per miaj pensoj, nun mi pereos pere de ili.
Seneca malsereniĝis:
Min oni elektis kiel lian edukiston. Jes, ĝuste tio estas terura. Mi proksimiĝis al li kun nuraj bonaj intencoj, predikis pri boneco, pardonemo, sed poste, mi mem ne rimarkis, de tago al tago, de paĝo al paĝo mi malfermis al li mian naturon, mi montris min en mia vera esenco, mi malfermis min al li, kaj li ekvidis la poeton, kiu similas al la senbrida, furiozanta naturo. De ĉi tiu vidaĵo iu ajn freneziĝus. Mi pensas tiel, ke la poeto, kiu konsideras ĉion nur vidindaĵo sur la tero, estas la vera malica spirito.
Mankas en ĉi tiu limiteco, sen kiu ne ekzistas moralo kaj vivo. De tio ankaŭ li kolapsis. Kiel scipovus eduki iun ajn poeto, kiu eĉ sin mem ne scipovas eduki por la vivo kaj feliĉo, ja ĝuste pro tio li fariĝas poeto. Kaj ni du edukis lin. Agrippina kaj mi. Li murdigis sian patrinon. Kaj nun min li igas mortigi, sian edukan patron."
En la ĉapitro pri la lastaj horoj de Seneca staras naŭ versoj el Pharsalia (De Bello Civili) de romia poeto Lucanus; tiuj aperis tradukitaj hungaren de Dezső Kosztolányi mem.
"Liaj amikoj ekprenas lin jam la falantan atleton,
pluve torentas la sang' sed ne kiel el vundoj etetaj:
Ŝprucas en granda rojar' ja verŝegas ĝin vejnoj ŝiritaj,
kaj tiu rivero sur kiu la viv' serpentume zigzagas,
nun ĝi frostiĝis en mar'. Forpasanto neniu foriris
iam sur tia vojeg'. Malvarmiĝis la tors' kompatinda,
sed jen kie la spir' de ŝvelantaj visceroj ardantas,
haltis ĉi ankaŭ la Fat', ĝi halte avancis en pulmoj,
poste atakis en kor' kaj faligis la brave luktantan…"
"Belaj versoj, precizaj kaj bonaj versoj. Laboro de vera artisto. Konciza priskribo, sen bombastaĵoj: la palpebla neniiĝo, tiel li mortis, ĉi tiujn versojn li kriis, kaj liaj lastaj vortoj estis la lasta verso: "Kaj pli belan morton mi ne povas imagi. Li estis mia sango, filo de mia frato…"
En tiu ĉapitro li vivas siajn lastajn horojn, kiam siaj vejnoj estos tranĉigitaj… Kaj li rememoras pri sia nevo Lucanus, kiu mortis la saman morton.
La fragmento mem temas pri tio, ke la giganto-soldato luktas ĝis siaj lastaj glutoj de sango, eĉ se la suba parto de la korpo estas jam preskaŭ distranĉita… Lucanus intence alfrontas nin kun la teruroj de la milito - la hungara verkisto iom pli milde depiktas la scenon kaj lasas la scenon al nia imago…
Esperanto povas versi en heksametroj. En mallongaj poemoj oni povas toleri la abundon de la daktiloj. Fakte estas unu spondeo (sed jen) je la komenco de la verso, kie la Parnasa Gvidlibro preferas havi ĝin, kaj ekzistas unu licenco, unu plia morao ankaŭ je la komenco de la verso (kaj), kie tio povas okazi. Ĉiuj cezuroj estas viraj.
/ La heksametroj estas mia traduko laŭ la peto de la tradukisto Jozefo Horváth /
Cetere Lucanus estis kontraŭ la militoj de Romo kaj kontraŭ ĝia konstanta strebo kolonii ĉiam novajn landojn kaj teritoriojn. Pro tio li fakte kondamnis la tutan historion de Romo.
Tamen li povis samtempe aprobi aŭ pravigi ĝin tiel, ke li laŭdis Neron ĝis tia grado, ke li diris: "Vi, karega Nero, naskiĝis por nia gloro kaj bonfortuno."
Kaj tion verkis la giganto - hungara verkisto kaj poeto - antaŭ cent jaroj, ne antaŭsentante, kio okazos post jarcento. Sed ĝuste tiu argumento, tiu speco de lojaleco kaj lojalismo, fariĝis la produkto kaj ĉeftrajto de nia nuna tempo - la vortoj de Lucanus kvazaŭ transaŭdeblas trans la epokoj kaj hodiaŭ ricevas specialan, doloran aktualecon.
Mi ĝojas, ke Esperantistaro de la Mondo jam povas legi tiun ĉefverkon dank' al nia veterana tradukisto-vortaristo Jozefo Horváth.
Arbuto (Hungario)
Se la homo vivus nur instinkte, kiel aliaj vivantoj, li ne posedus civilizacion. Tiel same, se en la mondo ne ekzistus la homo, la naturo restus sovagxa, simila al la praa.
Apartenas al la kulturo tio, kion oni ne scias sen lernado. Nia instinkto provizas al ni, jam denaske, en la ĉeloj de nia cerbo, certan fiziologian memoron, kiel manĝi kaj trinki. En la pubereco vekiĝas senkonscie en ni, la inklino al la alia sekso, alvenas la ama sento,
amo al iu de la alia sekso kaj amo al la idoj, sen tiuj amoj la homa genro malaperus. La natura altruismo ne multe pli ampleksas ol ĝis la plenkresko de la idoj. Kontraŭe egoismo estas la plej forta ĝenerala natura instinkto. Ankaŭ estas natura instinkto la teritoria propeco,
la gregemo kaj eĉ ĉefemo; la plej fortaj vivinstinktoj, kiuj impulsas pliigi la propran vivon.
Ni, homoj ofte kondutas instinkte. Ni multfoje estas sklavoj de niaj pasioj. Por racie regi niajn pasiojn ni longe devas esti edukataj, kaj la edukado bremsas ordinare niajn plej profundajn instinktojn. La edukado bezonas sciojn, kaj krome la forĝadon de nia karaktero.
Neniu civilizacio povas ekzisti sen kulturo, ankaŭ neniu socio povas daŭri sen adekvata edukado. Civilizacio rekte rilatas al la konduto de ties anoj.
La kulturo ebligis la socian evoluon, tute apartan de la fiziologia. La homoj posedas lingvojn, sed estis necesa sufiĉa loĝantaro kun oftaj interrilatoj por ilin naski. La regado de la fajro permesis la ekspansion de la homo tra ĉiuj landoj.
La socio devis posedi longan tradicion por fiksi kutimojn, morojn kaj eĉ lingvojn. La homo devis adaptiĝi al ŝanĝantaj vivkondiĉoj de diversaj landoj kaj klimatoj, kaj ankaŭ havi inventemon por sin adapti al la naturo kaj cirkonstancoj. Plie, en nia nuntempo, li devas elekti el la dilemo, ĉu konkuradon, ĉu kunhelpon, kio karakterizas la tutan historion, tio estas: ĉu milito, ĉu paco.
La paco inter multnombra loĝantaro en vasta teritorio estas kultura afero, kaj tiel same la milito. Milito estas ne nur simpla perforto, sed mensa organizita perforto.
Dum la tuta historia tempo, la paco estis nur paŭzo inter militoj. La homa kunvivado grandskale ankaŭ konsistis en submetiĝo de unuj homoj sub aliaj.
La civilizacia supreniro de la homo kaj la socio konsistas en anstataŭigo de konkurado per kunhelpo, en plivastigo de la socio ĝis tutmondeco, kaj en forigo de perforto kiel socia ligilo.
Fariĝas necesa la amplesiĝo de la socia kadro, konsistanta ankoraŭ en disaj nacioj al pli alta grado de homara popolo. Tiu plej alta ŝtupo en la civilizacio estas ebla nur per altiĝoj de kulturo kaj edukado, kiuj permesos konkorde kunvivi organizitaj mondskale.
La homo inventis sciencon kaj teknikon, kiuj tiel same ta?gas por bono, kiel por malbono, sed se la homo estos nekapabla regi la teknikon por humanaj celoj, tiu povos detrui homaron.
La celado al nova universala civilizacio, jam ne estas elektebla agado, sed etike deviga.
Kongreso (Meksiko)
Legaĵoj XVI estas kolekto de tekstoj, kiu prezentas diversecon de kulturaj, sciencaj kaj historiaj temoj, enhavante ekde botanikaj kuriozaĵoj ĝis nuntempaj tutmondaj problemoj. La enhavo inkluzivas biografiajn profilojn de historiaj figuroj, kiel ekzemple la lingvisto Edgar de Wahl kaj la feministino Olympe de Gouges, same kiel rimarkojn pri artefarita inteligenteco kaj media konservado. Ankaŭ estas forta fokuso sur bonfarto kaj scienco, diskutante la ecojn de verda kafo, la metabolon de sukulentaj plantoj kaj metodojn por testi kognan sanon. Personaj raportoj pri la detruega efiko de atombomboj kaj la graveco de internacia kunlaboro per la esperanto-movado kaj la BRICS plifortigas la antaŭenigon de la idealo de monda paco.
lemosac (Brazilo)
Mortiga ekskurso de Ronald Cecil Gates
Resumo de Mortiga ekskurso de Ronald Cecil Gates. En Aŭstralio, dum printempo, grupo de studentoj pri botaniko faras ekskurson en la ŝtata praarbaro kun Doktoro Marsxman. Subite, Doktoro Marsxman malaperis. Iu murdis lin? Kiu? Ĉu studento, Signorino Marŝman, amantino...?
Legu la libron kaj vi scios la tuton.
Testudeto (Francio)
Libro La danĝera lingvo de Ulrich Lins estas studo de la persekutoj kontraŭ Esperanto dum la historio de la Lingvo Internacia. Mia relegado de ĉi tiu gravega libro necesas por prilumi la kreadon de la bildstrio.....
Nalvak(Francio)
Jen la originala rakonto pri la vivo de Jesuo. Se vi volas scii, kiel Jesuo vivis siaepoke, kiel li rilatis kun siaj familianoj, kiel li malkovris la manieron kuraci la malsanulojn kaj ankoraŭ aliajn aferojn, nepre legu ĉi tiun romanon de Trevor Steele.
Ĉu vi scias, ke Jesuo havis koramikinon? Ke li pasigas kelkajn jarojn en Esena komunumo? Kompreneble, tiu "biografio" de Jesuo estas tute imaga, sed ĝi sonas kiel reala en la pli malgrandaj detaloj.
Arbareto (Francio)
Claude Piron rakontas al ni en tiu libro kvardek kvar interesegaj verajn aŭ fantaziajn rakontojn.
Kelkfoje la rakontoj estas kompleksaj kaj subtilaj ĉar psikologiaj. Tiam oni devas atente legi por tute bone kompreni, sed poste, oni pripensas pri la rakonton kaj oni estas surprizita pro la granda, senrida imagopovo de la verkisto.
Legi kaj relegi tiujn interesajn rakontojn ŝajnas al mi tre bone por progresantoj.
Guerin (Francio)
Mi ne finis legi la libron, mi legis ĝin ĝis la paĝo 77. La historio okazis en la urbo Reims. La historio estas pri la Relikvo de Sankta Remiĝo, kiu naskiĝis en ĉi tiu mondo en 437 kaj antaŭ la aĝo de dudek, li fariĝis episcopo de Reims.
La plej grava momento en la vivo de Sankta Remiĝo venis, kiam Klodvigo, reĝo de la frankoj, decidis konvertiĝi al kristanismo. Klodvigo estis militisto, konata pro siaj konkeraj ambicioj, sed la influo de lia edzino, la kristana princino Klotildo,
kaj la sukcesoj de liaj bataloj, kiujn li atribuis al la kristana Dio, pelis lin al kredo. La baptado de Klodvigo en la jaro 496 estis solena evento, kiu ne nur signis lian propran spiritan transiron, sed ankaŭ cementis la pozicion de la Eklezio en la nova regno. Sankta Remiĝo estis la ĉeffiguro de ĉi tiu transformo.
Ĉi tiu momento de la baptado fare de Sankta Remiĝo estis simbolo de la trarompo de paganismo kaj la akcepto de kristanismo fariĝis la marko de Reims kiel spirita centro de la frankaj reĝoj, kie la konsekro de la reĝoj de Francio okazos jarcentojn poste.
Ĉi tiu baptado ne estis simpla rito, sed politika kaj spirita deklaro. La frankoj iĝis la defendantoj de la Eklezio, kaj la alianco inter la kristana kredo kaj la nova franka potenco firmiĝis. Post la morto de Sankta Remiĝo en 533, tiu episkopo estis vasta honorata,
kaj multaj mirakloj estis atribuitaj al lia intercedo. Li estis rapide kanonizita kaj iĝis unu el la plej gravaj sanktuloj en Francio. La restaĵoj de Sankta Remiĝo estis konservitaj en la Baziliko de Reims. Relikvoj en tiu epoko ne estis nur memorigaĵoj de sanktuloj, sed simboloj de spirita potenco kaj protekto.
La relikvoj de Sankta Remiĝo, precipe lia episkopa mitro kaj fragmentoj de liaj korprestaĵoj, estis portata tra la urbo dum procesioj kaj gardataj kiel trezoroj de la urbo. Multaj kredantoj vizitis la katedralon por peti lian protekton, kaj lia intercedo estis serĉata dum tempo de malsano kaj milito.
Tamen, ne ĉiuj respekte traktis tiujn sanktajn objektojn.
En la 1950-aj jaroj, en postmilita epoko, ekestis socia malstabileco kaj unu el la plej valoraj relikvoj de Sankta Remiĝo malaperis el la Katedralo de Reims. La episkopa mitro, ornamita per juveloj kaj oro, estis mistere ŝtelita, kaj kvankam esploroj estis faritaj, la artefato neniam estis trovita.
Ĝi estis ne nur objekto de spirita signifo sed ankaŭ neanstataŭigebla heredaĵo de franca kaj kristana historio.
La mistero ĉirkaŭ la malapero de la relikvo restis nesolvita, kaj multaj suspektis, ke malhelaj fortoj povus esti implikitaj en tiu sakrilegia ago. La perdita relikvo iĝis fonto de mitoj kaj legendoj, plena de superstiĉo kaj maltrankvilo. La urbo Reims, per siaj profundaj spiritaj radikoj kaj sia malluma historia heredaĵo,
fariĝos la kadro de terura kaj komplika mistero, kiu esploros ne nur la perditan relikvon de Sankta Remiĝo, sed ankaŭ la plej profundajn sekretojn de la homa animo, potenco, kaj la eterna lukto inter bono kaj malbono.
La rakonto havas plurajn rolulojn. Pastro Antono estis la spirita gardanto de Reims, li havis kapablon manipuli homajn emociojn. Li estis ne nur pastro, sed anka? la gardanto de la spiritaj radikoj de Reims, lia pasio por la relikvoj igis lin tro protektema kaj la demando restis: kion li farus por protekti ilin?
Sinjorino Katarino rolis kiel la nobela mecenato. Ŝia ĉarmo kaj mistera allogo estis preskaŭ tro bone kalkulitaj. Ŝia fasciniĝo pri la mitro de Sankta Remiĝo estis danĝere intensa. Ŝi organizis artajn ekspoziciojn kaj historiajn ekskursojn kun tia "senlaca fervoro" ke oni komencis zorgi. La ekspozicio organizita de ŝi,
kiu devus esti triumfa momento por la urbo, estis ombrita de terura malkovro: Katarino estis trovita morta ĉe la piedo de la altaro, kun la mitro de Sankta Remiĝo apud ŝi.
Maria, la helpantino, estis la plej danĝera tipo de observanto- tiu kiu ŝajnas tute senminaca. Ŝajne modesta helpantino en siaj malfruaj 20-a jaroj, sed siaj okuloj registris ĉion, kiel ŝi metis sin ĉiam en la plej strategiajn lokojn por aŭdi kaj vidi.
Johano, la Spertulo pri Artoj, lia "eleganta iom ekscentra sinteno" estis tiom perfekta masko - preskaŭ tro perfekta. Liaj okuloj tro ofte vagis al la sekurecaj sistemoj, al la enirejoj kaj elirejoj. Liaj demandoj pri la mitro fokusiĝis iom tro precize pri ĝiaj fizikaj karakterizaĵoj kaj sekurecaj aranĝoj.
Miĥaelo, la Zorganto de la Muzeo kiel kuratoro de la muzeo, li havis ĉiujn ŝlosilojn. Lia serioza sinteno kaj absoluta sindediĉo al la protektado de la kolektoj igis lin antaŭvidebla. Lia konstanta maltrankvilo pri la sekureco signifis, ke li povus malkovri aferojn, kiujn li ne devus vidi.
Paulo, la "Detektivo", sia tasko ŝajnis simpla: esplori la murdon de Katarino kaj trovi la veron. Georgo fariĝis proksima amiko de Paŭlo, kiam ili studis en Zuriko. Poste li translokiĝis al Reims, kie li malfermis simplan kafejon - lokon, kiu fariĝos centra en la okazontaj eventoj. La kafejo de Georgo,
modesta establaĵo proksime al la katedralo, estas pli ol simpla trinkejo. Sub la ŝajno de trankvila kafejestro kaŝigas klera homo, sperta pri historio kaj lingvoj. Liaj brilaj okuloj kaj trankvila rideto maskas profundan komprenon de la homoj kaj de ĉirkaŭaj eventoj.
La rakonto evoluas inter ĉiuj roluloj por malkovri la sekreton de la mitro kaj eventuale, kiu mortigis Katarino kaj kial. Paŭlo alivestis sin kiel almozpetanto kaj ŝanĝis la vera mitro kontraŭ la falsaĵo - majstroverko kreitaj de la plej lertaj artmetiistoj en Zuriko.
Mi legis ĝis la ĉapitro nomata "Nokto de Riveloj". En ĉi tiu ĉapitro, Georgo estas en sia kafejo, kiam eniras Maria, dirante al li per tono de konfirmo, ke li jam sciis pri la ceremonio - la ekvinoksa nokto. Ili komencis diskuti pri signifo de la mitro. Maria diris, ke la mitro neniam estis ilo de potenco - ĝi estis averto.
Georgo aldonis, ke la averto estis pri la danĝero de absoluta pensado. Ŝi ne ŝatis tion, dirante, ke li sciis pli ol li montris. En tiu momento Pastro Antono eniras la kafejon kaj li diras, ke sciis ke li trovus ambaŭ en la kafejo - la lastan Zoroastran Pastrinon kaj la spionon de la Kolektantoj. Maria en fiera pozo diris,
ke pastro Antono forgesis lian lokon kaj ke la Gardantoj estis kreitaj por protekti la ekvilibron, ne por perforti ĝin. Antono ekkriis, dirante, ke la mondo perdis sian ekvilibron, ke rigardante ĉirkaŭ ni trovos fanatikeco, absoluta pensado, blinda malamikeco, kaj li aldonas, ke oni devas restarigi la antikvan ordon.
La lumo en la kafejo malaperis. En tiu momento de konfuzo, Paŭlo eniris en la ĉambro tenante la originalan mitron en sia manoj. Li diris, ke la zoroastraj pastroj ne kreis la mitron por doni potencon. Li ankaŭ diris, ke ili kreis ĝin kiel memorigan simbolon. Li klarigas, ke la vertikala fiŝo ne estis nur astrologia signo - ĝi reprezentis la momenton, kiam homoj kokmencis pensi, ke ili povas dividi la mondon en absolutajn 'bonon' kaj 'malbonon'.
Maria mencias "La profetaĵo…" Paŭlo citatis "Kiam la homoj forgesos la dancon inter lumo kaj ombro, la mondo disfalos en militoj de absolutistoj" kaj petas ilin rigardu la mitron pli zorge. Li diris, ke la desegno sur la surfacoj de la mitro ne montras nur la vertikalan fiŝion. Ĝi montras la eternan ciklon.
Post ĉiu periodo de absoluta penso devas veni tempo de renovigita ekvilibro. Ne per perforto aŭ ritaj seancoj, sed per kompreno kaj akcepto. Pastro Antono fiksante siajn okulojn sur la mitron, demandis: "Do kion vi proponas? Paulo respondis, ke ili ĉiuj havas sian rolon. La Gardantoj, la Kolektantoj - ili ĉiuj estas partoj de la sama ekvilibro. La vera demando estas: ĉu ili daŭrigos la militon de absolutistoj, aŭ ĉu ili kuraĝos akcepti la kompleksecon de la homa animo? En tiu momento, ĉiuj en la ĉambro sentis la pezon de la elekto antaŭ ili - kaj la prezon de ilia decido.
Lopes (Brazilo)
Tiu ĉi libro estas biografio de la unua esperantisto sanktulo (laŭ la katolika eklezio).
La biografio estis unue skribita hispane, kun la titolo "Tito Brandsma" antaŭ ol sanktigo de Titus, li estis nomumita beatulo, sen speciala mencio pri esperantismo, kaj poste iris kreskante en eldonoj en aliaj lingvoj. Post lia sanktigo, IKUE, proponis al aŭtoro la eldonon de esperanta versio, kie aldonas ĉapitron, kiu rakontas pri lia esperantismo kaj ekumenismo, sed sen multe da informo pri tiu aspekto de lia riĉa vivo.
Titus estis friso el Nederlando, kiu estis karmelana regiulo, ĵurnalisto, universitata rektoro, verkisto, ktp. sed ankaŭ kontraŭstaranto de nacisocialismo, kaj finfine, murdita en Dachau de la nazioj,
La karaktero de tiu homo, ĉiam favore al la paco, kaj la amo, la vero, kun malforta korpo, sed kun fortega spirito en la plej teruraj kondiĉoj faras emocia la legadon de tiu ĉi libro.
Natxo (Eüskio, Regno de Hispanio)
La fratoj Leonkoro, kiuj venis al Nangijala, la lando longe malantaŭ la steloj, certe ne povis komprenigi sin per la sveda lingvo. Ili bezonis alian internacian lingvon por povi paroli kun la homoj ĉe Cerizo-valo kaj por komprenigi sin en la Dornrozo valo... Eble Esperanto.
Rajmundino (Francio)
Mi povas diri kelkajn vortojn pri libro Kroata milita noktolibro de Spomenka Stimec. Ĝi priskribas modernan militon, kiel ĝin travivas civilulon. Kaj bedaŭrinde travivas ne ĉiuj. Mortigoj sensensaj, turmentoj, suferoj, perdoj de domoj, familioj, kontaktoj, vivoj. Sed ĝi priskribas ne nur militon, sed ankaŭ esperantistojn en Eŭropo, kaj en Kroatio. La libro estas tre viva, tre reala, tre fidinda. Laŭ mia opinio utilas por ni ĉiuj tralegi ĝin. Ofte ní eŭropanoj ankroraŭ estas facilanimaj, kaj pensas, ke ĉio malbona povas okazi nur ie malproksime, kaj nin ne koncernas. Tamen situacio povas sanĝi dum kelkaj horoj. Nia bona feliĉa dolĉa vivo ŝanĝiĝas je hororo. Kiu estas preparita, ne estas surprizita. Olga
Hirundo (Ĉeĥio)
En la libro troviĝas nekonataj vortoj, ĉar mi tute ne spertis grandajn ekspediciojn. Tiujn vortojn mi ne uzas en mia kutima vivo. Do eble mi ne komprenas korekte lian verkon. Sed ĝi estas tre interesa, kaj mia koro bategis.
Sfingo (Japanio)
Pikniko ĉe vojrando estas sciencfikcia romano ruse verkita de la fratoj Arkadij kaj Boris Strugackij en 1972. Ĝi estas ilia plej tradukita verko en la mondo kaj kinisto Andrej Tarkovskij kreis el ĝi kinofilmon titolitan "Stalkero" en 1979. Tradukis ĝin esperanten Mikaelo Bronŝtejn laŭ moderna stilo interesa sed foje iom malfacile komprenebla al mi. Li uzas ofte la sufiksojn -aĉ, -ĉj kaj -nj, multajn neologismojn anstataŭ la prefikso mal- (frida, dura, minca, olda, kurta, ovri, ktp...) kaj strangajn nomojn por objektoj kaj fenomenoj de la "Zono" sen klariga leksikono. Feliĉe oni povas trovi tiajn klarigojn en la artikolo de Vikipedio
(https://eo.wikipedia.org/wiki/Pikniko_ĉe_vojrando).
Okazis "vizito" de eksterteranoj al nia planedo, kiuj iam-ial alvenis kaj foriris. Ili postlasis tra la mondo ses zonojn garditajn de la fortoj de Uniĝintaj Nacioj. Oni nomas "stalkeroj" tiujn aventuremulojn, kiuj spite al ĉiuj danĝeroj kaj malpermesoj, traserĉas la "Zonon" ĉe la usona urbeto Harmonto por trovi strangajn objektojn vendotajn al sciencistoj kaj fikomercistoj. La romano rakontas la malfacilan vivon de "stalkero" Redrik Ŝuĥart kaj de lia kunuloj.
La romano montras, ke la plej fiulaj ne estas la stalkeroj sed sciencistoj kaj fikomercistoj, kiuj malprudente aŭ malbonintence akiras strangajn objektojn el la "Zono" damaĝe al la homaro. Ĝi pensigas pri la kialo de la "vizito" de tiuj eksterteranoj. Ĉu ĉi estas elprovo? Ĉu ĝi estas helpo? Ĉu ĝi estas insido? Aŭ ĉu la homoj estas nur kvazaŭ formikoj ĉe rubejo de pikniko ĉe vojrando galaksia?
Urso (Francio)
Mi preskaŭ komprenas la tekston sen vortaro, tamen mi detalojn eksciis pri la procedo de naskiĝo de internacia lingvo, kiun Zamenhof nomis Esperanton. Historie pasintece multaj homoj provis krei artefaritajn internaciajn lingvojn, tamen nur Esperanto efektive disvastiĝis tra la mondo. Kial tiel iris, tio estas ke Zamenhof proponis ĝian fundamenton kaj ĝian iradon li konfidis al popolo. Ĝiajn detalojn ni povas scii en la 8-a Kongreso Esperantista en Krakow la 11an aŭgusto 1912.
Samo (Japanio)
Mi legis la libron "La aventuroj de Tom Sawyer" verkitan de Mark Twain ĝis la paĝo 239.
Onklino Polly serĉis la ŝelopecon kaj legis la mesaĝon de Tom. Poste ŝi povis kredi kaj pardoni la mesagon de Tom. Li ne facile povis reamikiĝi kun Becky.
Iun tagon Tom akceptis la vergadon pro senkonscia renverso de la inko sur la legolibro. Krome li denove akceptis la vergadon anstataŭ Becky. De tiam Becky ekrespektis Tom.
Tom estas aventurema kaj fervore preferas sian intereson. Sed li estas ĝentila, bonkora kaj pia. Kiam la juĝado de Potter proksimiĝis, Tom tre ekturmentiĝis. Finfine li kuraĝe stariĝis en atestejo kaj diris, ke la mortiginto ne estas Potter, estas Indiĝeno-Joe. Indiĝeno-Joe fuĝis kaj Tom timis la venĝon de li.
Baldaŭ Tom ekhavis grandan intereson pri elfoso de kaŝita trezoro. Tom kaj Huck kelkfoje provis elfosi, sed ili ne povis trovi la trezoron. Fine ili decidis iri al la hantata domo.
Nun mi daŭre legos Tom Sawyer, rememorante mian infanecon.
Mateno (Japanio)
Ĉi-foje mi legis ĉi tiu libron La planoj de Bruce Partington verkitan de Arthur Conan Doyle.
Oni scias bone pri rakonto de Sherlock Holmes kaj lia amiko Watson. Ĉi-foje Holmes detektivis pri morto de dungito de la brita registaro por peto de frato.
Li, dungito, subite forlasis en la nokto de lundo kaj lia kadavro estis trovita en la subtera fervojo je marda mateno. Kaj la paperoj pri la planoj en la submara ŝipo de Bruce Partington estis forprenita kun li. Do, Holmes kaj Watson detektivis pri homoj rilatantaj al la aferoj. Kaj Holmes solvis uzante la akran cerbon.
La rakonto traktas la okazaĵon de antaŭ 130 jaroj kaj ĉio ŝanĝiĝis dum la jarcento, sed mi imagas ankaŭ nun la sama afero ekzistas.
Granda Kampo (Japanio)
Mi legis po 2 paĝoj tage de "Vage trans la dimensioj" verkita de Konisi Gaku, eldonita de Japana Esperanta Libro-kooperativo en 1976 kaj daŭrigis legadon de La edzino de Kuracisto Hanaoka Seisyu verkita de Ariyosi Sawako, eldonita de JEI en 2008, esperantigita de Konisi Gaku.
Vage trans la dimensioj estas nomata sciencaj fikcietoj, tamen kiel la aŭtoro skribas en la postparolo, ĉiuj rakontoj estas eksterordinare amuzaj satiroj, kiuj baze kritikas kaj lumigas la danĝeron de evoluantaj socioj. Mirigis min la preciza vortouzado de la aŭtoro, kaj la densa simpleco de la disvolviĝo de ĉiuj rakontoj.
Majo (Japanio)