Recenzoj de legataj libroj dum la maja sumoo 2026

Centvorte de Rafael Nogueras

Foliumi hazarde paĝojn sufiĉas por taksi, ĉu legu plu?
"Ne gravas, ke de jaroj neniu trajno plu uzas tiujn kadukajn kovritajn relojn" Jes, tiuj vortoj parolas al mi. Sekvantaj tagoj, mi legis laŭ, kiu venis al mi kaj gustumis iom post iom.
Mi miras pri:
- la defio
- la diverseco de situacioj
- la surprizaj faloj
- la stilo, kiam simpla anekdoto turniĝas en teatraĵo, dramo, komedio.
Jorge ludas kun niaj emocioj, tenereco, puno, venĝo, ĵaluzo, espero, Jen ege talenta artisto, la princo de mikronoveloj.

Ŝanjo (Francio)

Tertrema Katastrofo de Japanio 2011 de Jasuo HORI

Ĉi tiu taglibro tenata de S-ro Hori estas vera orminejo por la arkivoj. En ĝi, li detale priskribas, tagon post tago, la suferojn eltenitajn de la japana popolo en marto 2011 post la detruiga tertremo de Fukuŝimo (magnitudo 9), sekvata de giganta cunamo.
Ne eblas resumi ĉi tie ĉiujn konsekvencojn por la loĝantaro kaj la medio. Imagu landon regule skuatan de tertremoj, sed tamen ekipitan per 56 nukleaj reaktoroj, ĉar ĝia ekonomio dependas de elektro! Estas kvazaŭ ludi kun fajro!
En 2011, la difektitaj reaktoroj ne povis esti neŭtraligitaj pro manko de akvo kaj elektro. Min plurfoje profunde trafis la sekvoj de ĉi tiu situacio: la detruo de la medio (aero, akvo kaj tero), la poluado de legomoj, la manko de manĝaĵoj, la deviga delokiĝo de homoj suferantaj pro mensaj kaj sanproblemoj. Japanaj civitanoj reagis kuraĝe.
Mi aparte memoras la sensencan agon de farmisto, kiu transiris la infektitan limon por melki sian malsanan bovinon kaj poste, li devis ĵeti la lakton sur la teron anstataŭ trinki ĝin. Bedaŭrinde, la ŝtata ekonomio nun reakiris sian superecon. Nukleaj elektrocentraloj reaperis, kvankam aliaj metodoj estus eblaj.
Mi instigas vin legi ĉi tiun libron, kiu finfine montras, ke la moderna vivo kelkfoje nin igas dependaj, distancigante nin de paca homa vivo.

Pervenche (Belgio)

Pendumilaj Lidoj de Kristiano Morgenŝterno

Rikardo Ŝulco, kiu tradukis el la germana, skribis jene:
La pendumilaj lidoj, kvankam publikitaj en 1905, ekestiĝis jam en la naŭdekaj jaroj de la antaŭa jarcento. Tiam Morgenŝterno kune kun gaja junularo ekskursis al Berlino en la regionon de Pocdamo, kie ekzistas ankoraŭ nun certa, "pendumila monto" de malnovaj tempoj. Tiu petulema rondo do estis la unua publiko, por kiu Morgenŝterno kreis siajn burleskajn lidojn.
Ili estas spritaĵoj, kaj kiel tiaj ili estas, tute en la senco de la psikanalizo, mallongigitaj pensoj, koncizigitaj imagoj, determinitaj ellasaĵoj, sed kontraŭe portantaj de iu ofte kaŝita, pli profunda senco, kiu rilatas al iu realo ekster la ordinara banala realo de la realistoj.
Estus tre malkonvene, se oni nomus tiajn versaĵojn idotaĵoj aŭ malsencaĵoj. Ili estas plenaj de humuro kaj samtempe de arta seriozo, esprimoj de vivo intuo. Tiu ŝajna para fokso konsistigas ilian specialan ĉarmon, sur kiu baziĝas ilia kreskanta populareco.

Rajmundino (Francio)

La blindulo, kiu surprizis la mondon de Vitautas Gudanis

Mi aliĝs al Sumoo kun libro de Vitautas Gudanis, libro po pri homo, kiu surprizis la mondon. Ĝi estis eldonita kun subteno de Litovia Esperanta Asocio. Mi legos el elektronia biblioteko.
La libro Blindulo, kiu mirigis mondon estis bona, mi eksciis kelkajn por mi nekonatajn faktojn, kaj fotoj. Persono de Jeroŝenko estas mirinda. Sed al mi ŝajnas, ke la libro pli taŭgas por plenkreskuloj, por infanoj ĝi ne estus tiom alloga.

Hirundo (Ĉeĥio)

Esperanto por mi 16 geesperantistoj portretitaj de HELGA PLÖTNER

Mi legis kaj rigardis la 16 portretojn de gravaj esperantistoj el diversaj mondopartoj.
La portretoj de HELGA estas tre belaj, kaj oni devas agnoski, ke malgraŭ sia malsano, ŝi fine finis la portretojn de 174 geesperantistoj.
Ŝi semas kaj semas konstante, kaj per sia forta volo ŝi finis la 10-an libron. Mi gratulas kaj dankas ŝin! Dank´al nia kara HORI Jasuo, la librojn realigis.
Por tiuj, kiuj ankoraŭ ne konas la portretojn de HELGA, mi komunikas al vi, ke vi povas aĉeti ilin. La prezo: 5 eŭroj.

Kongreso (Meksiko)

Eseoj pri paco, diskriminacio kaj demokratio de Teraĵima Toŝio

Konvene verkanto mem resumas la enhavon, jene.
"Fine li volas diri, ke la Esperanto-movado kreas demokratian packulturon dekomence de la Movado. Nia Movado realigas inter personaj kontaktoj trans landolimoj. Nuntempe, en la epoko de tutmondiĝo, Esperanto ebligas al ni interparoli kaj diskuti pri terglobaj problemoj, kiel media problemo, konstruado de pli paca mondo kaj eliminado de ĉiuspeca diskriminacio. Ni devus lerni el la ideo de demokratio kaj utiligi nian lingvon pli efike por demokratiigi la mondon."
Mi pensas, ke nia Sumoo esperantista tra la mondo estas la praktita maniero. Ni devas pensi pli profunde nian agadon.

Samo (Japanio)

La aventuroj de Tom Sawyer de Mark Twain

Tom kaj Becky perdiĝis en la kaverno kun kamaradoj. Ili vagadis malsate en mallumo dum tri tagoj, kaj ili preskaŭ mortis. Ĉar Tom trovis la malgrandan truon, ili povis eliri el la kaverno.
Samtempe Huck estis malsana. Post kiam Tom kaj Huck resaniĝis, ili povis trovi monon en la kaverno kaj riĉiĝis. Ili postkuris ilian revon, ke ili fariĝus rabistoj.
La revo de rabisto estas freneza, mi pensas. Sed mi pensas, ke en nia infaneco daŭre postkuris ian revon. Tio estas utila por nia plenkreska vivo.

Mateno (Japanio)

Maigret eraras de Georges Simenon

Pri la kulpulo de afero, kiu juna virino estis mortpafita en apartamento, la rezulto de serĉado de Maigret kaj inspektoroj estas jena: Ili suspektis la profesoron, kiu faris operacion de la juna virino mortpafita. Kaj ankaŭ la profesoro kaj lia edzino loĝis en la supra etaĝo de la apartamento.
Maigret vizitis la profesoron kaj tie neatendite aŭdis profesoron, ke lia edzino estis kulpulo. Mi imagas, ke Maigret ne povis kredi tion. Maigret kaj profesoro estis sama generacianoj, kaj ankaŭ familia situacio estis simila, sed profesoro estis indiferenta pri sia ĉirkaŭaĵo krom sia laboro. Ŝajnis, ke tio naskis ĉi tiun aferon.
Mi imagas, ke Maigret kaptis kulpulon, sed lia koro ne estis agrabla.

Granda Kampo (Japanio)

La edzino de kuracisto Hanaoka Seisyu de Ariyosi Sawako

Kiel mi antaŭvidis, la disvolviĝo de la rakonto celis al la konkurso de la du virinoj, nome la patrino kaj la edzino de la kuracisto, kiu planas eksperimenti anastezion sur homo, post multe da preparado uzante animaloj.
La priskribo pri la abomeninda interŝanĝo de sinteno (sen vortoj), traktado de la du virinoj, nome la bopatrino kun novedzino de sia filo, estas tiel akra kaj intensa, sen eĉ unu peco de cedemo.
Mi mem neniam spertis tian nekredeble delikatan rilaton kun mia bopatrino kaj nur povas imagi, ke vivado en tia situacio devas esti en kvazaŭ infero.
La traduko estas tiel lerta, ke foje mi forgesis, ke mi ne legas tiun libron en la originalo.

Majo (Japanio)

Almanako Lorenz 2024 n-ro 44

La Almanako Lorenz 2025 estas ĉiujara publikaĵo de la Spiritisma Eldona Asocio F.V.Lorenz, bazita en Rio-de-Ĵanejro, festante la 50-an datrevenon de la eldonejo. La enhavo kovras vastan gamon da temoj, inkluzive de Spiritismo, interlingvistiko, biografioj kaj tutmonda kulturo, kun tekstoj verkitaj de aŭtoroj de diversaj filozofiaj konvinkoj. La verko elstarigas la trajektorion de la institucio ekde ĝia fondo fare de Délio Pereira de Souza kaj aliaj pioniroj, emfazante la esencan rolon de la eldonejo en la disvastigo de Esperanto. Krom honori historiajn kunlaborantojn kiel Renato Corsetti, la almanako reasertas ĝian engaĝiĝon al universala frateco kaj la libera disvastigo de literaturo por esperantistoj tutmonde. La volumo servas kiel historia kaj kultura dokumento, unuigante la internan ideon de Esperanto kun la moralaj kaj spiritaj valoroj defendataj de la organizo.
Jen kelkaj notoj pri temoj, kiuj kaptis mian atenton.
1 - MIRZO ULUGHBEK TRA LA OKULOJ DE JEAN-PIERRE LUMINET
La precizeco de la astronomiaj tabeloj de Ulughbek restis nesuperita dum du jarcentoj pro la monumenta skalo de liaj instrumentoj.
2 - BENEDIKTA FERNANDES, LA DAMO DE KARITATO.
La transforma karitato de Benedikta Fernandes aperis kiel promeso de resaniĝo por ŝiaj propraj mensaj malsanoj.
3 - MEMORANTE PRI CLAUDE LÉVI-STRAUSS DE MALPROKSIME KAJ DE PROKSIME.
La strukturo de kultura artefakto estas la plej densa portanto de semantika informo kaj kaŝita signifo.
4 - LA "SEKRETA" INTERLINGVA VIDPUNKTO DE ALESSANDRO BAUSANI.
Fizika realeco kaj naturo ne estas objektivaj datumoj, sed produktoj de la volo kaj arbitreco de la Absoluto.
5 - MANĜETIKETO EN IRAN/PERSUJO: TRADICIOJ, EDUKADO,
KAJ LA EKVILIBRO DE VARMECAJ KAJ MALVARMECAJ NUTRAĴOJ.
La irana manĝsistemo temigas la energian "karakteron" de manĝaĵo prefere ol ĝia fizika temperaturo.
6 - LA 15a DATREVENO DE LA INTERNACIA ESPERANTO-SUMOO.
La Esperanto-Sumoo-movado demokratiigas legadon prioritatante individuajn celojn super teknika konkuro.
7 - LA 'SEKRETA' INTERLINGVISTIKO DE ALESSANDRO BAUSANI
La invento de lingvoj estas interna spirita dinamiko, kiu reflektas la dian kreivan kapablon en la homo.

Lemosac (Brazilo))

Antaŭ unu jarcento (la Granda Milito kaj Esperanto)

Tiun 375-paĝan libron redaktis Javier ALCADE kaj José SALGUERO, sekve eldonis S.A.T. en 2018. Kiel estas skribite de la aŭtoroj, "ĝi kunigas malsamajn kontribuojn el pluraj perspektivoj. Novaj, malnovaj, originalaj, tradukitaj, longaj, mallongaj ĝeneralaj, detalaj, pri konkretaj landoj, pri specifaj homoj, de konataj aŭtoroj kaj de anonimaj samideanoj. Ĉiuj legeblaj aparte. Kune, ili montras plurajn alirojn al la rilato inter Esperanto kaj la Unua Mondmilito."
Ĝia unua parto temas pri la Granda Milito tra la mondo, kaj kiel estas skribite de Brigid O'KEEFFE, "el ĉi tiuj paĝoj trasentiĝas la multnuanca homeco de militspertoj, sed ankaŭ la morto palo de milionoj da perditaj vivoj, la obtuza flagro de junulaj vivoj malŝparitaj nome de vakaj sloganoj pri nacio kaj imperio". La Granda Milito okazis pro malsaĝa konkurado inter eŭropaj landoj por imperia surperrego kaj giaj konsekvencoj estas ĝis nun ankoraŭ senteblaj. Ne nur la imperioj rusa (kun revolucio en 1917), aŭstra-hungara, otomana kaj germana disfalis sed ankaŭ la imperioj franca kaj brita ege malfortiĝis. Suferis ne nur la militantaj landoj sed ankaŭ iliaj afrikaj kolonioj kaj neŭtralaj landoj eŭropaj. Nur landoj en norda kaj suda Ameriko profitis el tiu Granda Milito...
Ĝia dua parto temas pri la rilatoj inter la Granda Milito kaj Esperanto. Tiu milito fortege, preskaŭ mortige, batis la movadon ĉar multaj esperantistoj pereis sur la batalkampoj aŭ rezignis la Internan Ideon de Esperanto favore al nacieca ŝovinismo; kaj Zamenhof mortis en 1917 pro koro eluzita de laboro kaj ĉagreno. La rilatoj inter esperantistoj fariĝis ege malfacilaj per korespondado kaj pluraj gazetoj ĉesis publikiĝi, dum kelkaj eĉ pornaciece propagandis. Ankaŭ malfortigis ĝin la konkurenco de Ido. Tamen esperantistoj provis vivigi la lingvon kaj la ideojn de Esperanto, eĉ en armeoj kaj en militkaptejoj. En neŭtrala Svislando, U.E.A fondita de Hector HODLER daŭrigis la eldonon de la revuo "Esperanto" kiel ligilon inter la esperantistoj kaj kun la Internacia Ruĝa Kruco forte strebadis favore al militkaptitoj kaj rifuĝintoj per vizitado en iliaj malliberejoj kaj transdonado de leteroj aŭ de pakaĵoj. Zamenhof grave malsana tamen strebadis per sial lastaj fortoj por vivigi la movadon kaj disvastigi sian "homaranismon". Aparte grava estas lia "Letero al la Diplomatoj" por ke ili estigu la bazon de postmilita mondo daŭre pacema.
Tamen post tiu elprovo per fero kaj fajro, kiu mortigis multajn junajn esperantistojn kaj estigis novajn barojn mensajn aŭ fizikajn inter la popoloj, la esperanta movado pli forte revigliĝis. Post ĝi landoj de Centra Eŭropo transprenis la esperantistan torĉon el Francio kaj dum la 1920aj forte disvatigis Esperanton tra la tuta mondo en ĉiuj sociaj medioj kiel instruado eĉ en lernejoj (rezolucio de la Ligo de Nacioj en 1922), laboristaro (S.A.T. fondita de Eugene ADAM alinomata "Lanti" kaj Internacia Laboroficejo en 1921), komerco (Venezia konferenco en 1923), sano (rezolucio de la Internacia Ruĝa Kruco en 1921), turismo, radiofonio (multaj radioelsendoj kaj "klara" lingvo por la Universala Telegrafa Unio en 1926), sciencoj kaj teknikoj (Pariza internacia konferenco en 1925). En literaturo elstaris verkistoj kiel Kálmán KALOCSAY, Julio BAGHY, aŭ Tivadar SOROS (verkinto de "Modernaj Robinzonoj" pri la unua mondmilito kaj de "Maskerado ĉirkaŭ la morto" pri la dua mondmilito). En tiu epoko ankaŭ firme unuiĝis ĉiuj fortoj de la movado (kontrakto de Helsinki en 1922) kaj la sinsekvaj tutmondaj kongresoj havis internacie grandan famon kaj sukcesojn.
Mi vere tre ĝuis tiun libron kaj forte konsilas la legadon de ĝiaj 21 ĉapitroj facile legeblaj kaj aparte unu de la aliaj por pli profundiĝi en la historion de Esperanto.

Urso (Francio)

Ho ve, miaj ŝuoj! de Georg Fröschel

Ho ve miaj ŝuoj! estas humura rakonteto, verkita fare de la germana aŭtoro Georg Fröschel, en 1932. Ĝi parolas pri Jan van Halsten, komercisto el Amsterdamo, kiu loĝas en hotelo. Tie, ĉambristo, vespere, prenas la ŝuojn de la komercisto, ĉar li volas ciri ilin, sed matene Jan van Halsten ne plu trovas la ŝuojn. Li estas maltrankvila kaj volas informojn de la ĉambristo, kiu diras al li, ke li lokis ilin antaŭ la pordo de la ĉambro, sed la ĉambristo nun ekkonscias ke li eraris, ĉar li lokis la ŝuojn antaŭ la pordo de alia ĉambro.
La gasto di tiu ĉi ĉambro ne estas plu en la hotelo: li pagis la kalkulon kaj iris al la stacidomo. Jan alkuras ĉi tien kaj suriras en la vagonon. Intertempe la trajno komencas formoviĝi. Jan, bonŝance, eltrovas la alian gaston de la hotelo, kaj petas la redonon de siaj ŝuoj, sed li diras ke ili estis tro mallarĝaj, do li forĵetis la ŝuojn el la fenestreto. Jan estas malesperega, ĉar li kaŝis diamantojn en la kalkanumoj de la ŝuoj.
Nun li decidas elveturi kaj serĉi ilin. Li renkontas junulon: li diras al Jan ke li trovis la ŝuojn sed li donis ilin al gastejestro por havi manĝaĵon. Sed ankaŭ la gastejestro liberiĝis de la ŝuoj: li donis ilin al aktoro por havi du biletojn de teatro. Jan baldaŭ iras al la teatro, vidas aktoron kun siaj ŝuoj, kaj krias al li, ĉar Jan volas rehavi ilin. La spektantaro ridas kaj aplaŭdas: ili pensas ke ankaŭ Jan estas aktoro. La recitado estis granda sukceso kaj tial, la aktoro, por danki Jan, redonis al li, la ŝuojn!
Tiu ĉi rakonto estas tre amuza kaj mi treege ŝatis ĝin. Ĝi instruas nin ke ĉiu ago kaŭzas konsekvencojn, ofte nepensablajn, kiel la "domenan-efekton".

Karla (Italio)

Falaflo en maco de Sten Johansson

  Eble oni povus resumi la historion de la homaro per unu sola vorto: konfliktoj. La   tuta senfina serio komenciĝis per la bibliaj Kaim kaj Abel, kaj neniam okazis vere   longa paŭzo en tia interhoma malamado, ĝis la moderna epoko. Kaj en plena 21-a   jarcento, jen homoj fervore militadas inter si, en multaj mondopartoj. La serio   estas longa kaj diversa: nigruloj kontraŭ blankuloj, katolikoj kontraŭ protestantoj,   dekstruloj kontraŭ maldekstruloj, konkerantoj kontraŭ konkeratoj, okcidentanoj   kontraŭ orientanoj, unuvorte: formikoj kontraŭ formikoj. Homoj kontraŭ homoj,   senĉese! Ĉu la homaro neniam laciĝos de tia interfrata mortigado?
  La romano Falaflo en maco ĵetas interesan rigardon sur tiun ŝajne eternan   malbenon. Kaj ĝi starigas guton da espero. Ĉu eblos iam pacigi la formikaron kaj   montri, ke oni povas vivi pli harmonie, respekte kaj profite por ĉiuj? Ĉu iam la   homoj ekkomprenos, ke inter falaflo (tipe araba manĝaĵo) kaj maco (tipe juda)   eblas kunmeti bongustan miksaĵon, kiu povas plaĉi al ĉiuj?
  La romano estas tre saĝe konstruita. Fakte oni legas du paralelajn rakontojn, en   alternaj ĉapitroj. Unuflanke temas pri la historio de Filippa, sveda junulino en moderna tempo, kies prafamilianoj estis parte judaj, kio tamen ne malhelpas, ke ŝia koramiko estas Kasim, el mezorienta familio fuĝe mingrinta en Svedion. Alialinie, oni legas pri la avo de Filippa, kiu same vivas en Svedujo, kien li estis venigita, kiam li estis infano, savita de la nazioj, el Vieno, okaze de la monda milito.
Kasim estas aktivulo por la defendo de palestinanoj, sed li kaj la avo de Fillippa bone dialogas, en perfekta interkompreniĝo. Falaflo tute kongruas kun maco. La romano revivigas la terurajn suferojn de senkulpaj homoj dum kaj post la milito. Sinteno de ordinaraj civitanoj estas konsiderataj, kaj la rolo de edukado kaj informado elstaras kiel decida faktoro en la kruela konstruado de malamo inter homoj. Hipokritaj antaŭjuĝoj servantaj ekskluzive al avidaj potenculoj kaj senskrupulaj politikistoj aperas tute klare. La valoroj de demokratiaj rajtoj, eĉ kiam la reĵimoj estas ankoraŭ malperfektaj kaj lamaj, aperas kiel savilo kontraŭ diktatoroj kaj ambiciuloj.
Sten Johansson estas unu el niaj plej gravaj modernaj aŭtoroj. Li jam publikigis serion da interesaj romanoj originale verkitaj en Esperanto, ĉiam en vigla, natura kaj esprimoriĉa stilo, ĉiam kun atento pri la homa psiko kaj la socia konstruado.
Tre rekomendinda verko!

Posovo (Brazilo)

Elektitaj eseoj de Verda Majo

En julio 1941, Zhou Enlai laŭdis Teru kiel "fidelan filinon de la japana popolo kaj veran patrioton." En oktobro naskiĝis ŝia unua filo Liu Xing. Ŝi eldonis sian unuan libron Flustr' el Uragano.
En 1942, la 14-an de junio, ŝia patrino Yone forpasis.
En 1943, ŝi komencis verki la aŭtobiografian verkon En Ĉinio Batalanta, kiu estis verkita fine en la 10-an de junio en 1944.
En 1946, la 14an de aprilo, naskiĝis ŝia unua filino Liu Xiaolan (nun Hasegawa Akiko) en Shenyang.
En 1947, la 10-an de januaro, Teru mortis pro malsukcesa abortoperacio en la aĝo de 34 jaroj. La 22-an de aprilo, ŝia edzo Liu Ren plimalsaniĝis pro renmalsano kaj mortis pro pluma edemo en la aĝo 37 jaroj.
La geedzoj estis entombigitaj en la tombo de Martiroj de Nordoriento en Jiamusi.

Kacu (Japanio)

Mistera lumo de Julian Modest

La fratoj Leonkoro, kiuj venis al Nangijala, la lando longe malantaŭ la steloj, certe ne povis komprenigi sin per la sveda lingvo. Ili bezonis alian internacian lingvon por povi paroli kun la homoj ĉe Cerizo-valo kaj por komprenigi sin en la Dornrozo valo... Eble Esperanto.

Rajmundino (Francio)

Sennaciulo, numero 153, decembro 2025

Estis du tre interesaj artikoloj. La unua estis dediĉita al la aeratako per USONO al Maebaŝi, Japanio, en 1945. Estis terura afero, kiun mi ne konis antaŭe.
La dua temis pri "la rokoj Liancourt" aŭ konflikto inter Japanio kaj Koreio pri la insulo Dokdo / Takeŝima.
Kiam mi legis tion, mi pensis pri la militoj, kiujn ni havas nun kaj mi pensis, ke la homeco estas ofte tre sulo kaj sajnas voli detrui la tutan mondon.

Tits (Belgio)

Raportoj el Japanio 10 de HORI Jasuo

Japanio estas insula lando en orienta Azio ĉe la Pacifika Oceano. Ĝi konsistas el ĉirkau 7000 insuloj. La kvar ĉefaj insuloj estas Hokaido, Honŝuo, Ŝikokuo kaj Kjuŝuo. La klimato varias laŭ regionoj: nordo estas malvarma, sudo subtropika, kaj la meza parto havas kvar sezonojn.
Japanio estas plejparte monta lando; nur malgranda parto taŭgas por ebenaĵoj kaj urboj. Pro tio, grandaj urboj kiel Tokio kaj Jokohamo situas en pli ebenaj regionoj.
La lando troviĝas en tertrema zono, ĉar pluraj platoj kolizias tie. Japanio havas multajn vulkanojn kaj termofontojn. Fama vulkano estas Fuĝi-monto.
La sezonoj estas:
vintro: malvarma kun neĝo en multaj lokoj,
printempo: sakuroj floras,
somero: varma kaj humida,
aŭtuno: agrabla kun belaj koloroj.
Jokohamo origine estis malgranda vilaĝo. Post la malfermo de Japanio al eksteraj landoj en la 19-a jarcento, ĝi fariĝis grava internacia havenurbo. Ĝi kontribuis al la moderniĝo kaj komerco de Japanio.
En Jokohamo okazis la 92-a Universala Kongreso de Esperanto. La urbo havas aktivan Esperanto-movadon kun kluboj, renkontiĝoj kaj kulturaj aranĝoj.

Kreanto (Nepalo)